Jenő Rejtő. La perdiĝinta krozŝipo
U N U A Ĉ A P I T R O
Konflikto en drinkejo de Pireo. La drinkejmastro savas la viskion, sed li ne riparigas la fenestron.
Li estis la plej stranga junulo, kiun ili vidis. Kompare kun tio, ke la Krokodilo tenis lian kolon ĝuste en siaj manoj, li kondutis sufiĉe trankvile. Sed povas esti, ke li jam sufokiĝis, tial li toleris sian momentan malkomfortan staton tiel senmove kaj kun fermitaj okuloj, kiam lia kolo estis inter la grandegaj manoj de la Krokodilo. Vidalvide al la tablosociteto de la Ekzekutistoj (Krokodilo estis la kasisto de tiu sociteto) ŝajne indiferente, tamen kun iom da atendo staris la tri Konfesigantoj. Ili povas danki sian nomon al la malapero de du francaj militmaristoj. La du maristoj regule transportis la la objektojn, ŝtelitajn fare de tiu triopa kompanio sur la krozŝipo Marŝalo Joffre, mi devas nek mencii, ke sen la scio de iliaj superuloj, kaj foje ili simple fornavigis kun la kontraŭvaloro de la varoj. Ĉar ilia ŝipo ekveturis al la Hinda oceano por longa tempo. Post unu jaro ili revenis sensuspekte, fidante la homan forgesemon. Sed la tri kontrabandistoj ne pruviĝis distriĝemaj, tiel la facilaniman matrosoj malaperis senspure. Oni rakontis, ke la damaĝuloj anticipe persvadis la maristojn por diri la kaŝejon de la ŝtelita kontrabandaĵo. Ĉar la du matrosoj ne nur forportis, sed kunportis kontrabandaĵon. Oni asertas eĉ tion, ke iu matroso mortis dum la persvado. La alia fine konfesis, kaj la damaĝo de la tri kontrabandistoj kompensiĝis per multe da narkotaĵo, kaŝita en la fundo de boato. De tiam oni monas ilin „Konfesigantoj”.
La tablosocieto, nomata „Ekzekutistoj” agis karitate rilate la senlaboraj maristoj, kiu estis nur tiom tute altruisma, ke la membroj de la societo formis la plimulton de la senlaboraj maristoj, bezonantaj monhelpon. La tablosocieto efektive estis mutuala asocio, en la strikta senco de la vorto, ke ili helpis al si mem, senkonsidere la celdirektajn rimedojn, tiuj estu ĉu handspiko ĉu tranĉilo.
La situacio estis la jena: la tablosocieto de la Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo de la drinkejo, ĉirkaŭ ilia kasisto, nomata Krokodilo, kie tenis en siaj manoj la kolon de homo, kun tiu intenco, ke la posedanton de la menciita kolo li mortigu per longdaŭra premo, kaŭzanta sufokiĝon. Vidalvide al ili, ŝajne indiferente, sed certagrade atendante staris la Konfesigantoj, gvidate de Rustulo, kiu cigaredis. La alia Konfesiganto nomiĝis „Sinjoro Ĉefkuracisto”, ĉar iun sian amikon, kiu ŝajnigis sin idioto dum disdivido de la rabaĵo, li batis tiel pacience dum horoj, ĝis la koncernulo post tri semajna hospitala felgado revenis sanmensa en la suburban societon, kaj por eviti la ripeton de la terapi, li plenumis la rajtajn pretendojn de Sinjoro Ĉefkuracisto. La tria Konfesiganto, kies honesta nomo estis Klabo, iom dekstre de la Ĉefkuracisto, gratis sian mentonon, sed nur tial, ke li palpserĉu sub sia mantelo la kvaroble volvitan dratŝnuron, sur kies fino estis granda ferpeco. Pri tiu speciala batilo oni nomis lin Klabo.
— He, Krokodilo! Kion vi volas de tiu knabo? Mi vidis tiel, ke li deziris sidi apud nian tablon — demandis Rustulo per dormema voĉo. La fingoroj de Krokodilo iom loziĝis ĉirkaŭ la kolo de la junulo, ĉar li ni ŝatis murdi dum konversacio.
— Ni jam longe serĉas spionon, kiu denuncas ĉion. Kaj mi opinias, ke li estas tiu, kiun mi ĵus strangolas.
— Vidu, Krokodilo, mi rekonas, ke ĝi estas ĉies estiminda privata afero, kiun strangoli kaj kiun ne. Sed tiu knabo volis sidi al nia tablo, kiam vi kaptis lian nukon. Unue li diru, kion oni eble mesaĝis al ni pere de li, kaj poste, se vi vere kredas tion, ke li estas spiono de la polico, mortigu lin en paco.
— Ĉu vi scias, kion fari? Unu mi mortigos lin, poste parolu kun li.
— Ĝi estas malbona ideo — intermetis Klabo. — Mi ne kredas, ke ni poovus akcepti tion.
— Nek mi — diris la Ĉefkuracisto, kaj li elprenis proksimume kvardek centirmetran tranĉilon.
— Ĉu vi volas kvereladi? — demandis iu Ekzekutisto ofendite.
— Lasu la knabon trankvila — respondis Rustulo iom pli aplombe, sed pace, kaj li iris unu paŝon pli proksimen. La junulo timeme palpebrumis dekstren-maldekstren dum lia kolo estis inter la grandegaj manoj, sed li ne kuraĝis aŭ li ne povis ekparoli. Lia vizaĝo estis verda pro la teruro. Krokodilo, por fini la tutan aferon, subite altiregis sian viktimon kaj komencis skui lin. Dume li malproksimiĝis de siaj amikoj al la mezo de la drinkejo. En la mano de Rustulo, diablo scias de kie, aperis gumbastono, kaj tiu sama gumbastono en la sekva momento batis sur la nukon de Krokodilo, ke li, kiel batfaligita bruto falis kapantaŭe al la drinkejtablo, verŝajne kun rompiĝinta kolvertebro. La drinkejmastro tuj metis du boteloj da veraj skotaj viskioj sub siajn akselojn kaj forrapidis en la internan ĉambron. Tiu drinkaĵo estis tre multekosta. Sinjoro Ĉefkuracisto per unu tiro puŝegis malantaŭen la liberiĝintan knabon.
Sekvis kelk-sekunda, peza paŭzo. Nur trankvilaj homoj ĉeestis la incidenton.
Ili baris la vojon de la Konfesigatnoj. La Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo. Tiuj estis kvinope, inter ili estis Harpunisto, kiu facile kurbigis la la duon-colan ferstangon. Krokodilo kuŝis senmova apud la drinkejtablo, oni ne sciis, ĉu li ankoraŭ vivas? La drinkejmastro denove aperis malantaŭ la verŝ-stablo, al kiu ekideis, ke estus domaĝe ankaŭ por la brando, ĉar nuntempe estas malfacile aĉeti ĝin, li do kunportis ankaŭ tiun en la ĉambron kaj ŝlosis la pordon.
En la mano de Klabo aperis la dratŝnuro, sur kies fino estis la ferpeco. Rustulo sciis bone, ke ili alfrontas suprerforton, do, se eblas, ili devas fuĝi. La kvin membra grupo ekiris al ili minace, malrapide. Li haste flustris al la Ĉefkuracisto: „Vi, la lampon…” Kaj li ne atendis respondon, ĉar li sciis bone, ke ĉio estas komprenita, li kaptis tablon kaj ĵetis ĝin al la proksimiĝanta grupo. Tiuj dissaltis por momento, kaj la Ĉefkuracisto debatis la lampon per seĝo.
Ankoraŭ ne mallumiĝis, kiam Rustulo maldekstramane kaptis seĝon kaj dekstramane la timiĝintan junulon. Unue li ĵetis la seĝon en la stratan montrofenestron, kiu disrompiĝis tintegante, tuj poste li ĵetis la knabon, kiu falis sur la straton sendifektre inter la diseriĝintaj vitropecoj, kaj ankaŭ li elsaltis sur la sama vojo. La mallarĝa ombro de la knabo serveme alpremiĝis al li.
— Kuru, kiel vi povas! — kriis Rustulo kaj kuregis, dume li batfaligis iun per la gumbastono, ĝuste tiam, kiam tiu alpikis lin.
Se ili estus fuĝintaj post siajn amikojn Klabo kaj Ĉefkuracisto, tiam certe estus kapute al ili, ĉar la tranĉiloj estus trafintaj ilian dorson. Ili laŭ la sola, ĝusta strategio ĵetis sin inter la Ekzekutistojn, kuregantajn renkonte al ili, kiuj subite dissaltadis pro la neatendita kunpuŝiĝo. Klabo tuj ĵetis sin tra la drinkejtablo, Sinjoro Ĉefkuracisto saltis sur ties supron kaj komencis sovaĝe bombadi la atakantojn per la boteloj. Iu kvin litra botelo rompiĝis kune kun la kapo de Harpunisto. Tiam la atakantoj iomete retiriĝis. La drinkejmastro — sub sia lito — nervoze ekfumis cigaredon, li provis taksi la domaĝon laŭ la tintado kaj decidis, ke li ne plu riparigos la fenestron al la strato.
Utiligante la momentan paŭzon Klabo kaj la Ĉefkuracisto renversis la stablon, plenan de likvoroj por bari la vojon de la persekutantoj, poste ili per unu movo trarompis la pordon, kondukantan al la ĉambro de la drinkejmastro, de tie ili saltis sur la straton tra la fenestro. Ĉe la stratangulo ili ankoraŭ vidis Rustulon enturniĝi kun la knabo. Nigra objekto flugis post ilin, kelkajn milimetrojn preter ilia kapo, kaj ĝi falis sur la pavimon bruante. Poste ili kuregis. La irekton ili jam sciis, ĉar la tri homoj konsentis delonge, ke post serioza disopinio ili renkontiĝos en la kutima kafejo…
La kafejo estis proksime al la seka doko, ĝia klientaro konsistis el la plej konataj individuoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj bela ŝildo pendis sur la pordo kun neonaj literoj: