Выбрать главу

— Ni devas trovi Thomas Leven-on…

— Eh! — diris la princo incitite. — La afero de Anglio estas pli grava. Fine ja vi povas iri, kien vi volas. Mi ekiros al Kvang. La armiloj morgaŭ estos ĉe la montpasejo. Kaj ni devas malhelpi, ke oni enportu tiujn en Birmaon.

— Ankaŭ mi samopinias… — diris la Bubo malgaje, — la afero de Anglio estas pli grava, ol mia frato kaj ni ĉiuj.

— Bone vi parolis, fraŭlino — diris la princo, kaj li elglitis la unua tra la kavaĵo.

Rampante centimetron post centimetro, ili sukcesis atingi la densejon. Irante duoncirkle, tiel evitante la tendaron, ili alvenis al la vojeto kaj rapidis. La princo havis altan febron. Li spiregis kaj apenaŭ povis treni sin. Tute ne la kapvundiĝo turmentis lin: lia malnova malario reaperis. Aŭroris. El la alto, de la supro de la krono de la praarboj, ĉirkaŭplektitaj de parazitaj floroj, dispersitaj sunradioj ŝteliĝis en la profundon de la ĝangalo. La princo falis vizaĝaltere. Ili kunportis lin kurpaŝante, preninte lin sub la akseloj. Nun ankoraŭ oni povas atingi ilin, se jam oni malkovris ilian fuĝon.

— Atentu min — diris la princo anhelante, — lasu min ĉi tie! Vi jam ludis tiun rolon. Ludi ĝin denove! Vi devas diri la sekvajn… Se Kvang entreprenas… morgaŭ… fermos la montpasejon… kaj pafas la armil-transporton, alvenanta el Ĉinio… li ricevos kvinmil pundojn… vi povas promesi al li pli multe… li povas esti la reĝo de la provinco… Iru… mi ne eltenos plu… lasu min ĉi tie…

— Ne diru idiotaĵojn, ekscelenco… — diris Rustulo, — ni ludu la infanludon „cikonio portas sian idon”.

— Silentu!.. Mi jam ne povas paroli longe… — li falsidiĝis sur stipon, — temas pri la vivo de mult-mil angloj… obeu, aŭ iru en la inferon… Ĉion… por Anglio…

— Sed sinjoro — interrompis la Ĉefkuracisto, — ni povas promesi kion ajn al Kvang, Anglio ne rekonas tion. Ni ne povas fari kontrakton, ĝi ja estas ĉarlatanismo…

— Jes… atendu… — li elprenis paperfolion el sia interna poŝo kaj skribis la sekvajn sur ties malsupran parton:

„Laŭ mia ordo kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.

Earl of Sudessex.”

Antaŭ la okuloj de la princo falis la arboj, kaj sonorilego-sono tamburis sur liaj tempioj.

— Ĝi ne estas datumita… li spiregis rapide. — Datumu ĝin la tagon de la subskribo de la interkontrakto kun Kvang… iru knaboj… Dio helpu… vin kaj Ang…

Li falis.

Ili kuŝigis la svenintan princon. Rustulo enpoŝigis la dokumenton.

— Iru, Ĉefkuracisto, kunportu lin al la bordo de la rivero Irriwaddy, eble vi povas kuntreni lin ĝis la vilaĝo de fiŝistoj. Flosinte en boato vi atingos postmorgaŭ Mandalay-on. Ni ne povas lasi lin sola en la arbaro.

— Prave — respondis la Ĉefkuracisto, — kaj se ni ne plu renkontiĝus, adiaŭ.

La Ĉefkuracisto prenis la princon sur siajn brakojn, kaj Rustulo kun la Bubo kurpaŝante rapidis norden.

— Eble la Ĉefkuracisto sukcesas atingi la transan bordon de la rivero Irriwaddy per boato, kaj tiam Snyder kaj liaj homoj ne kaptos ilin. Vi do estas denove Sudessex, kaj mi kaiptano.

— Nia uniformo estas iom eluzita.

— Tiu tamen estas militista vestaĵo. Neniu alvenas ĉi tien tiel, kvazaŭ li estus montrofenestra modfiguro. Sed nokte, kiam mi aŭdis tion, ke oni ekspodigis nian bivakejon, mi tre timiĝis pro vi.

La Bubo haltis por momento kaj turniĝis vidalvide al la viro…

— Ĉu tre?

Rustulo rigardis ŝin, poste li diris mallaŭte:

— Treege…

Kaj tie, en la profundo de la ĝangalo ili fine la unuan fojon kisis unu la alian.

Poste ili rapidis plu al nordo. Ĉe la dua vojkurbiĝo, kvazaŭ miraklinde, ok homoj ekaperis kun pafpretaj fusiloj:

— Haltu!

Dikstarura, pajloĉapela ĉino rompis al si vojon inter ili, en la mano kun larĝklinga, kurba glavo:

— Kiuj vi estas, kaj kien vi iras?

— Mi estas Earl of Sudessex, li estas kapitano Bradford, kaj ni serĉas generalon Kvang.

— Venu! — diris la ĉino mallonge, poste la brunaj soldatoj ĉirkaŭis ilin laŭregule kaj ekiris.

2

Ili atingis la antaŭgvardion de generalo Kvang. Rustulo, kiel ni jam menciis tion, estis militservinta homo, kaj li mire rigardis tiun parton de la marĉa ĝangalo, kiu laŭ la mapo jam apartenas al la angloj, sed efektive ĝi estas la plej sovaĝa, la plej nekonata tereno de Birmo. Li miris, ĉar la regulle konstruitaj, kvadratformaj barakoj, prizorgitaj vojoj memorigis lin pri kolonia garnizono, establita laŭ vere eŭropa maniero. La soldatoj iradis laŭregule, egalritme, disciplinite, kiel bone ekzercitaj batalantoj. Ili kunfrapis siajn nudajn maleolojn antaŭ la suboficiro, la sentineloj postenis en la plej avantaĝe elektitaj lokoj, kaj el senŝeligita palmotrunko dratoj kondukis en la ĝangaloj. Ĝi povis esti konduktilo de telefono aŭ telegrafo. Oni akompanis ilin ambaŭ al la unua barako. Primitiva tablo, kelkaj seĝoj staris tie, sur la tablo estis telefono. Oni facile povis akiri kelkajn bezonatajn ekipaĵojn tra la ĉina landlimo. Malalta ĉino sidis malantaŭ la tablo, kiu estis viglaokula homo kun siluraj lipharoj.

— Eksidu! Kion vi deziras? — Li perfekte parolis angle.

— Antaŭ nelonge ni anoncis nian alvenon al la generalo. Ni estas Earl of Sudessex kaj kapitano Bradford.

— La generalo — diris la ĉino, akcentante tiun nomon kun estimo — restadas en la ĉefkomandejo, ĝi estas proksimume duonhara distanco de ĉi tie. Mi tuj vokos lin pertelefone. -Li telefonis. Rustulo rigardis tra la fenestro. La ĝangalo estis maldensa ĉi tie, ŝajnis, ke ĝi finiĝas. Tra proksima senarbejo li bone vidis la altenkrutantan, neĝkovritan montaron Luang, kies mallarĝa montpasejo kondukis preter la tendaro. Ŝajnas, ke ĝi estas same ankaŭ la limgardejo, pensis Rustulo. En la kontraŭa direkto ondruliĝis la larĝa, rapidflua rivero Irriwaddy, borderita de la ĝangalo.

Dum li rigardis tion, la ĉino parolis telefone en ia stranga lingvo, simila al birdo-ĉirpado, poste li demetis la aŭdilon kaj turnis sin al ili, ĝentile ridetante.

— La ĉefgeneralo ekiros por intertrakti kun vi, sinjoro princo. Bonvolu eniri la ĉambron de la komandanto.

— Ĉu mi? — demandis Rustulo.

— Vi estos pendumita eĉ hodiaŭ, laŭ la ordono de la generalo.

3

— Kiel ĝi okazis, mi petas vin? — demandis Rustulo. — Pardonu min, sed mi aŭdis tiel, kvazaŭ vi estus dirinta, ke oni pendumos min.

La ĉino ridetante, komplezeme kapjesis:

— Vi bonvolis aŭdi tion bone. Pardonon… — kaj li turnis sin al la soldatoj, — ŝnurligu, friponoj, la estimatan sinjoron kapitanon.

Rustulo ne luktis. Ok pafiltuboj drektiĝis al li. La Bubo staris tie timiĝinte, kun larĝe malfermita buŝo.

— Ĉu vi dirus al mi, ĉina sinjoro — demandis Rustulo, — kial persistas la generalo ĉe tiu ne tro originala ideo?

— Neniu scias, ke la grandsinjoroj kion, kial faras?

— La sinjoro kapitano estas mia oficir-kamarado — kriis la Bubo, — kaj mi protestas…

— Estimata ekscelenco. Ĉiu vorto estas superflua. Mi neniel povas ŝanĝi la ordonon de la potenca sinjoro. Oni pendumos vian estimatan oficir-kamaradon post duonhoro. La ĉefgeneralo volas nur tion, ke oni pendumu la alte estimatan sinjoron, kiam li alvenos, ĉar li estas scivola pri tiu spektaklo.