— La alia palvizaĝulo, kiu estas kapitano, portas tiun sciion al Mandalay, ke la angla grandsinjoro interkonsentis kun vi, kaj li restos du semajnojn ĉi tie. Li faras ĝin tial, ke la angloj kaj francoj ne sendu suldastojn ĉi tien. Dume ĉiu tribo estus ricevinta armilojn por venki la senditajn soldatojn.
— Tiu plano estis tre fia — diris Earl al Kvang. Ili fermis vian armeo, kaj armite ĉiun sovaĝan tribon dum du semajnoj, ili plejpotence povintus regi ĉi tie ĉe la limo. Domaĝe, ke la radiodissendilo ne estas sur la ŝipo, tiel Bradford povas fuĝi el Mandalay. Mi tre bedaŭras tion.
— Mi eĉ pli — diris Leven obtuze. — Mi preskaŭ pendumigis tiun gajan, ruĝharan kanbon anstataŭ li.
— Sciu Leven, li estas vere bonega homo. Vi povas konfidi vian fratinteon al li trankvile, se vi revenos en Londonon, ĉar vi estos reaktivigita iel. Vi perfekte plenumis la mision de bonega, angla oficiro. Koncerne la aferon de la mordo, nia ruĝhara amiko havas hipotezon. Bradfor ja malebligis la kontraŭpruvadon per sia fuĝo, sed post tiuj aferoj, kiuj evidentiĝis pri li, oni plie kredos viajn vortojn, eĉ sen konviktaj montraĵoj.
— Kun via permeso, ekscelenco, mi ne zorgas pri tio, kion oni pensas pri mi en Londono, kaj kion ne. Mi neniam plu revenos tien. Mi ekŝatis la ĝangalon. Nur kiu longe ĝuis la ĉirkaŭaĵon de belega, moderna urbo, tiu povas kore persisti ĉe la ĝangalo. Mi ŝatas miajn indiĝenojn, mi fartas bone inter ili, kaj mi restos ĉi tie.
Ili silentis. La princo komprenis la homon. La multe da sufero kaj maljustaĵo faris lin tiel amara kaj rezigna.
— Mi pensas, ke estus superflue malkonsili vin, rilate vian decidon. Post nelonge eble mi povas diri al vi tiaĵon, kio iomete revenigos vian vivemon. Vi estas ankoraŭ junulo, Thomas Leven!
Fred la Malpura paŝis al ili:
— Pardonon, ke mi venis persone, sed la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas, kaj se ni ne volas surgrundiĝi ĉi tie, ni devas tuj ekveturi.
— Ekveturo! — diris la princo. Fred mansalutis feliĉe. Nun jam li havis ne nur veran militŝipon kaj uniformon, sed ankaŭ veran superulon.
D E K A Ĉ A P I T R O
Bradford kolizias kun sia propra instruo. Fenestro kun malbona perspektivo. Rilate la aferon de „Radzeer” nur Rustulo plendas kontaŭ sia frako. Oni aranĝas lian plendon.
Bradfor rajdis ĉevalmortige al la fortikaĵo. La spionoj raportis, ke la sporoj de la fuĝintaj arestitoj kondukas al la tendero de Kvang. Li do ne devis timi, ke en Mandalay iu scias ion, kion li rakontis al Earl pri sia militista paseo. Li iris rekte al la komandanto.
– Ĉu vi venis el norda direkto? Mi ja memoras… Vi estas tiu matroso, kiu apartenis al la akompanantaro de Earl.
Bradford ekspiris malpeziĝinte. Ili scias nenion.
— Mi ne estas matroso, sed stab-kapitano Bradford. Li rakontis ĉion al la komandanto komence de la drono de „Radzeer”. Ilian kaptitecon, la roladon de la du trompistoj, kaj ilian vojon kun la trompistoj al nordo. La komandanto aŭskultis lin mirante. Bradford elprenis sian ordonon kaj legitimilon kun foto. Ĉio koincidis.
— Tio ja certe estos granda skandalo, se ĝi evidentiĝos. Ĉu por al vi, ĉu al la francoj. Estus bone prisilenti la aferon. Sed la krozŝipo kien en la inferon malaperis?
Ankaŭ Bradford ŝatintus scii tion. Baniĝinte, li lunĉis kun la generalo post duonhoro.
— Mi ĝojas, ke vi interkonsentis kun Kvang.
— Ĝi iris sufiĉe glate. Nun jam ne okazos pli multe da problemo.
Ekstere eksonis la trumpeto alarme. Ĝi signifis alvenon de altranga oficiro. Bradford rigardis malsupren tra la fenestro. Li ne devas timi ilin. Ili ĉiuj konis lin persone, nenion konjektante, kio nun okazas en la norda regiono de la rivero Irriwaddy. Ankaŭ civilulo estis kun ili, sub la akselo kun aktujo.
La komandanto enpaŝis.
— Bonvolu veni ĉi tien, sinjoroj — li diris al la tiuj, kiuj sekvis lin, poste li turnis sin al la generalo: — Kelkaj anglaj oficiroj alvenis kun kolonelo Hutchinson.
La generalo rapidis antaŭ ilin. Ili ĝoje salutis Bradford-on:
— Estas tre bone — diris kolonelo Hutchinson, — ke ni trovas vin ĉi tie. Ni volis atendi vin en Mandalay, ĝis vi alvenos kun Earl.
— Mi havas multon raporti — diris Bradford.
— Nun ne garvas tio. Oni molestas min pro stulta afero. — Li turnis sin al la generalo. — Ĉu vi permesas, sinjoro generalo, ke mi parolu kun la kapitano inter kvar okuloj ie?
La oficiroj estis akompanataj al najbara ĉambro.
— Mi petas vin — diris la kolonelo al Bradford, — ĝi estas tre stulta historio. Ĉagrenas min, ke oni komisias min per tio, ĉar mi opinias ĝin sensenca kaj abomeninda. El Kolombo iu fiulo skribis leteron al la ministro pri militaj aferoj, rilate murditan virinon. Ĝi estas tia civila detektiv-stultaĵo. Oni ĵetis la leteron flanken, ĉar li volis kalumnii vin per tio, ke sur la ponardo, trovita apud la murdita virino… pardonu min… estas via fingro-premaĵo. Oni ĵetis tiun leteron flanken. Poste tiu homo sendis pakaĵon el Mandalay, kaj li ruze petis dokumenton de Earl, en kiu estas skribite, ke la sendinto de la pakaĵo vojaĝis sur la sama ŝipo kun vi kaj kun Earl, kaj li eltranĉis la vitron de fenestro. En la pakaĵo estis la vitro de kajut-fenestro, duone tranĉita kaj metita unu sur la alian, kiel tiu de submikroskopaj preparaĵoj. Kaj tiu homo skribis tion, pardonu min… ke li konservis tiameniere vian fingropremaĵon sur la fenestro-vitro… Tiu fingropremaĵo koincidas kun tiu de la murdisto, kio troviĝas sur la ponardo. Ĝi estas tre ĝena historio… Sed sendube la skribaĵo de Earl estis aldonite… Kaj nun ankaŭ vi havas la intereson, ke tiun abomenindan aferon inter ni… aranĝi iel… ĉar mi ricevis ordonon…
— Kiel vi pensas… — diris Bradford pale.
— Mi petas vin… hm… estas ĝene… sed vian fingropremaĵon nun tiu sinjoro, kiu estas daktiloskopo… ni venigis lin tial… Neniu ekscios ĝin. Mi opinias, ke ankaŭ vi havas la interson, ke ni tuj ekprocesu kontraŭ la kalumnianto, ĉar tamen estas skandale kunligi la fingropremaĵon de stab-kapitano kun rabmurdo…
Suspektema juna oficiro, kiu atentis la scenon iom de flanke, tuj ĵetis sin sur la brakon de Bradford, kiam li subite elprenis sian revolveron, verŝajne por pafmortigi sin.
Poste oni jam tenis lin forte, kaj la kolonelo preskaŭ time rigardis sur lin.
— Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro — diris Hutchinson al la civilulo, — elprenu vian ekipaĵon por fari fingropremaĵon.
La civilulo elprenis kelkajn objektojn el sia aktujo. Bradford subite ekridis.
— Nur lasu tion, amiko mia — li diris cinike. — La fingostampo koincidas. Mi konfesas, ke mi mortigis Helena Aldington-on.
Ĉar temis pri militista oficiro, kaj pri sekreta afero, koncernata ambaŭ ŝtatojn, post unu horo la oficiroj kunportis Bradfordon, katenitan sur la kontraŭtorpedan ŝipon, per kiu ili alvenis, kaj la flagŝipo „Queen Victoria” transportis la arestiton el Kalikato en Anglion.
La personaro de „Radzeer” obeis al Earl, kiu promesis nenion, li dankis ilian fidelecon kaj saĝecon, poste li proponis al ili ennavigi en Kalikaton, kaj kapitulaci.
— Vidu, homoj — diris la princo, — mi ne estas kompetenta instanco, sed nun jam mi kredas tion, ke la servo, kion vi faris por Anglio, estos rekompencata. La polico devas aresti vin, la juĝisto ne rajtas premii, nur puni, sed la reĝo povas indulgi. Mi mem prezentos vian aferon antaŭ lia reĝa moŝto, kaj mi rakontos la veron ankaŭ en la ministrejo: vi forigis katastrofon dank’ al via kuraĝo, saĝo kaj fideleco. Ĝi estas ĉi, kion mi povas diri, kanboj.
„Radzeer” do veturis en Kalikaton per plena vaporo.
— Ni havis belan semajnfinon — diris Rustulo en la kajuto de la unua oficiro, kie li sidis kun la Bubo en duopo.
— Tamen ni irios hejmen sen Tom — ŝi ĝemis iom malgaje.
Earl enpaŝis ĝuste tiam, kiam Rustulo ĉirkaŭbrakumis la knabinon.
— Mi gratulas — diris lia ekscelenco. — Nun vi devas disiĝi por iom da tempo. Oni arestos vin ĉiujn en Kalikato. Mi zorgos pri tio, ke oni ne traktu vin severe. Mi priaŭskultis la personaron, kaj mi sciiĝis, ke fraŭlino Leven estis via arestito, vi kunportis ŝin malgraŭ ŝia volo, kiel min, mi opinias, ĝi okazis tiel, ĉu ne?
— Jes, ĝuste tiel, kial vi diris! — respondis Rustulo, ĉar li tuj komprenis, ke Earl volas indulgi Edith-on de la neevitebla polica procedo, kiu atendas ilin en Kalikato. — Ni rabis la fraŭlinon nokte, ni ŝnurligis ŝin dum dormo, kaj ni surŝipigis ŝin sur ŝtupetaro. Eble ni povas diri eĉ tion, ke ni batis ŝin.
— Mi pensas — diris Sudessex konsole al la malgaja knabino, — vi ne devas longe malhavi la societon de via ruĝhara defendanto.
— Ekscelenco, mi opinias, ke mi ne faris honton al la kapo de miaj ruĝ-har-parencoj en la pasintaj semajnoj. — Kaj li rikanis kontente.