Выбрать главу

— Ni devas veturi tien rapide!

— Fred la Malpura diras tion, ke ni ne ĝenu ilin.

— Kiel?! — kriegis Rustulo. — Mi batos la vizaĝon de Fred la Malpuran per karboŝovelilo!

— Tio jam urĝegas — konsentis Klabo kaj sekvis sian amikon, kiu elkuris el la kajuto indigne:

— He, Fred! — li kriegis al la kapitano, kiu, ĉar estingiĝis lia cigaro, kaj li ne volis denove ekbruligi ĝin, li enŝovis la tuton en iun flankon de sia buŝo. — Kian insolentaĵon mi aŭdas? Ie dronas ŝipo, kaj vi trankvile maĉas cigaron.

— Se mi maĉas cigaron, la ŝipo ankoraŭ ne restos surface.

— Atentu min, Fred! Mi ja estas membro de neniu sinjora kazino, kaj mi jam laboris ĉie, kiel kontrabandisto! Sed kiam dronas ŝipo, kaj ĝi petas helpon, mi veturos tien, eĉ se mi damniĝos, kaj oni tuj enkarcerigos min katenite. Se vi ne direktos la ŝipon al sudoriento, mi kaptos vin je la kolo kaj batados vian kapon al la balustrado, ĝis estos bezonate kvin tagoj por forigi vian cerbon de tie.

— Ni lasu tiun konstantan personan atakon — respondis Fred nervoze, poste li kriis en la paroltubon. — Kvar gradojn dekstren, per plena vaporo antaŭen!

— Rustulo pravas — diris la putra-gorĝa, dika Patters duone flustrante, duone fajfante. Vi estas senkora hundo, Fred. Tia homo ne konvenas al la societo de sinjoroj.

— Mi fajfas pri vi! Vi nur atendu ĝis mi ŝtelos denove kroŝipon al vi. Vi meritas nek torpedon.

Dume aperis Klabo, kiu ĵus rerapidis al la telegrafo.

— La ŝipo, petinta helpon ne respondas. Sed la alarmoj flugadas tien-reen en la aero, ke oni haltigu „Balmor”-on, se la personaro ne kapitulos je la unua averto, oni devas tuj ekpafi ĝin.

— Nu?! — diris Fred triumfe kaj kraĉis la maĉitan cigaron sur la jakon de Patterson. -Kion vi volas? Ĉu elsaltadi tuj el la ŝipo kaj fuĝi, aŭ helpi al ŝipo, kiu jam dronis?

Rustulo elprenis sian revolveron.

— Se vi ankoraŭ diros eĉ unu vorton, Fred, mi sendos dek kuglojn en vian ventron.

— Nu bone… — murmuris Fred, — vi ne devas tuj nerovziĝi. Tial vi neniam povas atingi sukceson, ĉar vi ne estas sufiĉe objektivaj. Laŭ mia opinio, ni ne risku nian vivon.

— Kaj ni opinias, ke ne decas translasi tridek aŭ tridek kvin homojn al ilia sorto sur dronanta ŝipo!

— Eblas. Ĉiuokaze ni ankoraŭ devas priparoli tiaĵon… — respondis Fred. — Nu! Rigardu! Tie estas la okcidenta bordo de la insulo, kaj ŝipo troviĝas nenie. Ŝajnas, ke ĝi dronis.

Ili ne respondis. La glata oceano, kie antaŭ nelonge la personaro kaj pasaĝeroj de ŝipo, difektita de la ciklono, ludis la lastan akton de mara tragedio, ŝrikante, preĝante, kroĉiĝante al krakantaj lignotabloj; la oceano, kiel satmanĝinta bestego, ripozis senmove super la englutita marŝipo. La plimulto el ili sur la ŝipo jam travivis similan teruran tragedion, kaj ili ĉiuj pensis pri tia neforgeseble horora evento. En la senmova aero kvazaŭ vibrus la antaŭ nelonge mutiĝintaj mortoŝrikoj. La sangorouĝa rando de la suno nun leviĝis en la orgio de la violkolora kaj rufa refleksoj sur la horizonto. Barelo elmergiĝis el la profundo kaj gaje balanciĝis sur la tremanta akvosurfaco. La vortico do ne pli ol kvaronhoron fermiĝis super la viktimoj, kaj el la funelforma turbo de la ŝipo, dronanta turniĝante nur nun liberiĝis la unuaj objektoj, plenaj de aero aŭ pro la specifa pezo. Iuloke la akvo komencis boli kun blanka ŝaŭmado, susurante, ĵetante lignotabulojn, malgrandaj objektojn surfacen. En la mezo de la ĉiam pli larĝiĝanta ruboamaso, aperis neĝeblanka ĉapo de matroso kun blua rubando, verŝajne kroĉiĝinta al la tableto, balanciĝanta apude.

La suno, kiel grandega franca rozo kun dehiskantaj, ruĝaj petaloj, leviĝas super la apudbordajn, paŝtelkolorajn montojn, kaj kvazaŭ klinante sian flagon, ĝiaj friskaj lumradioj falas sur la simplan tol-ĉapon kun ruĝa aŭreolo.

La kontrabandistoj, ŝtorm-taŭzitaj, timigaj havenuloj, staris senmove kaj konsternite sur la ferdeko. Sinjoro Ĉefkuracisto faras krucosignon kaj ekmurmuras mallaŭte.

Ili ĉiuj deprenis sian ĉapon.

3

Poste ili elakvigis renversitan savboaton. Jen tio estis skribita sur la flanko de la savboato:

„RADZEER”

— Ĝi estis militŝipo! — diris Rustulo.

— Jen vidu — diris, Fred, kiu povis vivi animan vivon nur mallongatempe, kvankam en la unuaj momentoj, ekvidinte la maristan ĉapon, li tre ofte palpebrumis kaj rulumis tre mincan, longan ion el sia barbo, dume li murmuris: „Ĝene… je mia vorto, estas ĝene… Ej nu, ĉapo… Ĝi estas vere plorinda spektaklo… Kaj ĝene… Precipe tre ĝene… Sed nun jam li rigardis la aferon el alia vidpunkto. — Ĉio ĉi estas tial, ĉar vi ne kredas, ke vi estas idiotoj. Ĉu „Radzeer” estas militŝipo? Ni do tute ne sciis, ke ĝi estas nia kolego. Sekve de tio povintus okazi al ni same, kiel al certa duonidiota sinjoro, kiu trovis vipuron en la neĝo, ĉar li neniam okupiĝis pri zoologio, li dorlotis la grimpulon sur sia brusto. Se ni estus savintaj la personaron de lia reĝa moŝto, kompreneble ili tuj estus arestintaj, masakrintaj aŭ ĵetintaj nin simple en la akvon, kiel kargon, ne indan veturigi sur la ŝipo.

Ne estas sciate, per kia malĝentilaĵo reagus la societo al la nekontesteble logika meditado de Fred la Malpura, ĉar la gardisto, sidanta en kirasita budo, kriis malsupren devkonscie:

— Silentu! Boato! Rigardu tien!

Boato proksimiĝis el la direkto de la bordo. Ŝajnas, ke ĝi estas iu nedifektita savboato de „Radzeer”. Ties pasaĝeroj unue volis albordiĝis sur iu insulo de Andaman pro prema situacio, sed ekvidinte la proksimiĝantan militŝipon, ili remis fervore por atingi ĝin. Ili jam eĉ mansvingis.

— Bone, bone, nur venu — murmuris Patterson.

— Hm, strange — rimrkis Fred la Malpura, — ili remas en la boato de „Radzeer” kaj portas uniformon, sed ili ne estas maristoj.

Rustulo kuris kun ventega rapideco sur la komandponton kaj kaptis sian binoklon. Poste li ekfajfis.

— Ĉu vi scias, kiuj estas en la boato? Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Bradford. — Ĉar li vidis, ke ili rigardas la proksimiĝantajn saviĝontojn senkonsile kaj iom timeme, li ekkriis subite: — Venu! Mi havas bonegan planon. Ni arestos ilin.

— Ĉu vi freneziĝis?! — kriis la Ĝibulo. — Oni certe pendumos nin pro tio.

— Oni ne povas pendumi nin dufoje — respondis Rustulo, — foje ni estos pendumitaj pro la ŝtelo de la krozŝipo, se oni kaptos nin. Knaboj! Ni komencos riskan ludon, mia plano estas unuarangan, sed nun jam mi ne havas tempon rakonti tion. Fidu min. Eblas, ke fine oni pendumos nin ĉiujn, sed se ne, tiam ni rikoltos sukceson.

— Miaflanke — fajfis Patterson astme — mi fidas Rustulon. Kiu ne fidas lin, tiu ne devas partopreni la aferon.

Ili ĉiuj konsentis, ke Rustulo disponu laŭ sia bontrovo.

— En orod, Ĝibulo — komencis Rustulo, — iru al Klabo en la radio-ĉambron. Se aviadilo, ŝipo aŭ haveno demandas la monon de la krozŝipo, li raportu, ke la krozŝipo „Radzeer” estas survoje al Kalikato kun Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Baradford.

— Mi komprenas — murmuris Fred la Malpura aprobe, dume li faris du samformajn kaprobarbojn el siaj vizaĝharoj.

Kiam la Ĝibulo forkuregis, Rustulo turnis sin al la personaro:

— Tri homoj reordigu la salonon kaj enmetu tien du litojn! Tiuj kvar homoj ĵetu ŝnuregon malsupren por helpi la pasaĝerojn surŝipiĝi el la boato.

Iu ektuŝis lian brakon. La Bubo staris malantaŭ li:

— Ne estas permesate fari tion…

— Ĉu eble vi timas?

— Nur pro vi… — li diris malgaje, poste li aldonis embarasite, — ĉar vi estas tiel bona amiko mia.

— Ĉu ni lasu perei vian fraton? Sciu, li estis senkulpa. Mi pruvos lian senkulpecon.

— Ho… — li diris nur tion, sed kun tiom da reviĝo, ke Rustulo ruĝiĝis ĝis la rando de sia frunto. Poste li rapide malsupreniris de sur la komandponto. Fortamanaj homoj ĵus levis sur la ferdekon la kvar saviĝintojn. Du matrosojn kaj du oficirojn. Ili jam en la unua momento rigardis kosternite la trampan personaron de la brilanta militŝipo.

— Kia korzŝipo ĝi estas? — demandis Bradford mirante.

— Ni dankas vian demandon — respondis Fred, — tre bona. Mi vidas tiel, ke via ŝipo iom loziĝis pro la tro malseka vetero. — Nun aperis Rustulo el la grupo, kaj li alrikanis la kapitanon kun sia lentuga, infaneca vizaĝo.

— Mi pensadis pri la afero — li diris. — Tiuj blankaj korpuslkoj tial estis inter la tripano… la tripolozo, ĉar iu prenis la vitron per faruna mano.

La kapitano ĉirkaŭrigardis mirante.

— Sed ja — diris Sudessex, — tiu korzŝipo…

— Ne cerbumadu via ekscelenco — respondis Rustulo, — ni aĉetis la korzŝipon okaze de fina disvendado, la kapitano estis pasia kartludisto, kaj li vendis ĝin al ni.

– Ĉu vi do forrabis iun ŝipon de lia reĝa moŝto? — demandis la kapitano severe. — Mi ne komprenas, kiel ĝi okazis, sed mi avertas vin, ke oni pendumos vin ĉiujn pro tio. Kaj se vi pensas tion, ke tia kanajlaro iaajna…

— Vidu, sinjoro kapitano — proponis Rustulo, — se la societo ne konvenas al viaj pretendoj, ni volonte reĵetos vin en la maron. Ĝi kostas nur vian unu vorton.

— En via intereso — diris Earl trankvile — mi alvokas vin kapituli al mi. Ĝi malpligravigos vian punon.

— Nu?! — diris Fred la Malpura triumfe. — Ĉar ili estas la saĝuloj. Nu, jen estas la vipuro.

— Ĉu vere milda puno estas atendebla, kiam oni savas anglan princon kaj stab-kapitanon? — demandis Rustulo. Jes, ili devus esti pli severe punitaj. Mi diras al sinjoro kapitano, se tiu iaajna kanajlaro ne estus, tiam dum horoj vi povus morti facile pro soifo sur iu insulo de la Suda maro en tiu varmego, sesdek celsiusgrada. Por ni estus plej prudente mortpafi kaj ĵeti vin en la maron.

— Vi pravas — kapjesis Earl. — Vi ankoraŭ povas fari tion.

— Vi plaĉas al mi, via ekscelenco — diris Rustulo kaj klinis sin, — la kapitano des malpli. Se li estus permesinta al mi paroli kun via ekscelenco, tiam eble ni ne estus nun sur la krozŝipo, kaj ni ne ĝenus vin en la respektinda akto de via formorto.

— Mi ne sciis pri tio, ke vi volis paroli kun mi — diris Sudessex kaj rigardis demande al Bradford.

— Tiu homo estas internacia esploristo. Li provadis per ia ĉantaĝa manovro…

— Vidu, vi scias bone tion, ke la krozŝipo ĝuas eksterteritoritecon. Se vi do ankoraŭfoje diros tiaĵon, mi batos vin je la kapo tiel, ke vi vidos ĉiujn blankaj korpuklojn sur la vitro verdaj, brunaj kaj salmokoloraj.

La kapitano etendis sian manon al la malantaŭa poŝo kaj eltiris sian revolreon, kiun oni tuj elbatis el lia mano, kaj se Rustulo ne estus interveninta, ili certe estus elbatintaj ion ankaŭ el lia kapo.

— Mi ordonas! — li alkriis la matrosojn. — Knaboj! Vi devas alkutimiĝi, ke ekde nun vi estas militmaristoj, kaj se vi ne povos konduti tiel, oni pendumos nin ĉiujn.

— En ordo — grakis kaj sputis Patterson — Rustulo komandos, kaj ĉiu obeos.

— Rektiĝu! — la provo sukcesis. Ili ĉiuj laŭ ia malnova, agrabla memoro staris pli-malpli regule en atentopozo. Earl, kiu serĉis la esencon de problemo, la animajn risortojn de la homa ago en la profundo de ĉio, li preskaŭ forgesis la absurdan situacion kaj rigardis kun intereso al strangan kompanion. Ekzemple kaptis lian atenton, ke sur la ferdeko eksterordinare malpura, ĉifona, maljuna sinjoro diras regulajn komandvortojn en la paroltubon, kaj li manĝas longan cigaron popece, kvazaŭ ĝi estus ĉokolado. Li vidis, ke la stiristo manovras la ŝipon bonege, kiu sub forta vaporo, turniĝante duoncirkle, kvazaŭ ĝi estus en milita ekzerco, ekveturis nordokcidenten. Se ili ne estus tiel groteskaj, divers-aĝaj, trampaj, sovaĝaspektaj homoj, ili vere konvenus al la personaro de korzŝipo. Kion ili esperas? Ĉu ili povas navigi trankvile nur almenaŭ duontagon per la ŝtelita krozŝipo sur la Hinda oceano, ki svarmas anglaj batalŝipoj? Ili tute ne aspektas stultuloj.

— Ĝibulo! — kriis Rustulo. — Vi estas la maato. Via rango estas kaporalo. Forkonduku niajn arestitojn kun kvar homoj! La sinjorojn al la salono, la du maristojn al la dormejo de la personaro. Kiu ektuŝos la kaptitojn, ties okulon elpremu laŭregule! Se iu arestito provos forlasi la ejon, katenu lin. Ĉu komprenite?

— Mi raportas obeeme, mi komprenas — respondis la Ĝibulo en streĉa atentopozo. Poste li turniĝis: Murdock, Haynes, Toby, Variolcikatrulo. Rektiĝu! Al la arestitoj! Sekvu min, ekiru!

Ili ekiris. Earl prenis la brakon de la kapitano, kvazaŭ devigante lin, ke ankaŭ li venu. Li ne ŝatis la senmnotivan soldatan konduton, kaj li vidis, ke ĝi estus sencela. Ĉiuokaze li atingis tion, ke li ankoraŭ havis sian revolveron. Neniu scias, por kio ĝi utilos.

— Korko! Martin! Babilulo! — ordonis Rustulo. — Serĉu en la deponejo konvenajn vestojn kaj ekipaĵojn por ĉiu homo. Pallock, Strangolulo kaj Fadeno, ŝnurligu skafaldon al la balustrado por purigi la riparon de la ŝipo! Portu nigran kaj blankan farbon el la deponejo! Sidu sur la skafaldon! Ŝmiru per blanka emajlofarbo la ŝipon „Balmoral”, kaj skribu sur la blankan fonon per nigraj literoj „Radzeer”!

Fariĝis silento por momento, poste ili fine komprenis Rustulon, laŭte ovaciante ili ĉirkaŭdancis lin.

— Knaboj! Ĉio dependas de tio, ĉu vi aspektos obeemaj militistoj. Ne forgesu, ke ni devas navigi tra Kalikato kaj ankoraŭ tra kelkaj lokoj, kie okaze de la plej malgranda eraro oni rimarkos, ke vi ne estas militmaristoj.

— Mi raportas obeeme, sinjoro kapitano — diris Strangolisto, kiu estis danĝera manipulisto de tranĉilo en la havenoj, — ni ĉiuj estos obeemaj, bonegaj matrosoj.

— Silentu — interrompis Rustulo. — Vi intermiksas min kun iu. Mi ne estas la kapitano de „Radzeer”.

— Diru al li, ke lia reĝa moŝto — proponis Patterson spiregante.

— Nek tio estas bona — respondis Rustulo. — Notu bone, ke mi estas kapitano Bradford — poste li montris sur la Bubon kun larĝa gesto — li estas kolnelo Earl of Sudessex.

— Li estas granda homo — diris Fred la Malpura kun mallaŭta rekono.