Выбрать главу

La muroj de la koridoro estis tegitaj malsupre ĝis la mezo per bruna kahelo, la planko — per la griza kaj la nigra en ŝaka ordo, kaj la blanka volbo, same kiel la cetera parto de la muroj ĝis la kahelo, post regulaj interspacoj brilis per konveksaj rondaj vitroj, kovrantaj elektrajn lampojn. Mi pasis ĝis la unua vertikala streko maldekstre, opiniante ĝin pordo, sed proksime ekvidis, ke tio estas mallarĝa arko, de kiu en malhelan malsupron de nesciata profundo deiras mallarĝa spirala ŝtuparo kun aĵuraj krudferaj ŝtupoj kaj kupra balustrado. Prokrastinte esploron de tiu loko, ĝis kiam mi ĉirkaŭkuros plej eble grandan spacon, por havi almenaŭ iom ĝeneralan scion por poste pridiskuti miajn aventurojn, mi hastis atingi la malproksiman finon de la koridoro, pretere ĵetante rigardojn al niĉoj, montriĝantaj flanke, kie mi trovadis ŝtuparojn, similajn al la unua, kun tiu diferenco, ke kelkaj el ili kondukis supren. Mi ne eraros, se mi indikos la tutan distancon de unu fino ĝis la alia de la koridoro je 250 futoj, kaj kiam mi trakuris la tutan distancon, tiam, retroturniĝinte, ekvidis, ke en la fino, forlasita de mi, nenio ŝanĝiĝis, sekve, oni ne intencis min kapti.

Nun mi estis ĉe rektangula interkruciĝo de la fino de la pasejo kun alia, tute simila al la unua. Kiel maldekstren, tiel ankaŭ dekstren estis malkovriĝanta nova monotona perspektivo, same senregule markita per vertikalaj strekoj de flankaj niĉoj. Ĉi tie min kaptis, se eblas tiel diri, ekvilibro de intenco, ĉar en neniu el la atendantaj min flankoj aŭ aloj de la transversa pasejo estis io, distingiganta ilin inter si, nenio, kio povis kondiĉi elekton, — ili estis en ĉio kaj perfekte egalaj. En tia okazo sufiĉas butono, perdita sur la planko, aŭ alia simila bagatelo, por ke decido «kien mi iru» elsaltu el la viskoza ekvilibro de impresoj. Tia bagatelo estus puŝo. Sed, rigardinte al unu flanko kaj turninte sin al la kontraŭa, estis facile imagi la dekstran flankon maldekstra, la maldekstran dekstra aŭ inverse. Strange, mi staris senmove, ĉirkaŭrigardante kaj ne konjektante, ke iam azeno inter du fojnamasoj afliktiĝis, kiel mi. Mi kvazaŭ enradikiĝis ĉi tie. Mi faradis penojn moviĝi jen al unu, jen al alia flanko, kaj nepre haltadis, komencante redecidi tion, kio ankoraŭ estis decidita neniel. Ĉu eblas montri tiun fizikan triston, tiun strangan kaj obtuzan incitecon, kiun mi konsciis eĉ tiam; senhelpe hezitante, mi sentis, kiel komencas ŝtele aliri, jam malheligante la pensojn, la timo, ke mi restos stari por ĉiam. La savo estis en tio, ke mi tenis la maldekstran manon en la poŝo de la jako, turnante per la fingroj manplenon da moneroj. Mi prenis unu el ili kaj ĵetis ĝin maldekstren, kun celo voki decidan penon; ĝi ekruliĝis; kaj mi ekiris post ĝin nur tial, ke necesis ĝin levi. Atinginte la moneron, mi komencis trairi la duan koridoron kun duboj, ĉu ne montriĝos ĝia fino krucita same, kiel tie, de kie mi apenaŭ foriris, tiom ĉagreniĝinte, ke ankoraŭ aŭdis mian korbatadon.

Tamen veninte al tiu ĉi fino, mi ekvidis, ke mi estas en situacio pli komplika, ol la antaŭa, — la pasejo estis fermita, tio estas glate tranĉita per tute seninterrompa muro. Mi turnis min reen, pririgardante murajn aperturojn, trans kiuj, same kiel antaŭe, eblis distingi ŝtupojn, malleviĝantajn en ombron. Unu el la niĉoj havis ne ferajn, sed ŝtonajn ŝtupojn, nombre kvin; ili kondukis al kontinua, dense fermita pordo, tamen kiam mi ĝin puŝis, ĝi cedis, enlasinte min en mallumon. Bruliginte alumeton, mi ekvidis, ke mi staras sur nevasta spaco inter kvar muroj, ĉirkaŭitaj de mallarĝaj ŝtuparoj, kun malpli grandaj supraj placetoj ĉe pasaj arkoj. Alte supre estis tiriĝantaj aliaj ŝtuparoj, kunigitaj per interkrucaj pontetoj.

Celojn kaj irojn de tiuj interplektaĵoj mi, certe, ne povis scii, sed havante ĝuste nun abundan elekton de ĉiaspecaj direktoj, mi pensis, ke estus bone reveni. Tiu penso iĝis speciale loga, kiam la alumeto estingiĝis. Mi malŝparis la duan, sed ne forgesis tiam trovi ŝaltilon, kiu evidentiĝis apud la pordo, kaj turnis ĝin. Tiel garantiinte lumon, mi ree komencis rigardi supren, sed tiam, faliginte la alumetujon, mi kliniĝis. Kio estas tio?! Ĉu monstroj kunvenis al mi el naskinta ilin mistero aŭ mi kapturne freneziĝas? Aŭ deliro ekregis min?

Mi tiel ektremegis, momente frostiĝinte en turmento kaj tristo de teruro, ke, sen fortoj por rektiĝi, apogis min per la manoj al la planko kaj falegis sur la genuojn, interne ŝrikante, ĉar mi ne dubis, ke mi falos malsupren. Tamen tio ne okazis. Ĉe miaj piedoj mi ekvidis disĵetitajn senraciajn okulojn de estaĵoj kun buŝegoj, similaj al teruraj maskoj. La planko estis diafana. Alpremiĝinte sub ĝi supren al la vitro mem, staris multo da celantaj min okuloj kun minacaj koloroj; rondo da strangaj konturaj distordoj, pikiloj, naĝiloj, brankoj, dornoj; aliaj, eĉ pli bizaraj, estis leviĝantaj de malsupre, kiel ĉirkaŭpikitaj per najloj vezikoj aŭ romboj. Ilia malrapida iro, senmoveco, dorma movetiĝado, inter kiu la verdan duonmallumon subite tratranĉadis iu elasta, turniĝema korpo, desaltante kaj ĵetiĝante, kiel pilko, — ĉiuj iliaj moviĝoj estis timigaj kaj sovaĝaj. Rigidiĝante, sentis mi, ke mi falos kaj mortos pro ĉeso de spirado. Por mia feliĉo, la tiel eksplodinta menso hastis kunigi indikojn de materiaj rilatoj, kaj mi tuj komprenis, ke mi staras sur vitra plafono de giganta akvario, sufiĉe dika, por elteni la falon de mia korpo.

Kiam la konsterniĝo ĉesis, mi, montrinte la langon al la fiŝoj venĝe pro ilia protrudokula iluzio, sterniĝis kaj komencis avide rigardi. La lumo ne estis penetranta la tutan mason da akvo; ties granda parto — la malsupra — estis ombrita sube, apartigante supre ŝtupojn de artefaritaj grotoj kaj koralaj branĉfaskoj. Super tiu pejzaĝo estis movetiĝantaj meduzoj kaj io nekonata, simila al pendantaj vegetaĵoj, fiksitaj ĉe la plafono. Sub mi leviĝadis kaj mergiĝadis fantaziaj formoj, lumante per siaj okuloj kaj brilante per siaj ĉiuflanke akraj karapacoj. Mi nun ne timis; ĝissate spektinte, mi ekstaris kaj trairis al la ŝtuparo; transpaŝante ŝtupojn, mi leviĝis sur ĝian supran placeton kaj eniris en novan pasejon.

Kiel estis hele tie, kie mi iris antaŭe, same estis hele ankaŭ ĉi tie, sed la aspekto de la pasejo grave diferencis disde la interkruciĝoj de la malsupra koridoro. Tiu ĉi pasejo, havante marmoran plankon el grizaj platoj kun bluaj arabeskoj, estis multe pli larĝa, sed rimarkeble malpli longa; ĝiaj tute glataj muroj estis plenaj je ŝnuroj, irantaj laŭ porcelanaj fiksiloj, kiel kordoj, el unu fino al la alia. La plafono abundis je ogivaj finialoj; lampoj, brilante en centroj de kojnoformaj niĉoj de la volbo, estis en kadroj el ruĝa kupro. Haltigita de nenio, mi atingis fermantan la pasejon klapan pordon de ne tute ordinara aspekto; ĝi estis preskaŭ kvadrata, kaj ĝiaj duonoj estis disŝoveblaj, forirante en la murojn. Trans ĝi evidentiĝis io, simila al internaĵo de granda ŝranko, kie povus stari tri homoj. Tiu ĉelo, tegita per malhela juglandligno, kun negranda verda kanapeto, kiel ŝajnis al mi, devus konsistigi iun ŝlosilon al mia plua konduto, kvankam misteran, sed tamen ŝlosilon, ĉar mi neniam renkontis kanapetojn tie, kie, evidente, ili ne estis necesaj; sed se ĝi staris, do staris, certe, por sia rekta celo, tio estas, por ke oni sur ĝin eksidu. Estis facile kompreni, ke sidi ĉi tie, en la senelirejo, oni devas nur atendante — kiun? aŭ kion? — mi tion estis ekscionta. Ne malpli impona estis vico de blankaj eburaj prembutonoj super la kanapeto. Ree baziĝante sur tute racia supozo, ke tiuj prembutonoj ne povis esti aranĝitaj por malutilaj aŭ ĝenerale danĝeraj agoj, tiel ke, premante ilin, mi povas erari, sed neniel riskas per mia kapo, — mi levis la manon, intencante fari eksperimenton…

Estas tute nature, ke en momentoj de agado kun nekonataĵo la imagpovo hastas antaŭdiveni la rezulton, kaj mi, jam celiginte la fingron, haltigis ĝian preman movon, subite pensinte: ĉu ne aŭdiĝos alarmo en la tuta domo, ĉu ne tondros surdiga sonoro? Frapado de pordoj, bruo de kurantaj piedoj, krioj: — «kie? kiu? he! ĉi tien!» — imagiĝis al mi tiel klare en la ĉirkaŭanta min absoluta silento, ke mi eksidis sur la kanapeton kaj ekfumis. «Hm, jes! — diris mi. — Ni malproksime foriris, oĉjo Gros, ja ĝuste en tiu ĉi tempo vi levus min de sur la mizera lito kaj, varmiginte per bato, ordonus, ke mi iru frapi al la malhela fenestro de la taverno „Venu al ni“, por ke ili donu botelon»… Min ravis tio, ke mi nenion komprenas en la aferoj de tiu ĉi domo, kaj speciale ravis plena nescio, kiel kaj kio okazos post horo, tago, minuto, — kiel en ludo. La pendolo de miaj pensoj estis faranta monstrajn svingojn, kaj mi imagadis diversajn bildojn, ĝis apero de nanoj. Mi ne rifuzus vidi procesion de nanoj — grizbarbaj, en pintoĉapoj kaj manteloj, ŝtelirantaj laŭlonge de muro kun ruza brilo en la okuloj. Tiam mi eksentis teruron; decidiĝinte, mi ekstaris kaj kuraĝe premis butonon, atendante, ĉu ne malfermiĝos la flanka muro. Tuj mi estis ŝancelita, la ĉelo kun la kanapeto ekveturis dekstren tiel rapide, ke momente malaperis la koridoro kaj komencis gliti trumoj, jen fermante min, jen malfermante aliajn pasejojn, preter kiuj mi komencis rondiri senhalte, kaptinte la kanapon per la manoj kaj obtuze rigardante antaŭ min al la ŝanĝado de obstakloj kaj perspektivoj.