— Ĉu se via frato — interrompis Sinjoro Ĉefkuracisto — simple deklaros, kiam ni jam liberigis lin, ke li havas nenion komunan al tio, kion vi promesis?
— Mi ne timas tion — murmuris la kapitano, — liberigite li estos sur nia ŝipo, kaj tiel, mi opinias, ni povos facile persvadi lin pri ĉia konsento… Sed se la inventaĵo ne estas bona?
— Tiam — diris Rustulo sincere, — alte estimataj akciuloj, ni vane perdis tempon kaj monon. Fine ja, sen risko ne estas negoco.
— La afero plaĉas al mi — cerbumadis Fred la Malpura. — Estas inde riski ion por kvin mil pundoj. Sed mi devas liveri mian varon al Kolombo. Tie mi akiros ŝipon kaj personaron. Se estos mono.
— Mi konsentos, sed nur tiam, se mi rericevos la kvincent pundojn krom mia koncerna parto — diris la Granda Ĉefo. Ili komencis diskuti denove. Rustulo refoje batis la Grandan ĉefon, fine la akcia societo fondiĝis. Ili surpaperigis la kontrakton. La Granda ĉefo donis monon al Fred la Malpura por lui ŝiopon en Kolombo, sed por havi garantion, li ricevis la leteron de la generalo, sen kiu Leven ne rajtis paŝi sur anglan terenon. Ankaŭ la Bubo subskribis la dokumenton. Morbitzer kovris la vojaĝkostojn de la Ĉefkuracisto, Rustulo, la Bubo kaj Klabo ĝis Kolombo. Prezidanto: Morbitzer, afergvida direktoro: Fred la Malpura.
T R I A Ĉ A P I T R O
La membroj de la akcia societo evitas la sensacion. Rustulo divenas sekreton. Fred la Malpura vizitas iun sian amikon, ĝi kaŭzas komplikaĵojn, sed oni ne mortbatas ilin.
Poste ili ŝtelas malpli grandan militŝipon.
Antaŭtagmeze pluvegis. La membroj de la akcia societo kunvenis por fari lastan priparolon. La Granda ĉefo transdonis al la Bubo permesilon pri petroesplorado, valida je la nomo Harry Leven, kaj li deziris bonan vojaĝon. Bedaŭrinde la legitimilo de Rustulo estis osoplato, kovrita per celofano, valida nekorekteble je la nomo de d-ro Verhagen, kaj ĝi rajtigis lin ekloĝi en Birmo, kiel la specialisto de dormomalsano. La Ĉefkuracisto kaj Klabo ricevis ordinaran maristan legitimilon, alinoman, ĉar ili estis forstrekitaj el ĉiu loglibro de la mondo pro malnovaj krimfaroj. La Ĉefkuracisto iam soldatservis, kiel ŝipmekanikisto, Klabo, kiel telegrafisto. Sed ĝi jam okazis tre longe.
— Nun aŭskultu min! — diris la Granda Ĉefo. — Ĉar mi financas la kompanion, mi rajtas kontribui al la elspezoj per naturaĵoj. Mi povas kalkuli la vojaĝkoston ĝis Kolombo pro kvar personoj, cent kvindek pundoj… tial nun mi donos al vi cent kvindek pundojn malpli, kaj vi ĉiuj kvar ricevos po unu ŝipbileton kun provizo ĝis Kolombo. Ĉar nokte malsaniĝis societo, konsistanta el kvar personoj, ĉe iu mia konato, kaj hazarde ili havis kvar ŝipbiletojn. Tiuj kompatindaj, malsanaj homoj jam ne ĝenos vin, almenaŭ mia konato diris tiel, kiu estas tre fidinda homo. Li vendis al mi kvar biletojn, validajn ĝuste al Kolombo, por la ŝipo Vulkania, kiu ekveturos tagmeze. Du biletoj estas unuaklasaj, kaj du triaklasaj por servistoj. Rustulo kaj la Bubo vojaĝos per la du unuaklasaj biletoj, Klabo kaj la Ĉefkuracisto per la triaklasaj.
— Ni akceptos vian proponon en valoro kvidek pundoj — diris Rustulo.
— Cent dudek — lamentis la Granda Ĉefo.
Post mallonga piedbatado ili interkonsentis en naŭdek pundoj. Morbitzer transdonis la biletojn, la legitimilojn kaj kvarcent dek pundojn al Fred la Malpura, ke en Kolombo, kie li atendos ilin, li povu lui ŝipon.
— Alo! Sed ankaŭ vestaĵoj estas bezonataj al tio — diris Rustulo. — La Ĉefkuracisto kaj Klabo povas vojaĝi, kiel ili volas. Sed la Bubo kaj mi estos iom suspektindaj, se ni eksidos tiel tagmanĝi en la unuaklasa restoracio.
Tre malfacile ili akiris du grandegajn valizojn, kaj la konatoj de la Granda Ĉefo provizis ilin per la necesaj vestaĵoj. Troviĝis inter tiuj smokingo kaj tola vestaĵo, eĉ stria, verda golf-kostumo en la vestaĵaro de Rustulo. Poste Fred la Malpura priparolis kun ili, ke li atendos la kvar homojn en Kolombo, ĉar li ekveruros pli frue kun la kontrabandistoj.
— En Kolombo estos ŝipo kaj personaro, poste ni ekveturos al Ranguno per plena vaporo. Adiaŭ…
La Vulkanio estis vera luksa vaporŝipo. La ventoliloj, zumis konstante, la grumo kredencis la glaciajn trinkaĵojn, iliaj nigraj kruroj fervore kuradis supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, glasoj tintadis, kaj la koro de la ŝipo, la moderna motoro preskaŭ senbrue funkciis en gumsidejo. Inĝeniero Leven iom malfrue alvenis por vespermanĝi, ĉar longe daŭris, dum li surprenis sian smokingon. En la grandega manĝo-salono kun brilanta pargedo ĉiu estis kune, la virinoj en silka kostumo, kaj la sinjoroj en smokingo. D-ro Verhagen vekis iom da sensacio, ankaŭ kiu bezonis multe da tempo por alivesti sin, fine li apeis en stria, verda golf-kostumo. La ĝeneralan konsterniĝon li prenis kiel rekonon. Leven (petrolesploristo) pro surprizo faligis kafkuleteron sur sian pantalonon, kun ia blanka saŭco.
Tiam enpaŝis en la ĉambron Earl of Sudessex, akompanate de angla kapitano. La princo, kiu flankbranĉe estis parenco de la angla dinastio, aspektis ne pli ol deknaŭ jarulo, kvankam efektive li jam havis pli ol dudek du jarojn. Li estis maldika, delikatvizaĝa junulo, kaj malgraŭ lia junaĝo li jam estas kolonelo en la kortega gvardio de lia reĝa moŝto. Al lia akompanantaro apartenis stab-kapitano Bradford. La kapitano aspektis ĉirkaŭ kvardek jarulo. Li estis malaltstatura, sed fortika viro kun saĝa vizaĝo. Li kondutis tiel al Earl of Sudessex, kvazaŭ li estus lia adjutanto. Lia ekscelenco persistis partopreni la komunajn manĝadojn. Neniu estus kredinta pri tiu delikata, knabineska sinjoro, ke li estas eminenta, ĝisosta soldato, kiu lastfoje pace aranĝis certe okazontan militon sude en Kenjo, kiel la komisiito de la koloniafera ministro. Oni mensiis lin, kiel estontan koloniaferan ŝtatsekretarion, kaj spite al lia junaĝo li estis sufiĉe sperta, ĉar li pasigis siajn kvin soldatjarojn parte en afrikaj, parte en hindaj kolonioj. Earl of Sudessex kapbalancinte prezentis sin al la gastoj, kiuj ekstaris kvazaŭ je komandvorto.
— Li estas interesa homo — flustris doktoro Verhagen al sia amiko, al la inĝeniero de tergasoj. Poste li aldonis: — Ankaŭ la uniformo estas tiel okulfrapa, kiel la golfkostumo.
La princo klopodis konversaĉii familiare kun la najbaroj, sed la etoso estis sufiĉe ĝenata. Bedaŭrinde ankaŭ doktoro Verhagen sidis en lia proksimo, kaj la princo, ĉar eble okulfrapis lin la golfkostumo, li alparolis ankaŭ Rustulon.
— Ĉu la unuan fojon vi vojaĝos al la tropiko, sinjoro?
— Ne, sinjoro — li respondis iom komfuzite. — Mi estas doktoro Verhagen, kaj la dormomalsano… la esplorado…
— Atendu nur! Doktoro Varhagen! Nu jes! Antaŭ du jaroj vi skribis interesan artikolon pri la dormomalsano de apud la rivero Kongo, al iu angala, kuracista fakrevuo.
— Ĉu tio okulfrapis al vi, sinjoro? — li balbutaĉis.
— Kompreneble. La dormomalsano estas serioza problemo por la kolonia armeo. Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Tre interese vi mencias en iu via artikolo la socian kaj moralan kunligon de la latenta tempo rilate la krimfaron de la indiĝenoj.
— Jes… Ĝi do okazis tiel… Mi opinias, ke estus pli bone paroli pri ĝi alifoje kun via ekscelenco. Eble troviĝas tiuloj inter la gastoj, kiuj ne simpatias kun la dormomalsano.
Li sukcesis elturniĝi. Lia konfuza konduto ne estis okulfrapa al la princo. Li alkutimiĝis, ke homoj, estimantaj reputacion, ne povas paroli kun li objektive.
La trankvila rigardo de la kapitano rigide direktiĝis al Rustulo. Li estis pli suspektema. „Diablo forportu Morbitzer-on” — pensis Rustulo pro ĝenateco, kaj li estis feliĉa, kiam la vespermanĝo finiĝis.
…Ili staris unu apud la alia ĉe la balustrado de la ferdeko. La Bubo estis tiel beleta en smokingo, kiel profesia dancisto. Li nur ne estus ĉiam malgaja. Rustulo estis klarvida pri tio, se li ne ŝatus tiun knabon, li eĉ ne pensis fondi la strangan akcian societon. Li neniam volis havi multe da mono. Li pensis pri tio, kiam li iris al sia kajuto. En la mezo de la ŝipo, senpere sub la komandponto, du kajutoj estus unu apud la alia: tiuj de la princo kaj la kapitano. La ondofrapado estis malpli sentebla sur tiu ĉi parto de la ferdeko, tiuj do estis la du plej bonaj apartamentoj. Lumo filtriĝis tra la fenestroj, kaj estis aŭdebla mallaŭta parolado.