KAFEJO KAJ RESTORACIO
„Al la Kvar Mortintaj Ratoj”
LA SINJORA PUBLIKO DANCAS!
— Post la okazintaĵoj ni devas urĝe malaperi el Pireo — deklaris Rustulo, kiam ili ĉiuj sidis kune.
La junulo timiĝinte rigardis la tri sovaĝaspektajn amikojn, en la kafejo kaj restoracio al la „Kvar Mortintaj Ratoj”, kie la sinjora publiko dancas. (Dining room, Man spricht deutsch.”)
La plimulto de la dancanta, sinjora publiko konsistis el senlaboraj, cirkaj luktistoj kaj foiraj vendistoj, kiuj volis amuziĝi, krome el grupo da miksdevenaj virinoj (negreaj, malajaj, blankaj), apartenantaj al ilia societo. La virinoj havis tre dekoltitan kaj okulfrape mallongan kostumon, ili ĉiuj estis ebriegaj.
— Ankaŭ mi samopinias, ke estus plej saĝe forvaporiĝi de ĉi tie — diris Sinjoro Ĉefkuracisto. — La Ekzekutistoj estas multaj. Mi tute ne scias, kial ni diskutas tiel arde pro tiu magrega knabo?
— Mi sincere dankas… — balbutaĉis la junulo dankeme, eĉ nun per tremanta voĉo, sed Rustulo mansvingis bonvoleme:
— Ba, lasu tion! Ni ne estas en danclernejo. Mi jam longe deziris bati forte tiun bruton. Cetere jam Pireo sufiĉis al mi. Ek do! Mi vojaĝu al la gaja Nord-Afrikol! Haliho! Ni vojaĝu al la pitroeska Port Said! Kaj vin ekde nun ni nomos Bubo, ĉar vi aspektas tiel, kvazaŭ vi ĵus estus fuĝinta el la kulto.
Tiel la junulo difinitive nomiĝis „Bubo”. Jene okazis la baptado ĉi tie. Ne estas dece insulti la homon per tiu ĝena demando, ke li diru sian nomon. Prefere li ricevas novan nomon, kiun li povas simple forĵeti en alia haveno. Preskaŭ nenies veran nomon oni konas. Se iu bone pikadas, oni nomas lin „Tranĉilisto”, kiu havas malbelan haŭton, kompreneble li estos famekonata laŭ la nomo „Variolcikatrulo”. Larĝŝultran, diktrunkan apaĉon oni nomis Bubalo. Ĉar li mortis subite pro tranĉilpiko, oni neniel povis ekscii lian originalan nomon. Sur lia tombokruco estis skribite: nekonata. Post iom da tempo lia amatino tamen kolektis tiom da mono por aĉeti tomboŝtonon, kaj nun bela granit-plato troviĝas sur la tombo de la apaĉo kun la jena surskribo:
Ĉ I T I E R I P O Z A S
LA B U B A L O
VIVIS ĉ. 40 JAROJN
— Nun diru al ni, Bubo — demandis Klabo, — kial vi serĉis nin?
— Ĉar oni diris… ke Rustulo… sinjoro Rustulo… deizertis el la legio.
— Ĉu? — rimarkis Rustulo. Estas iom da vero en la afero. Sed Krokodilo kial riproĉetis vin?
— Ĉar… mi serĉas mian fraton… kiu malaperis…
— Ĝi, infano mia, kompreneble nervozigas la homojn ĉi tie — kapbalancis Rustulo. — Ĉar ĉi tie apenaŭ troveblas iu, kiu ne respondecus pri kelkaj malaperintaj sinjoroj. Tiaĵo okazas en la havenoj. Iu malaperas. Li estis ĉi tie, kaj fino. Maldecas interesiĝi, kien li malaperis? Kian profesion vi havas?
— Mi estas seruristo…
— Ne mensogu, infano mia — admonis lin Rustulo riproĉe. Li levis la malpurajn manetojn de la Bubo antaŭ siajn okulojn. — Ĉu vi volas diri tion al mi, ke vi faris iam fizikan laboron per tiuj manoj?
La knabo silentis.
— Nu vidu, fraĉjo — diris Rustulo, — ĉar vi mensogadas al ni, ni deturnas nian protektan manon de vi. Mi bedaŭras nur tion, ke ni deturnis ankaŭ tiun de Krokodilo. Dio benu vin…
— Dankon… — diris la knabo, poste li ekstaris kaj forpromenaĉis. La tri amikoj sidis silente kelkajn sekundojn.
— Hm… diris Klabo, — kompatinda figuro. Sed estas io en li, pro kio oni devas bedaŭri lin.
— Laŭ mi — meditis Rustulo — oni mortigis iun proksimulon de la junulo ĉi-loke. Nun li iradas ĉi tie por trovi tiun homon. Eble li estas sinjorido. Iam ankaŭ mi estis tio. Kial vi ridaĉas?! Ĉu vi pensas, ke ĉiu homo venas en la mondon kun tranĉilo?
— Kien ni iros de tie ĉi? — demandis Klabo.
— Ĉu estus bone al Port Said?
— Bonege — diris Rustulo indiferente kaj ekstaris. — Nu, ĝis revido. Aŭrore ni parolos kun la Granda Ĉefo, poste ni vojaĝos al Port Said. Haliho!
Kaj li iris. Stranga figuro estis Rustulo. (Oni nomis lin Rustulo pro lia ruĝa hararo.) Ne tre kaj ne okulfrape, sed vere li estis ruĝharulo. Kaj iomete lentuga. Sed ĉio ĉi bone konvenis al li. Sur lia proporcia, svelta staturo ne estis vedebla, ke li estas la plej fifama batiĝanto en kelkaj tre gravaj havenoj. Li havis infanan vizaĝon kaj preskaŭ ĉiam rikanis.
Li apenaŭ elpaŝis el la restoracio al la Kvar Mortintaj Ratoj (la sinjora publiko dancas), kiam vidalvide li ekvidis la maldikan knabon sub la gaslampo, flagretanta sub la enirejo de stratetaĉo. La Bubo faris malkuraĝab paŝon. Rustulo mansvingis grandanime:
— Nu venu ĉi tien, stultulo.
La knabo alrapidis kaj senvorte akompanis lin. Li ne sciis, kial, sed li sentis tre garandan trankvilon apud la lentuga, infanvizaĝa, gaja vagabondo.
— Kion do vi volas, ĉu? — li demandis kuraĝige. — Mi volonte helpos al vi, se mi povas. Ĉu vi ne min atendis?
— Jes vin… Sed mi ne volis paroli antaŭ la aliaj. Mi rakontos al vi ĉion sincere.
— Nu do, komencu! Ĉu vi deziras cigaredi?
— Dankon. — Li ekfumis. — Nun, se vi volas, mi rakontos ĉion al vi, sinjoro Rustulo. — Ili iris.
— Ni lasu tiun delikatecon. Diru al mi tion: „Rustulo”.
— Nu mi petas vin, Rustulo… li komencis malkuraĝe — mi sentas tiel, ke mi povas fidi vin. Mi devas fidi vin. Tiu homo, kiu malaperis kaj mi serĉas, li estas mia frato. Antaŭ du jaroj li estis kapitano de la ĉefstabo en la angal armeo. Dum jaroj li laboris pri inventaĵo, ĝi estis gravega teknika novigo. Mi opinias, ke ties esenco estis elektra dissendilo, per kiu oni povas eksplidigi submarajn minojn el granda distanco. Mia frato parolis kun neniu pri tiu inventaĵo, nur lia asistanto sciis pri ĝi, kaj bedaŭrinde virino, kiun li amis, al kiu li blinde fidis. Ĝi kaŭzis lian pereon. Ĉar iun tagon, kiam mia frato finis sian laboron kaj volis raporti al la kompetentuloj, ke ili povas rigardi lian modelon, li informiĝis, ke similan inventaĵon prezentis iu lia oficir-kamarado. Mi ne scias la nomon de tiu oficiro. Ĉiu procedo estas tre sekreta rilate la militajn inventaĵojn. Mia frato kolektis siajn planojn por pruvi sian prioritaton. Sed mankis desegnoj el liaj planoj. Iu ŝtelis kelkajn gravajn dokumentojn. Certe tiu sama persono transdonis la kopiojn, faritajn de la ceteraj desegnoj al la alia oficiro. Tom, ĉar mia frato nomiĝas Tom Leven, nun jam scias, ke la farinto povas esti nur sia fianĉino, nur ŝi, Helena Aldington povis libere eniri en lian domon, ŝi restadis dum horoj en la loĝejo, kiam mia frato forestis. Li tuj rapidis al Helena. Okazis ekscitplena sceno inter ili. Tom verŝajne postulis du desegnojn de ŝi, kiuj malaperis antaŭ unu tago. La pordisto vidis, ke mia frato forrapidas nervoze, sen ĉapelo. Post duonhoro iu lakeo eniris al Helena Aldington. La virino jam estis mortinta, iu mortpikis ŝin per papertranĉilo. Oni trovis la ĉaplelon de Tom tie. La revolvero de mia frato kuŝis sur la skribotablo. Oni sciis, en kia animstato li alvenis al sia fianĉino, iu servisto aŭdis eĉ laŭtan kverelon, do estis sendube lia kulpeco. Oni estus tuj arestinta lin, se li estintus en sia loĝejo, sed li ne iris hejmen. Li sidis ĉe iu amiko malesperiĝinte, ĉe kapitano Finley. La vesperaj ĵurnaloj jam skribis pri la murdo, kaj tiu kapitano, kiu ne kredis la kulpecon de mia frato, helpis al li suriri militan aviadilon, ekflugontan al Grekio, sub pseŭdonomo. La milita tribunalo faris la procedon dum lia foresto, li estis degradita, forigita el la armeo, kaj mortkondamnita. Mia frato skibis leteron lastfoje el Pireo, pli ol unu kaj duon jarojn. En tiu letero li menciis, ke verŝajne li dungiĝos al la fremdula legio. Mia kompatinda patrino mortis pro la plago. Mi restis sola. Mi laboris ĉe ŝipad-entrepreno kiel oficisto.