Выбрать главу

“Fine de unu el tiuj paroksismoj, dum kiu mi malfacilege retenis lin sur la lito, li sinkis ŝajne en dormon. Venkita de gardado kaj penado, mi fermis miajn okulojn dum kelkaj minutoj, kiam mi sentis ĉe mia ŝultro violentan kroĉiĝon. Mi tuj vekiĝis. Li jam levis sin por sidiĝi en la lito… Terura ŝanĝiĝo okazis al lia vizaĝo, sed la konscio jam revenis, ĉar evidente li rekonis min. La infano, kiun jam delonge perturbis liaj deliroj, stariĝis de sur sia liteto kaj alkuris sian patron timigite kriĉante… La patrino haste brakumis ĝin, por ke li ne vundu ĝin dum la violento de sia frenezeco, sed terurite pro la ŝanĝo de liaj trajtoj staris senmova apud la lito. Li kroĉis konvulsie mian ŝultron, kaj batante sian bruston per la alia mano senespere klopodis paroli. Estis senutile… li etendis al ili la brakon kaj denove violente klopodis. Aŭdiĝis klaka sono en lia gorĝo… la okuloj furiozis… mallonga sufokita ĝemo aŭdiĝis… kaj li falis malantaŭen… mortinta!”

Ege kontentigus nin, se ni povus registri la opinion de sinjoro Pikviko pri la supra anekdoto. Ni ne dubas, ke ni povus prezenti ĝin al niaj legantoj, se ne intervenus okazaĵo plej bedaŭrinda.

Sinjoro Pikviko ĵus remetis sur la tablon la glason, kiun dum la finaj kelkaj frazoj de la rakonto li tenis en sia mano, kaj ĝuste decidiĝis ekparoli — efektive la atestaĵo de la notlibro de sinjoro Snodgraso rajtigas nin deklari, ke li fakte malfermis sian buŝon — kiam kelnero eniris la ĉambron, kaj diris:

“Kelkaj sinjoroj, sinjoro”.

Oni konjektas, ke sinjoro Pikviko estis ĝuste eldironta kelkajn komentojn, kiuj flamigus la mondon, se ne la riveron Tamizo, kiam li tiel interrompiĝis: ĉar li rigardis gravmiene la kelneran vizaĝon, kaj poste ĉirkaŭrigardis al la ĝenerala societo, kvazaŭ serĉante informojn koncerne la novajn venintojn.

“Ho”, diris sinjoro Vinklo, stariĝante, “kelkaj miaj amikoj… alkonduku ilin. Tre agrablaj homoj”, aldonis sinjoro Vinklo post retiriĝo de la kelnero. “Oficiroj de la 97a regimento, kun kiuj mi konatiĝis iom strangmaniere hodiaŭ matene. Vi tre ŝatos ilin”.

La trankvilanimo de sinjoro Pikviko estis tuj restarigita. La kelnero revenis kaj enĉambrigis tri sinjorojn.

“Leŭtenanto Tapeltono”, diris sinjoro Vinklo, “leŭtenanto Tapeltono, sinjoro Pikviko — doktoro Pejno, sinjoro Pikviko — sinjoron Snodgraso vi vidis pli frue: mia amiko sinjoro Tupmano, doktoro Pejno — doktoro Ŝovulo, sinjoro Pikviko — sinjoro Tupmano, doktoro Ŝov…”

Tie sinjoro Vinklo subite paŭzis, ĉar forta emocio vidiĝis sur la vizaĝoj de sinjoro Tupmano kaj la doktoro.

Tiun ĉi sinjoron mi renkontis pli frue”, diris la doktoro kun rimarkinda emfazo.

“Efektive!” diris sinjoro Vinklo.

“Kaj… kaj ankaŭ tiun personon, se mi ne eraras”, diris la doktoro, direktante al la verdvestita fremdulo esploran rigardon. “Mi opinias, ke mi donis al tiu persono tre urĝan inviton hieraŭ nokte, kiun li taksis konvene malakcepti”.

Tion dirinte la doktoro brovumis grandanime al la fremdulo kaj flustris al sia amiko leŭtenanto Tapeltono.

“Ĉu vere?” diris tiu lasta post ĉesigo de la flustro.

“Vere, efektive”, respondis doktoro Ŝovulo.

“Vi estas devigata lin piedbati surloke”, murmuris la posedinto de la faldseĝo grandemfaze.

“Silentu, mi tre petas, Pejno”, intermetis la leŭtenanto. “Ĉu vi permesas, ke mi demandu al vi, sinjoro”, li diris al sinjoro Pikviko, kiu estis konsiderinde perpleksita pro tiu tre neĝentila flankrolado, “ĉu vi permesas, ke mi demandu al vi, sinjoro, ĉu tiu persono estas membro de via grupo?”

“Ne, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “li estas gasto nia”.

“Li estas ano de via klubo, aŭ ĉu mi eraras?” diris la leŭtenanto enkete.

“Certe ne”.

“Kaj neniam portas vian kluban butonon, ĉu?”

“Ne… neniam!” respondis la mirigita sinjoro Pikviko.

Leŭtenanto Tapeltono turnis sin al sia amiko doktoro Ŝovulo kun apenaŭ rimarkebla ŝultrotiro, kvazaŭ sentigante iom da dubemo pri la precizeco de ties memoro. La eta doktoro aspektis kolera, sed mirigita, kaj sinjoro Pejno rigardadis feroce al la ridetanta vizaĝo de la nekonscia Pikviko.

“Sinjoro”, diris la doktoro, subite alparolante sinjoron Tupmano per voĉtono, kiu tiketigis tiun sinjoron tiel videble, kvazaŭ pinglo estus ruze enpuŝita en la suron de lia kruro, “vi ĉeestis la balon ĉi tie hieraŭ nokte!”

Sinjoro Tupmano elspiris mallaŭtan jeson, tre fikse rigardante sinjoron Pikviko la tutan tempon.

“Tiu persono estis via kunulo”, diris la doktoro, indikante la ankoraŭ trankvilan fremdulon.

Sinjoro Tupmano konsentis tiun fakton.

“Nu, sinjoro”, diris la doktoro al la fremdulo, “mi demandas al vi ankoraŭfoje, en ĉeesto de tiuj ĉi sinjoroj, ĉu vi konsentos doni al mi vian nomkarton kaj ricevi traktadon ĝentlemanan; aŭ ĉu vi trudas al mi la neceson persone batadi vin surloke?”

“Atendu, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko, “mi vere ne povas permesi daŭrigon de ĉio ĉi sen iom da klarigo. Tupmano, rakontu pri la cirkonstancoj”.

Sinjoro Tupmano, tiel solene petita, rakontis per kelkaj vortoj pri la situacio; li tuŝis leĝere la prunteprenon de la frako; li larĝe oratoris pri tio, ke ĝi okazis “postvespermanĝe”, kulminis per iomete da pento proprapersona, kaj lasis al la fremdulo elkaĉiĝi laŭeble.

Tiu evidente estis faronta tion, kiam leŭtenanto Tapeltono, kiu esplore estis rigardinta lin tre atente, diris kun konsiderinda malestimo:

“Ĉu mi ne vidis vin en teatro, sinjoro?”

“Certe”, respondis la senhonta fremdulo.

“Li estas vaganta aktoro”, diris la leŭtenanto malestime, sin turnante al doktoro Ŝovulo. “Li rolos en la teatraĵo aranĝota por la oficiroj de la 52a regimento en la Roĉestera teatro morgaŭ vespere. Estas neeble al vi pluagi en tiu ĉi afero, Ŝovulo… Neeble!”

“Absolute!” diris la digna Pejno.

“Mi bedaŭras meti vin en tiun ĉi malagrablan situacion”, diris leŭtenanto Tapeltono, alparolante sinjoron Pikviko, “permesu al mi sugesti, ke la plej trafa maniero eviti estontece reokazon de tiaj scenoj, estos pli selekteme elekti viajn societanojn. Bonan vesperon, sinjoro!” kaj la leŭtenanto saltete forlasis la ĉambron.

“Kaj permesu, ke mi diru, sinjoro”, diris la koleriĝema doktoro Pejno, “ke se mi estus Tapeltono aŭ Ŝovulo, mi tirus al vi la nazon, sinjoro, kaj la nazon de ĉiu viro en tiu ĉi rondo. Tion mi farus, sinjoro, ĉies. Pejno mi nomiĝas, sinjoro, doktoro Pejno de la 43a regimento. Bonan vesperon, sinjoro”.

Fininte tiun parolon, prononcinte la tri lastajn vortojn laŭte, li solenpaŝis majeste post sia amiko, tuj sekvate de doktoro Ŝovulo, kiu diris nenion sed kontentiĝis per velkiga rigardo al la grupo.