La junulino levis la kapon kaj faris signon al la juna viro. Li rememoris, ke oni kaŝis de la maljuna grafino la mortojn de ŝiaj samaĝulinoj, kaj mordis sian lipon. Sed la grafino akceptis tiun sciigon, novan por ŝi, tute indiferente.
— Mortis! — ŝi diris, — kaj mi eĉ ne sciis! Ni samtempe estis nomumitaj kiel kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni prezentis nin, la Imperiestrino…
Kaj la grafino rakontis al la nepo sian anekdoton por la centa fojo.
— Nu, Paul, — ŝi diris poste, — nun helpu min stariĝi. Liza, kie estas mia tabakujo?
La grafino kun siaj servistinoj iris post la ekranegon fini sian tualetadon. Tomskij restis kun la fraŭlino.
— Kiun vi volas prezenti? — mallaŭte demandis Lizaveta Ivanovna.
— Estas Narumov. Ĉu vi konas lin?
— Ne! Ĉu li estas armea aŭ civila?
— Armeano.
— Inĝeniero?
— Ne! kavaleriano. Sed kial vi pensis, ke li estas inĝeniero?
La junulino ekridis kaj ne respondis.
— Paul! — la grafino kriis post la ekranego, — sendu al mi iun novan romanon, sed, bonvolu, ne iun el la nuntempaj.
— Pri kio temas, grand’maman?
— Ĝi do estu romano, en kiu la ĉefpersono strangolu nek la patron, nek la patrinon, kaj en kiu ne estu dronintoj. Mi terure timas dronintojn.
— Tiaj romanoj nun mankas. Ĉu vi eble volas rusajn romanojn?
— Ha, ĉu ekzistas rusaj romanoj?.. Sendu, karulo, bonvole sendu!
— Pardonu, grand’maman: mi rapidas… Pardonu, Lizaveta Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?
Kaj Tomskij foriris el la tualetejo.
Lizaveta Ivanovna restis sola. Ŝi ĉesis labori kaj komencis rigardi fenestren. Baldaŭ sur la alia flanko de la strato, el post stratangulo, aperis juna oficiro. La vangojn de Lizaveta Ivanovna kovris ruĝo; ŝi rekomencis labori kaj klinis la kapon tre proksime al la kanvaso. Tiumomente eniris la grafino, komplete vestita.
— Liza, — ŝi diris, — ordonu pretigi la kaleŝon kaj ni faros promenvojaĝon.
Liza leviĝis de sia stablo kaj komencis ordigi sian laboraĵon.
— Ĉu vi, karulino, estas surda, ha? — kriis la grafino. — Ordonu rapide pretigi la kaleŝon.
— Tuj! — mallaŭte respondis la junulino kaj kuris en la antaŭĉambron.
Servisto venis kaj donis al la grafino kelkajn librojn de princo Paŭlo Aleksandroviĉ.
— Bone! Danku lin, — diris la grafino. — Liza, Liza! kien vi kuras?
— Vesti min.
— Poste, karulino. Sidiĝu ĉi tie. Malfermu la unuan volumon. Voĉlegu…
La fraŭlino prenis la libron kaj legis kelkajn liniojn.
— Pli laŭte! — diris la grafino. — Kio okazis al vi, mia kara? vi perdis la voĉon, ĉu?.. Atendu: movu al mi la skabelon, pli proksimen… jen!..
Lizaveta Ivanovna legis ankoraŭ du paĝojn. La grafino oscedis.
— Forĵetu la libron, — ŝi diris, — kia absurdaĵo! resendu tion al princo Paŭlo kaj petu ke oni danku lin… Sed kio pri la kaleŝo?
— La kaleŝo pretas, — diris Lizaveta Ivanovna, rigardinte al la strato.
— Sed kial vi ne estas vestita? — diris la grafino, — ĉiam necesas atendi vin! Tio, karulino, estas neeltenebla.
Liza kuris en sian ĉambron. Sed post malpli ol du minutoj la grafino komencis forte sonorigi. Tri servistinoj enkuris tra unu pordo, kaj la ĉambristo tra alia.
— Kial vi tiel malrapide venas al mia voko? — la grafino diris al ili. — Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.
Lizaveta Ivanovna eniris vestita per mantelo kaj ĉapelo.
— Finfine, mia karulino! — diris la grafino. — Sed kial tiel parade vestita? Por kio? Kiun vi volas ĉarmi?.. Kaj kia estas la vetero? Ŝajnas, ke ventas.
— Tute ne, via grafina moŝto, estas tute senvente! — respondis la ĉambristo.
— Vi ĉiam parolas senpense! Malfermu la vazistason. Ja mi pravis: estas vento! eĉ tre malvarma! Maljungu la kaleŝon. Liza, ni ne veturos: ne necesis bele vestiĝi.
“Jen mia vivo!” — pensis Lizaveta Ivanovna.
Vere, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa kreitaĵo. Amaras pano fremda, diris Danto, kaj pezas ŝtuparoj fremdaj, kaj kiu scias la amaron de la dependeco pli bone ol malriĉa zorgatino de maljuna nobelino? Grafino *** certe ne estis malica; sed ŝi estis kaprica, kiel virino, dorlotita de la mondumo; ŝi estis avara kaj sinkinta en la malvarman egoismon, kiel ĉiuj maljunaj homoj, kiuj elĉerpis sian amon en sia tempo kaj kiuj fremdas al la nuntempo. Ŝi partoprenis ĉiujn vantaĵojn de la mondumo; ŝi trenis sin al baloj kaj sidis dum ili en angulo, ruĵita kaj eksmode vestita, kiel nemalhavebla hida ornamaĵo de la balsalono; ĉiuj venantaj gastoj, kvazaŭ laŭ certa rito, profunde ŝin riverencis, kaj poste jam neniu pri ŝi okupiĝis. En sia hejmo ŝi akceptadis la tutan urbon, observante rigoran etiketon kaj rekonante nenies vizaĝon. Ŝia granda servistaro, grasiĝinta kaj maljuniĝinta en ŝiaj antaŭĉambro kaj servistinejo, faris ĉion laŭplaĉe, kaj konstante priŝtelis la mortantan maljunulinon. Lizaveta Ivanovna estis la hejma martiro. Ŝi verŝis teon kaj ricevis riproĉojn pro trouzado de sukero; ŝi voĉlegis romanojn kaj kulpis pro ĉiuj aŭtoraj eraroj; ŝi akompanis la grafinon dum la promenado kaj respondecis pri la malbonaj vetero kaj pavimo. Ŝi neniam plene ricevis sian fiksitan salajron, tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita same kiel ĉiuj, do — kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis tre mizeran rolon. Ĉiuj konis ŝin, sed neniu ŝin atentis; en baloj ŝi dancis nur kiam mankis dancpartnero, kaj virinoj prenis ŝin je la mano ĉiam, kiam ili devis iri en tualetejon por ordigi ion en sia vestaĵo. Sed ŝi havis memamon, ŝi akre sentis sian staton kaj rigardis ĉirkaŭen, senpacience atendante sian savanton; sed ŝin tute ne atentis la junuloj, kiuj estis tre prudentaj en sia vanteco, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centoble pli aminda ol la arogantaj kaj malvarmaj fianĉinoj, kiujn ili amindumis. Multfoje ŝi nerimarkite forlasis la enuigan, luksan salonon kaj iris plori en sian malriĉan ĉambreton, kie staris tapetita ekranego, komodo, speguleto kaj krude farbita lito, kaj kie malhele brulis seba kandelo en kupra kandelingo!
Foje — tio okazis du tagojn post la kartludo, priskribita komence de ĉi tiu historio, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu ni haltis — foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud la fenestro kun sia brodkadro, hazarde rigardis al la strato kaj ekvidis junan armean inĝenieron, kiu senmove staris, direktinte la okulojn al ŝia fenestro. Ŝi reklinis la kapon kaj denove eklaboris. Post kvin minutoj ŝi denove ekrigardis — la juna oficiro staris sur la sama loko. Ne estis ŝia kutimo koketi pasantajn oficirojn, ŝi ĉesis rigardi al la strato kaj dum du horoj kudris, ne levante la kapon. Komenciĝis tagmanĝo. Ŝi ekstaris, komencis ordigi sian laboraĵon kaj, hazarde rigardinte al la strato, denove vidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi tre stranga. Post la tagmanĝo ŝi venis al la fenestro iom maltrankvile, sed la oficiro ne plu estis tie — kaj ŝi forgesis pri li…
Sed post du aŭ tri tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi denove ekvidis lin. Li staris tre proksime al la perono, ŝirminte la vizaĝon per kastorfela kolumo: liaj nigraj okuloj brilis sub la ĉapelo.
Reveninte hejmen, ŝi kuris al la fenestro — la oficiro staris sur sia antaŭa loko, direktinte al ŝi siajn okulojn: ŝi foriris, turmentate de scivolemo kaj emociate de sento tute nova por ŝi.
De tiam ne estis tago, en kiu la junulo ne aperus je sia kutima horo antaŭ la fenestroj de la domo. Inter li kaj ŝi estiĝis spontanea rilato. Sidante en sia loko kaj brodante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon kaj rigardis lin je ĉiu tago pli longe. La juna viro evidente estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis per sia junece akra rigardo, ke ruĝo rapide kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj okuloj renkontiĝis. Post unu semajno ŝi ridetis al li…
Kiam Tomskij petis permeson prezenti sian konaton al la grafino, la koro de la kompatinda junulino forte ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas ne inĝeniero sed rajdgvardiano, ŝi bedaŭris, ke per sia maldiskreta demando ŝi konigis sian sekreton al la frivola Tomskij.