— Hm… Jes, tiel ĝi ŝajnas iom stranga. Mi jam aŭdis tion, ke murdisto false donis sian honorvorton. Sed atendi taksion antaŭ la okazejo de la krimfaro kaj cigaredi… Sed kial li fuĝis, se li estas senkulpa?
— Ankaŭ vi estus fuĝinta en la sama situacio. Tiom da pruvaĵoj estis kontraŭ li, ke li estis nesavebla, malgraŭ tio, se li estas senkulpa.
— Nu, sed iu tamen mortigis la virinon?
— Ĉu vi volas aŭskulti analizon?
— Kion?… Ĉu ĝi estas tia, kiel la dormomalsano?
— La analizo estas diseriga esplorado de la konsisto de io, kion ne povas kompreni nur laŭ la detaloj. Iu tuj post la foririo de mia frato eniris al Helena Aldington. Li vidi la ĉapelon de Tom Leven tie, kaj li mortpikis la virinon, sciante, ke ĉiu supektos Tom-on. Kiel vi opinias pri tio?
— Laŭ mi, la analizo estas tia afero, kiun oni povas kapti anstataŭ la murdisto, sed ne eblas pendumi. Ankaŭ mi diras analizon: kiu havis la intereson suspektigi vian fraton, kaj mortigis la virinon? Eble tiu homo, kiu ŝtelis la inventaĵon de via frato pere de la virino.
— Brave! Ĝi estas tre bona analizo. Ĉiuokaze, se ni scius, kiu prezentis la saman inventaĵon, eble ni povus solvi la aferon pli facile. Se ne li mortigis Helena Aldington-on, eble iu, kiu havas ian rilaton kun li. Kiel vi opinias?
— Sufiĉe jam cerbumadi pri la analizo, prefere ni iru en la bufedon!
…Estis vespero. Kelkaj blanke saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin supren el la olekoloraj ondoj de la Hinda oceano. La Suda Kruco klare brilegis inter la miriado da fajrerantaj steloj, kiel ia grandega Signo Laŭda sur la mantelo de la senfina ĉielo. Lontane multaj lampoj aperis ĉiam pli akre, fine grandega slogantabulo lumis klare en la malproksimo, superante la brilegon de la haveno.
TEO LIPTON’S
Ili alvenis en Kolombon.
Rustulo diris al la du aliaj Konfesigantoj, ke ili serĉu Fred la Malpuran. Li kaj la Bubo tuj luis rikison kaj veturigis sin al la Fort. Fort estas belega, grandega urboparto, kie vivas riĉaj turistoj kaj elegantaj sinjoroj. Kompreneble ili loĝis en la hotelo Grand Oriental. Vespera alvenis la du aliaj membroj de la akcia societo el sia esplorvojo. Ili estis tre deprimitaj.
— Kio estas al Fred la Malpura? — demandis Rustulo nervoze.
— Li vizitis iun sian amikon — respondis Kablo malgaje.
— Nu kaj?
— Kial nu kaj? Lia amiko havas drinkejon en la suburbo, kie cetere oni ludas ruleton kaj fumas opion. Fred alvenis jam matene, de tiam li ludas kaj drinkas. Mi pensas, ke li jam ne havas pli multe el nia mono, ol kvindek pundojn.
La Bubo paliĝis.
— Ni provis venigi lin — daŭrigis Klabo.
— Kion li diris?
— Ke ni iru en la inferon.
— Konduku min tien — kriis Rustulo.
Ili ekiris al la suburbo de Kolombo en la sufoke varma vespero. Baldaŭ ili preterpasis la argilbrikajn domojn de la indiĝenoj, nigraj virinaj kapoj rikanis al ili el la lumigitaj fenestroj, kaj sonis fajfanta muzikaĉo.
Post unu horo ili povis ekvidis „sian kapitanon” en iu ludkazinaĉo de la kvartalo de la indiĝenoj. Li salutis siajn kamaradojn per kapmoveto kaj fiksirgardis la tablon kun intereso. La malaja krupiero turnis la ruleton, kaj kuris la ostoglobeto. Plata-fruntaj, koloraj vizaĝoj fiksrigardis antaŭen, brilantaj pro ŝvito. Gajnis la numero 34. Fred la Malpura denove enŝovis mezen multe da papermono. La tri Konfesigantoj kaj la Bubo konjektis, ke la kapitano ĝuste nun defraŭdas la monon por la elspezoj de la ekspedicio kaj de ilia provianto, sed kion fari? Fingrumante sian barbon, Fred rulumis tri samformajn, ĉinajn halplektaĵojn el sia kafbrunaj, grizaj haroj, poste li turniĝis ridetante:
— Kiel vi fartas?
Sed iliaj amikoj atentis la ostoglobeton, kiu devintus halti ĉe la numero dudek, por ke la sorto de la ekspedicio ne estu duba. En la matplanka ĉambreto ŝvebis sufoka, varmega malbonodoro, trampaj tamiloj, negroj kaj ĉinoj staris ĉirkaŭ la tablo premiĝinte unu al la aliaj, kaj la malaja krupiero kun nazumo rikanis konstante. El iom pli malproksima ejo sonis citro. La globeto haltis ĉe la numero dek. Fred la Malprua leviĝis de sur sia loko kun serena rideto, kaj li suprenigis sian pantalonon prenite ĝin je la rimenzono per unu tiro, poste li ekparolis jene:
— Pardono, sinjoro, sed mi opinias, ke ĉi tie oni trompas.
En la sekva momento tranĉilklingo ekbirlis en lia mano, ĝi kuris sur la drapo de la tablo, kaj tuj videbliĝis gumtubeto, kiu komenciĝis sub la aparato, kaj ĝi finiĝis en la mano de la krupiero, tiel ebligante, ke li eligu la kurantan globeton el tiu truo per la pumpita aero, kiu signifis la plej grandan gajnon.
La krupiero leviĝis rikanante, poste li eltiris sian revolveron, sed ĝi ankoraŭ ne estis duonvoje el lia poŝo, kiam Fred la Malpura ĵetis al lia kapo la argilpoton, metitan sub la lampon por kolekti la defalintajn moskitojn. La malajo falis surdorsen sangokovrite, dume li haste kolektis per sia alia mano la papermonojn, kiujn li ŝovis en sian ĉemizbrustumon. Ĉio ĉi okazis fulmrapide, kaj tuj poste eksplodis nepriskribebla perplekso. Iu saltis al la kapitano el dorsdirekto en la mano kun tranĉilo, tiun Sinjoro Ĉefkuracisto ĵetis trans la rulettablo per unu movo. Pafo knalis, en la mano de la ĉeestantoj aperis tranĉiloj, revolveroj. Fred la Malprua certe estus ŝirita je pecoj, se subite Rustulo ne estus tutkorpe streĉinta sin al la rulettablo, kiu renversiĝis kaj disigis la ĉirkaŭstarantojn. La danĝera dratŝnurego de Klabo frakasis la kapon de kolosa ĉino, kaj Sinoro Ĉefluracisto inspirita de ekideo, komencis pafadi blinde. Kelkaj homoj ŝrikadis.
La Bubo paraliziĝinte kaŭriĝis ĉe la muro. Oni mortigos ilin! Poste lia rigardo falis sur Rustulon. Li rigardis lin kun timiĝinta miro.
La ruĝhara junu staris kun disigitaj gamboj, lia gumbastono frapis dekstren-maldekstren, kaj kien li batis, karno ŝiriĝis, piedbatonta kruro rompiĝis je patelo, kvar fingroj de pikonta mano mueliĝis, paraliziĝintaj poreterne, se iu proksimiĝis al li, li denove ĵetis tiun al la aliaj, kaj fine, kiel ia furioza demono deŝiris la olelampon de sur la plafono, kaj li ĵetis ĝin komplete al la momente retiriĝintaj atakantoj. La vestaĵo de kelkaj homoj ekbrulis, kaj estingruliĝantaj ili hurlis. Ankaŭ la mato, la renversiĝinta tablo ekflamis, kaj fantomeske dancanta, flava lumo prilumis la interbatiĝantojn desube, deturniĝintajn de sia homa naturo. Sed konstante alvenis aliaj helpantoj tra la enirejo. Sinjoro Ĉefkuracisto en la mano kun disrompiĝinta seĝo terure bategis ĉirkaŭ si. Fred la Malpura kolektis monbiletojn el sub la plando de la luktantoj, ĝis iu batis lin je la nuko, tiam li salte leviĝis kaj ekiris al la elirejo. Kvazaŭ li estus disklinanta kanojn, tiel oni lasis vojon al li. Ĉar en trunk-alto li tenis du tranĉilojn en siaj manoj, kaj per trankvilaj, malrapidaj movoj li pikadis dekstren-maldekstren. Atinginte la malantaŭan pordon, li eklevis sian ĉapon kaj foriris. La ĉambro pleniĝis de fumo, la homoj iris ŝanceliĝante al la vitropordo de la drinkejo, kie neatendite Klabo malfermis la vojon, dank’ al okdek kilograma, negra, profesia batiĝanto, kiun li ĵetis tutkorpe al la pordo, ke li disrompis la vitron, kadron, kiel li falis en la drinkejon sangokovrita, kaj li restis kuŝanta. La Konfesigantoj retiriĝis ĝis la malantaŭa enirejo, ĵetante ĉiujn rubaĵojn ĉemanajn al la kontraŭuloj, kaj post nelonge ili estis ekstere en la nokto. La flamoj jam ekflagris el la argilbrika drinkejo, fajfado, kriegado, amaso de kuregantaj homoj estis videblaj ĉe la ĉefenirejo, kaj la kvar blankuloj komencis kuri.
— Haltu! — kriadis Rustulo. — Sankta Dio, la Bubo! Ni forgesis lin tie!
Ili kuregis reen. Sed Rustulo antaŭis ĉiun. Li neniam en la vivo sentis tian timzorgon. Kompatinda, malforta knabo! Li sentis nur nun, kiom li ŝatis lin. Li kuregis tra la malantaŭa enirejo. Sufoka fumkolono frapis en lian vizaĝon. Li ligis naztukon antaŭ sian buŝon kaj penetris la fumon. Fajro ekflamis el la ruletejo. Kiel trovi la knabon? Li ne vidis pro la densa fumo, kaj ĉiupaŝe li stumblis pro senmovaj korpoj. Ili faris vere bonan laboron ĉi tie.