Li sufokiĝadis kaj veriĝis. Fine li ekvidis Leven-on ĉe la brilo de ekflagranta flamo apud la muro. Li estis en sida pozicio, kiel li svene falis sur la plankon. Li ĵetis la knabon sur sian ŝultron, kiel ian sakon. Dume li sentis, ke li jam brulas, kaj lia haŭto krevadas pro la varmego. Li blinde palpadis ĉe la muro, flamanta trabo falis apud li, kaj la fajreroj bruletigis lin. Li sentis, ke li senkonsciigos… Poste li elvenis stumbletante tra iu aperturo kaj pene trenis sin plu…
Li estis malantaŭ la domo, denove sub la stelplena ĉielo, je kelkpaŝa distanco de la landvojo, sur kiu ili kuregis antaŭ nelonge. Li enspiris profunde kaj metis la knabon sur la teron. Li ekvidis siajn tri amikojn sur la vojo, prilumita de la flamoj. Ili luktegis ĉe la muro de la vidalvida domo proksimume kun kvindek indiĝenoj. Dorsapogiĝinte al la muro, ili ankoraŭ sukcesis teni sin malproksime de la malamikoj, sed ŝajnis, ke dum momentoj la furioza popolo venkos ilin. Rustulo elprenis sian gumbastonon, li denove enspiris profunde, poste li ekiris al la interbatiĝantoj singarde por malfermi vojon, atakante ilin el dorsdirekto. Tiam alvenis la polica aŭtomobilo kun granda sierenado el la direkto de la urboparto Fort.
Kaj la teatra ludo finiĝis.
Ĉiu kuregis.
Ĉar ĉi-regione vivis nek plendanto, nek procesanto, ĉiuj partoprenantoj de la okazaĵo, blankuloj kaj kolorhaŭtuloj, batfaligitoj kaj trompitoj, atakantoj kaj defendantoj apartenis al la vasta familio de la akuzitoj, bone kontataj laŭ kriminala kodo.
Ankaŭ Rustulo rapide kaŝiĝis en la fosaĵo apud la landvojo kaj kurbdorse kuris, dume sufiĉe maltakte, kiel ian ĉareton li trenis la Bubon malantaŭ si, preninte lin ĉe la pojnoj.
…Post duonhoro li haltis sur bruligita kotonkampo. Li ĝemis laŭte kaj demetis sian ŝarĝon. Ĉar li trenis la Bubon sur la tero nur ĝis li malproksimiĝis de la polico, poste li jam kunportis lin.
La knabo kuŝis senmove.
— Nu! — diris Rustulo kaj skuis lin. — Kial vi malsanetas, idioteto?
Li kaŭriĝis apud lin sur la teron, kaj kelkfoje li frapetis lian vizaĝon, poste li malbutonumis la mantelon de la knabo por froti lian bruston ĉe la koro. Poste li tuj butonumis ĝin.
La Bubo estis virino.
Cikadoj ĉirpis ĥore, kaj la langvoraj floroj de la bruliĝintaj kotonkampo iomete balancis sian kalikon en la delikata, vespera venteto, kiun la fluso kunportis. De sur la senmove brilanta firmamento malrapide ekmoviĝis stelo kaj tiris longan, blankan strion post sin subite sur la nigra fono de la ĉielo.
Rustulo ekfajfis, poste li gratis sian kapon. Nu, ĝi estas bela idiotaĵo. Mi tre dankas. Tamens se li pensis pri tio, kion entreprenis tiu knabino, kaj kion ŝi plenumis, nur de tiam, kiam li prenis ŝin el la manoj de Krokodilo, li rigardis sur la Bubon kun sincera estimo. Kiom da virinoj ekzistas en la mondo, kiu farus la samon por sia frato.
Li tuj decidis, ke li ne informos la knabinon pri tio, kion li eksciis. Ne estus oportune inicii siajn amikojn. La Bubo malfermis siajn okulojn. Ŝi laŭte ĝemis, poste side leviĝis.
— Ĉu vi fartas pli bone? — ekgrumblis Rustulo.
— Jes… Mi sentas tiel…
— Nu ek, ni iru!
Ili ekiris silente unu apud la alia al la urbo.
— Vi estis fripono, vi restas tio, kaj vi ĉiam estos tio.
— Ni lasu tiu eternan personan atakon — respondis Fred la Malpura. — La mono perdiĝis kaj fino.
Sinjoro Ĉefkuracisto surkraĉis lin.
— Estas neeble trakti kun nervozaj homoj — diris Fred kaj viŝis sian vizaĝon. — Kion vi volas? Mi ŝuldas al vi ekveturigi vin hodiaŭ vespere per bona ŝipo al Birmo, kaj reveturigi vin. Nun estas la kvina horo aŭrore, kaj vi rajtas diri malĝentilaĵojn, se la ŝipo ne estos je via dispono hodiaŭ vespere je la deka kaj duono.
— Kiel vi volas akiri monon sen mono?
— Mi ne ŝuldas vin, per klarigo nur per ŝipo, personaro kaj provizo. Estu de je la deka kaj duono vespere ĉe la suda parto de la insulo. Ĉe la digo Poin de Galle, ĉe la haveno de la fiŝistoj. Ĝi estas unu kaj duono da distanco de ĉi tie. Mi avertas vin, ke vi estu ĝustatempe tie, ĉar la ŝipo ekveturos akurate, kvazaŭ laŭhorare.
— Kia ŝipo ĝi estos? — demandis Rustulo.
— Nek mi scias tion — respondis Fred la Malpura, — ie mi akiros unu. Ĝis revido. — Kaj li iris. La aliaj postrigardis lin kun sincera estimo. Kiam li trankvile paŝadis, enpoŝiginte siajn manoj, kun balanciĝinta korpo super sia kurb-krura irmaniero, li mem estis la enkorpiĝinta memfido. Poste la societo disiĝis, kiam ili priparolis, kie ili renkontiĝos vespere. Klabo kaj Sinjoro Ĉefkuracisto vizitis malnovan amikon en la prizono, la Bubo reiris en la hotelon por ripozi ĝis vespero.
— Ĝis revido — li etendis sian manon al Rustulo. — Nun jam la duna fojon vi savis mian vivon, kaj mi tute ne scias…
— Ni lasu tiujn idiotaĵojn. Ne plu diru tiaĵojn, se vi volas, ke ni restu bonaj amikoj.
— Mi volas tion — respondis la Bubo fervore, kun sinceraj, grandaj, brilantaj okuloj, kaj Rustulo iom deturnis sian kapon, ĉar li embarasiĝis pro la rigardo de la knabino.
— Nun iru en la hotelon, vespere mi venos por vi. Ĝis revido. — Lasante la Bubon tie, li rapide foriris sen tio, ke li estus returninta sin. Kvankam returniĝinte li estus vidintea, ke sia amiko longe postrigardas lin.
Poste okazis tiaĵo al Rustulo, kio ne estis en lia familio cent jarojn retrospektive laŭ ascenda linio de antaŭuloj. Li vizitis bibliotekon. La urban bibliotekon de Kolombo!
Li enprofundiĝis en legado de volumo da jarkolektoj de malnovaj londonaj ĵurnaloj. Li legis longe, dume liaj vestaĵo, ŝuoj, la ĵurnalo, la tablo, la planko eĉ lia maldekstra orelo estis cindrokovrita pro la multe da fumo de cigaredoj.
Li legis la krimaferon de kapitano Tom Leven el ĉiu ĵurnalo. Iu ĵurnalo ekzemple priskribis la domon kun ĉiu flankenirejo. La alia menciis, ke Tom Leven suspektas Helena Aldington-on pri la ŝtelo de sia milita inventaĵo. Oni publikigis nur kelkajn liniojn pri tio, ĉar ĝi rilatis militistan aferon. Sed oni skribis pri la ĉapelo, kiun la kapitanon lasis tie, pri la nekropsia protokolo, en kiu oni konstatis, ke iu mortpikis ŝin brusten per pinta papertranĉilo, kuŝanta sur la skribotablo, kiu penetris en ŝian koron, kaŭzante tujan morton. Ankaŭ la revolvero de Tom Leven kuŝis sur la skribotablo. Poste sekvis la glorigo de la polico, kiel rapide, kiom da fotoj ili faris, kiel ili pridemandis la personaron. Ili trovis fingropremaĵojn sur la prenilo de la ponardo kaj serĉis ankaŭ la ŝoforon, kiun veturigis kapitanon Leven. La viktimo kuŝis apud la pordo vizaĝaltere, la farinto eltiris la kestojn de la skribotablo, evidente li serĉis ion. Rustulo memorigis ĉion bone.
Poste li iris en la internacian drinkejon, mendis brandon kaj pensadis tri horojn.
Baldaŭ la pordisto de la hotelo Grand Oriental raportis al stab-kaptano Bradford, ke sinjoro deziras paroli persone kun lia ekscelenco Earl of Sudessex. Oni povis atingi Earl of Sudessex-on nur pere de la kapitano.
— Kiu estas tiu sinjoro?
— Doktoro Verhagen.
— Diru al li, ke lia ekscelenco ne povas akcepti lin, nur tiam, se li skribe petas aŭdiencon, indikante la motivon.
Post duonhoro alvenis negra grumo kun kuverto, kiu estis adresita al la kapitano. Jen tio estis skribita en la letero:
„D-ro Verhagen respektoplene petas aŭdiencon de lia ekscelenco, rilate la aferon de Tom Leven, per tio mi finas mian leteron kun alta estimato.