— Jen vidu, li ne estas seruristo — murmuris Rustulo.
— Antaŭ du monatoj tre eleganta sinjoro venigis min al si. Li estas pensiita generalfeldmarŝalo, kaj mi scias tiel, ke li estas la direktoro de la plej granda fabriko de militmaterialoj. Li demandis, ĉu mia frato postlasis planojn hejme? Mi diris al li, ke ni ne trovis eĉ unu desegnon, li neniigis aŭ kunportis tiujn. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo, simila al tiu, kiun ankaŭ mia frato prezentis, ne sukcesis. La inventist-oficiro, kiu estas tre honesta homo, kiun mia frato akuzis maljuste, eraris en io. La demonstro do ne sukcesis, kaj oni vane provis perfektigi ĝin. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo estas tre grava. Kaj eblas, ke la teorio de mia frato estis bona. „Kvankam Tom Leven akuzis iun sian superulon maljuste, ĉar tiu hazarde faris similan inventaĵon, poste li mortigis sian amatinon, sed ĉio ĉi ne eksludas tion, ke vi helpu al ni efektivigi tiun tre gravan inventaĵon” — diris la generalfeldmarŝalo. — „Eblas, ke lia solvo estis la bona. Se Tomso Leven jam vendis ĝin al alia granda potenco, ankaŭ ni havas la intereson akiri la inventaĵon de li. Se li ne vendis ĝin, tiam estas eĉ pli grave, ke ni akiru ĝin la unua. Mi havas nenion komunan al lia krimafero. Sed por lia inventaĵo, se ĝi estas bona, mi proponas kvindek mil pudojn. Vi povas vidi el la grandeco de la sumo, ke ni atribuas tiel grandan signifon al tiu inventaĵo. Mi donas mian apartan honorvorton, kaj vi ricevos skriban promeson pri tio, ke kontraŭ Leven, dum li restados en Anglio pro la afero de la inventaĵo, oni suspendos la juĝproceduron. Se li prezentos la inventaĵon, kaj ĝi sukcesos, tiam ni aĉetos ĝin por kvindek mil pundoj, se ĝi ne sukceso, eĉ tiam li povos libere foriri eksterlanden. Mi ne faros demandojn al vi — diris la generalfeldmarŝalo, — sed mi pensas ebla, ke vi scias ion pri la restadejo de Tom Leven. Mi opinias, ke tiu fabela sumo estas instiga por serĉi vian faraton. Eble estus pli saĝe, se vi persone provus persvadi lin rekonstrui sian inventaĵon por ni, tiuokaze, se li jam neniigis siajn planojn. Mi scias, ke vi estas malriĉa, tial mi asignos kvincent pundojn al vi, se vi devos vojaĝi al Sud-Ameriko aŭ al Aŭstralio por trovi Tom Leven-on.”
Rustulo silentis longe.
— Ĝi neniel estas bone — li diris fine, — se iu mortigas sian amatinon. Li batu ŝin, kaj fino. Sed ĉiu inventisto estas tia. Ili tiuj pensas tion, ke la sama afero ne povas veni en alies kapon. Ĉu vi ricevis la dokumenton, kiu permesas al via frato liberan vojaĝon el kaj en Anglio, dum li agadas en la afero de la inventaĵo?
— Jen ĝi estas — diris la Bubo kaj montris la oficialan paspermeson.
— Hm… ĝi estas tute interesa…
— Kara Rustulo… vi… ci estas mia lasta espero. Mi devas trovi mian fraton. Eble la kompatindulo suferas ie, kvankam li povus esti feliĉa kaj riĉa homo, se li transdonus sian inventaĵon al Anglio.
— Kiel vi pensis ĝuste pri mi?
— Iu diris al mi, ke vi estis en la legio.
— Jes, mi servis tie, infano mia. Mi apartenas al tiuj maloftaj homoj, kiu sukcesis dizerti de tie. Se via frato estas tie, vi povas trankvile revojaĝi al Londono. Ĉar nek mono, nek ruzaĵo, nek preĝo ne helpas forlasi la legion ĝis ne pasos la kvin jaroj. La homo ne konsistas el fero, kaj estas malfacile ĝisvivi la kvin jarojn.
— Almenaŭ se mi povus ekscii certe… ĉu li efektive estas en la legio?…
— Eble mi povas ekscii tion. Ni iru al la Faraono. Li scias tiaĵon.
Ili ekiris al la Faraono. Oni ne scias, kial li nomiĝas Faraono. Li estis malpura, hoknaza, kalva homo. Li loĝis en lignobudo en la haveno, super kiu pendis franca blazono, kaj jen tio estis skribita sur tabulo:
OFFICE FRANÇAIS
RENSEIGNEMENTS
POUR VOYAGES.
La surskribo proksimume signifis tion, ke la budo efektive estas franca vojaĝoficejo, kie oni servas per informoj. La meblaro de la „oficejo” konsistis el leda kanapo kaj el brand-botelo. En la ejo estis nur la Franono kaj kelk-miloj da muŝoj. La vizitantoj enpaŝis.
— Bonan tagon.
— La pordon! — kriegis la Franono.
— Silentu — respondis Rustulo riproĉe. — Temas pri tio, ke vi povas perlabori kvin drakmojn.
— Tio ne interesas min. Lastfoje mi diris al vi, ke mi ĉesis kontrabandi. Vi staras vidalvide kun franca ŝtatoficisto.
— Vi ne devas kontrabandi. Tiu junulo, kiun ne malrespektu pro lia magreco, li nun elvenis el la prizono, kie li pasigis du jarojn, ĉar li mortpikis fregatkapitanon, li ŝatus ekscii ion pri sia frato.
La oficisto de la franca ŝtato rigardis la knabon kun iom pli multe da respekto, li eĉ leviĝis el sia kuŝanta pozicio:
— Ne prenu kiel ofendon — li tunis sin al la Bubo ĝentile, — mi ne havas kaŭzon dubi pri vi, sed du jara malliberigo ankoraŭ ne estas grantio, ke vi vere pagos la kvin drakmojn al mi.
— Mi antaŭe transdonos tiujn — diris la Bubo rapide kaj pagis.
— Pri kio temas? — demandis la Fraono kaj komencis piketis siajn denton per sia tranĉilpinto.
— Angla homo, nomata Tom Leven pasintjare dungiĝis al la franca legio. Mi ŝatus ekscii ion pri ĝi.
— Mi kontrolos tion en la arkivejo. — Li genuiĝis sur la plankon, poste liaj manoj kaj kapo malaperis sub la sofo. Tie estis la arkivejo. La Faraono iam servis kvin jarojn en la legio, kaj post la ekssoldatiĝo, oni proponis al li tiun postenon en la haveno Pireo. Se iu anonciĝis ĉe la franca ambasadejo, ke li deziras fariĝi legiano, oni diris al li, ke la francoj ne rajtas varbi sur la tereno de Grekio, sed se li volas, oni povas doni al li asignon, per kiu li povas vojaĝis en Ĝibuti-on al la legio, kaj franca ŝtatoficisto zorgos pri li ĝis la ekveturo de la vaporŝipo, kiu helpas la malriĉajn travojaĝantojn. Li estis la Fraono. Li foliumadis en sia libro.
— Tom Leven, Tom Leven… Trovite! — Kaj li montris. — Jen! „Tom Leven, tridek ses jara, ekveturis per la vaporŝipo Constanza al Ĝibutio, antaŭ du jaroj, la naŭan de februaro.”
La Bubo ne povis ekparoli. Rustulo reveme rigadis la plankon.
— Sed vidu, kian amikon vi havas, Rustulo, sen iu ajn krompago mi povas certe aserti ankoraŭ ion pri tiu Tom Leven por pli facile trovi lin, se li ŝtelis ion de vi. Li surŝipiĝis kun belgo, nomata Lacroix. Tiu Lacroix skribis al mi leteron post du monatoj, ke mi aranĝu ion ĉe lia amantino, ĉe kiu li lasis kelkajn siajn havaĵojn. Loacroix skribis en tiu letero, ke oni ekzercigis ilin ambaŭ dum tri semajnoj en Ĝibutio, kaj de tie li estis senditaj al Ranguno tiu homo do, kiu ŝtelis ion de vi, estas en Ranguno. Kaj nun lasu min dormi… Pordon! — li ankoraŭ postkriis la forirantojn.
D U A Ĉ A P I T R O
Pluvas. Rustulo denove deturnas sian manon de la Bubo. Li vizitas la Grandan Ĉefon. Li batas lin. Poste ili fondas akcian societon, kaj Fred la Malpura estos la afergvida direktoro.
Jam krepuskiĝis. La pluvo faris kota la stratetaĉojn de la malbonodora haveno. Ili promenetis senvorte unu apud la alia.
— Vidu, Bubo — diris Rustulo fine, — estus plej saĝe, se vi irus hejmen. Se vi frato estas en Birmo, ĝi signifas tion, kvazaŭ li tute ne ekzistus en la mondo.
— Kiel… malproksime situas Birmo de ĉi tie?
— Ĉu vi pensas pri Birmo? Per rapida ŝipo la vojo daŭras kvar-kvin semajnojn. Envojaĝpermeso estas bezonata tien.
— Mi postiros mian fraton!
— Ĉu vi volas morti?
— Eble mi mortos pro tio. Mi nepre postiros lin.
— Mi ankoraŭ neniam vidis tian idioton! Mi difinitive deturnos mian manon de vi. Miaparte vi povas iri, kien vi volas! Vi trovos sufiĉe da ŝipoj en Pireo.