Anticipe ĉe Kalikato la ŝipestro kaj lia herostatura unua oficiro surbordiĝis kun Rustulo kaj la Bubo. Ili vizitis iun amikon de Fred la Malpura, kiu havis malnovan, konservativan, ricelisten instituton sen la suburbo. Ili provizis sin per diversaj vestaĵoj tie laŭ manlibro, kiujn rajtis porti nur kapitanoj kaj koloneloj, apartenantaj al la angla ĉefstabo. Rustulo persistis ĉe tio, ke ili aĉetu ankaŭ blankajn gantojn, ĉar la reglamento preskribis, ke la membroj de la oficiraro havu gantojn dum solenaj okazaĵoj.
Vespere la sinjora publiko de motor- kaj velŝipoj ĝue rigardis, kiel oni trumpetas alarmon sur la krozŝipo „Radzeer”, la personaro viciĝas, grupiĝante laŭ postenoj, la kapitano diras kelkajn ordonoj en la paroltubon sur la komandponto, dume pro nekomprenebla kaŭzo li elprenas cigaron el sia supra poŝo, sed li denove remetas ĝin, fervoraj junuloj kuras kun longaj kabloj, grincas la ankro, kiel oni levas ĝin, kaj la unuaj radioj de la aperanta luno blindige respeguliĝas de sur la kirasŝipo, kiu ekveturas al Birmo per plena vaporo.
S E S A Ĉ A P I T R O
Rustulo estas kontenta pri la akcepto. Sed li ne povas defendi sin kontraŭ la angla plano de manovro. Matroso kaŭzas grandan problemon. Ronda tablo anstataŭ pendingo. Vero eĉ tiam gravas, se ĝi havas nenian sencon. Oni registras tion en protokolo.
La haveno de Ranguno situas ĉe la pordego de Birmo, en la golfo de la disvastiĝanta enfluejo de la rivero Irrawaddy. La sola eŭrop-karaktera parto de la duon-sovaĝa loko estas la promenejo sur la bordo, konstruita el flava sablo kaj prem-kompaktigitaj gruzelpecoj, borderita per palmoj kaj agaveoj. La garnizono de la fortikaĵo de Ranguno alviciĝis sur tiu promenejo. Oni metis apartajn, grandlumintensajn lampojn super la vojon pro tiu okazo. Antaŭ la alviciĝintaj legianoj staris kvar oficiroj, samtiel senmove, kaj iomete antaŭ ili senceremonie kolonelo Lorien, la komandanto de la fortikaĵo. Dekstre de ili estis la orkestro, la kliko de la legiana regimento, kaj malantaŭ la kordono staris amaso da gapantaj, duonnudaj indiĝenoj. Ĉe la turniĝejo de la golfo subite aperis „Radzeer”, lukse prilumigite, kun la alviciĝinta personaro. La kaporalo kaj la unua oficiro staris antaŭ ili. Sur la komandponto estis videbla la kapitano kun siaj ĉiuj ordenoj, apud li en parad-uniformo Earl, populara pro sia ankoraŭ infaneska eksteraĵo, kaj belstatura, ruĝhara stab-kapitano.
Unu bruo, kaj la legianoj mansalutas rektiĝinte. La du oficiroj eltiras sian glavon kaj rigardas dekstren, la kapitano levas sian manon al la ĉapo, kaj la tabulo kun portetoj restas tiel. La militorkestro komencas ludi la anglan himnon. La brila krozŝipo proksimiĝas malrapide kun la neĝeblanka, personara spaliro, la kapitano kaj la du anglaj stab-oficiroj staras senmove, mansalutante. La larĝaj akordoj de la himno forsonas…
Bum!.. Bum!.. Du honoraj kanonpafoj de la krozŝipo „Radzeer” tremigas la aeron. Kvar francaj militavidiloj, senditaj por akcepti ilin, malalte rondflugante bruas super ili. Rustulo flustris emociiĝinte:
— Nenie oni ankoraŭ akceptis min tiel…
La Bubo ne povis diri eĉ unu vorton pro timo, kaj Fred la Malpura nun ĉi-foje sentopleniĝis sub la efiko de malnovaj, agrablaj memoroj. Poste li kriis en la paroltubon, la motoro de la krozŝipo, veturanta per duon-vaporo, komencas blovzumi, haltadi, anheli, la unua oficiro krias mallongajn komandvortojn, ĉen-grincado, la ankro plaŭdegas, oni ĵetas ŝnuregon sur la bordon, la ŝipo retroiĝas malrapide, fine la ponteto glitas ruliĝante.
La orkestro komencas ludi Marseillaise-on. Aŭdiĝas akresona komandvorto, kaj ili ĉiuj denove rektiĝas.
…Earl kaj la kapitano, kiujn oni translokigis provizore en la hermetike fermeblan municiejon, serioze aŭskultis la piedtamburadon super ilia kapo, la muzikon kaj la kanonpafojn. El tio estos tre ĝena skandalo.
Lia ekscelenco kaj la kapitno akceptis la komandanton kaj la centestron, rapidantajn sur la ŝipon en la lukse ornamita manĝoĉambro, kie matroso alportas refreŝigilojn kaj sandviĉojn. Apopleksio ĉirkaŭas ilin pro la varmego, sed la kapitano (laŭ la reglamento ne koncenanta la koloniojn) portas blankajn gantojn. Eble li estas konservativulo. Mirinde, sed li ne demetas sian rajdbastonon eĉ por momento. Dum manĝado ĝi estas malantaŭ li sur la seĝo. Earl estas ĝuste tia, kiel ili imagis lin laŭ la priskribo. Vere neniu povus aserti pri tiu maldika, belaspekta infano, ke li estas eminenta soldato kaj diplomato. Ili paroli duonhoron pri la maro, pri la ciklono, Earl estis rezervema kaj silentema, sed la kapitano ŝajnis amuza, afabla homo.
La anglaj radiostacioj — diris la komandanto — serĉas ian malaperintan ŝipon de tagoj. Kiel ĝi eblas?
— Ni ne scias — respondis Rustulo. — Anglio havas multe da militŝipoj, kaj ili rimarkis dum la lasta inventarado, ke unu ŝipo mankas. Ĝi perdiĝis.
Ili ridis bone pri la amuza kapitano kaj konstatis en si, ke li solvis la tiklan demandon per lerta ŝerco. Poste la komandanto tute ne menciis la ĝenan aferon, li diris koran adiaŭon al la anglaj oficiroj kaj forlasis la ŝipon.
…”Radzeer” post nelonge ekveturis sur la rivero supren por atingi la finan celon de sia vojo, Mandalay-on.
La akcepto en Mandalay superis eĉ la antaŭan. Nudpieda, ruĝ-uniforma, Birma kompanio, paradvestitaj legianoj, kaj kompleta eskadrono de spahioj sur ĉevaloj atendis la defion de la alvenintaj altranguloj. Oni pafis kvincent raketojn en la aeron, kiam „Radzeer” aperis, la tondro de la dek du kanonpafoj de la fortikaĵo interrompis la akresonan bruon de la motoroj de la malalte rondfluganta, akompananta aviadil-svarmo. Trumpetado… Angla himno… „Radzer” kanonpafas trifoje… Marseillaise, kaj la krozŝipo albordiĝas. Sur la bastionoj de la fortikaĵo de Mandalay ĉi-momente verdaj, ruĝaj kaj flavaj bengalaj artfajraĵoj prilumas la murojn. La varmego estas sesdek celsiusgradoj. Palmoj kun grasaj folioj langvore pendigas sian kapon, kaj la krokodiloj de la rivero Irrawaddy fuĝas timiĝinte de antaŭ la festenodiboĉo. La enirponteto ruliĝante frapiĝis al la bordo, kaj la altrangaj gastoj afable salutas la oficistaron, rapidantan por akcepti ilin. Ĉiu scivoleme rigardadis la mondfaman, ankoraŭ duone infan-aspektan militistan diplomaton, kiun oni nomumos vicreĝo de iu provinco de Birmo kun la konsento de Anglio kaj Francio. Li estas ĝuste tia, kiel oni priskribis lin. Kiel ia belaspekta bubo. La ora, pompa uniformo preskaŭ mortpremas lin, en kies mezo estas la Ordeno de Ĝartero. (Kalikata negocpartnero ŝteligis tion el la hotelo Stamford de sur la parada uniformo de angla duko, laŭ la deziro Fred la Malpura, ĉar ĝi ne torviĝis en lia sortimento.)
Paradmarŝo!
La tero tremis sub la mondfama, longpaŝa paradmarŝo de la legio. Tiu ne povas imagi la defiliron, kiu ne vidis ĝin. Dum ties ekzercado ĝenerale kelkaj rekrutoj mortas. Post ili laŭ la raŭka sono de trumpeto nudpiedaj batalantoj trotas saltetante, tenante sian fusilon super sia kapo, malantaŭ ili marŝis tri tamburistoj konstante pumbatante. Baldaŭ (ĉiu rigardo dirketiĝas al la Bubo) pretergalopas la regimento de spahioj. Ilin sekvas la senegalaj ĉasistoj kun verda roverso, kiuj apogas sian fusilon al la ŝultro, kaj ties kolbo estas en ili manplato, ili svingas sian maldekstran manon ĉiupaŝe, kaj la nigraj kapoj turniĝas al la Bubo.
La komandanto vidis bone, ke ŝvito brilas flave sur la vizaĝo de la juna „kolonelo” en la sufoke varma, senaera vespero, kaj li ĝemas laŭte. Tial li diras nur kelkajn vortojn, kiujn la Bubo, kolektinte ĉiun sian forton, dankas per du antaŭe encerbigitaj frazoj, poste „Earl„sidas en aŭtomobilon kun la generalo, la ruĝhara stab-kapitano kun la urb-komandanto sidas en alian aŭton, kaj la konvojo ekveturas al la guberniejo.