Sinjoro Pikviko agnoskis la komplimenton kaj varme manpremis kun la dika sinjoro en altbotoj.
“Nu, kiel vi fartas, sinjoro?” diris la dika sinjoro, alparolante sinjoron Snodgraso kun patreca scivolo. “Ĉarme, ĉu? Nu, tre bone… tre bone. Kaj kiel vi, sinjoro (al sinjoro Vinklo)? Nu, mi tre ĝojas aŭdi, ke vi fartas bone, tre ĝojas, nepre. Miaj filinoj, sinjoroj: jen miaj knabinoj; kaj jen estas mia fratino, fraŭlino Raĥaela Vardlo. Ŝi estas senedza, vere, kaj tamen ŝi ne estas seneca… Ĉu, sinjoro, ĉu?” Kaj la dika sinjoro enigis sian kubuton inter la ripojn de sinjoro Pikviko kaj ridis tre kore.
“Fi, frato!” diris fraŭlino Vardlo kun rifuza rideto.
“Vere, ja vere”, diris la dika sinjoro, “neniu povas malkonsenti tion. Sinjoro, mi petas pardonon, jen estas mia amiko sinjoro Trundlo. Kaj nun vi jam konas unu alian, ni estus komfortaj kaj feliĉaj kaj vidu, kio okazas: jen mia opinio”.
Do la dikulo surmetis siajn okulvitrojn, kaj sinjoro Pikviko eligis sian lornon, kaj ĉiuj stariĝis en la kaleŝo kaj rigardis trans la ŝultron de iu alia al la evoluado de la armeanoj.
Evoluado miriga tio estis: unu vico pafis super la kapojn de alia vico kaj poste forkuris; kaj poste la alia vico siavice pafis super la kapojn de ankoraŭ alia vico kaj mem forkuris; poste la soldatoj formis kvadratojn kun oficiroj en la centro; kaj poste subeniris en la fosaĵon unuflanke per eskaloj, kaj aliflanke ascendis ĝin samrimede; kaj poste faligis barikadojn da korboj, kondutante laŭ maniero kiel eble plej brava. Poste okazis tia ramado de la enhavo de pafilegoj sur la kanonejo per iloj similaj al grandegaj ŝvabriloj, tia preparado antaŭ ol ili estis pafigitaj, kaj tia terura bruego, kiam ili pafis, ke en la aero resonis kriĉoj de la damoj. Tiom timigitaj estis la junaj fraŭlinoj Vardlo, ke sinjoro Trundlo estis efektive devigita brakteni unu el ili en la kaleŝo, dum sinjoro Snodgraso apogis la alian, kaj la fratino de sinjoro Vardlo suferis tian teruran staton de nervoza timo, ke sinjoro Tupmano trovis nepre necesa brakumi ŝian talion por entute malfaligi ŝin. Ĉiu ekscitiĝis, escepte de la grasa knabo, kiu dormis tiom senperturbe, kvazaŭ la blekego de kanonoj estus lia kutima lulkanto.
“Joĉjo, Joĉjo!” diris la dikulo, kiam la citadelo estis konkerita, kaj la sieĝintoj kaj sieĝitoj sidiĝis por tagmanĝi. “Damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis. Bonvolu pinĉi lin, sinjoro… la kruron, mi petas, nenio alia vekas lin… dankon. Malligu la korbegon, Joĉjo”.
La grasa knabo, kiu estis sukcese vigligita per premado de parto el lia kruro inter montrofingro kaj dikfingro de sinjoro Vinklo, denove forruliĝis de la benko kaj komencis malpaki la korbegon, pli rapide ol oni atendus laŭ lia antaŭa agado.
“Nun ni devos sidi kunpremite”, diris la dikulo.
Post multaj ŝercoj pri premiĝo al la sinjorinaj manikoj, kaj granda kvanto de ruĝiĝo pro spritaj proponoj, ke la damoj sidu sur la sinoj de la sinjoroj, la tuta societo estis stivita en la kaleŝo, kaj la dikulo komencis disdoni en la kaleŝon la aĵojn el la manoj de la grasa knabo, kiu tiucele suprengrimpis malantaŭe.
“Nun, Joĉjo, tranĉilojn kaj forkojn”.
La tranĉiloj kaj forkoj estis donitaj, kaj la damoj kaj sinjoroj interne kaj sinjoro Vinklo sur la benko estis provizitaj per tiuj utilaj manĝiloj.
“Telerojn, Joĉjo, telerojn”.
Sekvis procedo simila al disdono de la aliaj manĝiloj.
“Nun, Joĉjo, la kokidojn. Damnatu tiu knabo, li denove endormiĝis. Joĉjo! Joĉjo! (Post kelkaj frapetoj ĉekape per bastono la grasa knabo estis iom malfacile vekita el sia letargio.) Ek, enkaleŝigu la manĝaĵojn”.
En la sono de la lasta vorto io vigligis la oleecan knabon. Li suprensaltis, kaj la plumbecaj okuloj, kiuj briletis malantaŭ liaj montecaj vangoj, rikanis hide al la manĝaĵo, dum li elkorbigis ĝin.
“Jam rapidu”, diris sinjoro Vardlo, ĉar la grasa knabo kliniĝis super kapono, de kiu li ŝajnis nekapabla liberiĝi. La knabo suspiris profunde kaj, direktante ardan rigardon al ĝia ŝvelrondo, malvolonte transdonis ĝin al sia mastro.
“Ĝuste tiel… Rapidu. Nun la langaĵon… Nun la kolomban pasteĉon. Zorgu pri tiuj bovidaĵo kaj ŝinko… gardu la omarojn… eltukigu la salaton… donu al mi la saŭcon”.
Tiaj hastaj ordonoj eliĝis tra la lipoj de sinjoro Vardlo, dum li enkaleŝigis la diversajn frandaĵojn ĵus nomitajn, kaj disdonis al ĉiuj pladojn en la manojn kaj sur femurojn, laŭ senfina nombro.
“Nu, ĉu ne bonege?” demandis tiu gaja persono, kiam la detrua laboro komenciĝis.
“Bonege!” diris sinjoro Vinklo, sur la benko distranĉante kokidon.
“Ĉu glason da vino?”
“Kun plej granda plezuro”.
“Prefere vi havu propran botelon tie supre, ĉu ne?”
“Vi tre afablas”.
“Joĉjo!”
“Jes, sinjoro”. (Ĉi-foje li ne dormis, ĉar li ĵus sukcesis havigi al si bovidaĵan pasteĉon.)
“Botelon da vino al la sinjoro sur la benko. Mi ĝojas pri via ĉeesto, sinjoro”.
“Mi dankas vin”. Sinjoro Vinklo malplenigis sian glason kaj metis la botelon apude sur la benko.
“Ĉu vi konsentas al mi la plezuron, sinjoro?” diris sinjoro Trundlo al sinjoro Vinklo.
“Kun granda plezuro”, respondis sinjoro Vinklo al sinjoro Trundlo, kaj poste la du sinjoroj trinkis vinon, post kio ili tostis al ĉiu unuope, inkluzive de la damoj.
“Kiom kara Emilia flirtas kun la fremda sinjoro”, flustris la fraŭlina onklino al sia frato sinjoro Vardlo laŭ malfalsa fraŭlinonklineca envio.
“Ho, ne gravas”, diris la gaja sinjoro, “tute nature, mi opinias… nenio nekutima. Sinjoro Pikviko, iom da vino, ĉu?”
Sinjoro Pikviko, kiu profunde esploris la internon de kolomba pasteĉo, volonte akceptis.
“Emilia, mia kara”, diris la fraŭlina onklino laŭ mieno disdegna, “ne parolu tiel laŭte, karulino”.
“Fi, onklino!”
“La onklino kaj la maljunuleto deziras monopoli la aferon, ŝajnas al mi”, flustris fraŭlino Izabela Vardlo al sia fratino Emilia.
La du junulinoj ridis tre energie, kaj la maljunulino klopodis aspekti afabla, sed ne sukcesis.
“La junulinoj estas tiom animitaj”, diris fraŭlino Vardlo al sinjoro Tupmano kun mieno malaproba, kvazaŭ animeco estus kontrabandaĵo, kaj posedi ĝin sen permesilo estus serioza krimo kaj delikto.
“Ho, ja vere”, respondis sinjoro Tupmano, ne precize liverante la respondon atenditan. “Estas vere ĝojige”.
“Hmm!” diris fraŭlino Vardlo iom dubeme.
“Ĉu vi permesos al mi”, diris sinjoro Tupmano laŭ sia plej senkulpa maniero, tuŝante per unu mano la manradikon de la sorĉa Raĥaela, kaj delikate levante la botelon per la alia. “Ĉu vi permesos al mi?”
“Ho, sinjoro!”
Sinjoro Tupmano aspektis plej imprese, kaj Raĥaela esprimis timon, ke pli da kanonoj pafegos, kiuokaze, kompreneble, ŝi denove bezonos subtenon.
“Ĉu vi opinias, ke miaj karaj nevinoj estas belaj?” flustris ilia amema onklino al sinjoro Tupmano.
“Mi tion opinius, se ilia onklino ne ĉeestus”, respondis la preta pikvikano kun pasia ekrigardo.
“Ho, vi petolulo… sed efektive, se iliaj vizaĝkoloroj estus iomete pli allogaj, ĉu vi ne kredas, ke ili estus belaspektaj knabinoj… en kandellumo?”
“Jes, mi opinias, ke ili estus”, diris sinjoro Tupmano kun mieno indiferenta.
“Ho, vi mokemulo… mi scias, kion vi estis dironta”.
“Kion?” demandis sinjoro Tupmano, kiu ne precize decidis diri entute ion”.
“Vi estis dironta, ke Izabela kurbiĝas… mi scias tion… vi viroj estas tiaj observemuloj. Nu, ŝi ja kurbiĝas, tion oni ne povas nei, kaj certe, se io pli ol alio malbeligas knabinon, tio estas kurbiĝo. Mi ofte diris al ŝi, ke kiam ŝi pliaĝiĝos, ŝi estos tute forpuŝa. Nu, vi ja estas mokemulo!”
Sinjoro Tupmano ne kontraŭstaris akiri reputacion tiel senkoste: do li mienis tre scioplene kaj mistere ridetis.
“Kia sarkasma rideto”, diris la admira Raĥaela: “Mi deklaras, ke mi tute timas vin”.
“Ĉu timas min?”
“Ho, vi nenion povas kaŝi antaŭ mi… mi scias tre bone, kion signifas tiu rideto”.