— Mi ne skurĝas blankulon, sed vi vidos, ke mi punos vin severe. Dum tri tagoj vi ricevos nek manĝajon, nek akvon. Goodbye — kaj li lasis la kaptitojn tie.
Precipe la forpreno de la akvo estas kruela puno en la tropiko. Rustulo zorgis nek pri tio. Lia propra sorto ne interesis lin. La vortoj de Bradford signifis tion, ke la Bubo mortis. Li estis tie, kien oni ĵetis la mangrenadon. Baraktinte inter siaj ŝnuroj, li tute perdis sian memregon, flegmon, li sentis tiel, ke li devas disrompi sian kranion sur la muro.
— Trankvikiĝu, amiko mia — diris Earl, — tiel vi povas nur malbonigi vian situacion.
— Mi tute ne zorgas pri mia propra vivo.
— Tamen vi devas gardi vian sinregon. Se por nenio alia, sed por Anglio. Oni starigis tre insidan kaptilon ĉi tie, kaj tre multe da bonaj angloj mortos, se sukcesos tio, kion ili planis. Dio mia, mi nur povis aliri al Kvang.
— Ni havas esperon efektivigi tion, ekscelenco — klopodis Rustulo kolekti sian forton, — ni estis duope en la proksimo de la tendaro, kaj oni kaptis nur min. Mia amiko estas lerta homo, li faras nenion haste, eble li sukcesis kaŝiĝi. Li certe atendas la nokton kaj provos liberigi min.
— Tiam li faros grandan servon al Anglio. Ni do fidu tion. Ni ne havas alian esperon.
En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj oni enportis en la ĉambron la ŝnurligitan Ĉefkuraciston kun sangokovrita kapo.
Ĉiuj okuloj ekbrilis en la admiralitato, kiam ili fine ricevis informon, ke „Radzeer” dronis, kaj „Balmoral” sub tiu nomo estas survoje al la vasta maro el Mandalay. Du krozŝipo atendis ĉe la enfluejo de la rivero Irriwaddy. Aviadil-svarmo ekfugis, kaj ekpluvegis.
Sed tiu ŝipo aŭ povisflugi, aŭ transformiĝis submarŝipo, aŭ sorĉistoj direktis ĝin: malaperis.
La du krozŝipoj diligente atendis ĉe la enfluejo ĝis la dek unua horo. Fine la malpli granda ŝipo ekveturis al Ranguno. Ili trovis nenion. „Radzeer” folasis Mandalay-on, kaj oni raportis ankaŭ el Ranguno, ke ĝi traveturis tie. Sed ĝi ne troviĝis inter Ranguno kaj la enfluejo. Ĝi tute ne povis droni en la malalt-akva rivero. Maljuna radio-oficiro el Kalikato ŝiris sian barbon pro kolero. Je la dek unua horo nokte ĉiu sentis tiel, ke freneziĝos pro la afero. Ĉar „Radzeer” anonciĝis el la noda parto de la Bengala golfo, kaj elsendis S.O.S.-signalojn, precize difinante la pozicion de la ŝipo, raportante, ke bordoparto erodiĝis pro la tempesto, la ŝipo difektiĝis apud la borod kaj dronas. S.O.S., S.O.S. Kiel troviĝas „Radzeer” sur la maro anstataŭ la rivero? Ok korzŝipoj veturegis al la difinita loko, kaj „Radzeer”, kvazaŭ vidus ties proksimiĝon de ie, konstante informis ilin pri la loko de la bordo-deglito.
La korzŝipoj alvenis tien, la freŝa bordo-deglito estis videbla, sed „Radzeer” troviĝis nenie. La gardisto de la lumturo raportis, ke militŝipo tute ne navigis ĉi tie. Post unu horo du kilometrojn norde, proksime al la fiŝista vilaĝo Ruyel anonciĝis „Radzeer” raportante, ke la marfluo drivis ilin tien, ĝi dronas, kaj oni akcesore rimarkis, ke deponejo brulas, ĉar fulmo trafis ĝin. Kiam la korzŝipoj alvenis al la deponejo, ĝi ankoraŭ brulis. Ili trovis nek la spuron de „Radzeer”. La loĝantoj de la fiŝista vilaĝo estingis la fajron, kaj ili ĉiuj ĵuradis, ke militŝipo jam ekde semajnojn ne navigis ĉi tie. La komandanto de la persekutanta svarmo decidis tiel, ke li petos sian emeritigon eĉ en la aŭroraj horoj. Estas sendube, ke la ŝipo elsendinta la radiosignojn manovris ĉi tie, ĉar ili ja vidis la ter-degliton, kaj la brulon. Eĉ, ili vidis ankaŭ la proksimiĝantan krozŝipon. Nur ĝin neniu vidis. Militŝipon!
Matene aviadil-svarmo traserĉis la riveron Irriwaddy, malate flugante. La krozŝipo troviĝas nenie. Forlasinte Rangunon, ĝi ne aperis ĉe la enfluejo de la rivero, blokadita pere de la ŝipoj, tamen ĝi elsendis radiosignojn sur la Hinda oceano, sed ĝi nenie estas videbla.
Sed je la kvara horo posttagmeze „Radzeer” raportis al la komandejo de la haveno de Kalikato, ke la gvidŝipo „Kingsbay” nun navigas preter ĝi, oni prepariĝu por akcepti ĝin. Post kvaronhoro „Kingsbay” alvenis en Kalikaton.
Eĉ tiun tagon ĉiuj anglaj radiostacioj dissendis en la mondon la jenan telegramon:
Dudek mil pundojn da premio ricevos tiu, kiu difinos la pozicion de „Radzeer”!
La Admiralitato!
Ankaŭ ni! „Radzeer!”
Sed oni ne sukcesis trovi la ŝtelitan kozŝipon. Kvankam ĝi estis ie.
O K A Ĉ A P I T R O
La societo denove kunvenas. La ludo daŭriĝas eĉ pli grandmezure. Rustulo spertas surprizan akcepton. Lia instruisto pravis. Ili perdas la ludon difinitive.
Estis ĉirkaŭ noktomezo. La tri kaptitoj sidis en la malluma kabano malesperiĝinte. Nokte oni starigis du gardistojn antaŭ la pordon. La Ĉefkuracisto kaj Rustulo jam fartis pli bone, rilate la ne tre gravan kapvundiĝon. La princo havis malaltan febron. Ili apenaŭ parolis.
— Kial vi revenis? — demandis Earl.
— Por Tom Leven, kiu restis en iu ĥmera vilaĝo. Ni trovis lian anstataŭanton en Mandalay — respondis la Ĉefkuracisto, Rustulo ne povis paroli.
— Sed kiel li troviĝas ĉe Snyder? — demandis la princo, kun klakantaj dentoj pro la febro.
— Ni vidis la postsignojn de la lukto sur la vojeto. Poste ni ekvidis tiun tendaron de sur la monteto. Kaj ni pensis, ke ni serĉos vian ekscelencon.
— Ĝi estis vere tre brava afero. Mi tute ne scias, ke kelkaj el vi, kiel povis subiĝi tiom profunden?
— Grandparte ĝi havas ekonomiajn kaŭzojn. Tiu dogan-afero. Aŭ la dogano ankoraŭ ne estus problemo, nur oni povus trankvile kontrabandi. Ekzemple Rustulo kaj mi ankoraŭ neniam faris alion. Ni kontrabandis. Estas vere, ke kelkfoje ni ekbatis iun. Sed iafoje oni devas amuziĝi. Ni neniam mortigis, rabis, murdis, ni nur ŝatis la liberan vivon.
Ili silentis. Ekstere en la nokto kvakis ĥoro de mult-mil ranoj. Apud la malantaŭa muro de la kabano aŭdiĝis ia mallaŭta ruliĝanta brueto, kvazaŭ terbuloj falus el ne tre granda alto.
— Nu, tuj estos dombesto ĉi tie — ekparolis la Ĉefkuracisto. Mirmeleono traboris sin ĉe la interna muro. Bedaŭrinde ĝi estas malbonodora bestio.
Ili vidis klare en la duonlumo, kiel la tero, desube elfosita disfalas, poste aperas du manteoj, kaj iu singarde engrimpas en la kabanon tra la aperturo de la facile loziĝema grundo de la ĝangalo. Evidente li skrapis kavaĵon sub la ekstera muro de la kabano, kiel la hundoj, ĝis ĝi atingis la internon de la kabano. Li engrimpis singarde kaj rampis al la kaptitoj surventre.
— Kiu vi estas? — flustris Rustulo.
Maldika korpo aperis:
— La Bubo! Ne koleru, ke mi ne obeis. Mi sekvis vin kaŝe. Mi vidis de malproksime, kek iu batfaligas vin. Mi ne kuraĝis moviĝi. Mi vidis, kiel oni kaptas ankaŭ la Ĉefkuraciston. Sentinelo sidis sur tiu ĉi granda arbo. Li rimarkis ĉiun, kiu trapasis la monteton, sed oni ne vidis lin. Mi nur tiam ekvidis lin, kiam li batfaligis la Ĉefkuraciston desupre, ĉar mi venis iom pli antaŭen. Mi atendis la nokton. Mi ŝteliris en la arbaron kaj rampis el la densejo ĝis ĉi tien. Mi elskrapis per tranĉilo la teron malantaŭ la muro.
Rustulo ne povis ekparoli. Se liaj manoj ne estus ligitaj, li ekbrakumus la Bubon tiel, ke ŝi frakasiĝus.
Ŝi rapide glitis de iu kaptito al la alia kaj tranĉis iliajn ŝnurojn.
— Ni povas fari nur unu aferon — diris Earl, — sur tiu vojo, sur kiu fraŭlino Leven venis, ni povas atingi la densejon singarde, kaj de tie la padon. La tendaro de Kvang troviĝas maksimume dek kilometrojn de tie ĉi. Se oni ne malkovros nian fuĝon, ni povos atingi ĝin matene.