— Ĉu… vi pensas tion, ke oni ne permesos min surbordiĝi? — demandis Leven post paso de iom da tempo. — Ĉu sen envojaĝpermeso?…
Rustulo unue ne respondis. Li riproĉegis la knabon en si. Fine li grumble diris al li:
— Ni vizitos la Grandan Ĉefon. Eble li povos helpi al vi en tiu ĉi afero. Vi ne interesas min. Vi povas veni kun mi, ĉar ankaŭ mi iros ĝuste al li. Verŝajne ankaŭ la Ĉefkuracisto kaj Klabo turnos sin al li.
— Ĉu li estas hejme ĉi-tempe?
— La oficialaj horoj komenciĝas ĉe li je la tria nokte. Mi vidas tiel, ke li jam estas en sia ofico.
Li montris al granda rubujo, en kiu sidis iu tiel, ke li apogis la duone malfermitan fermoplaton per sia kapo, tiel defendante sin kontraŭ la pluvo. Ĉe la dekstra flanko de la rubujo, ŝirmate de la fermoplato, en papersaketo brulis kandelo. La Granda Ĉefo havis nigran, larĝ-randan ĉapelon, longaj, grizaj bukloj pendis el sub ĝi, granda cikatro tiriĝis sur lia falta, sunbrunigita vizaĝo de lia tempio ĝis lia maldekstra buŝangulo. Li portis simplan dratkadran nazumon kaj rigardis dekstren-maldekstren kun dignoplena vizaĝo, kiel ia strigo. Lia oficejo estis tre praktika, ĉar kiam proksimiĝis nedezirata vizitanto, li simple klinis sian kapon, tiam la fermoplato de la lignokesto refalis, kaj ĝi tuj estingis la kandelon, kiel ia kadelestingilo. La maljuna sinjoro sidante sur ĝardena seĝo, li havis sufiĉe da loko en la lignokesto. Ŝajnis, ke li konis Rustulon longe, ĉar ekvidinte lin, li kapbalancis kaj kraĉis.
La Granda Ĉefo estis tre grava persono en la haveno. Li komencis sian agadon kiel ricelisto, sed pere de genia ideo li sukcesis estigi bone prosperantan, modernan kaj enspezigan industribranĉon. La havenaj ŝtelistoj kaj rabmurdistoj, kiuj estis liaj konstantaj klientoj, laŭ malnovaj kutimoj, krom la kontanta mono, oro aŭ aliaj valoraĵoj neniigis ĉion post la krimfaro. Ili forĵetis la monujon, dokumentojn, fotojn, do la senvalorajn objektojn de la prirabita persono, kiuj povis malkaŝi la postsignojn antaŭ la polico. La Granda Ĉefo, tio jam okazis pli ol dudek jarojn, li diris al siaj klientoj, ke li aĉetos ĉiuspecajn dokumentojn, legitimilojn por konsiderinda sumo. Diversaj farintoj ĝojis pro tio. Sed la Granda ĉefo dum jaroj, kiu cetere nomiĝis Morbitzer kaj tiutempe naskiĝis en Ĉaslau, ekhavis nekredeble multe da dokumentoj. Se iu urĝe devis forlasi Pireon, kaj li bezonis pasporton, vizon aŭ novan legitimilon, li povis viziti Morbitzer-on kun konfido. Okazis, ke iu aĉetis tian legitimilon por kvindek drakmoj, kiun li vendis al Morbitzer antaŭ du semajnoj por ok drakmoj.
— Bonan vesperon — salutis Rustulo lin.
— Ĝi ne gravas. Kion vi volas? — respondis al Granda Ĉefo.
— Tiu bubo ŝatus vojaĝi al Birmo. Ankaŭ mi forveturus ien.
— Tio jam urĝegas — jesis la maljunulo — ke ĉi tiu haveno liberiĝu de suspektinduloj. Al Birmo estas bezonata envojaĝpermeso. Ĝi plimultekostigos tion.
— Vidu, Ĉefo, ne fanfaronaĉu! Mi bezonas pasporton al Birmo kun vizo, se eblas kun ekloĝpermeso. Kiom ĝi kostas?
— Dependas de tio. Mi havas pasporton, envojaĝ- kaj ekloĝpermeson, freŝajn, unumonatajn dokumentojn, ties karmemora posedanto estis dana doktoro pri internaj malsanoj, universitata profesoro, kiu ricevis envojaĝpermeson kiel fama kuracisto de la dormomalsano. Mi havas dokumenton de angal petro-esploristo kun dumonata vizo, kun libera esplor-permeso, kun rekomenda letero de Deterding.
Rustulo longe pensadis, poste nek li mem scii, kiel ĝi okazis, subite li demandis la Grandan Ĉefon:
— Kiom kostas la du legitimiloj? Ankaŭ mi vojaĝos! Diable! Iru for de ĉi tie… — li diris tion al la Bubo, kiu kaptis la brakon de Rustulo ambaŭmane pro ĝojo.
— La du legitimiloj kostas cent dudek drakmojn, sed ne volonte mi donas tiujn.
— Kvindek!
Poste komenciĝis arda diskuto. Dume Rustulo kelkfoje batis la kapon de la Granda ĉefo al la fermoplato de la lignokesto. Fine ili interkonsentis pri okdek drakmoj, kiujn ricevos Morbitzer matene ĉe la enirejo de la vendohalo de la haveno kontraŭ la dokumentoj. Ankoraŭ dum la diskuto alvenis tri aliaj klientoj, Fred la Malpura en la societo de Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo. Fred la Malpura estis ĉirkaŭ sesdek jara, li havis longan barbon, kaj liaj nigra-randaj, aglokrifoj konstante fingrumadis tiun malpuran, kafokoloran, neprizorogitan barbon. Iam li estis fregatkapitano ĉe la angla militmaristaro, sed foje li faris kelkajn murdojn, kaj li devis eksiĝi. Nun jam multajn jarojn li kontrabandis municion al Ĉinio sur malnova vaporŝipeto kaj reveturante li liveris narkotaĵojn en Grekion.
— Jen vidu, la Rustulo!
— Alo, Fred la Malpura! Kion vi planas fari?
— Mi aŭdis, ke vi ekdisputis kun societo hodiaŭ vespere — diris Fred. — Mi interkonsentis kun la knaboj, ke ili veturos kun mi, liverante iom da kargo al Ŝanghajo. Nur unue ili devas ricevi maristan legitimilon ĉi tie de la Granda Ĉefo, ĉar mi ne faras malseriozan aferon. Ĉu ankaŭ vi venos?
— Mi havas alian aferon. Mi vojaĝos al Birmo por varti bebon.
— Kiu ne havas ion por fari, tiu ne baru la enirejon! — adminis ilin la Granda Ĉefo. Diru, Fred, se vi volas ion. Ĝi ne estas restoracio, sed oficejo.
— Ĉu vi vojaĝos al Birmo? — rimarkis Klabo mirante. — Vi tute ne diris tion al ni.
— Nek mi mem sciis tion. Atendu nur!.. — kriis Rustulo subite. — Mi havas bonegan ideon! Aŭskultu min, Fred, kaj ankaŭ vi atentu min, ĉefo: ĉu vi volas ricevi kvin mil pundojn popersone?
— Dependas de tio, kiel? Aŭ, ĝi dependas nek de tio.
— Ni devas fondi akcian societon — daŭrigis la ruĝharulo.
— Tio eblas — diris Fred la Malpura aprobe kaj kapjesis kompreneme, kvazaŭ li ofte kutimus fondi akcian societon.
La fondantoj de la akcia societo iris al proksima drinkejon, kie Rustulo rakontis en kelkaj vortoj la historion de Tom Leven. Kvankam la Bubo protestis, sed lia protektanto decidis, ke li agados en la futuro laŭ sia prudento rilata la aferon de la juna Leven. Ili donis la paspermeson de Thomas Leven de mano al mano.
— Nun, sinjoroj — deklaris Rustulo antaŭ la ĝenerala kunveno, — se ni fodos akcian societon, kies celo estas liberigi Tom Leven-on el la garnizono de Birmo kaj veturigi lin en Londonon, ke li ricevos kvin mil pundojn por sia inventaĵo, el kiu kvindek procentoj koncernas la akcian societon pro ĝia bonega agado. Tiel ni havos kvin mil pundojn popoersone, se ni liberigos Leven-on.
— Kiel vi imagas tion? — demandis la Granda Ĉefo.
— Simple. Estas tri homoj. Fred la Malpura, la kapitano kaj la Granda Ĉefo. La kapitano havas ŝipon kaj saĝon. La tri homoj, la societo de la „Konfesigantoj” jam plurfoje pruvis, ke ili valoras iom. Krome la Bubo havas monon, kaj Morbitzer, la Granda Ĉefo, la prezidanto de la akcia societo, kiu estas la direktanto de ĉiu friponaĵo, li donus la pluan, bezonatan kapitalon. Fred la Malpura akiros la ŝipon kaj la personaron.
— Ĉu vi pensas tiel — meditis Fred la Malpura, — ke mi veturigu vin ĉiujn al Birmo, tie ni liberigos la legianon, kaj ni fuĝos en Anglion kun li? Sed, infano mia, mi estas kontrabandisto, kaj se mi ne liveros ŝakraĵon, kiel mi aĉetos oleon, karbon, brandon kaj ceteraĵojn?
— Prave! La Granda Ĉefo, kiu ne kunveturos, li ricevos la koncernatan kvin mil pudnojn tial, ĉar li donos monon financi nian entreprenon. Li devas doni ankoraŭ kvincent pundojn, tiam la akcia societo fondiĝos, kaj okaze de sukceso la dividendo estos kvin mil pundoj.
— Kio garantias min, ke tiu junulo diris la veron? — demandis la Granda ĉefo.
— La Bubo montris la skribaĵon de la generalo. Ĉiuj legis tion atenteme, ĝi estas sufiĉe da pruvaĵo — respondis Rustulo.
— Mi volonte konsentas — diris la Bubo, — ke vi ricevu dudek kvin mil pundojn el la mono de mia frato, se vi liberigos lin.