“Nia situo nun estas bonega”, diris sinjoro Pikviko, ĉirkaŭrigardante. La homamaso en ilia najbaraĵo estis iom post iom disirinta, kaj ili estis preskaŭ solaj.
“Bonega!” eĥis ambaŭ sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo.
“Kion ili faras nun?” demandis sinjoro Pikviko ĝustigante siajn okulvitrojn.
“Mi… mi… emas pensi”, diris sinjoro Vinklo paliĝante, “mi emas pensi, ke ili estas pafontaj”.
“Sensencaĵo”, haste diris sinjoro Pikviko.
“Mi… mi… vere opinias, ke ili pafos”, urĝiĝis sinjoro Snodgraso iom alarmite.
“Neeble”, respondis sinjoro Pikviko.
Apenaŭ li eligis tiun vorton, la tuta seso da regimentoj direktis siajn musketojn, kvazaŭ ili havus nur unu celon, nome la pikvikanojn, kaj eksplodis per la plej terura kaj enorma pafego, kiu iam skuis ĝiscentre la teron aŭ malorientis maljunetan sinjoron.
Ĝuste en tiu ĉi ĝena situacio, malfermita al irita pafado de blankaj kartoĉoj kaj turmentita pro la manovroj de la militistoj, el kiuj freŝa korpuso jam komencis enviciĝi je la kontraŭa flanko, sinjoro Pikviko vidigis tiujn perfektan malpanikon kaj sinregon, kiuj estas la nemalhaveblaj akompanantoj de menso grandioza. Li kaptis la brakon de sinjoro Vinklo, kaj lokiĝinte inter tiu sinjoro kaj sinjoro Snodgraso, serioze petis ilin memori, ke krom la ebleco surdiĝi pro la bruo ne ekzistis tuja danĝero timinda pro la pafado.
“Sed… sed… supozu, ke iuj el la soldatoj erare havas kuglokartoĉojn”, protestis sinjoro Vinklo, pala pro la supozo, kiun li mem starigis. “Mi aŭdis ion fajfi ĝuste ĵus en la aero… tre akre, proksime al mia orelo”.
“Prefere ni sternu nin surtere, ĉu ne?” diris sinjoro Snodgraso.
“Ne, ne… tio jam finiĝis”, diris sinjoro Pikviko.
Eble lia lipo tremis, kaj eble lia vango paliĝis, sed neniu esprimo de timo aŭ zorgo eliris el la buŝo de tiu senmortulo.
Sinjoro Pikviko pravis: la pafado ĉesis. Sed apenaŭ li disponis tempon por sin gratuli pri la praveco de sia opinio, jen vidiĝis rapida moviĝo en la vicoj: la raŭka krio de komando trakuris ĝin, kaj antaŭ ol iuj el la triopo povis konjekti pri la signifo de la nova manovro, la tuto de la ses regimentoj kun fiksitaj bajonetoj ekkuris je duobla rapideco direkte al la loko, sur kiu staris sinjoro Pikviko kaj liaj amikoj.
La homo estas nur mortemulo, kaj ekzistas punkto post kiu la homa kuraĝo ne povas etendiĝi. Sinjoro Pikviko momente gapis tra la okulvitroj al la antaŭenvenanta homamaso, kaj poste senhezite turnis al ĝi sian dorson kaj — ni ne diros, ke li fuĝis; unue ĉar tio estas termino malnobla, kaj due ĉar la korpo de sinjoro Pikviko estis neniel adaptita por tiu metodo de malavanco — li fortrotis, tiel rapide, kiel liaj kruroj povis porti lin; tiel rapide, efektive, ke li ne perceptis plene malsekuron de sia situacio ĝis tro malfrue.
La kontraŭaj soldatoj, kies enviciĝo perpleksis sinjoron Pikviko antaŭ kelkaj sekundoj, estis starigitaj por oponi la kvazaŭan atakon de la ŝajnigaj sieĝantoj de la citadelo, rezulte sinjoro Pikviko kaj liaj du kunuloj trovis sin subite enfermitaj inter du vicoj longegaj, el kiuj unu rapidege antaŭeniris, kaj la alia firme atendis la kunfrapiĝon en kontraŭstara etendiĝo.
“Hoj!” kriis la oficiroj de la venanta vico.
“Foriru!” kriis la oficiroj de la senmova vico.
“Kien ni foriru?” kriĉis la maltrankvilaj pikvikanoj.
“Hoj… hoj… hoj!” estis la sola respondo.
Sekvis momento de ekstrema perpleksiĝo, peza terbato de botoj, violenta kunfrapiĝo, sufokita rido; la ses regimentoj foris je duonmilo da jardoj, kaj la botplandoj de sinjoro Pikviko estis levitaj en la aeron.
Sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo estis farintaj devigan transkapiĝon tre vigle, kiam la unua objekto, kiu vidiĝis al la okuloj de la dua, kiu sidis sur la tero ŝtopante per flava viŝtuko la vivofluon, kiu eliĝis el lia nazo, estis lia ŝatata estro iom malproksima postkuranta la propran ĉapelon, kiu ludeme kapriolis for en perspektivo.
Malmultaj estas la momentoj dum la homa ekzisto, kiam oni spertas tiom da ridinda aflikto, aŭ renkontas tiom malmulte da bonvolema kompato, kiom dum ĉasado de la propra ĉapelo. Granda kvanto da trankvilo kaj aparta prudento necesas por rekapti la ĉapelon. La homo ne devas tro hasti por ne preterpasi ĝin; li ne devas impeti al la mala ekstremo por ne tute perdi ĝin. La plej bona metodo estas: samrapidi kiel la ĉasaĵo, esti singarda kaj malriskema, bone atenti la okazon, iom post iom antaŭiri ĝin, tiam fari rapidan plonĝon, kapti ĝin je la supro kaj firme surkapigi ĝin — la tutan tempon ridetante, kvazaŭ tion vi taksus amuzaĵo tia, kia ĉiu alia.
Blovis freŝa milda vento, kaj la ĉapelo de sinjoro Pikviko ruliĝis petole antaŭ li. La vento spirblovis, kaj sinjoro Pikviko spirblovis, kaj la ĉapelo ruliĝis tiel gaje kiel viva foceno en forta tajdo; kaj ĝi eble ruliĝus plu, tute ekster la kaptivon de sinjoro Pikviko, se ĝia kuro ne estus bonsorte haltigita, ĝuste kiam tiu sinjoro estis rezignonta ĝin al ĝia fato.
Sinjoro Pikviko, ni diras, estis tute elĉerpita kaj rezignonta pri la ĉaso, kiam la ĉapelo bloviĝis iom forte kontraŭ radon de ĉaro, kiu estis vicigita kun seso da aliaj veturiloj sur la loko, al kiu direktiĝis liaj paŝoj. Sinjoro Pikviko, konstatante sian avantaĝon, ĵetis sin bruske antaŭen, kaptis sian propraĵon, surkapigis ĝin, kaj paŭzis por enspiri. Li staris dum apenaŭ duona minuto, kiam li aŭdis sian nomon entuziasme prononcitan de voĉo, kiun li tuj rekonis kiel la voĉon de sinjoro Tupmano, kaj rigardante supren li ekvidis ion, kio plenigis lin je miro kaj plezuro.
En aperta kaleŝo, kies ĉevaloj estis eltimonigitaj por pli konvenigi ĝin al la multhoma loko, staris dika maljuna sinjoro en blua surtuto kun brilaj butonoj, fustena pantalono kaj altbotoj, du junulinoj en skarpoj kaj plumaroj, juna sinjoro verŝajne enamiĝinta al unu el la junulinoj en skarpoj kaj plumaroj, sinjorino dube aĝa, probable onklino de tiuj lastaj, kaj sinjoro Tupmano, tiom senĝena kaj indiferenta, kvazaŭ li estus ilia familiano ekde la unuaj momentoj de sia infaneco. Malantaŭ la kaleŝo estis alligita korbego vastdimensia — unu el tiuj korbegoj, kiuj ĉiam vekas en kontempla menso ligatecon al malvarma kokidaĵo, langaĵo kaj boteloj da vino — kaj sur la koĉera benko sidis knabo grasa kaj ruĝvizaĝa en stato dormema, kiun neniu konjektema observanto povus eĉ momenton rigardi sen rekono, ke temas pri la oficiala disdononto de la enhavo de la menciita korbego, kiam alvenos la ĝusta horo por ties konsumado.
Sinjoro Pikviko jam direktis rapidan rigardon al tiuj interesaj aferoj, kiam lin denove alparolis lia fidela kunulo.
“Pikviko… Pikviko!” diris sinjoro Tupmano: “venu supren. Rapidu”.
“Venu, sinjoro. Mi petas, venu supren”, diris la dika sinjoro. “Joĉjo!.. Damnatu tiu knabo, li ekdormis denove… Joĉjo, subenigu la ŝtupetaron”.
La grasa knabo ruliĝis malrapide de sur la sidbenko, subenigis la ŝtupetaron kaj tenis malfermita la kaleŝan pordeton invite. Sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo tiumomente alvenis.
“Spaco estas por vi ĉiuj, sinjoroj”, diris la dikulo. “Du interne kaj unu ekstere. Joĉjo, liberigu spacon sur la benko por unu el la sinjoroj. Nu, sinjoro, ek!” Kaj la dika sinjoro etendis sian brakon kaj trenis unue sinjoron Pikviko kaj poste sinjoron Snodgraso en la kaleŝon fortostreĉe. Sinjoro Vinklo grimpis al la benko, la grasa knabo anserpaŝe atingis la saman sidlokon kaj tuj profunde endormiĝis.
“Nu, sinjoroj”, diris la dikulo, “mi tre ĝojas revidi vin. Mi konas vin tre bone, sinjoroj, kvankam eble vi ne memoras min. Mi pasigis kelkajn vesperojn en via klubo pasintvintre… Renkontis mian amikon sinjoron Tupmano ĉi tie hodiaŭ matene kaj tre ĝoje revidis lin. Nu, sinjoro, kiel vi fartas? Vi aspektas eksterordinare bonsana, vere”.