— Sinjoro — kriis Rustulo rapide al la Bubo. — Pensu pri via devo, kaj estu forta! Se oni pendumos min, vi ĉiumaniere devas paroli kun la generalo… — Li ne povis daŭrigi, ĉar oni kaptis lian brakon kaj fortrenis lin.
— Bonvolu tuj kontakti min kun la generalo — kriis la knabino. — Ĝi estas ia eraro…
— Tio estus superflua, kaj mi ne havas ordonon pri tio. La generalo estos ĉi tie post duonhoro. Bonvolu iri en la ĉambron de la komandanto, ĝi troviĝas dekstre.
Ŝi eniris la ĉambron kun vertiĝanta kapo kaj lace fal-sidis sur la seĝon, farita el kano. Ŝiaj nervoj definitive ĉesis ŝin servi. Ŝi tremis kaj sentis tiel, ke ŝi tuj svenos.
— Kiel turpaj vi estas — diris Rustulo al siaj akompanantoj. La indiĝenoj aŭskultis mirante la nekompreneblajn vortojn de la fremdulo. Li certe preĝas. Ili haltis sub arbo, kaj en la sekva sekundo la maŝo estis ĉirkaŭ lia kolo.
— He! — li kriis. — Kia friponaĵo ĝi estas?! La duonhoro ankoraŭ ne pasis! Ĉu vi trompas la kompatindan eksterlandanon?!.. Mia instruisto tamen pravis.
Sed ili ne ektiris la ŝnuron, kies fino estis ĵetita tra dika branĉo. Ili atendis kun pafpreta fusilo kaj lasis stari lin kun ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.
— Diablo forportu vian ĉefon — riproĉis Rustulo ilin plu. Hundo-vora bandaĉo.
La tempo pasis tiel. Dume Rustulo sciis, ke Kvang punas lin pro la perfido de Bradford.
Subite eksonis trumpeto. La personaro alviciĝis dum momentoj, rajdantoj alvenis, kaj ili desaltadis el la selo antaŭ la generalo. Avane staris pajloĉapela, larĝŝultra homo en verda kimono, al kiu oni rigardis mansalutante en streĉa atentopozo.
Li estis Kvang.
Li iris rekte al la pendingo kaj levis sian manon alten. „Ni, ĝis revido mondo.” Tio estis la adiaŭa penso de Rustulo. Li sentis fortegan ektirion ĉe sia mentono, la ŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo…
La brako de Kvang subite moviĝis duoncirkle en la aero, kiel la dirigento dum la provo mansignas al la orkestro fini la muzikadon, kaj la ŝnuro tuj loziĝis. Rustulo falis sur siajn genuojn. Audiĝis ŝriko. La Bubo kuregis el la barako rekte al Kvang. Li turniĝis mirante kaj staris vidalvide al la knabino. Por momento ili rigardis paraliziĝinte unu al la alia, poste la Bubo ĵetis sin al lia kolo plorante:
— Tom! Kara Tom!
Ĉar Kvang estis blanka homo, li nomiĝis Thomas Leven kaj dizertis el la legio antaŭ unu kaj duonjaro.
La soldatoj ne povis kion pensi, kial la generalo brakumas kaj kisas la anglan kolonelon. Neniu scias, kiom longe ili estus ĝojantaj pro la revido, se riproĉa voĉo ne estus ekparolinta sub ili:
— Ankaŭ al mi devus okazi io.
Rustulo diris tion, kiu eĉ nun estis sur la tero, kiel li refalis surgenuen kun la ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.
Ili sidis kune en la ĉambro de la kamondanto.
— Se mi ne rekonas vin en la lasta momento, ke vi ne estas Bradford — diris Kvang, aŭ Tom Leven, — tiam okazintus tre bedaŭrinda afero. Ne koleru, mi petas vin…
— Ne gravas. Ĝi konsideras ĝin, kiel pasema malagrablaĵo. Sed kiel enigme vi fariĝis Kvang?
— Kara amiko- diris Leven ridetante, — ne unu eŭropana oficiro aŭ aventuristo troviĝas en tiu mistika lando sub pseŭdonomo. La alia soldato mortis, mi resaniĝis el mia malsano. Mi vidis, ke intertempe la tribo kiom ekamis min. Ankaŭ mi iris kun ili norden. Ĉar ili estis bonaj al mi, pro dankemo mi instruis ilin pri militarto. Ili estas batalema popolo, kaj tiel mi faris grandan servon al ili, rilate la ekzercadon. Poste ankoraŭ kelkaj triboj aliĝis al ili, tiel mi estigis mian libere vagantan trupon, kiu defendas la pacajn tribojn de la rabistoj kaj predakiristoj. Oni pagas imposton, donante gumon kaj eburon al ni. El tio ni povis aĉeti, kiel vi vidas, kelkajn modernajn instalaĵojn, armilojn, kablojn, telefonon en Ĉinio. — Li amplene karesis sian fratineton, poste li aŭskultis la mallonge rakontitan klarigon de Rustulo pri ilia kaptiteco, pri la princo, pri Bradford kaj pri la armil-transporto, kiu alvenos hodiaŭ nokte al la landlimo.
— Mi scias tion — diris Kvang serioze, — mi regalis la senditon de Snyder per promesoj. Mi faris tion por trompe venigi la armil-transporton al la landlimo. Unue mi fermos la vojon de la usonaj gerilanoj, poste mi kaptos la trupon de la armil-transporto, kaj fine mi neniigos la municion. Mi ne volas fariĝi reĝo pro tio, sed nek aliulo venu regi ĉi tien. Diru al Earl, ke sen ili mi povas gardi la ordon ĉi tie. Mi dankas, miaj amikoj, kion vi faris por mi kaj por mia fratineto. La du serĉataj desegnoj estas ĉe mi, mi kunportis tiujn de la loĝejo de Helena Aldington. Tiam mi jam sciis, ke Bradford estas fripono, sed mi ne havis pruvaĵon. Mia fratineto vendos mian inventaĵon, kaj vi ĉiuj ricevos la premion pro via mirinda servo.
— Se nur vivas iu el la societo — murmuris Rustulo. — La krozŝipo jam certe estas kaptita.
En tiu momento kot-kovrita, spireganta ĉino saltis en la ĉambron, preskaŭ de sur sia ĉevalo, sur kiu li radis ĝis la pordo. Li raportis ion, kaj Leven time kaptis liajn ŝultrojn.
— Kio okazis? — demandis la Bubo.
— Ĝranda problemo — diris Leven. — Oni eksplodigis la digon de la rivero Irriwaddy dudek kilemetrojn de ĉi tie. La akvo torentegas norden.
— Kion signifas tio? — demandis Rustulo.
— Tre malbonan aferon. La akvego inundis la valon, miaj soldatoj devis tiriĝi eĉ pli norden de sur la altaĵoj, tiel do mult-kilometra maro larĝas inter ni kaj mia armeo. Ni estas ĉi tie kun tiu malgranda pikedo, nur cent kvindek homoj, kaj miaj soldatoj ne povas veni ĉi tien. Snyder faris tion. Li fermis mian armeon de la montpasejo, poste li volas ataki nin kun granda superforto. He! G’Lisu! Blovsignalu alarmon!
La trumpeto eksonis.
— Nun kio okazos? — demandis la knabino.
— Unuavice ni prepariĝas, por ke la atako de hordo de Snyder ne trafu nin neatendite. Ŝajnas, ke li konjektis, ke mi intertraktas kun li nur por erarigi lin. Korme ni defendos la montpasejon ĝis nia lasta sangero. Bedaŭrinde ni havas malmulte da espero.
Estis vespero. Paca silento kovris la arbaron, kaj malproksime, sur la bordo de Irriwaddy pigre svarmantaj krokodiloj estis videblaj en la lunlumo. Iu parto de la soldatoj okupis lokon apud la montpasejo, la aliaj konstrus improvizitajn barikadojn ĉirkaŭ la tendaro el sablosakoj, lignotabuloj, ŝtonoj. Pasis du-tri horoj tiel en streĉa atendo. Poste alvenis indiĝena kuriero el la direkto de la suda pado.
— Generalo! — li raportis kun alta estimo. — Mia sinjoro, la nigrevestita generalo petas vian respondon, ĉar kiel nia esploristo informis nin, la unuaj armil-transportaj muloj nun turniĝis al Birmao ĉe la suprenirejo de la montpasejo.
— Diru al Snyder — respondis Leven, — ke miaj homoj atendas la armil-transporton en la intermonto, kaj ili neniigos ĝin.
— Sinjoro, tiam okazos batalo.
— Estos batalo, Hu-vej. Reiru al via sinjoro.
La sendito foriris. La sentinelo de Kvang, kiu kuŝis surventre sur iu alta rokplataĵo, raportis, ke karavano proksimiĝas al la landlimo sur la serpentvojo de la montpasejo.
— Se ili estos en trafdistanco: pafu! — kriis Leven.
— Cho! Sendu patrolon al sudo! Ili estu singardaj, ĉar la malamiko venas!
— Donu al mi fusilon, Leven — diris Rustulo, — mi ne estas fama celfapisto, sed mi valoras kvardek, kvidek tiajn bagariajn ulojn.
— Vi tuj ricevos fusilon, kara… eh, kiel vi nomiĝas?
— Rustulo.
— Kiel?
— Rustulo. Tio estas mia nomo.
— Ĝi ja estas moknomo.
— Ĉu ĝi vere estas turpa? Kelkfoje mi sentis tiel, ke oni estimas min. Ĝi estas tia afero, kiam oni nomas ekskapitanon Kvang. Cetere mia civitana nomo estas John Hallyburto.
— Ĉu Ĥallyburton?… John Hallyburton… Eh… Atendu! Hop! Mia aŭdis tiun nomon antaŭ jaroj. John Hallyburton flugis aviadile el Londono al Aŭstralio, atinginte mond-rekordon, kaj li ricevis la plej altan distingon. Poste la milit-aviadil-fabriko dungis lin, kiel altrangan oficiron.