Выбрать главу

Tuj kiam la ĉevalo vidis sinjoron Pikviko alvenanta al ĝi kun la ĉara vipo en la mano, ĝi ŝanĝis la rondiran moviĝon, kiun ĝi antaŭe utiligis, al retroira progreso tiom impete, ke ĝi ektrenis sinjoron Vinklo, kiu daŭre troviĝis je la ekstremo de la brido, laŭ grado de rapideco iom pli ol hasta marŝo al la direkto, tra kiu ili ĵus trapasis. Sinjoro Pikviko kuris por helpi, sed ju pli rapide sinjoro Pikviko kuris antaŭen, des pli rapide la ĉevalo kuris malantaŭen. Okazis granda skrapado de piedoj kaj agitado de polvo; kaj finfine sinjoro Vinklo, kies brakoj estis preskaŭ elartikigitaj, komplete rezignis la tenadon. La ĉevalo paŭzis, gapis, skuis la kapon, turnis sin kaj kviete trotis hejmen al Roĉestero, lasante sinjoron Vinklo kaj sinjoron Pikviko al reciproka konsterna sinrigardado. Kraka bruo iom fore altiris ilian atenton. Ili suprenrigardis.

“Benatu mia animo!” kriis la turmentata sinjoro Pikviko. “Jen forkuras la alia ĉevalo!”

Estis ja tro vere. La beston timigis la bruo, kaj la kondukiloj estis sur ĝia dorso. La rezulto estas divenebla. Ĝi forkuris kun la kvarrada ĉaro malantaŭe kaj kun sinjoro Tupmano kaj sinjoro Snodgraso en la kvarrada ĉaro. La distanco estis mallonga. Sinjoro Tupmano ĵetis sin en la heĝon, sinjoro Snodgraso imitis lian ekzemplon, la ĉevalo frakasis la kvarradan ĉaron kontraŭ ligna ponto, disigis la radojn disde la ĉaro kaj la vinbotelujon disde la breto: kaj fine ekstaris tute senmove rigardante la ruinon, kiun ĝi kaŭzis.

La unua zorgo de la du neelĵetitaj amikoj estis eligi siajn misfortunajn kunulojn el ties krataga bedo — procedo, kiu havigis al ili la nedireblan kontenton malkovri, ke ili ricevis neniun vundon krom pluraj ŝiraĵoj en la vestoj kaj diversaj gratoj pro la dornoj. La posta farendaĵo estis maljungo de la ĉevalo. Kiam tiu komplika procedo estis realigita, la grupo marŝis malrapide antaŭen, kondukante inter si la ĉevalon kaj lasinte la ĉaron al ties sorto.

Unuhora marŝado venigis la vojaĝantojn al eta apudvoja trinkejo kun du ulmoj, trogo por ĉevaloj, kaj vojsigno antaŭe; unu-du deformitaj fojnostakoj malantaŭe, legomĝardeno flanke, kaj kadukaj budoj kaj ŝimaj barakoj konfuzite dismetitaj ĉirkaŭe. Ruĝhara viro laboris en la ĝardeno; kaj al li sinjoro Pikviko vigle vokis:

“Saluton, homo!”

La ruĝharulo rektigis sian korpon, ombrumis permane la okulojn kaj rigardis longe kaj senpasie sinjoron Pikviko kaj ties kunulojn.

“Saluton, homo!” ripetis sinjoro Pikviko.

“Saluton!” estis la respondo de la ruĝharulo.

“Kioma distanco ĝis Dingledelo?”

“Pli ol sepmejla”.

“Ĉu temas pri vojo bona?”

“Ne, tia ĝi ne estas”.

Eliginte tiun kurtan respondon, kaj verŝajne kontentiginte sin per ankoraŭ unu videsploro, la ruĝharulo daŭrigis sian laboron.

“Ni deziras enstaligi ĉi tie jenan ĉevalon”, diris sinjoro Pikviko. “Supozeble tio eblas, ĉu ne?”

“Deziras enstaligi jenan ĉevalon, ĉu?” ripetis la ruĝharulo, apogante sin per sia fosilo.

“Kompreneble”, respondis sinjoro Pikviko, kiu jam antaŭeniris kune kun la ĉevalo ĝis la ĝardena barilo.

“S’jorino!” kriegis la ruĝharulo, elirante el la ĝardeno kaj intense rigardante la ĉevalon. “S’jorino!”

Alta osteca virino — senkurba tra la tuta korpo — en kruda blua pelerino kun talio unu-du colojn sub la akseloj reagis al la alvoko.

“Ĉu ni povas enstaligi la ĉevalon ĉi tie, bonulino?” diris sinjoro Tupmano antaŭenirante kaj parolante laŭeble persvade.

La virino tre firme rigardis la tutan grupon, kaj la ruĝharulo flustris ion al ŝia orelo.

“Ne”, respondis la virino post iom da pripensado. “Tio timigas min”.

“Timigas!” ekkriis sinjoro Pikviko. “Kion la virino timas?”

“Tio kaŭzis al ni problemojn la pasintan fojon”, diris la virino turnante sin en la domon. “Nenion mi volas diri al ili”.

“Plej eksterordinara afero en mia vivo”, diris la mirigita sinjoro Pikviko.

“Mi… mi… vere opinias”, flustris sinjoro Vinklo, dum liaj amikoj ariĝis ĉirkaŭ li, “ke ili pensas, ke ni akiris ĉi tiun ĉevalon iel malhoneste”.

“Kio?” ekkriis sinjoro Pikviko en ŝtorma indigniĝo.

Sinjoro Vinklo modeste ripetis sian opinion.

“Hej, ulo!” diris la kolera sinjoro Pikviko. “Ĉu vi opinias, ke ni ŝtelis ĉi tiun ĉevalon?”

“Mi certas pri tio”, respondis la ruĝharulo kun rikano, kiu agitis lian vizaĝon de unu aŭskultilo ĝis la alia. Dirinte tion li turnis sin en la domon kaj batfermis la pordon post si.

“Tio ĉi similas sonĝon”, elsputis sinjoro Pikviko, “hidan sonĝon. Imagu, ke oni promenadas la tutan tagon kun aĉa ĉevalo, de kiu li ne povas liberiĝi!”

La deprimitaj pikvikanoj forturnis sin mishumore, dum la alta kvarpiedulo, kiun ili ĉiuj senlime abomenis, sekvis malrapide iliajn paŝojn.

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam la kvar amikoj kaj ilia kvarpieda kunulo eniris la vojeton kondukantan al Manora Bieno: kaj eĉ kiam ili tiel proksimis al sia celo, la plezuro kiun ili spertus en aliaj cirkonstancoj estis grave dampita, kiam ili pripensis la absurdon de sia aspekto kaj la ridindecon de sia situacio. Ĉifitaj vestaĵoj, gratitaj vizaĝoj, polvokovritaj ŝuoj, elĉerpitaj mienoj, kaj, antaŭ ĉio, la ĉevalo. Ho, kiom sinjoro Pikviko malbenis tiun ĉevalon: li de tempo al tempo rigardis la noblan beston kun mieno esprimanta malamon kaj venĝemon. Pli ol unufoje li kalkulis la probablan kvanton da elspezo ŝuldota se li tranĉus al ĝi la gorĝon; kaj nun la tento detrui ĝin, aŭ lasi ĝin senmastre en la mondon, inundis lian menson dekoble forte. Lin vekis el meditado pri tiuj teruraj fantazioj la subita apero de du figuroj ĉe vojturniĝo. Tiuj estis sinjoro Vardlo kaj lia fidela servanto — la grasa knabo.

“Nu, kie vi estis efektive?” diris la gastama maljuna sinjoro. “Mi atendis vin la tutan tagon. Nu, vi ja aspektas lacaj. Kio! Ĉu gratoj! Ne doloras, espereble, ĉu?.. Nu, mi vere ĝojas aŭdi tion. Tre. Do vi renversiĝis, ĉu? Ne ĉagreniĝu. Ofta akcidento ĉi-regione. Joĉjo… Denove li dormas!.. Joĉjo, akceptu tiun ĉevalon de la sinjoro kaj konduku ĝin en la stalaron”.

La grasa knabo peze paŝis malantaŭ ili kun la besto, kaj la maljuna sinjoro, kondolencante per hejmecaj frazoj la gastojn pri tiom el la tagaj aventuroj, kiom ili trovis konvene komuniki, gvidis ilin en la kuirejon.

“Ĉi tie ni ordigos vin”, diris la maljuna sinjoro, “kaj poste mi prezentos vin al la homoj en la salono. Emma, alportu la ĉerizan brandon; jam, Janjo, kudrilon kaj fadenon ĉi tien; viŝtukojn kaj akvon, Maria. Ek, knabinoj, vigliĝu”.

Tri aŭ kvar belformulinoj rapide diskuris serĉante la diversajn aferojn menditajn, dum paro da grandkapaj rondvizaĝaj viroj stariĝis de sur siaj seĝoj apudfajrujaj (ĉar kvankam temis pri maja vespero, ilia ligateco al la fajrujo ŝajnis tiom kora, kiom se estus Kristnasko), kaj plonĝis en iujn obskurajn alkovojn, el kiuj ili senprokraste elprenis botelon da ciro kaj eble seson da brosoj.

“Vigliĝu!” diris la maljuna sinjoro denove, sed la admono estis tute ne necesa, ĉar unu el la knabinoj verŝis la ĉerizan brandon, kaj alia enportis la viŝtukojn, kaj unu el la viroj, kaptinte kruron de sinjoro Pikviko je preskaŭa minaco renversi lin, frotadis lian boton ĝis liaj kaloj ruĝardis, dum la alia purigis sinjoron Vinklo per peza vestbroso, permesante al si eligi dum la plenumado tiun siblan sonon, kiun grumoj kutime eligas striglante ĉevalon.

Sinjoro Snodgraso, fininte sian ordiĝon, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, dum li staris dorse al la fajro kaj sorbetis sian ĉerizan brandon kun kora kontentiĝo. Li priskribis ĝin kiel ĉambregon kun ruĝbrika planko kaj vasta kameno; la plafonon ornamis ŝinkoj, lardoj kaj ŝnuroj cepaj. La murojn dekoris pluraj ĉasistaj vipoj, du-tri bridoj, selo kaj malnova rustinta blunderbuzo kun etikedo sub ĝi, indikanta ke ĝi estas “ŝargita”, kia ĝi estis laŭ la sama aŭtoritato dum almenaŭ duonjarcento. Malnova oktaga horloĝo, solenaspekta kaj malfrivola, tiktakis seriozece en angulo; kaj arĝenta poŝhorloĝo, egale antikva, pendis de unu el la multaj hokoj kiuj ornamis la servicoŝrankon.