Rustulo ekhaltis subite kaj restis staranta paraliziĝinte.
La voĉo de la princo estis bone kaj klare aŭdebla tra la fenestro:
— Ĉu vi estas certa pri tio, ke Tom Leven restadas en Birmo?
— Jes, mi estas certa, ekscelenco.
Tom Leven!
Duon nokton li ruliĝadis en la lito sendorme. Kia nekredebla ludo de la sorto? Kion volas tiuj du altrangaj soldatoj de Tom Leven? Li diris nenion al la Bubo. Kial maltrankviligi lin? Ĉiuokaze estus bone ekscii, kien ili vojaĝas, kaj kian rilaton ili havas al Tom Leven? La ŝipo ne veturos plu ol Kolombo. Kiel li povus subaŭskulti ilin? La du kajutoj staris meze de la ŝipo, tiuj ne kuntuŝiĝis kun aliaj kajutoj, kaj elektraj lampoj lumas ĉirkaŭe. La kapitano plej ofte estas sur la komandponto, kaj matroso konstante gardostaras antaŭ la kajuto de la granda sinjoro.
Hm… Estas evidente, ke li tamen devas subaŭskulti ilin morgaŭ. Jes, ĝuste morgaŭ.
Antaŭtagmeze, kvazaŭ li nur ĉirkaŭpromenus sur la ŝipo, li enrigardis la interferdekon laŭ sinjora kutimo. Ĉar li vidis, ke en iu angulo oni kartludas, li rapidis tien, kaj Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo vere sidis meze de homgrupo.
— Sinjoroj — ekparolis Rustulo, — ĉu hazarde troviĝas inter vi tajloro? Hieraŭ mia smokingo ŝiriĝis, mi volonte pagus la klopodon, se iu kudrus ĝin.
Sinjoro Ĉefkuracisto leviĝis:
— Mi estas tajloro, mi volonte riparos vian smokingon, sed mi ne akceptos monon pro ĝi.
— Eble bonan cigaron. Venu en la kajuton n-ro kvin, amiko mia, se vi enuos la kartludadon.
— Mi povas veni ankaŭ nun.
— Ĉu okazis io? — li demandis Rustulon, kiam ili iris duope al la unuaklasaj kajutoj.
— Ankoraŭ, sed okazos io. Ĉu vi vidas tiun kajuton? Vespere matroso kutimas staradi antaŭ ĝi. Ankaŭ nun li estas tie. Vi forportos la smokingon, kaj vi suprenvenos dum la vespermanĝo. Hodiaŭ mi ne malsupreniros vespermanĝi. Mi staros ĉi tie sub la komandponto… Sed malantaŭ la ventumtubo tiel, ke oni ne vidu min. Vi iros al tiu matroso kun mia smokingo kaj demandos, kien vi portu ĝin, ĉar vi ne trovas la kajuton n-ro kvin. Se la matroso akompanos vin ĝis la turniĝejo, metu la somkingon en mian kajuton.
— Mi komprenas. Dume vi enŝteliĝos en la negarditan kajuton, kaj vi ŝtelos ĉiuspecajn objektojn.
— Mi eniros tien por subaŭskulti, vi, bruto.
— Bone, bone… Tamen, se vi kunportus ion, mi esperas, ke vi ne tromos min…
— Nun estas la plej grava afero: noktomeze tranĉu la elektran konduktilon.
… Je la oka horo vespere, kiam ĉiu sidis ĉe la tabloj por vespermanĝi, escepte dorktoron Varhagen, la matroson, starigitan antaŭ la pordon de la kajuto de Earl, preskaŭ kaptis paroksismo de furiozo pro tiu ebria tajloro, kiu petis lin plorante kunkanti la ŝlagron „God Save the King” kaj montri la kajuton n-ro kvin. Dume li konstante falis al la kolo de la matroso kun la somokingo, fine li enuis tion, kaj kaptinte la kolumon de la Ĉefkuracisto, li trenis lin al la kajuto de doktoro Verhangen, poste li reiris al sia posteno spiregante. La ekscelenco kaj la kapitano ĵus suprenvenis el la restoracio…
Rustulo ŝteliris en la banĉambron de la kapitano. Li kalkulis tiel, ke same, kiel la antaŭan tagon, ili trinkos nigran kafon aŭ likvoron ĉe Earl. Se li ne invitos la kapitanon, tiam okazos granda problemo. Li estis bonŝanca. La kapitano trinkis nigran kafon kun sia superulo. Rustulo elŝteliĝis el la banĉambro kaj premis sian orelon sur la maldikan vandon de la kajuto. Li bone aŭdis la plej mallaŭtan vorton. Ili ne paroladis pri Tom Leven.
Tamen Rustulo ne bedaŭris, ke li subaŭskultis.
— Ĉu laŭ via opinio, tiu Kvang devenas el Ĉinio?
— Laŭ mi — respondis la kapitano — Kvang en neniu armeo soldatservis. Eble li estas ia ĉina bandaĉestro, kaj li nomumis sin mem generalo.
— Sed mi ne konsideras lin bandaĉestro. Unuavice ni intertraktos kun li. Se Kvang akceptos min reĝo, ankaŭ mi akceptos lin mia generalo. Tio certas, ke militiro ĉe la norda limo de Birmo kostus tre multe da mono kaj la vivon de multj homoj.
— Nek la francoj volas la militiron, sed eĉ koste de oferoj ĝi estus grava el tiu vidpunkto, ĉar oni kontrabandas la armilojn tra tiu tereno al Malantaŭa Hindio kaj al Birmo.
— Jes, jes… Estas esperige, se la anglaj kaj la francaj interesoj koincidas.
— Se ne sukcesus interkonsenti kun tiu Kvang, tiam la anglaj kaj la francaj taĉmentoj, koncentritaj el Malantaŭa Hindio kaj el Birmo, venkus la hordoj de la generalo.
— Mi nur en ekstrema okazo decidiĝus por tio. Unue okazu la „diplomatia tablo”. Per mono, per bela vorto, per rango eble ni povos influi tiun Kvang-on. Nur tiam mi dicidiĝus persvadi la francoj kaj kompreneble la anglojn por fari trupmovojn, se Kvang pruviĝus obstina — diris Earl.
— Ne forgesu via ekscelenco, ke oni intertraktadas kun generalo Kvang el aliaj landoj.
— Ĉu vi konas iun, kiu jam parolis kun tiu Kvang?
— Li estas saĝa homo. Li faras misteron el sia persono. Li bivakas en la ĝangalo kun ĉiuspecaj indiĝenoj. Kaj ĝis nun li parolis kun neniu. Tio certas, ke li estas plenpotenca sinjoro ĉe la limo, kaj se li volas, li permesos la liveron de tiu grandega armil-transportaĵo, kiu alvenos tra Ĉinio.
— Antaŭ ol tiu transportaĵo alvenus, aŭ ni interkonsentos kun li, aŭ ni ekmilitos kun la francoj kontraŭ li. Sed mi persite fidas la diplomatian tablon. Tial mi ŝatus ekveturi el Kolombo kiel eble plej baldaŭ.
— La krozŝipo „Radzeer” venos por ni la dek kvaran de la monato, kiam ni alvenos al Kolombo, ĝi jam atendos nin.
„Li babilaĉas pri enuaj aferoj” — pensis Rustulo. Kvankam eblas, ke li povos utiligi ĝin. Sed nun jam estus bone eliri el la kajuto de la kapitano. Estisi ĉirkaŭ noktomezo. Subite la lampoj mallumiĝis. Iu tranĉis la elektran konduktilon. Rustulo vidis la estingiĝantan lumon tra la fenestro. Li tuj elŝteliĝis el la kajuto.
Sekvan tagon antaŭtagmeze Rustulo rakontis ĉion al la Bubo. La juna Leven estis multe pli bone informita pri la altrangaj personoj.
— Mi memoras — li diris, — ke antaŭ nelonge la ĵurnaloj skribis pri la misio de Earl of Sudessex. Ekzistas disputata regiono en la norda parto de Birmo, kiu estos komuna angla-franca koncesia tereno sub la kontrolado de Earl of Sudessex.
— Kial ili menciis la nomon de Tom Leven?
— Nek mi scias tion — respondis la Bubo mediteme. — Multe da konfozaj aferoj povas esti ĉirkaŭ mia frato, kiujn mi ne konas. Mi sentas tiel, ke granda maljustaĵo okazis al li.
— Vidu… efektive li tamen murdis. Ankaŭ mi jam murdis homon, sed nur vidalvide, pro memdefendo. Ne koleru, sed kiu mortigis virinon…
— Rustulo… vi nun eble priridos min… sed mi… pensas, ke io enigma estas en tiu murdo, kiun mi ŝatus kompreni, antaŭ ol mi prijuĝus mian fraton. Kial li iris viziti sian amikon, post kiam li murdis. Kial li fuĝis nur tiam, kiam la ĵurnaloj jam publikis, ke li estas suspektata. Kial li lasis sian ĉapelon sur la okazejo de la murdo? Kial li eliris tra la ĉefeneirejo, kaj laŭ la aserto de la ĵurnaloj, li eĉ atendis iomete taksion kaj ekfumis cigaredon? Ĉio ĉi ŝajnas ridinda… Sed mia frato estas tre saĝa homo, kaj se li jam murdis, li ne faras tiom da misagoj.