3. Ŝajnigu pro mia kompananto Bradfor, kiu supozeble estas spiono, ke vi gardas nin kiel arestitojn sur la krozŝipo.
4. Mi devigas ilin sub ŝarĝo de grava puno, ke ili partoprenu anstataŭ mi la treege lacigan militistan paradon de la franca akcepto, ili ludu mian rolon kaj tiun de Bradford kaj laŭeble ili faru sukckesajn, diplomatiajn intertraktadojn.
5. Ili devas transskribi la nomon, malĝuste farbitan sur la flankon de la ŝipo al „Radzeer”.
6. Mi ordonas sub ŝarĝo de severa puno, ke ili erarigu la hindan floton, la aviadilsvarmojn, la submarŝipojn, la policistojn de lia reĝa mosto, ĉiujn radiostaciojn de tiu mondparo dum longa tempo, laŭeble trompi ĉiun, kaj ne obei al la oronoj.
7. Plej grave: la malobeantojn de tiu ĉi ordono, propramane skribita, mi liverigos en la graflandon de la familio Essex, kie estos restarigita la ekzekuto per glavego, kaj mi ordonos debati la kapon de la malobeantoj.
La maljunulo en la brakseĝo ridis tiel laŭte, ke liaj larmoj fluis. La ministro pri militaj aferoj leginte la dokumenton, malsupre kun la propramana subskribo de Earl, kaptadis aeron dum sekumdoj. La ĝenerala bonhumoro eĉ pliiĝis, kiam Earl rakontis la historion de la ordono.
— Sed mi estus scivola — diris la blankhara admiralo mediteme, — kio okazintus se tiu dokumento finonte la krimproceson, estus metita sur la tablon de la juĝisto?
Tio estis tre komplika demando.
La dokumenton oni metis en la arkivejon de la familio Sudessex, kie ĝi estas trovebla eĉ nun.
— Amiko mia, vi estas lerta homo — diris la maljuna sinjoro, — mi zorgos pri tio, ke vi ekspluatu viajn kapablojn pli bone dum via plua vivo.
— Tiam do mia instruisto tamen ne pravis — respondis Rustulo.
La aŭdienco finiĝis.
La asekura kompanio neniam pentis, ke ili dungis „Radzeer”-on por liveri tre valorajn varojn precipe sur la danĝera Hinda oceano. Oni tute ne povis imagi pli precizan, pli bonan marŝipon ol „Radzeer”. Ties personaro estis fidinda, ili ĉiuj havis konsiderinde multe da mono, ĉar post kiam oni aĉetis la inventaĵon de Leven, la membroj de la „akcia societo” dividis dudek kvin mil frankojn inter si en Pireo, ankaŭ la Granda Ĉefo ricevis sian parton pere de poŝtmandato, kies sendinto estis „koliko kurbigu vin”. Krom la membroj de la akcia societo anktaŭ la groba Franono ricevis premion.
Sed ili ne forgesis pri la kompatinda pseŭdo Leven. Ankaŭ la vivo de Gabriel Amines aranĝiĝis, ĉar ili disponigis al li sufiĉe da kapitalo por malfermi en Londono malgrandan kafejon „Legiano”.
Kial ne ekloĝis ie Fred la Malpura kaj liaj amikoj, havantaj monon? Ĉar ili estus treege enuintajn sin post unu semajno.Ili ne povis vivi sen maro, vagado, aventuro. Escepte Rustulon. Edziĝinte al Edith Leven, li aĉetis bienon, kiun Earl elektis en sia graflando por ili. Onidire la juna paro ricevis ĝin tre favorpreze.
La Maljuna Sinjoro zorgis pri tio, ke la frako de Rustulo dum la tago de la geedziĝo ne malhavu dekoron, kiel antaŭe. Li tute ne pentis, ke cedinte la teroron de sia edzino, li lasis hejme siajn gantojn, gamaŝojn kaj la belegajn, verdajn, opalajn ĉemizbutonojn. La meritmedalo rekompencis lin por ĉio. Fred la Malpura kaj la personaro de „Radzeer” partoprenis la geedziĝan feston, kaj li transdoni florbukedon en ĉies nomo, elpensinte belan parolon, sed fine pro la emociiĝo kaj pro la embarasiĝo de la ĉeesto de la multaj grandsinjoroj, li konstante ripetis la jenan frazon dum la transdono de la bukedo:
— Kia idiotaĵo… kia idiotaĵo…
„Radzeer” veturigis la geedziĝintan paron, vizitontaj la Francan Rivieron ĝis Calais, kaj tiuokaze la personaro kun la kapitano ebriĝis tiel, ke dum la juna paro jam estis veturanta per trajno al Parizo, la ambulanco, la bajrobrigado kaj la alarm-aŭtoj de la polico alvenis unu post la alia en la suburbon de Calais.
…Ĉu Tom Leven? Li estis rehonorigita, avancita kaj distingita per ordeno. Sed li neniam revenis en Anglion. Kiel subkolonelo, li fariĝis la guberniestro de la tereno, pacigita fare de li.
…Kiam dika nebulo kovras la oceanon, kaj neprilumigita ŝipo aperas ie, kiu ne respondas al la radioalvoko, hodiaŭ jam oni ne suspektas, ke kontrabandistojn estas sur ĝi, kiuj kaŝe veturas. Ĉiu scias, ke ĝi estas „Balmoral”, kiun la ciklono levis en la aeron kaj turnis ĝin sepfoje. De tiam ĝi trafikas, kiel fantom-ŝipo, ties radio estas muta, sed kiam aperas ĝia forviŝiĝinta, neprilumita ombro, tio ĝenerale signifas grandan tempeston.
Hodiaŭ jam ĉiu inteligenta matroso scias tion.