— Jen estas via frato! Vi povas enkadrigi lin.
La Bubo haltis ĉe la pordo kaj kelkajn sekundojn ŝi senvorte gaprigardis la legianon, poste ŝi diris mirante:
— Neniam mi vidis tiun homon en mia vivo. Kiu li estas?
Kvazaŭ domtegmento estus falinta sur ilin. La razilo haltis en la mano de la Ĉefkuracisto. La vizaĝo de Rustulo plilongiĝis, kaj li staris tie, kvazaŭ li estus metita en la montrofenestron de modbutiko por sinjoroj. La legiano palpembrumis timiĝinte, ĉar li sciis, ke oni batos lin denove. La knabino atendis respondon al la demando kun malesperiĝinta vizaĝo, kaj terura antaŭsento kunpremis ŝian koron.
…La ondoj plaŭdegante disiĝis ĉirkaŭ la vetureganta krozŝipo. „Radzeer” temis en ĉiuj eroj pro la troa rapideco, kaj la densa fumo, eliĝanta el la kamentubo, kiel ia longa funebra vualo ŝvebis malantaŭ ĝi super la rivero.
— Ĉu vi asertas tion… ke li ne estas via frato?
— Ba! Mia frato estas multe pli alta. Liaj ĉiuj trajtoj estas aliaj. Li tute ne similas al li.
— Diablo vidis tian historion — siblis la Ĉefkuracisto. Poste li subite metis la razilon sur la gorĝon de la legiano kaj kolere alkriegis lin: — Kiu vi estas?!
La legiano rigardis sur la duonvizaĝe sapumitan Ĉefkuraciston tiel, kiel kuirota kokino al la kuiristinon.
— Dio! Dio! Kion vi volas ankoraŭ de mi?! Sinjoroj, lasu min elŝipiĝi… — li lamentis sur la gorĝo kun la razilo.
— Atentu min — diris Rustulo, kiam li flankenŝovis la Ĉefkuraciston, — mi donas mian oficiran honorvorton, se vi rakontos ĉion sincere, ni surbordigos vin, ke vi volas…
— Mi ĵuras, ke mi ne havas inventaĵon! Ho, se mi havus nur unu inventaĵon, kiom mi suferas, kiom mi suferas…
— Ni scias tion bone, favulo — trankviligis lin Rustulo, — ke vi ne havas inventaĵon, ĉar ne vi estas Tom Leven. Sed se vi ne diros tuj, kiu vi estas, kaj kion vi scias pri Tom Leven, tiam mi ligos vin al la ankro, ke vi pendos super la akvo, kaj ĉiu krokodilo gustumos viajn piedojn, se tiuj atingos ĝin. Ĉinoj uzis foje tiun pridemand-manieron okaze de simila situacio, kaj ĝi montriĝis taŭga post la demordo de iu maleolo.
— Sinjoroj generaloj — komencis la soldato anime rompita, — nun mi rakontos ĉion sincere, miaj nevoj ne plu eltenas ĝin. Poste vi faru al mi, kion vi volas, pendumu aŭ kvaronumu min…
— Egalas — mansvingis Rustulo, — ni ne interkverelos pri tio. Jen estas cigaredo, infano mia, kaj rakontu fervore, tiel certe estos al vi pli bone, ol ni instigus vin.
— Mi nomiĝas Amiens. Gabriel Amiens. Senpripense mi rompis mian karieron en la vendohalo, kie mi estis pakaĵportisto. Miaj nervoj, sinjoro… Miaj nevoj jam tiam estis malbonaj… Ĝi okazis vespere. Mi kverelis kun mia amatino, mi ofendis ŝin, kaj nervoziĝinte, mi donis al ŝi kudan lecionon. Mi ĵetis al ŝi la petrol-lampon. Ŝi mortis. Tial eble mi ankoraŭ ne estintus kondamnita, sed kiam mi vidis, ke mia karulino brulas, kaj mi neniel povas savi ŝin, mi rapide elprenis el la ŝranko la juvelojn kaj monon. Se juĝista eraro konstatas ĝin rabmurdo, tiam mi devas meti mian kolon sub la gilotinon. Mi fuĝis de antaŭ la ariĝintaj homoj tra la subtegmento, kaj sur domtegmentoj. Mi vivis en konstanta timego pro la gilotino. Estas egale, kiel mi venis en Pireon. Tiom sufiĉas, ke mi dungiĝis al la legio pro mizero kaj la sufero. Mi veturis kun Tom Leven al Ĝibutio. Ŝajnis, ke li estas tre bona homo. Mi rakontis al li sincere ĉion. Mi diris al li, ke eble ankaŭ la legio ekstradicios min, ĉar mi estas franca civitano. Mi petis lin interŝanĝi niajn personajn legitimilojn antaŭ la alveno en Ĝibution. Li povas tranvile vivi sub mia nomo, oni ne rajtas ekstracidii kaj aresti lin, ĉar la persona priskribo ne konformas al li. Mi longe petegis. Unue li ne volis akcepti mian proponon, kvankam li sciis, ke li faros la pli bonan negocon. Fine li koncedis. Dio mia! Kio estas gilotino kompare tion! Iun tagon la majoro invitis min en sian loĝejon, li proponis al mi trinki brandon, li donis cigarojn, senvan tagon la kaporalo preskaŭ skuante eligis min el mia uniformo kaj sendis min purigi kanalon, aŭ mi mortu tie, aŭ mi transdonu la inventaĵon. Ankaŭ hodiaŭ mi sciis, kiam vi donis al mi manĝi, ke ĝi finiĝos per batado…
— Nu, kara Gabrielo, nun estu tiel bonvola arkanĝelo, ĉesigu tiun lamentadon. Rakontu, sed laŭeble mallonge kaj rapide, kion vi scias pri Tom Leven? — diris Rustulo.
— Mi ne scias… mi ne scias certaĵon. Jam pasis pli ol unu kaj duonjaro, kiam ni marŝis norden por subpremi la ribelon de iu tribo. Terura epidemio de tifo malsanigis nin en la marĉoj. Tiam ni jam revenis. Tie la bordo de Irrawaddy estas tre alta, kaj de tie ni ĵetadis la mortintoj malsupren en la riveron. Furiozis ankaŭ disenterio kaj ĥolero. Tom Leven malsaniĝis. Ni ne povis halti, la malsanula ĉaro postrestis ie en la marĉo. La kaporalo lasis lin kaj alian legianon en la vilaĝo Lisum. Ĝi estas proksimume cent jardojn en la ĝangalo. Tom Leven neniam plu revenis. Se mi bone scias, oni sendis ankaŭ patrolon por trovi lin, aŭ por Gabriel Amiens, ĉar li soldatservis havante mian nomon. La patrolo trovis nek la vilaĝon, kie oni lasis lin, ĉar la aŭtuna inundo de la marĉoj devigis iri la tribon norden, ĉe kiuj la du malsanaj soldatoj restis. Mi scias nur tiom. Reveninte bando de gerilanoj pafadis nin embuske, kaj mi grave vundiĝis. Kaj nun donu al mi manĝi, aŭ batu min, aŭ mi ne scias, kio sekvos ankoraŭ.
Ili silentis. Fine la Bubo ekparolis?
— Ĉio estis vana… Vi vane riskis vian vivon, vane ni luktis…
— Se lia ekscelenco ne estus liberiĝinta — pensadis Rustulo, — nun ni povus returniĝi.
Ili rapidis sur la ferdekon kaj diris la malbonan sciigon al la kolektiĝintaj homoj. Ne estis murmuro pro malkontento. Ili jam alkutimiĝis, ke ili riskas multe, kaj eblas, ke ili perdos ĉion.
— Ĵus ni preterveturis Rangunon — diris Fred la Malpura, — estas la naŭa horo kaj dek kvin minutoj. Post la deka horo ni elŝipigos la superfluan kargon, kaj ni albordiĝos ĉe iu kara insulo de la Hinda oceano.
— Knaboj — diris la Bubo, — mi bedaŭras, ke vane estis ĉio.
— Ne indas proli pri tio — diris Patterson raŭke, — la mokincito valoris tiom.
— Kaj nun surakvigu boaton. Lasu min surbordiĝi — diris la Bubo, kaj vidinte, kiel sulte oni rigardas lin, li ankoraŭ aldonis: — Kompreneble mi provos serĉi mian fraton. Eble li kuŝas ie senpove kaj malsane.
— Stultaĵo! — spiregis fajfante la dika usonano. — Via frato jam mortis delonge. Cetere, kiel vi volas penetri sola en la internon de Birmao?
— Post duonhoro ĉiuj anglaj krozŝipoj kaj aviadilsvarmoj de la Hinda oceano persekutos nin. Eĉ tio povas okazi, ke la angla admiralitato informis ankaŭ la francojn konfidence, ĝoju, se ni atingos la insularon Andaman sendifekte — diris Fred.
— Neniu povas malhelpi min en tio, ke mi provu serĉi mian fraton. Ankoraŭ estas pli bone surakvigi boaton, ol devigi min, ke mi ĵetu min en la riveron.
— Ni nur volas doni konsilon — diri la Ĝibul. — Sed se vi volas iri, iru do!
— Mi iros — respondis la Bubo rezolute.
— Ankaŭ mi — rimarkis Rustulo mallaŭte, — se ni estos duope, tiam ne minacon nin la enuo.
— Ni estos tirope — diris la Ĉefkuracisto, — estas tute egale, kie oni surbordiĝos kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Ek do, knaboj! Malsuprenigu la boaton!
…Post dek minutoj tri homoj kun iom da nutraĵo balanciĝis sur la flava, malpura surfaco de la rivero Irriwaddy, plena de svarmantaj krokodiloj. „Radzeer” tremante, blovzumante pro la ĝisekslpode tro hejtita kaldronego, eligante fumkolonon, veturegis al la proksima, tamen ŝajne ne atingebla celo, kie la rivero Irriwaddy kolektinte en kirliĝantan trombon sian malpuraĵon, de malproksime kunportitan, enfluas la maron. Estis la kvarono antaŭ la deka horo. Klabo elŝovis sian kapon el la radio-kajuto: