Tamen la ordo rompiĝis por kelkaj sekundoj, kiam Fred la Malpura aperis sur la komandponto, salutante dekstren-maldekstren kun afabla rideto, li portis sur sia kapo ĉapelon kun ora rozeto, li havis nerekoneble puran vizaĝon, kaj longan, blankan barbon, similan al anĝelharo, li estis dekorita per ĉiuj ordenoj de la kapitano, kaj de tiuj de la unua kaj dua oficiroj.
Estas mirinde, ke ne trafis lin pafaro. La personaro, rekoninte lin, eksplodis per tondra vuvukrio. Fred kapbalancis afable ridetante, poste li diris la sekvan mallongan oratoraĵon al siaj amikoj:
— Soldatoj! — li komencis, kiel Napoleono. — Kiam mi staras sur la komandponto, kaj mi rigardas fiere vian miksan societon, mi deziras multe da feliĉo al ni ĉiuj al tiu ĉi idiotaĵo, pri kiuj ni povas esti fieraj, ĉar ĝi certe estas senekezempla en la mondhistorio. Bedaŭrinde mi ne povas diri al vi, ke vi estu ankaŭ en la futuro samtiel bravaj, honestaj homoj, kiaj vi estis ĝis nun, sed mi atentigas la subskribintojn pri tio, kiam mi demetis tiun uniformon, mi fariĝis fripono, kiam mi refoje demetos ĝin, mi fariĝos fripono denove, sed dum mi portas ĝin, kaj tio koncernas ankaŭ vin, dum tiu tempo mi estas oficiro denove, kaj vi ĉiuj soldatoj. Mi ĵuras al vi je le vera Dio, kiu faros ian malhonestan agon en tiu uniformo, mi tranĉos lian ventron ĝis lia gorĝo. Vi konas min bone, vi do povas kredi, ke mi faros tion. Ni entreprenis por mono, ke ni liberigos homon de ie. Sed tio ankoraŭ ne estas malhonesta ago. Kiu provos fari pli multe dum la ekspedicio, tiu estos mortinta homo.
La personaro vivuis lin, poste Sinjoro Ĉefkuracisto staris antaŭ lin, kiu salutis lin en streĉa pozo kaj diris:
— Mi raportas obeeme: la nombro de la personaro estas dek ok homoj.
— Vi povas foriri.
Fred la Malpura elprenis kontente cigaron el la supra poŝo de sia kamizolo, poste li remetis ĝin malrapide. Venis en lian kapon, ke neniu rajtas fumi sur la komandponto.
„… La nomon… de la krozŝipo… destinon… Jen estas… la militaviadilo… n-ro 146…”
Klabo jam sidis en la uniformo de la radiisto kaj tuj respondis:
„Krozŝipo Radzeer… survoje al Kalikato… kun lia ekscelenco Earl of Sudessex…”
„…Dankon… Oni ŝtelis… la krozŝipon Balmoral…”
„… Ni aŭdis tion… Ni atentis… Ni scias nenion pri ĝi…”
La aviadilo flugis sufiĉe malalte, kaj la piloto vidis klare tra sia binoklo la belegan kirasŝipon, brilantan en la sunradioj, kiel ĝi veturas plenvapore al Kalikato, ŝaŭm-plugante la glatan marsurfacon, kaj estis bone videbla sur la ferdeko la blankajn uniformojn, krome sur ĝia flanko la nomo de la krozŝipo:
„R A D Z E E R”
— Mi ne komprenas — diris Bradford. — Mi aŭdas aviadilojn flugi super ni, mi vidas militŝipojn tra la fenestro, kaj oni lasas preterveturi „Balmoral”-on antaŭ la buŝo. Ĝi ja estas mond-skandalo.
— Jes — konsentis Earl. — Sed mi pensas, ke mi scias la solvon. „Radzeer” dronis, kaj se mi ne eraras, ili farbis sur la flankon de la ŝipo la nomon „Radzeer”. Ili respondas al ĉiu radioalvoko, ke ili estas survoje kun ni al Ranguno, kaj ĝi koincidas kun la pozicio de la ŝipo, kion cetere sendubigas ankaŭ la nomo. Ili ne estas sultaj homoj, amiko mia. Mi ŝatus scii nur tion, kion ili volas de ni…
— De kie ili scias la celon de nia vojo?
— Ĉu vi vere ne konjektas tion? Ĉu vi memoras iun nokton, kiam ni paroladis pri generalo Kvang, survoje al Kolombo sur la ŝipo? Ni priparolis nian mision, kiel ni faros packontrakton anstataŭ la angla-franca komunaj operacioj. Ĉu vi memoras, ke subite okazis kurtcirkvito?
— Jes…
— Notu bone, ke iu subaŭskultis nin tra via kajuto, kaj dum la kurtcirkvito, kiun faris iu lia komplico, la subaŭskultinto elŝteliĝis el la kajuto.
— Brave!.. — diris tion Rustulo, kiu subaŭskultis ĝis nun, kaj nun li enpaŝis. Se iam ĉe la armeo en la plej ekstrema okazo, via ekscelenco povus dungiĝi, kiel detektivo-inspektoro.
— Ĉu ni devas toleri vian societon? — demandis Bradford akravoĉe.
— Vi ne, oldulo mia. Vi perdi vian honoron antaŭ mi. Vi ne permesis al mi eniri al Earl, kaj vi ne rajtis fari tion… Silentu!
— Atentu bone, ke mi ne liberuĝu de tie ĉi, ĉar mi pendumigos vin.
— Via ekscelenco — diris Rustulo kaj kliniĝis, — mi petis aŭdiencon en Kolombo, kaj mi ricevis groban rifuzon. Sed mi scias tiel, ke vera angla Earl parolas kun ĉiu, kiu proksimiĝas al li, kiel ĝentilulo. Ni ne konsideru tion, ke vi estas arestito. Mi ŝatus, se vi aŭskultus min en la afero de mortkondamnita soldato. Se sinjoro kapitano rajte agis, kaj mia peto ne estas plenumebla, mi tuj foriros, kaj mi ne plu ĝenos vin.
Earl ekmeditis por momento.
— Sinjoro kapitano ĉiuokaze rajtas disponi en tiaj aferoj, kiuj koncernas mian personon. Sed eble li havis tre rigoran starpunkton, rilate vin. Se vi volas nenion alian ol paroli kun mi, nun parolu. Jen bonvolu, sinjoro doktoro… Verhagen…
— Via ekscelenco honorus min, se vi nomus vin Rustulo — li rimarkis rikanante, — ĉar sinjoro kapitano konstatis, ke mi, kiel kuracisto ne povus blankmakuligi sangoguton inter du vitroj.
— Parolu — diris Earl kaj eksidis. Kapitano Bradford deturnis sin kaj nervoze tamburis sur iu bovokulo de la kajuto per siaj fingroj. Tiu tamburado kelkfoje altiris la atenton de Rustulo, tiel li komencis sian direndon balbutante.
— Antaŭ du jaroj… se mi memoras bone… aŭ mi ne povas rememori, ĉar antaŭ du jaroj… mi liveris varojn, kaj iel mi forgesis doganigi ĝin… mi estas distrita pri tiaĵo… kaj tiam mi havis bagatelan malagrablaĵon, tiel oni malliberigis min por duon jaro en Port Said… Mi do ne povas rememori, nur ĉi-jare, kiam mi fariĝis greka dogan-evitulo, mi renkontiĝis kun la Bubo… aŭ… — Subite li eksplodis: — Ekscelenco! Tom Leven estas senkulpa!
— Nur simple, amiko mia, nun mi ne estas arestito, vi ne estas pirato, ĝi estas aŭdienco, prezentu vian direndon! Kian rilaton vi havas al Tom Leven?
— Kiun vi bonvolis mencii, tiu knabin-vizaĝa sinjoro, aŭ tiu sinjor-aspekta knabino, li aŭ ŝi estas la frateto… fratineto de Tom Leven.
Bradford ĉesis tamburi por memoneto, kaj Rustulo estis dankema pro tio. Sed poste li komencis tamburi denove sur la vitro.
— Nu. Tiu junulo do estas virino. Se mi bone scias — la princo ekmeditis, — ŝi estas Edit Leven. La fratineto de tiu kompatinda kaptiano nomiĝis tiel. Kiel li venis inter rab… aŭ militmaristojn?
— Hm… Mi do rakontos tion dekomence. — Li rakontis la historion de la akcia societo. Bedaŭrinde ĉiu klopodo de Earl, por gardi sian seriozecon, pruviĝis vana. Kiam tiuj figuroj estis menciitaj unu post la alia, la Granda Ĉefo, la Faraono, fine Fred la Malpura, kiu malgajnis per hazardludo la bazan kapitalon kaj ŝtelis iun krozŝipon de la admiralitato pro sinjora devo, la princo ridis tiel, ke la seĝo tremis sub li.
Bradford rigardis lin kun severa, riproĉa mieno. Eh! Kion ajn skribas la ĵurnaloj pri li, li estas nematura infano. Lernato, havanta militistan uniformon! Ĝi estas abomendinda, stulta, malmorala historio, super kio ĉiu disĉiplinita soldato devas rompi bastonon… Li deturnis sin kun malestimo kaj tamburis plu sur la fenestro, ĉiam pli rapide kaj nervoze.
— Mi legis la anglajn ĵurnalojn en Kolombo — diris Rustulo, — kaj kiel la policistoj faras al kelkaj krimuloj… kiel diri… kiam oni ripetigas kun la deliktulo, kiel li transportas tra la pado la sakarinon, kaj nun li elprenu la tranĉilon por montri, kiel li piedbatis iun homon, kiel li pikis la alian… do, por diri tion…