La du altrangaj soldatoj, garditaj en la hermetike fermitan deponejon de „Radzeer”, iradis tien-reen pale. Ili aŭdis la bruon, la pafojn kaj la paradmarŝon. Dio mia! Kia mond-skandalo estos, se malkaŝiĝos tiu friponaĵo. Kaj ĝi baldaŭ malkaŝiĝos.
La mortiga klimato de Birma preskribas alian etiketon ol la kutima. Longdaŭraj supeoj, tostoj, solenaj kunvenoj ne estas ĉi tie. La vesperfestaj kostumoj tre rapide malsekiĝas pro la ŝvito, ne eblas kaj ne estas proponinde manĝi multe, nek interkonsiliĝi en uniformo. Ĉiutage ok-dek horojn dense kaj torentante pluvegas, poste la varmego sesdek-sesdek kvin celsiusgrada kovras ĉion per vapor-nubo, kiel la tero elspiras la humidon en formo de vaporo. Ĉar la grundo de jarmiloj estas putranta humo, tiu elspirita vaporo estas plenda de sulfurhidrogena, amoniaka, fetora, malsaniga odoro. Ĝi estas distordita, idiota parto de la mondo, la arboj havas strangajn formojn, la luno aspektas, kiel gondolo, ĝia konveksa parto estas malsupre, la indiĝenoj similas al skeletoj, ili estas pigraj, lacaj. La artikoj, la suturoj reagas per reŭmatika lancino al la humida, peza atmosfero, kiu faras la araneaĵ-similan, nebulan haloon ĉirkaŭ la koloraj lampionoj eĉ pli vaporbanejeska. Ankaŭ en serena vetero pigraj gutoj falas de sur la domtegmentoj, ĉiu ferobjekto estas humida, kaj neniam sekiĝas la elpendigita, lavita tolaĵo. Kiam alvenas nova oficiro, li vidas kun miro, ke la razilklingo, kiun li pakis en bonega stato antaŭ du tagoj sur la Hinda oceano, nun ĝi estas rusta.
Mi devas rakonti ĉion ĉi, ke la leganto komprenu la bonŝancon de la du rezolutaj soldatoj. La vespermanĝo, kiun oni devis partopreni en altkoluma uniformo, okazas fulmrapide. La pladoj konsistas el kelkaj facile digesteblaj manĝaĵoj, la tosto fare de la genaralo estas nur unu frazo, por ke oni ne devu longe respondi, kaj kiel la ajdutanto de la generalo antaŭe atentigis Earl-on, li ne kondutas malĝentile, se li tuj reiras en sian ĉambron post la vespermanĝo. Ĝi ne nur plaĉas, sed oni postulas tion de la gastoj. Post unu horo la gasto rajtas aranĝi akcepton por konsumi „deserton” en sia smoking-room. La „deserto” estas kutimo en la kolonio. Oni servas dolĉaĵon kaj nigran kafon pro kelkaj homoj, en la tiel nomata smoking-room, apartenanta al la apartamento. Ĝi estas fumadejo, meblita per klub-foteloj, kun kelkaj elektraj ventoliloj, kiuj konstante turniĝadas, sed ili ne freŝigas la aeron, tiuj nur kirlas nove-denove la lavĉifon-odoran varmegon. En la smoking-room ne estas preskriboj. Post la vespermanĝo ĉiu ŝiras de sur si la devigan uniformon, banas sin, surprenas leĝeran silkan aŭ tolan vestaĵon, kaj kiu ricevis inviton por partopreni la deserton, tiu alvenas tiel.
La adjutanto faciligis en ĉio la situtacion de la Bubo, li havis la nomliston de tiuj kvin homoj, kiujn ili devis inviti, li mem entreprenis aranĝi ĉion, ĝis la gastoj alvenos. Oni disponigis veran vestaĵaron por la Bubo, plenan de smokingoj kaj piĵamoj. Rustulo estis en la najbara apartamento, kaj li interkonsiliĝis kun sia ruĝhara amiko antaŭ la komenco de la deserto, kiu fajfante rigardadis sin en la spegulo. Ĝi estis la sola, granda, tikla punkto de Rustulo: la infana vanteco. Sed li faris tion kare kaj infanece. Li ne povis satiĝi per la helbruna, delikata, tola smokingo, kiu pompe sidis sur li. Li metis ĉielbluan silkan tukon en sian supran poŝon, kiu memorigis kun ĝiaj steletoj pri la melodio de Yankee Doodle, kaj la Bubo devis konduti plej aplombe, ke Rustulo demetu la blankajn gantojn kaj la rajdbastonon, kiuj nur malpli konvenis al lia vestaĵo.
— Mi petas vin, vi estas vere abomeninda kun tiuj ĉiamaj pretekstoj! Kion valoras angla stab-kapitano sen radbastono? La surmeto de gantoj certe estis en la reglamento, kiuj oni ŝtelis en Kalikato speciale por ni.
— Sed tio ne koncernas la koloniojn. Rustulo, estu serioza! Terure, kion ni faris. Ni arestis altrangajn, angalajn oficirojn, ni ŝtelis krozŝipon, ni trompis nacion…
— Ĉu mi helpu al vi plori? Ĝi okazis.
— Kiel vi volas liberigi mian fraton?
— Mi ne scias. Eble ni kanonpafigos Mandalay-on. Hodiaŭ vespere ni jam povas fari nenion. Hodiaŭ ni tamen devas priparolis la operaciojn. Rimarku bone infano mia, unue estas la devo, nur poste sekvas la privata afero.
— Eldirinte la unuan vorton oni vidos, ke ni ne havas eĉ konjekton pri la milit-taktiko.
— Mi ne dirus tion en via situacio. Ĝis nun ankaŭ Napoleono povintus envii nian stategion. Vi atentu nur tion, infano mia, ke vi parolu tre malmulte kaj tre supereme. Ankaŭ lia ekscelenco estas tia. Diru ĉiam tion: „Mi, sinjoroj, mi kredas la pacan aranĝon de la aferoj.” Aŭ, se vi ne komprenas ion: „Jes, jes, sed nia unua celo tamen estas sidi al ronda tablo.” Ĉar kiel mi komprenis el la vortoj de lia ekscelenco, multe da aferoj dependas de tiu meblo.
La suboficiro, staranta ĉe la pordo anoncis la gastojn. La generalo, la komandanto, kapitano, majoro kaj civila sinjoro venis, nome Muriel, kiu estas emerita kapitano, la gvidanto de la Sekreta servo. Ili ĉiuj portis leĝeran, tolan vestaĵon. Post nelonge aperis du grumoj, kunportante cigarojn, cigaredojn, nigran kafon kaj dolĉaĵojn. Ili babilis pri indiferentaj aferoj. La Bubo sentis, ke la gastoj devas komenci la efektivan interkonsiliĝon. Sed kiel? Li vidis, ke la oficiroj estas iomete maltrankvilaj.
— Karaj amikoj — li diris fine, imitante la iom langvoran korpopozicion kaj la leĝeran, mallaŭtan voĉon, viditan ĉe lia ekscelenco. — Nun ni preterlasu ĉiun formalaĵon, vi ne estas gastigantoj, kaj mi ne estas gasto, anglaj kaj francaj oficiroj sidas kune, nu, sinjoroj, ni informu unu la alian!
Li sentis, ke ĝi sukcesis. La okuloj de Rustulo ekbrilis, kiel slogantabulo. La generalo tuj leviĝis de sur sia loko kaj komencis promeni kun krucitaj brakoj, profundiĝinte en siaj pensoj. Fine li ekparolis:
— Ĉu ni parolu pri generalo Kvang? — li haltis, poste li daŭrigis: — Aŭ la historio de Thomas Leven estu la unua?
Mallonga paŭzo. Per sekunda senmoveco la du amikoj provis denove ekvilibriĝi anime post la plena trafo de la deklaro. Fine Rustulo ekparolis.
— Mi opinias, ke ni rapide trapasos tiun historion, rilate Leven-on, kaj tiam ni povos turni nian ĉiun energion al pli gravaj temoj.
— Nu do — diris la generalo. — Sinjoro majoro Lafayette, kiu procedis pri la afero, referos. Ne ni estas kulpaj pro la malsukceso, ĉar la militistaj inventaĵon de niaj ŝtatoj estas komunaj, la afero do estis samtiel grava por ni, kiel por Anglio.
— Mi rakontos la historion mallonge — komencis la majoro. — En Ĝibutio ni enŝipigis Thomas Leven-on kaj la rekrutojn de la kompanio la unua por veturigi ilin al Ranguno. Laŭ la oficiala letero de la angla ministerio pri militaj aferoj, tiam li estis ĉe la trupunuo, sendita al la komencitaj operacioj en Malantaŭa Hindio. La trupunuo revenis antaŭ unu jaro, kaj Thomas Leven kuŝis en la hospitalo pafvundita je la kapo…
— Ĉu via ekscelenco petas galson da akvo? — demandis la kapitano la Bubon.
— Jes… — diris la knabino mallaŭte, poste ŝi tunis sin al la ofociroj trankvile, ridetante, — la pasinta ciklono iomete suferigis min. — Ŝi trinkis kelkajn glutojn, ekfumis cigaredon kaj ĝemis. Tiel ŝi denove reakiris sian trankvilon. — Daŭrigu, sinjoro majoro!
— Membro de la Sekreta servo, vestita per legiana uniformo faris la unuan pridemando antaŭ ses monatoj. Dum semajnoj li amikiĝis kaj pagis ĉion al Leven, sed li eksciis nenion de li. Poste ni insiste pridemandis lin, ni provadis per promesoj, minacoj, sed vane, tiu homo neas persiste. Li deklaris, ke li ne havas kaj ne havis inventaĵon. Bedaŭrinde ni devintus uzi inkviziciajn rimedojn. Ni trovis nenian eblecon procedi en tiu afero kontraŭ eminenta soldato, kiu vundiĝinte ricevis ordenon pro sia kuraĝo.