Выбрать главу

Kreskanta kolero kaj ekstrema perpleksiĝo ŝveligis la noblan bruston de sinjoro Pikviko, preskaŭ ĝis rompiĝo de lia veŝto, dum la prezentado de la supra defio. Li staris fiksite sur la loko, gapante en vakuon. La fermo de la pordo revekis lin. Li kuris antaŭen furiozaspekte kaj ardokule. Lia mano kaptis la klinkon de la pordo; post unu momento ĝi kaptus la gorĝon de doktoro Pejno de la 43a, se sinjoro Snodgraso ne kaptus la baskon de sia admirata ĉefo kaj ne retrotirus lin.

“Malhelpu lin”, kriis sinjoro Snodgraso, “Vinklo, Tupmano. Li devas ne endanĝerigi sian vivon pro tia motivo, kia la jena”.

“Liberigu min”, diris sinjoro Pikviko.

“Tenu lin strikte”, kriis sinjoro Snodgraso, kaj per la kunigitaj fortoj de la tuta societo sinjoro Pikviko estis sidigita en fotelon.

“Lasu lin libera”, diris la verdvestita fremdulo, “brando kun akvo — gaja maljuna sinjoro — multe da kuraĝo — glutu jenon — ha! — bonegaĵon!”

Antaŭprovinte la valoron de la glasego, kiun miksis la mornulo, la fremdulo metis ĝin al la buŝo de sinjoro Pikviko, kaj la restaĵo de ĝia enhavo rapide malaperis.

Sekvis mallonga paŭzo, la brando kun akvo plenumis sian taskon; la amikeca vizaĝo de sinjoro Pikviko rapide regajnis sian kutiman mienon.

“Tiuj ne indas vian atenton”, diris la mornulo.

“Vi pravas, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ili ne indas. Mi hontas, ke mi perfidiĝis al tia emociego. Altabligu vian seĝon, sinjoro”.

La mornulo volonte obeis: rondo formiĝis denove ĉirkaŭ la tablo, kaj denove harmonio regis. Iom da restanta iritiĝo ŝajnis trovi lokon en la sino de sinjoro Vinklo, eble kaŭzita de la provizora elpreno de lia frako, kvankam apenaŭ estas racie supozi, ke tia bagatela cirkonstanco povis veki eĉ paseman kolersenton en brusto Pikvikana. Escepte de tio, ilia bonhumoro estis komplete restarigita, kaj la vespero finiĝis tiel joviale, kiel ĝi komenciĝis.

Ĉapitro 4

Kermesa tago kaj bivako. Pliaj novaj amikoj. Invito en la kamparon.

Multaj aŭtoroj vartas ne nur stultan sed efektive malhonestan rifuzemon agnoski la fontojn, el kiuj ili ĉerpis multajn valorajn informojn. Tian emon ni tute ne havas. Ni simple klopodas plenumi, laŭ maniero senriproĉa, la respondecajn devojn de niaj redaktoraj taskoj; kaj kiom ajn da ambicio ni eble spertus en alia konjunkturo pretendi aŭtorecon de tiuj ĉi aventuroj, estimo al la vero malpermesas, ke ni faru pli ol pretendi meriton pro ilia oportuna aranĝo kaj senpartia rakontado. La Pikvikaj paperoj estas nia Novrivera Akvorezervujo[19], kaj ni estas kompareblaj al la Novrivera Kompanio. Laborado de aliuloj kreis por ni grandegan rezervujon da gravaj faktoj. Ni nur provizas ilin, kaj ilin komunikas, pere de ĉi tiuj paĝoj, al mondo soifanta al Pikvikaj informoj.

Agante tiuspirite kaj persisteme daŭrigante laŭ nia decido agnoski niajn ŝuldojn al la aŭtoritatoj konsultitaj, ni malkaŝe diras, ke al la notkajero de sinjoro Snodgraso ni ŝuldas la detalojn registritajn en tiu ĉi kaj la sekvaj ĉapitroj — kiujn detalojn, jam trankviliginte nian konsciencon, ni nun elmetos sen plia komentario.

La tuta loĝantaro de Roĉestero kaj de la apudaj urboj ellitiĝis je frua horo en la posta mateno, en stato ekstreme aktiva kaj ekscitita. Granda inspektado estis okazonta ĉe la Paradejo. La manovrado far seso da regimentoj estis inspektota per la aglaj okuloj de la ĉefkomandanto, provizoraj fortikejoj estis konstruitaj, la citadelo estis atakota kaj kaptota, kaj mino estis eksplodigota.

Sinjoro Pikviko estis, kiel niaj legantoj eble konstatis per la mallonga eltiraĵo provizita de ni el lia priskribo de Ĉathamo, entuziasma admiranto de la armeo. Nenio povus pli ĝojigi lin, nenio povus akordiĝi tiel bone kun la aparta sentemo de ĉiu lia akompananto, ol tiu ĉi vidaĵo. Sekve ili baldaŭ ekpromenis, marŝante direkte al la agadscenejo, al kiu amasoj da homoj jam verŝiĝis el diversaj direktoj.

La aspekto de ĉio sur la Paradejo signis, ke la baldaŭa ceremonio estas ekstreme grandioza kaj grava. Sentineloj estis postenigitaj por konservi al la soldatoj la terenon, kaj servistoj sur la kanonejoj konservis lokojn por la sinjorinoj, kaj serĝentoj kuradis de loko al loko kun velenbinditaj libroj sub la brakoj, kaj kolonelo Buldero en plena soldata uniformo estis galopanta surĉevale jen tien jen alien kaj retroiganta sian ĉevalon inter la homojn, kaj prancanta kaj saltanta, kaj krianta plej alarmige, kaj tre raŭkiganta sian voĉon kaj tre ruĝiganta sian vizaĝon, sen iu ajn konstatebla kialo aŭ motivo. Oficiroj kuradis antaŭen kaj malantaŭen, unue komunikante al kolonelo Buldero, poste ordonante al serĝentoj kaj poste tute forkurante. Eĉ senranguloj mem rigardis de post siaj glazuritaj koltukoj kun mieno de mistera soleno, kiu sufiĉe anoncis la specialecon de la okazaĵo.

Sinjoro Pikviko kaj liaj tri kunuloj stariĝis en la frontvico de la homamaso kaj pacience atendis la komenciĝon de la programo. La amasego plidensiĝis ĉiumomente, kaj iliaj devigitaj klopodoj reteni sian atingitan situon sufiĉe kroĉis ilian atenton dum la sekvaj du horoj. Unufoje okazis subita premado de malantaŭe, kaj tiam sinjoro Pikviko estis abrupte puŝita antaŭen je kelkaj metroj laŭ grado de rapido kaj elasteco ege nekonvenaj al la kutima graveco de lia konduto. Alifoje aŭdiĝis de antaŭe peto “stari malantaŭen”, kaj tiam musketa kolbo estis aŭ faligita sur piedfingron de sinjoro Pikviko por memorigi lin pri la peto, aŭ ŝovita al lia brusto por certigi la plenumon. Poste kelkaj ŝercemuloj maldekstre, preminte flanken grupe kaj ŝovinte sinjoron Snodgraso ĝis la lasta ekstremo de homa torturado demandis scii “kien li supozis ŝovi sin”; kaj kiam sinjoro Vinklo finesprimis sian grandan indigniĝon pri tiu neprovokita atako, iu persono malantaŭe frapis lian ĉapelon sur liajn okulojn kaj petis la komplezon, ke li enpoŝigu sian kapon. Tiuj kaj aliaj praktikaj spritaĵoj kune kun la neklarigebla foresto de sinjoro Tupmano (kiu subite malaperis kaj nenie troveblis) igis ilian situon entute iom pli malkomforta ol plaĉa aŭ dezirinda.

Finfine trakuris la homamason tiu basa bruo multvoĉa, kiu kutime anoncas alvenon de ajna atenditaĵo. Ĉies okuloj turniĝis al la elira pordo. Post kelkaj momentoj da entuziasma antaŭplezuro, estis vidataj standardoj flirtantaj gaje en la aero, armiloj hele briletis en la sunlumo, spaliro post spaliro verŝiĝis sur la ebenaĵon. La soldatoj haltis kaj ordigis sin; komanda vorto trasonis la vicojn, aŭdiĝis ĝenerala krakego de muskedoj, kiam armiloj estis salutigitaj, kaj la ĉefkomandanto, akompanate de kolonelo Buldero kaj multaj oficiroj, galopetis antaŭen. La armeaj orkestroj ekmuzikis ĉiuj kune; la ĉevaloj stariĝis sur po du kruroj, galopetis retroen kaj ĉiudirekten flirtigis siajn vostojn; la hundoj bojis, la homamaso kriĉis, la soldatoj renormaliĝis, kaj nenio videblis ambaŭflanke en la tuta vidkampo krom longa perspektivo de ruĝaj jakoj kaj blankaj pantalonoj, fiksitaj kaj senmovaj.

Sinjoro Pikviko estintis tiom okupita per ŝanceliĝado kaj malimplikiĝo el inter la kruroj de ĉevaloj, ke li ne disponis sufiĉan trankvilon por observi la scenon antaŭ si, ĝis ĝi ekhavis la aspekton ĵus priskribitan. Kiam li finfine kapablis stari firme, liaj kontento kaj ĝojo estis senlimaj.

“Ĉu povas io esti pli admirinda aŭ plezuriga?” li demandis sinjoron Vinklo.

“Nenio”, respondis tiu sinjoro, kiu havis po malaltulon starantan sur ĉiu el liaj piedoj dum la ĵuspasinta horkvarono.

“Efektive ĝi estas nobla kaj brila vidaĵo”, diris sinjoro Snodgraso, en kies brusto rapide ekardis fajro de poezio, “vidi la defendantojn de la lando vicigitaj en brila aranĝo antaŭ la pacaj civitanoj; iliaj vizaĝoj radiantaj — ne je militema feroco, sed je civilizita mildeco, iliaj okuloj sparkantaj — ne pro la kruda fajro de rabado aŭ venĝo, sed pro mola lumo de homamo kaj inteligento”.

Sinjoro Pikviko plene konsentis kun la spirito de tiu laŭdo, sed li ne povis senrezerve reeĥi ties detalojn, ĉar la mola lumo de inteligento brulis iom feble en la okuloj de la soldatoj, pro tio ke la komando “okuloj fronten” estis donita, kaj antaŭ si la spektantoj vidis nur plurajn milojn da rigardiloj gapantaj rekte antaŭen, tute senigitaj de iu ajn esprimo.

вернуться

19

Novrivera Akvorezervujo … Novrivera Kompanio. La akvorezervejo kaj kompanio por liveri akvon al la norda Londono.