La malgranda karavano kun muloj, pakaĵportistoj staris sur la korto de la fortikaĵo, preta por ekmarŝi. La unua oficiro eĉ por momento ne moviĝis de apud la du matrosoj. Dume la altrangaj, anglaj oficiroj, la Bubo kaj Rustulo mallaŭte interparolis, iom malproksime.
— Nun estas la oka horo — diris Rustulo, — vi ekiros reen kun la Ĉefkuracisto je la dua horo posttagmeze, tiam vi jam estos tre malproksime de la urbo. Ĝi estos tre laciga afero.
— Ĉu vi forgesis, ke mi devenas el militista familio?
— Krome, mi esperas, ke ĉio iros glate. Atentu, ke vi revenu sur la ŝipon nerimarkite. Ĝis vespero mi certe estos kun Tom Leven sur „Radzeer”. La ŝipo atendu nin sub plena vaporo, kun levita ankro, kaj ni ekveturos tuj. Kiam ili revenos en Mandalay-on, tiam ni jam estos sur la oceano, eĉ ni jam elŝipiĝos sur la insulo Andaman, poste oni povos kapti nur niajn spurojn.
La karavano estis ekironta. La Bubo ambaŭmane prenis la manon de Rustulo kaj rigardis sur lin kun grandaj, humidaj okuloj por momento. Poste li forrapidis. Li vere bone sidis sur la ĉevalo. Baldaŭ la tunelo de la frandaro, kliniĝanta super la mallarĝa paŝejo englutis la trupon.
La sinjoro kapitano ekiris en la urbon, enpoŝiginte la manojn, fine denove dekorite per la malpermesitaj gantoj, fajfante, frapante siaj krurojn per la rajbastono kun osta prenilo. Li haltigis la unun preterpasantan rikiŝon, li sidiĝis komforte en ĝi, kaj la ĉino jam kuris kun la veturilo kaj kun la ruĝhara kapitano al la riz-kampoj. Post unu horo ili atingis la marĉon, kie oni faris kanalizon. Ĝi estis tre malbona loko. La torfa marĉo terura malbonodoris en la sufoka varmego, kaj li vane frapadis per sia bastono, ne estis defendo kontraŭ la amaso da moskitoj.
Eksonis la trumpeto, la malmultenombra gardistaro alviciĝis, kaj kiam la kapitano leĝere, ridetante elsaltis el la rikiŝo, li mansalutis dekstren-maldekstren kun humiliga bonvolo, la taĉmento staris senmove en atentopozo. Oni jam ricevis liajn ordonojn, rilate la viziton.
Tom Leven staris antaŭ li post kvin minutoj.
Rustulo iomete teruriĝis malgraŭ tio, ke li estis hardita homo. La anglo aspektis tre malbone. La haŭto sekiĝis sur lian saĝan, timeman vizaĝon, liaj okulkavoj sidis profunde, la vangostoj elstaris, liaj du brakoj, maldikaj kiel bastoneto, pendis inerte de sur liaj mallarĝaj ŝultroj, li havis maldensajn, grizajn harojn, liaj oreloj distaris tuberkuloze. Ŝajnis preskaŭ nekredeble, ke tiu homo estis angla oficiro antaŭ du jaroj.
Post nelonge ili sidis en la rikiŝo unu apud la alia, kaj la ĉino anhele kuris kun ili al la haveno. Rustulo diris nenion. Mi atendos, ĝis la ulo diros ion, li pensis.
— Dio mia… — ĝemis la legiano.
Li ne diros al li tuj, ke ankaŭ lia fratineto estas ĉi tie. Nur iom post ion, laŭvice. Mi opinias, li pensis, ke tiu homo estas malsana. Eble apopleksio kaptos lin pro la ekscitiĝo.
— Ĉu vi scias, ke mi estas stab-kapitano? Nu bone, ne timiĝu, mi konjektas, ke oni multe molestis vin pro tiu inventaĵo…
— Permesu, ke mi descendu… — li diris plorinde. — Mi havas nenian inventaĵon.
— Ĉu vi certe havas fratineton?
— Mi petas vin, sinjoro kapitano… Mi volas descendi.
— Frenezulo! Ĉu vi ne komprenas, ke ni volas liberigi vin? Kion vi timas? Kial vi plendaĉas? Kio okazus, se via frantineto estus ĉi tie?
— Mi petas vin, lasu min morti en paco!
— Ĉu vi ne ŝatus vidi vian fratineton?
— Ne, ne, ne! Mi volas vidi neniun! Dio mia! Ĝis kiam oni turmentos min?
Krevu, pensis Rustulo. Kiel povas fariĝis el soldato post iom da tempo tiel neŭroza maljunulino? Nu! Ĉu estis inde al la kompatinda virino suferi tiom pro tiu homo?
Ili alvenis al la ŝipo. Dika fumkolon leviĝis el la kamentubo. Rustulo decidis, ke li ne plu penados kun Leven. Ili faris sian devon, kaj fino. La Bubo inklinigos lin, kiam li revenos.
– Ĝis nun ĉi estas en ordo — kriis Fred de sur la komandponto. Neniu radiostacio serĉas „Balmoral”-on.
— Estu trankvila — respondis Rustulo, — ke oni pludaŭrigos tiun malnovan programeron en la radio hodiaŭ je la deka horo vespere. He, Ĝibulo! Donu al tiu homo manĝi ion, provizu lin per brando, cigaredo, banu lin, kaj donu al li normalan vestaĵon… Mil diabloj…
Li subpremis blasfemon. Reirinte al la rikiŝo, li sidis en ĝin kaj veturigis sin rapide al la poŝtejo, kunportante paketon kaj leteron.
Kiam li revenis, la turmentita legiano satmanĝinte kaj baniĝinte, en neĝeblanka uniformo de matroso dormis profunde en la kajuto de la unua oficiro.
— Mi atentigas vin — diris Earl al la Bubo, kiam ili disiĝis, — ke vespere mi informos la anglan admiralitaton, kaj ili faros ĉion por kapti vin.
— Ni estos gardemaj, ekscelenco — diris la Ĉefkuracisto, kaj li jam ekiris sur la paŝejo reen. La princo pensadis momenton, poste li etendis sian manon al la Bubo:
— Mi bedaŭrus, se vi implikiĝus en malagrablaĵon, ĉar vere la plej nobla intenco inspiris vin. Se oni arestos vin ĉiujn, vi povos kalkuli mian helpon antaŭ viaj juĝistoj, fraŭlino Leven.
— Fraŭlino?… Ĉu via ekscelenco scias… ke mi estas virino?
— Jes. Tiu gaja, ruĝhara junulo diris tion al mi.
Kaj la princo forgalopis post la karavanon.
Rustulo do sciis, ke ŝi estas virino!
La malkovro tute konfuzis ŝin. Ŝi nun komprenis, kial rigardas sur ŝin kelfoje kun tiel milda bedaŭro sia amiko. Ĉu ankaŭ la aliaj scias ĝin?
Ŝi longe galopis senvorte apud la Ĉefkuracisto. La sango puŝiĝis en ŝian vizaĝon, kaj ĝi ne volis ĉesi, ĉar ŝi konstante ruĝiĝis, kiam venis en sian kapon, ke Rustulo scias ŝian sekreton. Jes, Rustulo estas pli saĝa, ol la aliaj. Verŝajne li divenis tion el ŝiaj movoj, irmanireo. Kiom da takto kaj delikateco pruvas tio, ke li forsekretis sian malkovron.
— Ĉu vi ne povas rajdi pli rapide? — demandis la Ĉefkuracisto.
— Jes. Mi nur enpensiĝis. Ĉu ni atingos la enfluejon de la rivero Irrawady, antaŭ ol revenus Earl kaj la kapitano?
— Ba! Infanludo! Maksimume ĝis la deka horo ni forlasos Rangunon. Sur la Hinda oceano oni povas kapti nur niajn spurojn. Antaŭen!
La lastaj fajroruĝaj rebriloj ankoraŭ ne malaperis sur la ĉielo, kiam la Ĉefkuracisto kaj la Bubo atingis la flankon de la krozŝipo, sidantaj en la profundo de ĵonko. Lasinte la ĉevalojn ekster la urbo, ili malligis senmastran, ĉinan boateton kaj atingis la krozŝipon nerimarkite, kie oni jam atendis ilin. Post du minutoj ili estis sur la ferdeko.
Intertempe la „kapitano” jam raportis al la generalo, ke laŭ la ordono de la admiralitato, ĝis la reveno de lia ekscelenco la ŝipo elveturos al la o.ceano, ĉar onidire ie en la proksimo aperis tiu certa krozŝipo, nomata „Balmoral”. Kvankam tiu afero ne koncernas lin, ankaŭ li partoprenos la kelktagan ekspedicion.
La Bubo kaj la Ĉefkuracisto alvenis je la sesa horo. La ŝipo jam atendis ilin, kiu estis sub plena vaporpremo. Je la sesa horo kaj dek kvin minutoj „Radzeer” ekveturis malsupren sur la rivero Irrawaddy.
La Bubo spiregante kuris al Rustulo:
— Kio okazis?! Ĉu vi savis lin?!
La ŝipo veturis per timiga rapideco laŭ la fluo de la rivero. Malproksime jam aperis la palaj lampoj de Ranguno.
— Venu! — diris Rustulo triumfe, poste li kaptis la brakon de sia amiko, tremanta pro ekscitiĝo, kaj li kunportis ŝin al la kajuto de la unua oficiro, kie la Ĉefkuracisto raziis sin, tiel li vekis la liberigitan legianon, kuŝantan sur la lito. Tiu sidis sur la rando de sia lito dormeme kaj stultmiene, kiam la pordo frap-malfermiĝis. Rustulo ekparolis triumfoplene sur la sojlo.