Datiĝis, hodiaŭ.”
— Akompanu tiun homon al mi — diris la kapitano.
Baldaŭ alvenis Rustulo en sia verda golfkostumo, rezervita por solenaj okazaĵoj. La kapitano ne diris al li, ke li sidiĝu. Li senmove fiksrigardis sian vizitanton kun saĝaj, esploraj okuloj.
— Kion vi volas? — li ekparolis fine.
— Mi deziras paroli kun lia ekscelenco en la afero de Tom Leven.
— Ĉu vi pensas pri la soldato, mortkondamnita antaŭ du jaroj?
— Jes. Mi ekhavis surprizan ideon rilate tiun aferon.
— Mi ne komprenas, kian rilaton havus via ideo kaj lia ekscelenco al la afero?
— Mi scias tiel, ke la vojaĝo de lia ekscelenco certagrade kunligas kun tiu afero — li diris aplombe.
— De kie vi scias tion? — demandis tre severe.
— Mi petis la aŭdiencon ne laŭ la polica senco. De kie mi scias tion, ĝi estas mia privata afero.
— Atentu, sinjoro! Militaj aferoj tamen ne estas viaj privataj aferoj! Rakontu al mi, kion vi volas, kaj se mi trovos ĝin taŭga, mi interpretos tion al lia ekscelenco.
La sango iom post iom leviĝis en la kapo de Rustulo.
— Se mia direndo ne interesas lian ekscelencon, mi rakontos tiujn al alia, supera instanco, menciante vian rifuzan konduton.
— Ĉu vi minacas min per reprezalio?! Ĉu vi kuraĝas agresema konduti ĉi tie?
— Bone. Mi tuj foriras.
— Vi volas blufi ĉi tie — diris Bradford — laŭ aŭdacaj informoj. Mi ne scias kial, sed tiu cirkonstanco sufiĉas rifuzi vin, kaj mi atentigas vin, ke vi povos facile bruligi viajn fingrojn, sinjoro, se vi okupiĝos pri tiu afero.
— Mi opinias, se mi pruvus, ke Tom Leven estis senkulpa, kaj samtempe mi malkovrus la veran krimulon, mi povus venigi Anglion pli proksimen por akiri la inventaĵon.
La kapitano rigardis lin mallonge, kvazaŭ li hezitus, ĉu komenci interparolon pri la temo kun tiu fremdulo? Fine li diris:
— Anticipe vi plie okupiĝis pri la dormomalsano. Eble ni transiru al tiu temo. Dum la pasintaj tagoj mi ricevis kelkajn tripanosomozojn inter du kunpremitaj vitroj, ĉar mia pasio en mia privata vivo estas la mikroskopo. El ĉiu parto de l mondo mi petas sendi al mi infektajn sangogutojn inter vitirotabuletoj. Nu, mi vidis blankajn makuletojn ĉirkaŭ la tipanosomozoj. Ĉu vi povus klarigi al mi, kio ĝi estas?
— Mi venis en la afero de Tom Leven…
— Mi promesas al vi, ke mi plenumos ĉiun vian deziron, se vi diros al mi, kio estas la tripanosomozo — diris Bradford aplombe.
Sekvis granda silento.
— La tripanosomozo, amiko mia, pri kiu vi aŭdis neniam — diris la kapitano, — estas la bacilo de la dormomalsono. Kies fama esploristo vi estas. Mi jam suspektis vin sur la ŝipo, sed mi volis eviti la abomenindan senmaskigon. Mi ne scias, al kies ŝtato aŭ agentejo vi apartenas, mi scias nur tion, ke vi ne estas kuracisto kaj Verhagen. Sed vi estas spiono. Eblas, ke vi volas monon de la princo, eblas, ke vi estas komisiita per la efektivigo de ia intrigo. Mia lasta vorto estas al vi: forportu vin, antaŭ ol zorgos pri via elpelo el la angla imperio poreterne.
— Sinjoro Kapitano — respondis Rustulo regante sin, — venos tia tempo, kiam vi pentos vian nunan konduton.
— Ĉu vi foriros, aŭ vi deziras alian trakt-manieron?
— Mi volas nur unu aferon — diris Rustulo starante ĉe la pordo, — renkonti vin iam en tiu loko, kiu ne estas sub angla direktado.
Estas vere, ke poste li tre rapidis. Ankaŭ sur la strato li murmuris en si. Kiel orgojla homo estas tiu angla oficiro. Kiam ekregis lin la infana scivolemo, kaj li pensadis pri tio, kiel interesa afero estas tiu kun la vitrotabuletoj. Oni simple kunpremas tiujn forte, kaj ili konservas la sangoguteton aŭ la spiron pli bone, kio estas inter la du vitroj, ol la stan-skatolo la sardiniojn. Kaj oni metas ĝin sub la mikroskopon. Tiel oni transportas guton da sango tra kontinentoj, kaj ankaŭ la blankaj makuletoj restos sendifektaj. Bonege.
En alia drinkejo li mendis viskion kaj skribis lingan, amikeman leteron al la angla ministero pri militaj aferoj.
En la fru-posttagmezaj horoj Earl of Sudessex kaj la kapitano, post impona militista parado ekveturis sur la krozŝipo „Radzeer”.
Je la deka horo vepere la kvar samvojaĝanoj, Rustulo, Klabo, la Bubo kaj la Ĉefkuracisto malsupreniris sur la vojo, borderita per palmo-aleoj al Point de Galle. Gizaj nuboj kolektiĝis sur la ĉielo, estis malamika, netrapenetrebla, nigra nokto. Vera, antaŭtempesta, hinda depresio estis sentebla en la aero. En tiu haveno vivis nur kelkaj fiŝistoj, iliaj retoj sekiĝis tie, kaj ili eltiris siajn malplenajn boatojn sur la bordon. Malpli proksime videbliĝis vico de sporadaj lampoj, tie estis la kvaranteno de Kolombo. Ampleksa, izolita tereno, en kies haveno, etendiĝanta en la profundan maron stagnis kelkaj ŝipoj kun flava falago, ĉar dumvoje iu malsaniĝis je ĥolero aŭ psitakozo. Ĉiu devis pasigi ses semajnojn en la kvarantenaj domoj, konstruitaj en la suda parto de la insulo, kiuj veturis kun la malsanulo aŭ kun la malsanuloj. La sveltaj palmoj kliniĝadis susurante ĉirkaŭ la malamikaj, forlasitaj hospitalaj domoj pro la subite alvenanta, strida musono. Se Fred la Malpura kunlaboras kun iu sia kontrabandista kunulo, li trovis bonegan lokon por surŝipigi siajn amikojn. Post nelonge malgranda vaporŝipo proksimiĝis. Sed ili trompiĝis. Ĝi rapide fornavigis al Kolombo. Pasis la deka kaj duono, kie malfruas Fred? Sur la lontana horizonto ne videbliĝis lampo, nur proksimiĝanta, bela militŝipo. Nu, diablo forportu ĝin! Fred kaj liaj negocpartneroj ne ŝatis esti en la proksimo de militŝipoj. Kaj tiu bela kirasŝipo komencas manovradi ĝuste ĉi tie. Se Fred ekvidos ĝin demalproksime, li certe ne kuraĝos veni ĉi tien per sia vaporŝipo.
— Mi opinias, ke hodiaŭ ni ne ekveturos de tie ĉi — diris Klabo. — Se Fred ekvidos tiun kirasŝipon, li ne kuraĝos albordiĝi eĉ morgaŭ.
Subite ili aŭdis plaŭojn en la mallumo, granda boato haltis ĉe la bordo, kaj Fred la Malpura saltis el ĝi.
— Nu, ek, ni iru — li diris rapide, flustrante, — enboatiĝu!
— Kie estas la ŝipo? — demandis la Ĉefkuracisto mirante.
— Ĉu eble vi ne vidas? Jen ĝi staras. Ĉu ĝi konvenos? Ĝi veturas per cent mejla rapideco po horoj. Ĝi havas karbon, oleon kaj poker-ludkartojn por unu jaro. Nur iru rapide, ĉar ne estas bone restadi ĉi tie kun ŝtelita militŝipo.
Ili staris paraliziĝinte. En la mond-historio senekzempla okazaĵo konsternis ilin. Oni tamen ne rajtas simple ŝteli grandegan, belegan, modernan kirasŝipon. Tiu memkomprenebla, senpera simpleco faris la eventon eĉ pli timiga, kiel Fred la Malpura diris la aferon al ili, ne komprenante, kiel eblas miri pri tio, kvazaŭ li jam estintus multfoje punita pro ŝtelo de senmastraj ŝipoj.
— Homo! — kriis Rustulo. — Oni pendumos nin ĉiujn pro tio.
— Kiel bagatelema vi estas hodiaŭ! Kompreneble oni pendumos nin. Ĉu tamen oni ne donos Laŭd-Signon pro ŝtelo de militŝipo? Ĉu vi venos, aŭ vi restos, aŭ kion vi volas fari? Pasis jam la dekunu horo, kaj mi ne ŝatus ekveturi malfruiĝinte.
Klabo rigardis la belegan krozŝipon emociiĝinte, poste li diris per tremanta voĉo pro miro kaj estimo:
— Fred, vi estas grandioza…
Post dudek minutoj la linia militŝipo „Balmoral”, iu el la plej modernaj ŝipoj de la orienta floto de lia reĝa moŝto, ekveturis per plena vaporo al Kalikato kun la membroj de la akcia societo.
K V A R A Ĉ A P I T R O
Kunligo inter malsana matroso kaj sana ideo. Ili provizas sin per cigaro kaj transvivas la katastrofon. Rustulo faras karieron.
Jes. Ĝi okazis. La evento ne estis publikita en la tuta mondo, ĉar la angla admiralitato kompreneble hontis tion. Vere ĝi okazis en nia epoko, eĉ nuntempe, ke kelkaj rezolutaj homoj, ĉar ili ne havis monon por vojaĵkosto, suriris krozŝipon, kiel frivola helpisto de la panisto, kiam li ŝtelas biciklon, kaj ili forveturis per ĝi. En la aŭroraj horoj amaso de telefrafoj kaj radiostacioj hurlis, ordonis, disponis, respodnis kaj demandis. De Londoni ĝis Singapuro kraketis la signoj, kaj destrojeroj kaj militŝipoj veturis kun fuzioza rapideco de sur ĉiu parto de la Hinda oceano por serĉi sian ŝtelitan ŝip-kamaradon.