— Ho… — li diris nur tion, sed kun tiom da reviĝo, ke Rustulo ruĝiĝis ĝis la rando de sia frunto. Poste li rapide malsupreniris de sur la komandponto. Fortamanaj homoj ĵus levis sur la ferdekon la kvar saviĝintojn. Du matrosojn kaj du oficirojn. Ili jam en la unua momento rigardis kosternite la trampan personaron de la brilanta militŝipo.
— Kia korzŝipo ĝi estas? — demandis Bradford mirante.
— Ni dankas vian demandon — respondis Fred, — tre bona. Mi vidas tiel, ke via ŝipo iom loziĝis pro la tro malseka vetero. — Nun aperis Rustulo el la grupo, kaj li alrikanis la kapitanon kun sia lentuga, infaneca vizaĝo.
— Mi pensadis pri la afero — li diris. — Tiuj blankaj korpuslkoj tial estis inter la tripano… la tripolozo, ĉar iu prenis la vitron per faruna mano.
La kapitano ĉirkaŭrigardis mirante.
— Sed ja — diris Sudessex, — tiu korzŝipo…
— Ne cerbumadu via ekscelenco — respondis Rustulo, — ni aĉetis la korzŝipon okaze de fina disvendado, la kapitano estis pasia kartludisto, kaj li vendis ĝin al ni.
– Ĉu vi do forrabis iun ŝipon de lia reĝa moŝto? — demandis la kapitano severe. — Mi ne komprenas, kiel ĝi okazis, sed mi avertas vin, ke oni pendumos vin ĉiujn pro tio. Kaj se vi pensas tion, ke tia kanajlaro iaajna…
— Vidu, sinjoro kapitano — proponis Rustulo, — se la societo ne konvenas al viaj pretendoj, ni volonte reĵetos vin en la maron. Ĝi kostas nur vian unu vorton.
— En via intereso — diris Earl trankvile — mi alvokas vin kapituli al mi. Ĝi malpligravigos vian punon.
— Nu?! — diris Fred la Malpura triumfe. — Ĉar ili estas la saĝuloj. Nu, jen estas la vipuro.
— Ĉu vere milda puno estas atendebla, kiam oni savas anglan princon kaj stab-kapitanon? — demandis Rustulo. Jes, ili devus esti pli severe punitaj. Mi diras al sinjoro kapitano, se tiu iaajna kanajlaro ne estus, tiam dum horoj vi povus morti facile pro soifo sur iu insulo de la Suda maro en tiu varmego, sesdek celsiusgrada. Por ni estus plej prudente mortpafi kaj ĵeti vin en la maron.
— Vi pravas — kapjesis Earl. — Vi ankoraŭ povas fari tion.
— Vi plaĉas al mi, via ekscelenco — diris Rustulo kaj klinis sin, — la kapitano des malpli. Se li estus permesinta al mi paroli kun via ekscelenco, tiam eble ni ne estus nun sur la krozŝipo, kaj ni ne ĝenus vin en la respektinda akto de via formorto.
— Mi ne sciis pri tio, ke vi volis paroli kun mi — diris Sudessex kaj rigardis demande al Bradford.
— Tiu homo estas internacia esploristo. Li provadis per ia ĉantaĝa manovro…
— Vidu, vi scias bone tion, ke la krozŝipo ĝuas eksterteritoritecon. Se vi do ankoraŭfoje diros tiaĵon, mi batos vin je la kapo tiel, ke vi vidos ĉiujn blankaj korpuklojn sur la vitro verdaj, brunaj kaj salmokoloraj.
La kapitano etendis sian manon al la malantaŭa poŝo kaj eltiris sian revolreon, kiun oni tuj elbatis el lia mano, kaj se Rustulo ne estus interveninta, ili certe estus elbatintaj ion ankaŭ el lia kapo.
— Mi ordonas! — li alkriis la matrosojn. — Knaboj! Vi devas alkutimiĝi, ke ekde nun vi estas militmaristoj, kaj se vi ne povos konduti tiel, oni pendumos nin ĉiujn.
— En ordo — grakis kaj sputis Patterson — Rustulo komandos, kaj ĉiu obeos.
— Rektiĝu! — la provo sukcesis. Ili ĉiuj laŭ ia malnova, agrabla memoro staris pli-malpli regule en atentopozo. Earl, kiu serĉis la esencon de problemo, la animajn risortojn de la homa ago en la profundo de ĉio, li preskaŭ forgesis la absurdan situacion kaj rigardis kun intereso al strangan kompanion. Ekzemple kaptis lian atenton, ke sur la ferdeko eksterordinare malpura, ĉifona, maljuna sinjoro diras regulajn komandvortojn en la paroltubon, kaj li manĝas longan cigaron popece, kvazaŭ ĝi estus ĉokolado. Li vidis, ke la stiristo manovras la ŝipon bonege, kiu sub forta vaporo, turniĝante duoncirkle, kvazaŭ ĝi estus en milita ekzerco, ekveturis nordokcidenten. Se ili ne estus tiel groteskaj, divers-aĝaj, trampaj, sovaĝaspektaj homoj, ili vere konvenus al la personaro de korzŝipo. Kion ili esperas? Ĉu ili povas navigi trankvile nur almenaŭ duontagon per la ŝtelita krozŝipo sur la Hinda oceano, ki svarmas anglaj batalŝipoj? Ili tute ne aspektas stultuloj.
— Ĝibulo! — kriis Rustulo. — Vi estas la maato. Via rango estas kaporalo. Forkonduku niajn arestitojn kun kvar homoj! La sinjorojn al la salono, la du maristojn al la dormejo de la personaro. Kiu ektuŝos la kaptitojn, ties okulon elpremu laŭregule! Se iu arestito provos forlasi la ejon, katenu lin. Ĉu komprenite?
— Mi raportas obeeme, mi komprenas — respondis la Ĝibulo en streĉa atentopozo. Poste li turniĝis: Murdock, Haynes, Toby, Variolcikatrulo. Rektiĝu! Al la arestitoj! Sekvu min, ekiru!
Ili ekiris. Earl prenis la brakon de la kapitano, kvazaŭ devigante lin, ke ankaŭ li venu. Li ne ŝatis la senmnotivan soldatan konduton, kaj li vidis, ke ĝi estus sencela. Ĉiuokaze li atingis tion, ke li ankoraŭ havis sian revolveron. Neniu scias, por kio ĝi utilos.
— Korko! Martin! Babilulo! — ordonis Rustulo. — Serĉu en la deponejo konvenajn vestojn kaj ekipaĵojn por ĉiu homo. Pallock, Strangolulo kaj Fadeno, ŝnurligu skafaldon al la balustrado por purigi la riparon de la ŝipo! Portu nigran kaj blankan farbon el la deponejo! Sidu sur la skafaldon! Ŝmiru per blanka emajlofarbo la ŝipon „Balmoral”, kaj skribu sur la blankan fonon per nigraj literoj „Radzeer”!
Fariĝis silento por momento, poste ili fine komprenis Rustulon, laŭte ovaciante ili ĉirkaŭdancis lin.
— Knaboj! Ĉio dependas de tio, ĉu vi aspektos obeemaj militistoj. Ne forgesu, ke ni devas navigi tra Kalikato kaj ankoraŭ tra kelkaj lokoj, kie okaze de la plej malgranda eraro oni rimarkos, ke vi ne estas militmaristoj.
— Mi raportas obeeme, sinjoro kapitano — diris Strangolisto, kiu estis danĝera manipulisto de tranĉilo en la havenoj, — ni ĉiuj estos obeemaj, bonegaj matrosoj.
— Silentu — interrompis Rustulo. — Vi intermiksas min kun iu. Mi ne estas la kapitano de „Radzeer”.
— Diru al li, ke lia reĝa moŝto — proponis Patterson spiregante.
— Nek tio estas bona — respondis Rustulo. — Notu bone, ke mi estas kapitano Bradford — poste li montris sur la Bubon kun larĝa gesto — li estas kolnelo Earl of Sudessex.
— Li estas granda homo — diris Fred la Malpura kun mallaŭta rekono.
K V I N A Ĉ A P I T R O
Baptado de ŝipo. Oni delavas la postnomon de Fred la Malpura. Rustulo antŭhelpas la aferon de Tom Leven, li diras belan pledon kaj tranĉas fenestrovitron. La krozŝipo malaperis, sed ĝi fartas bone. Ili albordiĝas en Kalikato.
Fred la Malpura fariĝis la kapitano. Unue li ĝojis, li ja iam estis oficiro sur krozŝipo, sed poste li fariĝis malfeliĉa, ĉar oni devigis lin per vivdanĝeraj minacoj, ke li banu sin. La baniĝo kaj la sinlavado ankoraŭ kaŭzis kelkajn malpligrandajn komplikaĵojn, sed fine parte la kruda perforto, parte la persvado efikis. Ili banis sin kaj iele-iome reguligis la grasajn harbuklojn, pendantajn sur la orelojn kaj nukon, krome aliajn postulojn de la higieno, kiu estas postulata en la Angla mararmeo. Poste ĉiu serĉis en la deponejo konvenajn tolaĵojn, vestaĵon, ŝuojn, nek tio okazis sen malpli grandaj problemoj. La uniformon de la kapitano oni devis iomete aliformi por Fred la Malpura, sed la uniformo de la unua oficiro sidis sur la Ĉefkuracisto tiel, kvazaŭ ĝi estus almezurita lin. Nenio estis forportita de sur la ŝipo. La vestaĵoj, armiloj, ŝuoj, flamĵetiloj, medikamentoj estis en sufiĉe granda kvanto.
Fine sekvis iom da ekzercado, uzpreno de la armiloj, alviciĝo. Ĉio sukcesis bonege. Fine ja nur veraj matrisoj estis kune ĉi tie, kaj ilia senespera revo efektiviĝis, kiel en la fabelo. Ili havis sur si ĝenerale respektatan uniformon, kaj kiel la infanoj ŝatas ludi soldatludon fantazioriĉe, rilate la futuron, tiel ni povas imagi, ke tiuj homoj, kiuj ĉiuj soldatservis dum sia junaĝo, kaj ĝenerale ĉe la militmaristaro, kun kia ambicio, kun kia plenumiĝo de neatingebla revo ili efektivigos tiun seriozan soldatludon, sur serioza militŝipo?