— Rilate la aferon de Thomas Leven mi orodos al la gardestro — diris la majoro. Reciprokaj soldata-salutoj, manprenoj… la gastoj foriris, kaj Rustulo diris al la grumo, kiu senservicigis la tablon:
— Fracĵo, sendu al mi tiun matroson, poste lasu ĉion sur la tablo, kaj iru dormi!
Enveninte la princo fermis la pordon, senvorte okulmezuris la du amikojn, elprenis cigaredon, longe batetis ĝin al ties skatolo, ekfumis kaj sidiĝis.
— Nu, belaj birdoj? Kio okazos nun?
— Skandalo — respondis Rustulo flegme. — Oni emeretigos kelkajn francajn kaj anglajn admiralojn, la mondo ridos pri Anglio dum jarcentoj, ni estos pendumitaj, poste oni faros filmon pri ni.
Estis silento. Rustulo dume pensadis pri la okazaĵo kaj provis utiligi la singardemon de Earl, kiel li traktis la aferon ĝis nun. Hoho! Ŝajnas, ke nun jam ne estas tiel simple malkaŝi ilin. Probable sekvos intertraktadoj. Ĉiuokaze Earl havis ian kaŭzon ne tuj malkaŝi ilin.
— Finiĝis la bela milit-ludo, sinjoroj — diris Earl.
— Mi ne kredas tion — respondis Rustulo, — bedaŭrinde ni ne povas fini la ludon. Ĝi kaŭzas gravan problemon al mi, kiel mi povus eltiri vian ekscelencon kaj Anglion el tiu kaĉo.
— Amiko mia — rimarkis lia ekscelenco, — mi havis tempon lerni, ke mi estimu vian impertinentecon, sed nun mi opinias, ke helpos nenia blufo.
— Vidu, ekscelenco, ni parolu unu kun la alia sincere. Via eminenta militista kariero bezonas multe pli da danĝero kaj laboro, ol fiaski pro tiu ridinda historio, kaj nek al Anglio ĝi estos agrabla. Fine ja ni ridindigis tutan nacion sub angla standardo. Sendepende de tio, via ekscelenco scias ankaŭ tion, ke tiun societon oni ne povas simple kapti sur „Radzeer”, kaj vi estis tre saĝa, ke vi decidis tiel, cetere multe da sango estintus verŝita, unuavice tiu de sinjoro kapitano Bradford. Nun do ni ne provu timigi unu la alian. Ni traktadu inde al politikistoj!
— En ordo — diris la princo ridante, — sed mi atentigas vin: mi ne povas liberigi vin de la puno, mia potenco ne estas tiel granda, ke mi indulgu vin.
La kaporalo enpaŝis. Kiam li malfermis la pordon, Sudessex jam ekstaris, kvazaŭ li estus antaŭ sia superulo.
— La unua oficiro de „Radzeer” volas paroli kun via ekscelenco — raportis la kaporalo.
— Li envenu! — La kaporalo foriris. La ĉefkuracisto enpaŝis. Li aperis timeme en la ĉambron kaj haltis senvorte antaŭ la societo.
— Nu, kio okazis fraĉjo? — demandis Rustulo. — Vi aspektas malsana. Ĉu la klimato nocas?
— Mi venis por vi. La ŝipo estas ekveturonta. Ni havis tiun planon, se oni kaptos vin, ni ultimatos al lia ekscelenco, ke ni pafruinigos Mandalay-on dum dek minutoj, se oni ne lasos vin ĉiujn libera.
— Bela societo — diris la princo trankvile. — Dudek homoj ribeligas tutan mondparton, ili arestas ĉefstabon kaj volas pafruinigi urbon… Atentu min, amiko mia. Reiru sur la krozŝipon, raportu tie, ke nenio malbona okazis al viaj kamaradoj, ili estu paciencaj kaj faru nenian stultaĵon.
— Reiru, kaj diru al la homoj, ke ni ĉiuj sendifekte atingos la vastan maron. Mi garantios tion.
— Mi ne — diris la princo.
— Kun via permeso: mi jes. Kaj diru al ili, Ĉefkuracisto, kiu kuraĝos ekpafi per kanono, mi vangofrapados tiun. Vi povas foriri.
— Tamen — diris la Ĉefkuracisto signifoplene — ni atendos vin per la krozŝipo, kaj estus bone, se vi donus vivsingon en ĉiu horo, cetere eblas, ke ni tamen detruos tiun kabanaĉon.- Li mansalutis kaj foriris.
— Unuavice raporotu — diris la princo, kiam li residis en la fotelon, — kian stultaĵon vi faris ĝis nun en mia nomo?
— Mi pensas, ke nenian. — Rustulo diris ĉion, kion vi priparolis. — Tio okazis. Krome oni diris kelkajn fremlandajn esprimojn: sektoro, operacio kaj ceteraj, pri tiuj mi konsentis kun ili, sed se estas bezonate, mi nuligos ĉion ĉi morgaŭ.
— Ĝis nun vi ne faris gravan problemon. — Poste li iradis tien-reen enpensiĝinte. — Se Morrison Snyder venis ĉi tien, tiam la mano de la japanoj estas en la afero. Ni devas agi rapide.
— Ekscelenco — diris la Bubo, — morgaŭ antaŭtagmeze mi devas liberigi mian fraton. Mi venis el Londono,kaj vi scias bone, inter kiaj suferoj kaj danĝeroj. Mi ne iros hejmen sen mia frato.
Earl rigardis la malgajan, lacan Bubon kun kompato.
— Nun estas riskataj pli gravaj interesoj ol familia afero. Mi povas proponi nur tion, reiru sur la ŝipon, kaj savu vian haŭton, kiel vi povas.
— Ni trovas nenian eblecon pro tio. Ni restos.
— Tiam mi tuj informos la generalon.
— Mi ja povus malhelpi vin en tio, sed mi ne faros. — Poste li aldonis teatre, patose: Ekscelenco, ni restos, ni volas puniĝi, okazu, kio devas okazi!
— Diru do, kion vi volas!? — demandis la princo malpacience. — Fine ja vi estas anglo, kiu amas sian patrujon. Se mi ne ekvojaĝos morgaŭ, tre multaj homoj pereos. Mi povas doni al vi nek indulgon, nek absolvon, mi ne havas potencon al tio.
— Ni tute ne atendas ĝin. Ĉu vi deziras trinki iom da konjako? — Li verŝis konjakon, poste li ekfumis. — Mia propono estas la sekva: Via ekscelenco certigos al ni vojon de eskapo dudek kvar horan. Vi kaj la kapitano donos vian honorvorton pri tio. Morgaŭ matene la Bubo ekiros kun tri matrosoj. Iu estos via ekscelenco, la alia la kapitano kaj la tria la Ĉefkuracisto. Kiel vi vidis, li estas sufiĉe ŝercema homo, kaj li devenas ne el familio timema. Antaŭtagmeze mi kaj Tom Leven suriros la ŝipon. La Ĉefkuracisto kaj la Bubo returniĝos preciza tagmeze, la kapitano kaj vi iros plu. Ni ekveturos al Ranguno. Ni estos sur la oceano ĝis vespero, kaj via ekscelenco raportos ĉion al la angal admiralitato. Tiel nek la lando, nek vi estos ridinda antaŭ la mondo, ni liberigis Tom Leven-on, kaj via ekscelenco atingos Kvang-on dum mallonga tempo, kaj vi povas elseligi Morrison Snyder-on. La Bubo ankoraŭ ludos sian rolon ĉe la matena ekiro, tiam nek la francoj ekscios la tormpon.
Sekvis longa paŭzo.
— Bone, kion vi diras — ekparolis la princo fine. — Sed je mia honorvorto, mi raportos ĉion senindulge, kaj la tuta floto persekutos vin jam dum la vesperaj horoj.
— Post certa tempo oni povas alkutimiĝi al tio — diris Rustulo.
— Mi diras sincere — ridis Earl, — ke vi estas originalaj homoj, kaj mi neniam povis serioza koleri vin. Kaj mi vere bedaŭras vin, amiko mia. Vi estas inteligenta homo.
— Mi havas lastan peton: ĉu via ekscelenco konfirmos ion, kio estas vera, tamen ĝi havas nenian sencon? — demandis Rustulo.
— Mi ne komprenas…
— Ekzemple, vi skribus la sekvajn sur paperon: „Mi atestas, ke la posedanto de tiu letero, eltranĉis la fenestrovitron de tiu ĉambro sur krozŝipo, en kiu mi kaj kapitano Bradford longe restadis.”
— Ĝi estas stranga… meditis la princo kaj elprenis sian krajonon, — vere mi ne komprenas, ĉar ĝi laŭvorte okazis tiel, mi volonte skribos dokumenton pri tio.
— Dankon. Ni do faris la protokolon. Kaj mi deziras elkore al via ekscelenco traktadi kun la sama rezulto ĉe la sekva ronda tablo.
S E P A Ĉ A P I T R O
Tom Leven rolas tre malbone. La bankroto de la akcia societo. La malbona vetero estas bona antaŭsigno. Laŭ Rustulo la ludo estas farata grandmezure, kaj li pravas pri tio, sed iu batas lin je la kapo. La krozŝipo fine retroviĝas, sed ĝi estas nenie. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en la mondo!
Sekvan tagon la Bubo, post la matena interkonsiliĝo ekvojis kun la unua oficiro kaj kun du matrosoj. La du matrosoj estis Earl, kaj Bradford. Nur kvin indiĝenaj soldatoj iris kun ili. La princo precize klarigis al li, kion diri tute koncize dum la interkonsiliĝo. En la lasta momento evidentiĝis, ke la ruĝhara kapitano ne povas kuniri, ĉar li atendas gravan instrukcion el Londono. Tio estis la preteksto, ke Rustulo restu tie.