— Ni havis belan semajnfinon — diris Rustulo en la kajuto de la unua oficiro, kie li sidis kun la Bubo en duopo.
— Tamen ni irios hejmen sen Tom — ŝi ĝemis iom malgaje.
Earl enpaŝis ĝuste tiam, kiam Rustulo ĉirkaŭbrakumis la knabinon.
— Mi gratulas — diris lia ekscelenco. — Nun vi devas disiĝi por iom da tempo. Oni arestos vin ĉiujn en Kalikato. Mi zorgos pri tio, ke oni ne traktu vin severe. Mi priaŭskultis la personaron, kaj mi sciiĝis, ke fraŭlino Leven estis via arestito, vi kunportis ŝin malgraŭ ŝia volo, kiel min, mi opinias, ĝi okazis tiel, ĉu ne?
— Jes, ĝuste tiel, kial vi diris! — respondis Rustulo, ĉar li tuj komprenis, ke Earl volas indulgi Edith-on de la neevitebla polica procedo, kiu atendas ilin en Kalikato. — Ni rabis la fraŭlinon nokte, ni ŝnurligis ŝin dum dormo, kaj ni surŝipigis ŝin sur ŝtupetaro. Eble ni povas diri eĉ tion, ke ni batis ŝin.
— Mi pensas — diris Sudessex konsole al la malgaja knabino, — vi ne devas longe malhavi la societon de via ruĝhara defendanto.
— Ekscelenco, mi opinias, ke mi ne faris honton al la kapo de miaj ruĝ-har-parencoj en la pasintaj semajnoj. — Kaj li rikanis kontente.
Earl longan parolis kun la ministro de la militaj aferoj. Li venis de la reĝo.
— Unuavice — diris la princo, — la persekuto ne retenis ilin, ke ili savu min kaj la mizeran Bradford-on post la drono de „Radzeer”. Duavice ili klopodis konstante servi sian patrujon dum ilia trompa agado. Ili savis min el la kaptiteco de Snyder, forigante grandegan katastrofon tiel. Ili savis mian vivon, kiam mi havis febron, kaj mi volis resti tie, sed ili plenumis mian ordonon, dece al fidelaj soldatoj. Tiu ruĝhara knabo, mi ne hontas konfesi, kun tiu knabino faris ĉion, kio ŝajnis preskaŭ nesolvebla tasko por la ĉefstabo. Kaj fine, se ili ne estus ŝtelintaj „Balmoral”-on, ili neniam estintus en tiu situacio, ke interveninte ili neniigu la armil-transporton, per kiuj oni povintus eksciti ribelon en Birmao kaj en Malantaŭan Hindio. Male, ili faris ankaŭ seriozan punon: ili okupis anglan krozŝipon, sed ne pro egoista intereso. Ili volis savi homon, pri kiu nun jam evidentiĝis, ke li suferis senkulpa.
— Jes, jes… Mi rekonas ilian virton. Cetere ni ne eldonis oficialajn informojn. Bedaŭrinde mi estus ridinde kompromitita. Sed kion ni faru al tiuj homoj?
— Laŭ mi, se ni kumparas iliajn kulpojn kaj virtojn, oni devas premii ilin.
— Kiel?
— Ni donu la krozŝipon al ili. Unuavice neniu povas aserti, ke oni povas ŝteli militŝipon de la angla admiralitato. Cetere vi planis elekti por forigi tri-kvar militŝipojn. Iu estu „Radzeer”! Nun jam ni nomu ĝin „Radzeer”. Tiuj eminentaj homoj estos por nia utilo. La ŝip-kompanio, fondita fare de mi, uzos la korzŝipon por tio, ke ĝi liveru varojn, valorajn el la vidpunkto de la asekuraj societoj sur la akvo de la Hinda oceano, kie svarmas piratoj grandnombre. Kaj evidentiĝis, ke „Radzee” jam tiam apartenis al ili, kiam ili surŝipigis min en Kolombo.
— Nu sed, mi petas vin…
— Lia reĝa moŝto tre protektis mian planon, kiu korektos nian iun ridindigan misagon.
— Ankaŭ mi protektas ĝin.
Okazis tiel, ke oni efektive oni ne arestis la kulpulojn oficiale. Post kiam ili estis unu semajnon sub gardo, oni informis al ili, ke ia eraro okazis, rilate la aferon, la instancoj ne sciis ke la krozŝipo „Radzeer” estis eksigita ŝipo, en privata mano, kaj bonvole atentigante ilin, oni proponis al ili veturi en Londonon, denove disponigante „ilian propran” ŝipon al ili, kun tiu stranga orodono, ke verŝajne ili ĉiuj estos punitaj pagi kelkajn ŝilingojn „pro la senrajta uzo de la uniformo de la militmaristaro”.
— Tio ne garvas, ni apelacios — trankviligis Fred la Malpura la palan kaj videble anime taŭzitan polic-kapitanon.
— Mi povas diri, ke ĝi estas bela afero — lamentis Rustulo, — ke ni devas pagi kelk- ŝilingan monpunon pro ĉiu bagatelo.
Sed sur la strato ili vekis iom da sensacio, ĉar ili feliĉe, ĝojkriante ĵetis sin al la kolo de unu la alia, poste ili kuregis por suriri la krozŝipon.
…Ĝi apartenas al la epilogo de la afero, ke la heroon de la aventuro, Rustulon, laŭ la raporto de Earl, oni deziris vidi ankaŭ en la plej alta loko. Nur kelkaj eminentaj personoj partoprenis la aŭdiencon. Nia amiko portis frakon, kaj li aspetis tre bone en ĝi, malgraŭ liaj blankaj gantoj kaj flavaj gamaŝoj. Apartenis al lia nomo, kiel stranga nimbo, lia bravura teorio pri la murdo de Helena Aldington kaj lia spita truko, rilate la fenestro-vitron.
— Kiel venis en vian kapon gardi ies fingropremaĵon inter du vitroj?
— Kiam mi vojaĝis sub la nomo d-roVehegen — respondis Rustulo, — Bradford malkaŝis min per tio, kiel oni devas meti sub mikroskopon inter du vitroj tripo… do konservi tiaĵojn. En la sangero estas blankaj korpuskloj, horizontale dek unu literoj. Kaj poste, kiam mi paroladis kun lia ekscelenco, mi vidis, ke tiu ulo fingre tamburas nervoze sur la fenestro-vitro. Mi pensis, se tiujn tripo… do tiujn aĵojn oni povas konservi inter du vitroj, eble la afero samas, rilate la fingropremaĵon. Tiel do, kiam ili promensis, mi eltranĉis la fenestro-vitron, ĝi ja estis malgranda, rondforma vitro, kaj meze duonigante, mi metis tiujn unu sur la alian, ke la fingropremaĵo restu ene tiel, kiel salamo inter du pantranĉaĵoj.
Malofte rikoltis tiel grandan sukceson iu en tiu galeria, bril-planka, inkrustit-plafona salono, kiel la ruĝhara roman-heroo. La sinjoroj amikema alridetis lin, kaj la Plejpotenca Sinjoro demandis, ĉu li havas ian deziron?
Sinjoro! — diris Rustulo kaj ruĝiĝis — kion valoras la plej bela frakon kun malpena butontruo?…
Mi jam menciis, ke la vanteco estis la sola, la plej grava tikla punkto de Rustulo, sed ŝajnas, ke la maljuna sinjoro en la grandega, ruĝa brakseĝo iom komprenis la homan animon, ĉar li ridetis afable:
— Kiam vi petos vin denove veni al mi kaj amuz min, vi estos kontenta pri via frako. Kaj vi devas atendi nek unu jaron.
— Vidu, amiko mia — diris Earl, — la honesto kaj la fideleco eltiris vin el la kaĉo. Sinceredire, kiam mi alvenis hejmen, kaj vi estis en Kalikato sub gardo, mi timis, ke vi ne saviĝos sen puno.
— Kial oni estus pinintaj nin? — demandis Rustulo miregante.
— Vi devis fari multajn, bonegajn farojn — diris la ministro pri militaj aferoj, — ke ĝi okazu tiel. Tamen vi ŝteli perforte krozŝipon, kaj vi tenis Earl-on en kaptiteco, krome ian stab-kapitanon.
— Nu sed… — respondis la ruĝharulo, kaj li ne povis kiel esprimi sian miregon — nun temas pri terure granda eraro, nun jam mi bedaŭras, ke oni ne starigis nin antaŭ la tribunalon, ĉar mi ne estas alkutimiĝinta, ke eĉ la ombreto de simila suspektu malhonorigu mian nomon — kaj li indigne okulmezuris sin ĝisgamaŝe. — Mi kaj kelkaj ĝentilulaj amikoj, kiel civiluloj, inter mil danĝeroj, laŭ la ordono de Earl of Sudessex, dum tempesta nokto, ni ekfunciigis ekskrozŝipon, ni devis porti uniformon por iom da tempo.
— Ĉi vi ŝercas, sinjoro? — diris la maljuna sinjoro el la brakseĝo.
— Jen transprenu, Sinjoro, bonvolu konvinkiĝi pri tio, kion mi diris — kaj li transdonis dokumenton. Jen tio estis skribita ĉe la malsupra parto de la papero:
„Laŭ mia orodono kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.
Earl of Sudessex.”
Poste sekvis la dato, kiam „Balmoral” malaperis, kaj la jenaj ordonoj estis skribitaj sur la paperfolio:
1. Mi komisiis sinjoron Hallyburton, ke li kaj kelkaj ĝentiluloj fornavigu nerimarkite la krozŝipon „Balmoral”, kiu ankras kaj atendas ordonon sur la tereno de la kvaranten-stacio.
2. Mi devigas lin provizi la personaron de la ŝipo per la necesa kvanto da cigaro kaj alkoholaĵo en Sabang je la kosto de la angla fisko.