La virino estis Dige, — kun alia voĉo mi neniel povus miksi ŝian malrapidan voĉon de speciala tono, kiun estas senutile transdoni, pro ĝia nur por ŝi specifa muzikeco. Kiu estas la viro — diveni estis facile: ni ne forgesas voĉon, kiu mokis nin. Do, eniris Galway[9] kaj Dige.
— Mi deziras preni libron, — diris ŝi emfaze laŭte. Ili estis transirantaj de unu loko al alia.
— Sed ĉi tie, vere, estas neniu, — diris Galway.
— Jes. Do, — ŝi kvazaŭ estis daŭriganta interrompitan konversacion, — tio nepre okazos.
— O ho!
— Jes. En palaj tonoj. En aspekto de araneaĵaj animaj tuŝoj. Senvarma aŭtuna suno.
— Se tio ne estas memfido.
— Ĉu mi eraras?! Rememoru, mia kara, Rikardon Bruce-on. Tio estas tiom natura por li.
— Bone. Plu! — diris Galway. — Kaj la promeso?
— Certe. Mi pensas, per ni. Sed ne diru al Thomson. — Ŝi ekridis. Ŝia rido per io ofendis min. — Por la estonteco estas pli profite teni lin sur la dua plano. Ni apartigos lin ĉe oportuna okazo. Finfine simple forigos lin, ĉar la situacio nun trafis en niajn manojn. Donu al mi iun libron… por ajna okazo… Belega eldonaĵo, — daŭrigis Dige per la sama intence laŭta voĉo, sed, laŭdinte la libron, ŝi transiris ree al la modera tono: — Al mi ŝajnis, probable. Ĉu ci estas certa, ke oni ne subaŭskultas? Do, min maltrankviligas… tiuj… tiuj.
— Ŝajne, ili estas malnovaj amikoj; iu al iu savis la vivon aŭ io en tia speco, — diris Galway. — Kion ili povas fari, ĉiuokaze?!
— Nenion, sed tio ĝenas.
Poste mi ne distingis.
— Notu. Tamen ni iru, ĉar cia novaĵo postulas pripensadon. La ludo kostas kandelojn. Ĉu al ci plaĉas Hanuver?
— Idioto!
— Mi faris personan demandon, kaj nenion pli.
— Jes, se ci deziras scii. Mi eĉ diru pli, — se mi ne estus tiel bone dresita kaj ronĝita, en la faldoj de la koro povus ie nestiĝi tiu mikrobo — pasieto. Sed la kompatindulo estas tro… la lasta superpezas. Enamiĝi estus tute malprofite.
— Tiuokaze, — rimarkis Galway, — mi estas trankvila pri la rezulto de la entrepreno. Tiuj originalaj pensoj donas al cia rilato necesan konvinkemon, perfektigas la mensogon. Kion do ni diros al Thomson?
— La samon, kiel antaŭe. La tuta espero estas sur ci, oĉjo «Was-ist-das». Sed li nenion faros. Tiu kineca domo estas konstruita tiel konvene por konspiroj, kiel eĉ ne povis revi ĉiuj Mediĉoj[10].
— Li kaptiĝos.
— Ne kaptiĝos. Tion mi garantias. Lia racio egalas la mian, — en sia speco.
— Ni iru. Kion ci prenis?
— Mi serĉos, ĉu ne estas ĉi tie… Oni bonege ekregas sin, kiam legas tiajn librojn.
— Anĝelo mia, la freneza Frederiko[11] neniam verkus siajn librojn, se legus nur cin.
Dige transiris parton de la spaco, direktante sin al mia flanko. Ŝiaj rapidaj paŝoj, mallaŭtiĝinte, subite eksonis, kiel ŝajnis al mi, preskaŭ apud la ŝranko mem. Kvankam mi estis novulo en la mondo de homoj, similaj al la loĝantoj de tiu ĉi domo, tamen mia delikata aŭdo, akutigita de emocioj de la hodiaŭa tago, fotografie precize notis la diritajn vortojn kaj elŝeligis el nekompreneblaĵoj ĉiujn suspektindajn lokojn. Estis facile imagi, kio povus okazi, se oni malkovrus min ĉi tie. Kiel eble plej singarde kaj rapide, mi tute fermis la fendojn de la pordo kaj alpremiĝis al la angulo. Sed la paŝoj haltis en alia loko. Ne dezirante ree sperti tian timon, mi impetis palpi ĉirkaŭe, serĉante eliron — kien! — almenaŭ en la muron. Kaj tiam mi rimarkis maldekstre de mi, en tiu flanko, kie troviĝis la muro, mallarĝan metalan klinkon de nesciata destino. Mi premis ĝin malsupren, supren, dekstren, en despero, kun kuraĝa espero, ke la spaco vastiĝos, — senrezulte. Finfine mi turnis ĝin maldekstren. Kaj okazis, — nu, ĉu mi ne pravis en miaj plej frenezaj konsideroj? — okazis tio, kio devis okazi ĉi tie. La muro de la ŝranko senbrue deiris malantaŭen, timiginte min malpli, tamen, ol la ĵus aŭdita konversacio, kaj mi glitis al brilo de mallarĝa, longa, kiel kvartalo, koridoro, prilumita per elektro, kie estis, almenaŭ, loko, kien eblis kuri. En furioza ekstazo mi ekmovis per ambaŭ manoj la pezan pecon de la muro sur la antaŭan lokon, sed ĝi ekiris, kiel sur ruliloj, kaj ĉar ĝiaj ampleksoj tute egalis al la aperturo de la koridoro, restis nenia fendo. Konscie mi fermis ĝin tiel, ke ne povu malfermi eĉ mi mem. La pasejo malaperis. Inter mi kaj la biblioteko staris seninterrompa muro.
VI
Tia forbruligo de miaj ŝipoj senprokraste reflektiĝis en la koro kaj la menso, — la koro renversiĝis, kaj mi ekkonsciis, ke mi agis senpripense. Provo ree malfermi la muron de la biblioteko havus nenian sukceson, — antaŭ miaj okuloj estis malpasejo, tegita per kvadrataj ŝtonoj, kiu ne komprenis, kio estas «Sezamo»[12], kaj ne havis punktojn, vokantajn deziron premi ilin. Mi mem fermis min. Sed al tiu ĉagreno almiksiĝis alta duontimo (la duan duonon ni nomu jubilo) — esti sola en misteraj malpermesitaj lokoj. Se mi ion timis, do sole — grandan laboron por eliri el la kaŝita al la malkaŝita loko; trovon de mi fare de la mastroj de tiu ĉi domo mi tuj mildigus per rakonto pri la subaŭskultita konversacio kaj per sekvanta el tio deziro kaŝiĝi. Eĉ ne tre sprita homo, aŭdinte tian interparolon, devus agordiĝi suspekteme. Tiuj homoj, pro celoj, — kial mi sciu, kiaj? — konversaciis sekrete, subridante. Necesas diri, ke komplotojn ĝenerale mi opiniis plej normala afero kaj estus tre malagrable impresita, se ili mankus en tia loko, kie ĉion necesas diveni; mi spertis grandegan plezuron, — plie, — profundan intiman ĝuon, sed ĝi, pro la ekstreme streĉita kuniĝo de la cirkonstancoj, entirintaj min ĉi tien, montris sin, krom per rapida turniĝado de pensoj, ankoraŭ per tremado de la manoj kaj la genuoj; eĉ kiam mi malfermadis, kaj poste fermadis la buŝon, miaj dentoj klakadis, kiel kupraj moneroj. Starinte iomete, mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje tiun ĉi malpasejon, penante determini, kie kaj kiel apartiĝas la parto de la muro, sed rimarkis neniun fendon. Mi almetis la orelon, aŭdante nenion, krom frotado je la ŝtono de la orelo mem, kaj, certe, ne frapis. Mi ne sciis, kio estis okazanta en la biblioteko. Eble, mi atendis nelonge, eble, pasis nur kvin, dek minutoj, sed, kiel tio okazas en tiaj cirkonstancoj, miaj sentoj antaŭis la tempon, kalkulante tioman daŭron, pro kia por malpacienca animo estas nature transiri al agado. Ĉiam, en ĉiuj cirkonstancoj, kiel ajn akorde agante kun iu, mi lasadis ion por mi mem kaj nun mi same pensis, ke necesas uzi la liberon por la propra utilo, ĝissate ĝui esplorojn. Tuj kiam la tento eksvingis la voston, jam mi ne povis deteni min de tutanima strebo al la freneziga logaĵo. Delonge mia pasio estis vagadi en nekonataj lokoj, kaj mi pensas, ke sorto de multaj ŝtelistoj ŝuldas prizonan kradon al ĝuste tiu ĉi emocio, por kiu estas egale, — ĉu subtegmento aŭ senhoma tereno, ĉu sovaĝaj insuloj aŭ nekonata fremda loĝejo. Ĉiel ajn, la pasio vekiĝis, ekludis, kaj mi decideme ekhastis for.
La koridoro larĝis ĉirkaŭ duonmetron kaj, probable, ankoraŭ kvar colojn pluse; kaj ĝia alto atingis kvar metrojn; tial ĝi aspektis trotuare longa ŝakto, al kies malproksima fino estis same strange kaj malvaste rigardi, kiel en profundan puton. En diversaj lokoj de tiu ĉi koridoro, maldekstre kaj dekstre, videblis malhelaj vertikalaj strekoj — pordoj aŭ flankaj pasejoj, malvarmantaj en muta lumo. La malproksima fino vokis, kaj mi ĵetis min renkonten al kaŝitaj miraklaj misteroj.
10
itala dinastio de riĉaj mecenatoj, posedinta luksajn palacojn kun abundaj artaĵoj
12
aludo al magia formulo «Sezamo, malfermiĝu» el la fabelo «Ali-Babo kaj kvardek rabistoj»