“Tio tre plezurigos min, mi estas certa”, respondis doktoro Ŝovulo, ne suspektante, kiu estas sinjoro Tupmano.
“Vi certe venos, ĉu?” diris sinjoro Snodgraso.
“Ho, nepre”.
Jam ili alvenis la vojon. Koraj adiaŭoj estis interŝanĝitaj, kaj la partio disiĝis. Doktoro Ŝovulo kaj liaj amikoj reiris al la kazerno, kaj sinjoro Vinklo, akompanate de sia amiko sinjoro Snodgraso, reiris al sia hotelo.
Ĉapitro 3
Nova konato. La rakonto de la vagulo. Malagrabla interrompo kaj renkontiĝo malplaĉa
Sinjoro Pikviko estis spertinta iom da maltrankvilo pro la nekutima foresto de siaj du amikoj, kiun ties mistera konduto dum la tuta mateno neniel tendencis malfortiĝi. Kun pli ol ordinara plezuro, sekve, li leviĝis por saluti ilin, kiam ili revenis denove; kaj kun intereso pli ol ordinara li demandis pri la okazintaĵoj ilin disigintaj de lia kunesto. Responde al liaj demandoj tiurilataj, sinjoro Snodgraso estis ĝuste propononta historian rakonton pri la cirkonstancoj lastatempe priskribitaj, kiam lin subite silentigis konstato, ke ĉeestas ne nur sinjoro Tupmano kaj ilia diliĝenca kunulo hieraŭa, sed ankaŭ alia nekonato simile strangaspekta. Tiu estis viro aspekte zorgtrivita, kies flavpala vizaĝo kaj profunde enfalintaj okuloj estis eĉ pli rimarkindaj ol la naturo kreis ilin, pro la rektaj nigraj haroj pendantaj implikite malorde super duono de lia vizaĝo. Liaj okuloj estis preskaŭ nenature brilaj kaj penetraj; liaj vangostoj estis altaj kaj elstaraj; kaj liaj makzeloj estis tiel longaj kaj malgrasaj, ke observanto supozus, ke li momente entiras la vizaĝkarnon per ia muskola kuntiriĝo, se lia duonaperta buŝo kaj senmova esprimo ne anoncus, ke tio estas lia normala aspekto. Ĉirkaŭ sia kolo li portis verdan ŝalon, kies grandaj ekstremoj dismetiĝis sur lia brusto kaj okaze vidiĝis sub la eluzitaj butontruoj de lia malnova veŝto. Lia supra vestaĵo estis longa nigra surtuto; kaj sube li portis larĝan grizbrunan pantalonon, kaj grandajn botojn rapide kadukiĝantajn.
Al tiu ĉi krudaspekta persono direktiĝis la okuloj de sinjoro Vinklo, kaj al li sinjoro Pikviko gestis per la mano, dirante:
“Jen amiko de nia amiko. Ni trovis hodiaŭ matene, ke nia amiko havas ligon kun la teatro ĉi-loke, kvankam li ne emas, ke tio ĝenerale koniĝu, kaj tiu ĉi sinjoro estas ano de la sama profesio. Li estis komplezonta nin per eta anekdoto ligita al tio, kiam vi envenis”.
“Multe da anekdoto”, diris la verdfrakita fremdulo hieraŭa, alvenante al sinjoro Vinklo kaj parolante laŭ tono mallaŭta kaj konfidenca. “Stranga homo — plenumas la misulajn rolojn — nebona aktoro — kuriozulo — ĉiajn mizerojn — Malgaja Jemĉjo ni nomas lin interaktore”.
Sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso ĝentile salutis la sinjoron elegante titolitan “Malgaja Jemĉjo”; kaj mendinte brandon kun akvo imite al la ceteraj ĉeestantoj sidiĝis ĉe la tablo.
“Nu, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko, “ĉu vi volas komplezi nin per daŭrigo de tio, kion vi estis rakontonta?”
La malgajulo elpoŝigis malpuran papervolvaĵon, kaj turninte sin al sinjoro Snodgraso, kiu ĵus apertis sian notkajeron, diris per voĉo kava perfekte konvena laŭ lia ekstera aspekto:
“Ĉu vi estas la poeto?”
“Mi… mi iomete okupiĝas tiamaniere”, respondis sinjoro Snodgraso, iom konsternita pro la subiteco de la demando.
“Ha! La poezio influas la vivon kiel lumoj kaj muziko la scenejon; senigu la unuan de ĝiaj falsaj ornamaĵoj, kaj la alian de ĝiaj iluzioj, kaj kio restos en ambaŭ travivinda aŭ prizorginda?”
“Ja vere, sinjoro”, respondis sinjoro Snodgraso.
“Sidi antaŭ la planklumoj”, daŭrigis la malgajulo, “estas kvazaŭ sidi ĉe grandioza kortega spektaklo admirante la silkajn robojn de la bunta homamaso — sidi malantaŭ ili signifas esti la kreantoj de tiu buntaĵo, neprizorgataj kaj nekonataj, forlasitaj al pereo aŭ travivo laŭ la volo de la sorto”.
“Nepre”, diris sinjoro Snodgraso, ĉar la enfalintaj okuloj de la malgajulo direktiĝis al li, kaj li sentis necese ion diri.
“Daŭrigu, Jemĉjo”, diris la Hispanuje vojaĝinto, “kiel la nigrokula Suzana[17] — tute sur la montetaro — neniom da grakado — elparolu — vigliĝu”.
“Ĉu vi volas plenigi alian glason antaŭ ol komenci, sinjoro?” diris sinjoro Pikviko.
La malgajulo kaptis la aludon, kaj miksinte glason da brando kun akvo kaj malrapide glutinte ties duonon, malvolvis la paperrulaĵon kaj komencis parte laŭtlegi kaj parte rakonti, jenan okazaĵon, kiun ni trovas registrita en la Protokolo de la klubo sub la titolo “La Rakonto de la Vagulo”.
“Nenio mirinda troviĝas en tio, kion mi rakontos”, diris la malgajulo, “enestas nenio eĉ malofta. Mankoj kaj malsano tro oftas en multaj vivtavoloj por meriti pli da atento ol oni kutime direktas al la plej ĉiutagaj sortobatoj de la homa naturo. Mi kunmetis ĉi tiujn kelkajn notojn pro tio, ke la pritraktito estis al mi bone konata dum multaj jaroj. Mi spuris lian subeniradon, paŝon post paŝo, ĝis fine li alvenis tiun ekstreman mizeron, el kiu li neniam plu supreniris.
“La viro, pri kiu mi parolas, estis pantomimaĉa aktoro, kaj, kiel multaj liaj samklasanoj, senĉesa drinkemulo. Dum pli bona epoko, antaŭ ol li febliĝis pro diboĉado kaj magriĝis pro malsanoj, li ricevis bonan salajron, kiun, se li estus zorga kaj prudenta, li eble daŭre ricevus dum kelkaj jaroj — ne multaj, ĉar tiaj viroj aŭ mortas frue, aŭ pro troa ŝarĝado de la korpaj energioj perdas antaŭtempe tiujn fizikajn kapablojn, de kiuj solaj ili povas dependi por la vivtenado. Lia detrua malvirto tamen venkis lin tiel rapide, ke oni trovis neeble dungi lin por la situacioj, en kiuj li efektive utilis teatre. Tavernoj logis lin nerezisteble. Neglektitaj malsanoj kaj senespera malriĉeco tiel certe estus lia sorto kiel la morto mem, se li insistus pri la sama vivmaniero; tamen li ja insistis, kaj la rezulton oni povas diveni. Engaĝon li ne povis akiri, kaj mankis al li pano.
“Ĉiu, kiu entute scias pri teatraj aferoj, scias kia hordo da ŝimaj malriĉuloj frekventas la scenejon de grandaj teatroj — ne regule engaĝitaj aktoroj, sed baletuloj, statistoj, akrobatoj, kaj similaj, kiujn oni dungas dum la daŭro de pantomimo aŭ Paska prezentaĵo, kaj poste maldungas ĝis la prezento de iu multpersona spektaklo kreos novan postulon por ilia servado. Al tia speco da vivo la viro estis devigita sin doni, kaj prezentado ĉiuvespere en iu malnobla teatra trinkejo samtempe havigis al li kelkajn pliajn monerojn ĉiusemajne kaj ebligis al li ĝui sian malnovan emon. Eĉ tiu rimedo baldaŭ malsukcesis; liaj malregulaĵoj estis tro grandaj por permesi, ke li akiru la mizeran enspezon kiun li eble tiamaniere havigus, kaj li fakte reduktiĝis ĝis stato proksima al malsatmorto, nur okaze akirante bagatelan sumon per pruntepreno de iu antaŭa kunulo aŭ per ricevo de tasko en tiu aŭ alia el la vulgaraj minoraj teatroj, kaj kiam li efektive perlaboris iom, tio elspeziĝis kiel antaŭe.
“Ĉirkaŭ tiutempe, kiam li jam ekzistadis laŭ nekonebla maniero dum pli ol jaro, mi estis mallonge engaĝita en unu el la teatroj en la Surea flanko[18] de la rivero, kaj tie mi vidis tiun homon, kiun jam de kelka tempo mi ne vidis, ĉar mi vojaĝis en la provinco, kaj li ŝtelvagis en la vojetoj kaj trairejoj de Londono. Mi ĵus vestis min por forlasi la ejon, kaj transiris la scenejon survoje eksteren, kiam li frapetis mian ŝultron. Neniam mi forgesos la hidan vidaĵon kiu frontis miajn okulojn, kiam mi turniĝis. Li estis vestita por pantomimo, en la absurdo de klaŭna kostumo. La fantomaj figuroj en la Danco de Morto, la plej timigaj formoj iam portretitaj surtole de la plej talenta artisto, neniam prezentis aspekton duone tiom abomenan. Lia ŝvelinta korpo kaj ŝrumpintaj kruroj — ties misformeco centoble emfazita per la fantaziaj vestaĵoj — la vitrecaj okuloj, timige kontrastaj al la densa blanka ŝminkaĵo per kiu la vizaĝo estis ŝmirita; la groteske ornamita kapo, paralize tremanta, kaj la longaj malgrasaj manoj kovritaj de blanka kalko — ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton, kaj pro kio ĝis hodiaŭ mi tremegas je la penso. Lia voĉo estis kava kaj trema kiam li gvidis min flanken kaj per stumblaj vortoj rakontis longan katalogon de malsanoj kaj senecoj, finante kiel kutime per urĝa peto pri pruntedono de bagatela monsumo. Mi enmanigis al li kelkajn ŝilingojn, kaj kiam mi forturniĝis, mi aŭdis la rideksplodon, kiu sekvis lian unuan akrobataĵon sur la scenejo.
17
Nigrokula Suzana. Protagonisto de balado de la angla poeto kaj dramaturgo John Gay (1685–1732).