— Nun kie troviĝas tiu homo? — demandis Rustulo.
— Temas ĝuste pri tio… Lastatempe ni provis ion — diris la majoro ridetante. — Ni postenigis lin al la marĉo, situanta proksime al Mandalay por supergardi la punitajn indiĝenojn. Ĝi estas vere posteno. Ni promesis al li private, se kiel ajn li volas vendis sian inventaĵon al Anglio aŭ al ni, ni tuj deŝanĝos lin. Sed tiu homo estas tre malmolnuka, kaj jam du monatojn li eltenas la marĉon, la milionojn da moskitoj.
— Mi patas ankoraŭ ion da akvo… Dankon… — La Bubo turnis sin al la generalo: — Eble li estos pli parolema kun ni, kiuj estas liaj sampatrujanoj.
— Bona ideo — diris Rustulo, — morgaŭ mi vivitos lin persone, kaj eble, se sinjoro majoro donus al li unutagan libertempon, mi regalus lin grandsinjore. Ekzemple, ni promenus en la urbon, poste kvazaŭ hazarde mi invitus lin por rigardi la korzŝipon, tie estas kelkaj oficiroj, kiujn li konas persone, kaj tiel ni povus pli facile atingi ion ĉe li.
— Estus bonege, se ĝi sukcesus — diris la kapitano. — Vi ne devas iri al li. Mi simple orodonos venigi lin en la fortikaĵon.
— Ne, ne… — protestis Rustulo ridetante, — ĝi ĉiuokaze forte impresos lin, se li ĝuste gardostaros, kaj mi konvinkos la gardestron, ke li forpermesu lin kun mi.
— Laŭ via bontrovo.
Rustulo poste klarigis al la Bubo, kial li faris tion. Se oni venigos Thomas Leven-on ne la urbon, kaj li ekvidos sian fratinon iel, li ne povus subpremi sian surpizon, kiu eble kaŭzus nian pereon. Kaŝe li timis eĉ tion, ke nek la Bubo estus sufiĉe forta, se oni subite alkondukus ŝian fraton, neniu scias, en kia terura sanstato.
— Nun, se vi deziras — ekparolis la generalo, — ni povas transiri al la afero de generalo Kvang. — Li elprenis mapon, kaj montrante sur punkton, li diris al Rustulo. — En tiu sektoro ni povus komenci la ofensivon el komuna operacia bazo.
Rustulo kliniĝis antaŭen, kaj li time rigardis la iom harkovritan, dikan montrofingron de la generalo.
— Proksimume ni konsentas pri tio — li diris poste, kuntirinte siajn brovojn. Dume li maltrankvilis, ĉu oni ne faris denove al ili ian friponaĵon, kiel la kapitano per la sangoguto kaj per la vitroj.
— Ĉiuokaze ni devas agi rapide — diris Muriel, la gvidanto de la Sekreta servo, — tri semajnoj estas survoje tre granda transporto de armiloj, kaj antaŭ ol ĝi atingus la landlimon, ni devas surprizataki Kvang-on.
— Des pli urĝe — interrompis la kapitano, — ĉar Morrison Snyder, tiu usona kanajlo, kiun financas la japanoj, li kaŝiĝas ie en la profundo de la arbaro kun granda trupo da banditoj. Mi scias tiel, ke li intertraktas kun Kvang. La japanoj nun havas la intereson fari kaoson ĉi tie, nu se Morrison aliancas kun Kvang, kaj oni transportas la armilojn, tiam eksplodos ribelo en la tuta Malantaŭa Hindio
— Ĉu tiuj du friponoj jam interkonsentis? — demandis Rustulo.
— Tio certas, ke ili ne ĝenas unu la alian, sed iliaj hordoj ankoraŭ ne unuiĝis. Kaj la starpunkto de Kvang ne estas travidebla.
— Mi persistas ĉe la ronda tablo — diris la Bubo, kiam ĉiu rigardis sur lin. — Eble ni sukcesos atingi rezulton pace.
— Mi ne fidas tion — respondis la generalo. — La tempo estas tre mallonga, ĉar ni devas fini la traktadojn, antaŭ ol la transporto de la armiloj alvenos. Ni invitis Kvang-on, sed kompreneble li ne venis. Laŭ via peto ni sendis delegiton al li, kaj ni sciigis, ke lia ekscelenco vizitos lin. Li mesaĝis, ke li atendos lin.
— Bedaŭrinde — diris Rustulo — ni ne povis malkonsili lian ekscelencon pri tiu plano.
— Ne — ekparolis la Bubo, ĉar li tuj komprenis, ke nun li reprezentas la veran starpunkton de Earl. — Laŭ mia opino ĝis tiam ni ne devas preni armilon, ĝis estas eblo pace interkonsenti. Mi devas paroli kun Kvang.
— Ĝi estas tre danĝera kaj malfacila entrepreno. Ni ne povas certigi trupon por la gardo de via ekscelenco, ĉar ĝi ja estus al Kvang kiel ruĝa drapo, kaj iri kun kelkaj akompanantoj al tiu nekonata parto de la ĝangalo…
La suboficiro envenis:
— Matriso serĉas lian ekscelenco Earl of Sudessex de sur la krozŝipo „Radzeer”.
— Eh, kion li volas… — diris Rustulo iom malcerte, ĉar li sciis, se iu lia komplico venas ĉi tien, tiam estas problemo. — Enlasu lin!
La matroso envenis kaj mansalutis:
— Mi anonciĝas obeeme.
— En la ĉambro ĉiu okulo direktiĝis al la rekte staranta maristo, portanta neĝeblankan uniformon.
Tiu homo estis lia ekscelenco Earl of Sudessex.
Li fuĝis tre sagace. Kiam pasis la festo de ilia alveno, aŭdiĝis la orodono de Fred la Malpura sur la komandponto:
— Bieron!
Oni akceptis la ordonon kun ĝenerala ovacio. Ĉar tre malmulte da biero estis sur la korzŝipo, tial nur tre malofte, pro solenaj okazoj oni spilis bareleton. Fred trovis la okazon solena. Por iom gajigi la malĝojajn arestitojn en la bilĝo, li persone akompanis matroson al ili, kiu kunportis du kurĉojn da biero sur pleto. La kapitano rigide rifuzis ĉiun temon por gajeco, sed la princo komprenis, ke li agos plej saĝe en tiu situacio, se li trinkos kruĉon da malvarma biero. Pro distreco li eĉ levis sian kruĉon al la kapitano.
— Ĉu via ekscelenco havas ian deziron? — demandis Fred la Malpura galante, ĉar lia uniformo faris lin grandanima.
— Jes. Mi ŝatus, se vi sendus mian matroson por servi min, kaj mi garantias per mia oficira honorvorto, ke li ne fuĝos, dum li iros al la kurirejo. — Ĉar la du matrosoj, arestitaj kun la princo, estis fermitaj en la bilĝo. Fred sciis bone, ke li povas fidi la honorvorton de la kolonelo, li do ordonis venigi iun arestiton por la servo de la oficiroj. Tiu matroso portis nigran kafon kaj akvon kun glacio al ili el la kuirejo. Oni permesis, ke li iradu libere. Li devas observi la honorvorton de sia superulo.
La matroso ne fuĝis, sed la kolonelo ne donis sian honorvorton, ke li mem ne fuĝos. En la kajuto li surmetis la vestaĵon de la matroso, li rapdis sur la malluma koridoro kun la pleto, plena de glasoj, kaj en favora momento, tra la aerumfenestro, kiu estis en la farun-deponejo, troviĝanta malantaŭ la proksima kuirejo, li malsuprengrimpis en ĵonkon.
Tiel alvenis Earl, kiel matroso, fine de la strategia konsiliĝo, en la gastoĉambron de la fortikaĵo.
Earl staris tie en perfekta, neĝeblanka, matista uniformo en rekta atentopozo, nur en liaj okuloj brili io stranga, triumfa gajeco. La du amikoj estis senmovaj pro la konsterniĝo de la okazaĵo. La oficiroj rigardis al la pordo kun ia leĝera scivolemo, ili eĉ konjekton ne havis pri la decida signifo de tiu momento.
— Mi raportas obeeme — diris la matroso denove, — alvenis radio-informo je la demando de via ekscelenco, kio okazis al „Balmoral.
— Rustulo per leĝera movo etendis sian manon al sia malantaŭa poŝo. Earl ne preteratentis tion.. Li siis bone, ke tie estas verŝajne grandega revolvero Colt. Poste la ruĝhara kapitano, per ia mallaŭta, langvora, melodia voĉo diris al la matrozo, staranta en la pordo:
— Eliru, infano mia, la interkonsiliĝo baldaŭ finiĝos, atendu tion. Mi esperas, ke la sorto de „Balmoral” ne ŝanĝiĝis malbona.
— Mi raportas obeema, mi ne scias tion — respondis la matroso kaj eliris.
— Mi petas vin… — diris la Bubo langvore — la klimato ankoraŭ estas iom nekutima por mi, tial mi opinias, ke ne okazos malfruo, se ni prokrastos la interkonsiliĝon ĝis la morgaŭa mateno, kaj ankaŭ al finan decidon.
— Via ekscelenco tute pravas — diris la generalo, — post la longa vojaĝo kaj la solenaĵo sufiĉas, kion ni sukcesis pritraktis. Morgaŭ antaŭtagmeze ni havos la feliĉon renkontiĝi denove kaj interkonsenti pri la urĝaj farendaĵoj.