Выбрать главу

— Jes, okazis tiel. Baldaŭ li batis per ŝutrotirilo la direktoron de la fabriko ĝis paraliziĝo, kaj li devis fuĝi. Mi estis tiu.

— Mi memoras. Bela futuro promesiĝis al vi… Atendu nur… Mi tuj donos fusilon al vi, sed ne lasu mian fratineton sola. Mi devas esti inter miaj homoj.

Soldato envenis spiregante:

— Sinjoro! La akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas!

— Mi scias — diris Leven ĝemante, poste li turnis sian al Rustulo, — ĝi signifas tion, ke la lando estas sub akvo ĝis la landlimo de Malantaŭ Hindio. Estas bonŝance, ke la akvo ne fluas ĉi-direkten, sed al nordo.

Alvenis alia soldato:

— Ili proksimiĝas! Ili estas ĉirkaŭ kvarcentope!

— Cho! — la ĉiona oficiro aperis, aŭdinte la krion de Leven. — Kvindek homoj pafu konstante la monteton, kiu estas malantaŭ la sankta arbo Bo, por ke ili ne povu ĉirkaŭigi nin el la direkto de la rivero. La homoj estantaj en la montpasejo, neniokaze forlasu sian postenon, kaj dudek homoj komencu fari dratbarilon malantaŭ la barikadoj. Vi, kiel mi diris, restu ĉi tie kun mia fratineto…

— Sed mi…

— John Hallyburton! En mia regno ĉiu viro estas soldato. Kaj li povas respondi al la ordono, ke jes. Ĉu vi komprenis?

— Jes, sed mi havas la kuraĝon…

— Ŝango de l’ front!

Ekstere jam estas aŭdeblaj la unuaj pafoj.

5

Oni atakis ilin per granda superforto. Snyder jam ne provadis per la ĉirkaŭfermo. Ili ĵetis sin sur la kvindek homojn, starantajn en la intermonto. Ĝi estis la celo! Ili plej granda forto konsistis en tio, ke ili sukceis akiri kelkajn mangrenadojn. El kvin grenadoj tri eksplodis malantaŭ la barikadoj, iu estis brulbombo.

La bone konstruita, primitiva pozicio de Leven ruiniĝis. La disŝpruciĝinta, etera flamo de la brulbombo ekbruligis du barakojn. La barikado flamis.

— Suboficiro! Dudek homoj konstante konstruu la barikadon! — kriis Leven, kiu jen tie, jen ĉi tie aperis inter la batalantoj. — Kvin homoj elportu la municion el la brulanta barako, liveru ĉion sur la monteton, kiu estas malantaŭ la Bo-arbo. Ni retiriĝos tien.

Nigra objekto falis apud lin. La suboficiro paraliziĝis pro timo: mangrenado! En la sekva sekundo Leven kaptis la grenadon, kaj reĵetis ĝin grandarke. Tio estas la sola defendo kontraŭ la falinta mangrenado. Kelkfoje ĝi sukcesas, ĉar ne ĉiam oni povas precize tempofiksi la frapfuzeon.

La reĵetita bombo eksplodis super la malamiko, en la aero, larĝe disŝprucigite flamantan eteron, brulantaj homoj kuradis ŝrikante. La pozicio de la kvindek soldatoj, starantaj en la intermonto malfortiĝis per dek kvin homoj, kaj ili estis repremitaj. Iuloke la malamiko jam penetris malantaŭ la barikadon de la tendaro, sed ili sukcesis mortigi la unuajn atakantojn, kaj denove rekonstrui la breĉon. Sed ili situacio ŝajnis malespera.

— Hallyburton! — kuregis Leven al la sendifekta barako. Lia fratineto kaj la ruĝhara junulo ankoraŭ estis tie.

— Jes! — diris Rustulo kaj provis malproksimiĝi de la fenestro, de kie malgraŭ la ordono li konstante pafadis al la malamikoj, estantaj antaŭ la barikado.

— Kunportu mian fratineton post la monteton kaj eĉ plu gardu ŝin. Ni retiriĝos tien. Bedaŭrinde nia afero statas malbone.

Kugloj siblis, sufoka fumodoro ŝvebis en la aero, kaj la oreltranĉa kriego de la indiĝenoj ne ĉesis eĉ por momento. Kiam la Bubo elpaŝis el la kabano, grenad-splito deŝiris la pordon apud ŝi. La knabino ekŝanceliĝis. Kugloj siblis ĉirkaŭ ŝi kaj frapiĝis en la muron de la barko. Rustulo kaptis la virinon rapide kaj kuris kun ŝi al la monteto, kie oni jam konstruis la novan barikadon.

6

— He! Kolektu cent homojn! — kriis Snyder, kiu dume vundiĝis sur la brako. — Ni sturmos la intermonton.

— Ni ne havas mangrenadon — raportis iu soldato. Ili ne estis milit-ekzercitaj, kiel la homoj de Leven. Ili estis nedisciplinita grupo de bandaĉo de gerilanoj.

— Ĝi ne gravas — diris Snyder, — ni forbalaos ilin. Arigu la batalantojn, kaj faru tiel, kvazaŭ vi volus ŝturmi la tendaron. Proksimiĝu tien sporade pafante. Deturnu la atenton de la homoj en la tendaro de la intermonto.

Dum la soldatoj de Leven pensis tion malantaŭ la barikado, ke oni atakos ilin, cen homoj neatendite ekkuregis al la intermonto, kaj maldensigitaj de du pafaroj, ili atingis la manplenon da pikedo de Kvang kaj masakris tiujn dum minutoj. Poste evitante la rokojn de la intermonto, ili volis ataki la tendaron el flanka direkto.

— Cho! — ordonis Leven. — Ni retiriĝos malantaŭ la monteton konstante pafante en kvaropaj grupoj, defendante nin el dorsdirekto. Kolektu ĉiun armilon! Verŝu petrolon sur la barikadon kaj ekbruligu ĝin!

La flamanta barikado malhelpis la ĝeneralan atakon. Dume Leven kolektis siajn kelkajn restintajn homojn malantaŭ la monteto apud la rivero. Estis noktomezo.

La unua mulo de la granda armil-transporto atingis la enirejon de la montoĉeno ĉe la limo de Birmo.

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

Kiel fariĝis „Radzeer” fantom-ŝipo? Bradford fuĝas, kaj Kvang restas. La krozŝipo ekveturas por sia lasta vojo, sed kiom valoras la bonŝanco, se la cigaroj elĉerpiĝis? Nek la suferantoj restos solaj.

1

— La situacio estas senespera…

— Ĉu viaj homoj ne povas veturi malsupren sur la rivero Irriwaddy?

— Ĝis mateno la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝos unu futon. Ĝi signifas tion, ke la inundo, unuiĝinte kun la marĉa regiono dividas min de mia armeo.- Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis, ke la knabino duone sveninte dorsapogiĝas al sablosako iom malproksime. Li ekparolis mallaŭte, rapide:

— Hallyburton, tre malfacila tasko atendas vin. La rivero fluas kvindek paŝojn de ni. Mi ligis kelkajn boatojn sur la bordo. Kunportu mian fratineton de tie ĉi! Ĉu vi komprenas? Se vi flosos malsupren sur la malaltiĝanta akvo, aŭrore vi povas esti en sekureco. Demandu nenion, nur kaptu Edith-on, kaj iru…

— Ĉu vi?

— Kompreneble mi restos sur mia loko. Adiaŭ, amiko mia. — La unuaj kugloj jam siblis ĉirkaŭ ili, rompante branĉojn kaj foliojn de sur la densaj arbokronoj. Rustulo konis sian amikon. Dirinte nenion, li iris tien, kaptis ŝin en siajn brakojn, kiel ian infanon, kaj li kuris kun ŝi. La knabino vigliĝis.

— Kien vi portas min?… Ne! Mi ne volas!.. Tom! Ni ne lasu lin ĉi tie! Tom! Lasu min libera! — ŝi tutforte kaj histerie tamburis sur la brustokesto de la viro per ambaŭ manoj, kiu fortamane tenis ŝin kaj kuris kun ŝi. La kriego de la atakantoj aŭdiĝis ĉiam pli proksime. Ili ne havis tempon. Preskaŭ krude li ĵetis la knabinon en la profundon de la boato, per unu tranĉo li tranĉis la ŝnuron, kaj la gluglanta, malpura drivo tuj kaptis la boaton. Rustulo komencis remi, kaj ili singarde malproksimiĝis de la sceno de la batalo, sub la protekto de la arboj, kliniĝantaj super la akvon.

2

Oni ĉirkaŭis la malgrandan terndaron dum duonhoro. La munico ĉe Leven estis elĉerpiĝonta, kaj la plimulto de liaj homoj kuŝis mortinte aŭ vundite. Aŭroris…

Indiĝeno venis kun blanka flago.

— Mia sinjoro mesaĝas tion, ke kapitulacu. Nenia malbono okazos al vi, li volas nur la blankajn soldatojn.

Mulo aperis sur la pado.

— Jen mia respondo: Cho! Pafu!

La ĉino kaj liaj dek homoj ekpafis la intermonton, la mulo baŭmis kun ŝrikanta heno, poste ĝi ruliĝis malsupren de sur la roko, kuntreninte sian ŝarĝon.