— Ne estos bone, se ni rampos tiel, kiel la arbaraj helikoj.
— Ĉu vi estas idioto?! — kriegis Fred. — Militŝipo ankoraŭ ne veturis tiel rapide ekde la kreo de la oceano. Ĝi povas eksplodi en kiu ajn momento.
— Al mi estas egale — diris Klabo kaj kraĉis sian maĉgumon el la kajuto ĝuste sur la Viktoria-ordenon de Fred la Malpura — mi nur tial molestas vin, ĉar mi kaptis la ordonon de kvardek du diversaj radiostacioj, ke oni dronigu, pafe displitigu, aŭ tuj neniigu per bomboj de aviadilo „Radzeer”-on, se ĝi ne kapitulacias je la unua ordono.
— Ni atingos la oceanon!
— Ĉu vi pensas? — ĝojadis Klabo. — Mi jam maltrankviliĝis, ĉar du korvetoj atendas ĉe la enfluejo. Estus malfacile peti, ke tiuj flankeniĝu iom el nia vojo.
Fred la Malpura elprenis cigaron, demordis ties finon kaj kriis en la paroltubon:
— Stop! — Poste li turniĝis al siaj amikoj, scivoleme alrapidantajn: — Sinjoro! La milita manovro finiĝis. Ni perdiĝis.
La mortpelita korzŝipo malakcelis blovegante. Fred kriis en la paroltubon:
— Kontraŭvaporo! Vi povas ekfumi.
Pluvegis. La malbona vetero jam la duan fojon protektis la pasaĝerojn de „Balmoral, havanta strangan sorton. La Ĉefkuracisto, Rustulo kaj la Bubo povis danki al la peza, tropika pluvego, ke ili sukcesis nerimarkite preterveturi Rangunon. Du parad-uniformaj soldatoj kaj unu maroficiro, ŝirmataj nur de maldika pluvmantelo, ŝteliris inter la tamarindoj, laŭte pluvbatataj. Sur la brusto de Rustulo pendis granda acetilenlampo, kiu apenaŭ prilumis la densan kurtenon de la pluvo, kaj la aerradikojn, ŝiratajn de la urgano, la sarmentojn de la lianoj, frapiĝantajn, kiel liberiĝintaj transmisiaj rimenoj. Ĝi ne estis tre sovaĝa tempesto, nur la nordorienta muson, antaŭsignanta la komenciĝontan pluvan sezonon, kiu varias per kelkaj pluvtorentoj la monotonan uragan-ciklon, daŭrantan kvar monatojn.
Ili jam preskaŭ atingis Mandalay-on, kaj ŝajnis, ke preteririnte la malsupran kajon, ili povos veni el la urbo en la ĝangalon sub la ŝirmo de la tempesto, kiam Rustulo haltis.
— Aŭskultu min. Ni daŭrigos la ludon eĉ plu grandmezure. Ni ne havas multon perdi. Preteriru la malsupran kajon, kaj atendu min trans la urbo, ĉe la komenco de la arbara vojeto.
— Kion vi volas fari? — demandis la Ĉefkuracisto.
— Mi petos la generalon doni al ni ĉevalojn kaj gvidantojn.
— Sed certe ankaŭ ili ricevos la radiosignojn.
— Mi bazigas ĉion sur ĝi. Oni ne povas rakonti longe pere de radio. Mi jes. Iru!
— Rustulo! — La Bubo kroĉiĝis al lia brako. — Mi ne volas tion!
— Silentu! Nazmukulo!
— Vane vi kondutas krude. La princo rakontis, ke vi scias mian sekreton. Tial vi riskas tiom. Pro kavalireco. Stultaĵo! Por devendi virinon…
Rustulo kliniĝis al ŝi tute proksimen kaj flustris en ŝian orelon:
— Ne nur tial, Bubo, sciu tion, se eble ni oni restigus min longe en la fortikaĵo. Ne nur tial mi faris ĉion ĉi, sed ĉar…
Li ne finis tion. Li malaperis fulmrapide inter la arboj, kondukantaj al la fortikaĵo, tiel ferminte la diskuton. La Bubo volis postkuri lin, sed la Ĉefkuracisto kaptis ŝin je la brako kaj kuntrenis ŝin… Ili ŝteliris rapide preter la ondorompa digo, diste evitante la lampojn, kaj post nelonge ili estis ĉe la menciita vojeto.
Nur la bruo de la pluvego aŭdiĝis el la direkto de la arbaro. Rustulo ne venis. Pasis pezaj kvaronhoroj, la Bubo mordetis sian lipon ĝissange, la Ĉefkuracisto promenis nervoze, sed nenio, nenio, nur blinda mallumo, tondra uragano, ŝpruciĝanta akvo, kaj iu kriĉas subite vekiĝinta kakatuo preskaŭ per homa voĉo.
— Oni arestis lin… flustris la Bubo per rompiĝinta voĉo.
— Diru — demandis la Ĉefkuracisto ŝajne indiferente, — ĉu vi vere estas virino?
— Jes… Mi estas la fratineto de Tom Leven…
Iu ekparolis apud ili:
— Damne, ni iru! Nun jam ni devas iri!
— Rustulo! — La Bubo arde ekbrakumis lin, kaj nun la unuan fojon ŝi eksplodis per vera, virina ploro dum la longa aventuro.
— Dankon… — murmuretis la Ĉefkuracisto — sen tio sufiĉe da humido estas ĉi tie. Kion oni mesaĝis el la fortikaĵo?
— Jen tion — diris Rustulo kaj montris al la vojeto.
— Kvin indiĝenaj soldatoj venis kun kelkaj ŝarĝportantaj muloj kaj kun tri selumitaj ĉevaloj.
Rustulo paŝis antaŭ la generalon rezolute
— Ĉu sinjoro generalo aŭdis la hontindan okazaĵon?
— Ni kaptis multe da raportoj pri „Radzeer” pere de radio… Eksidu, sinjoro kapitano… Ni informiĝis surprizite, ke vi persekutas la krozŝipon.
Foriĝis la timo de Rustulo. Kiel li esperis, oni do ne diskonigis la rolon de la pseŭdo-stab-oficiroj en la tuta mondo. Signifis sufiĉe grandan honton eĉ tio, ke „Radzeer” estis la dua krozŝipo dum mallonga tempo, kiu malaperis el la angala floto.
— Okazis hontinda kaj malhonora afero. La personaro de „Radzeer” ribelis. Ili surbordigis min kun miaj du fidelaj matrosoj. Mi tre ŝatus postiri Earl-on, se vi disponigus urĝe por mi kaj por miaj du homoj malgrandan karavanon en Mandalay.
— Jes, tre volonte, sed eble ripozu iomete, sinjoro kapitano.
— Ne, ne… se ĝi povis okazi, tiam mi havas ĉiun kaŭzon maltrankvili. Ŝajnas, ke ili volas konfuzi la anglan-francan kunlaboron per sistema ribeligo kaj insido. Mi devas averti Earl-on pri multe pli da singardemo, kaj mi volas esti apud li.
…La indiĝenaj akompanantoj eĉ imagon en havis poste pri tio, kio okazas en superaj militistaj rondoj, kiel aperis neatendite sur la vojeto la antaŭtagmeze foririnta „altranga gasto” kun militmar-oficiro? Kion ili scias pri la sekretaj aferoj de la sinjoroj oficiroj? Ili obeis kaj marŝis.
— Rajdu konstante avane, duon mejlon antaŭ la kolumno — li diris al la Ĉefkuracisto, kiam la karavano jam iris sur la elefantvojo, kondukanta al nordo. — Neniel estas permesate al ni renkontiĝi kun la princo.
La Ĉefkuracisto rajdis antaŭen.
Ili galopis rapide kaj faris longan vojon ĝis aŭroro, ĉar konstanta vento blovis el dorsdirekto. La tempesto ĉesis dum la matena krepusko. La kelodora humo de la humida arbaro elspiris sufokajn vaporojn. Ankoraŭ nokte ili malproksimiĝis de la rivero Irriwaddy orienten por atingi la marĉan regionon.
La vojaĝo ne tro suferigis la Bubon. Ŝi estis forta knabino, hardita rilate la lacecon. Post duonhora ripozo ili rajdis kvin horojn.
Estis ĉirkaŭ tagmezo, kaj varmega nebulo kovris ĉion, kvankam eterna ombro regis sub la altegaj arboj de la ĝangalo. La ĉevaloj fariĝis ĉiam pli lacaj, hirudoj svarmis sur ties kruroj, ili vadis ĝisfemure en la sinkema grundo de la ĝangalo.
La Ĉefkuracisto revenis galopante el sia konstanta patrolado:
— Haltu!
La ĉevaloj, muloj, liberiĝitaj de la ŝarĝo, pendigis sian kapon ĝisteren pro inerteco. La Ĉefkuracisto iris antaŭen, la Bubo kaj Rustulo sekvis lin. Ili sciis, ke okazis ia eksterodinara afero. La Ĉefkuracisto haltis ĉe la kurbo de la vojeto kaj montris surteren. Disrompiĝinta korkoĉapelo kuŝis tie. Kelkaj butonoj kaj roverso de angla militmaristo kuŝis antŭ la ŝajne netrairebla aperturo de la veprejo. La grundo estis pidplugita.
— Kio okazis?
— Hm… — respondis Rustulo. — Mi ĵurus, ke la militmarista roverso estis sur la uniformo de la kaptiano, aŭ sur tiu de Earl. Ili ekiris tiel.
— Lukto okazis ĉi tie. Oni atakis ilin. Ĉu sango fluis, tio ne estas videbla, ĉar la tero rapide englutas ĝin.
— Mi opinias, ke ni englios inter la arbustojn — decidis Rustulo, — la Bubo reiris al la soldatoj, ili starigu tendojn, kaj se ni ne revenus post paso de unu horo, iu soldato rerajdu kun vi por venigi helpon, la aliaj sekvu min… Ne diskutu, nun mi komandas! Ŝanĝo de l’ front! Ekiru!