“Ĉu prete?” diris la maljuna sinjoro enkete, kiam la gastoj estis lavitaj, flikitaj, brositaj kaj branditaj.
“Tute”, respondis sinjoro Pikviko.
“Venu do!”
La grupo, trairinte plurajn malhelajn koridorojn kaj kunveninte kun sinjoro Tupmano, kiu postrestis por ŝteli kison de Emma, pro kio li estis prave premiita per diversaj puŝoj kaj gratoj, alvenis la salonan pordon.
“Bonvenon”, diris ilia afabla gastiganto, ĵetmalfermante ĝin kaj antaŭenpaŝante por anonci ilin. “Bonvenon, sinjoroj, al Manora Bieno”.
Ĉapitro 6
Malnovmoda kartluda festo. La versoj de la pastro. La rakonto pri la reveno de punlaborulo
Pluraj gastoj jam kunvenintaj en la malnova salono stariĝis por saluti sinjoron Pikviko kaj ties amikojn, kiam ili envenis; kaj dum plenumado de la enkonduka ceremonio sinjoro Pikviko disponis tempon observi la aspektojn kaj mediti pri la karakteroj kaj okupiĝoj de la personoj ĉirkaŭantaj lin — kutimo, kiun li samkiel multaj aliaj grandiozuloj ŝatis dorloti.
Sinjorino tre maljuna en alta ĉapo kaj fadinta silka robo — neniu malpli grava ol la patrino de sinjoro Vardlo — okupis la honoran lokon dekstrangule de la kameno; kaj diversaj atestiloj pri tio, ke ŝi estis konvene edukita dum la junaĝo, kaj ke ŝi ne deviis de tio dum la maljunaĝo, ornamis la murojn en formo de brodaĵoj antikvadataj, fadendrapaj pejzaĝoj samaĝaj, kaj karmezinaj teniloj por teujoj el periodo pli moderna. La onklino, la du junaj fraŭlinoj, kaj sinjoro Vardlo, kiuj konkurencis unu kontraŭ alia en zelota kaj senintermita servado al la maljunulino, dense ĉirkaŭis ŝian fotelon, unu tenanta ŝian oreltrumpeton, alia oranĝon, kaj tria flarbotelon, dum kvara vigle okupiĝis frapante kaj pugnobatante la kusenojn aranĝitajn por ŝia apogo. Ĉe la kontraŭa flanko sidis kalva maljunulo, kun vizaĝo bonhumora kaj bonfarema — la pastro de Dingledelo; kaj apud li sidis lia edzino, iom dika floranta maljuna damo, kiu aspektis tre lerta, ne nur pri la arto kaj mistero prepari hejmajn trinkaĵojn kontentige al aliaj personoj, sed ankaŭ pri okaza gustumado de ili ege kontentige al ŝi mem. Eta prudenta pomvizaĝulo interparolis kun grasa maljuna sinjoro en unu angulo, kaj du-tri pliaj maljunaj sinjoroj kaj du-tri pliaj maljunaj damoj sidis rektadorse kaj senmove sur siaj seĝoj, tre firme rigardante al sinjoro Pikviko kaj ties kunvojaĝantoj.
“Sinjoro Pikviko, panjo”, diris sinjoro Vardlo per sia plej forta voĉo.
“Ha”, diris la maljuna damo, skuante sian kapon. “Mi ne aŭdas vin”.
“Sinjoro Pikviko, avinjo!” kriĉis ambaŭ junulinoj kune.
“Ha!” ekkriis la maljuna damo. “Nu, ne multe gravas. Li ne ĝenas sin pri tia maljunulino kia mi, supozeble”.
“Mi certigas al vi, sinjorino”, diris sinjoro Pikviko kaptante manon de la maljunulino kaj parolante tiel laŭte, ke la energio kaŭzis karmeziniĝon de lia bonkora vizaĝo, “mi certigas al vi, sinjorino, ke nenio pli ĝojigas min ol vidi damon viaaĝan ĉefo de familio tiel brava kaj tiom june kaj bonfarte aspektanta”.
“Ha!” diris la maljunulino post mallonga paŭzo, “estas tre bele, mi supozas, sed mi ne aŭdas lin”.
“Avinjo estas iom konsternita nuntempe”, diris fraŭlino Izabela Vardlo per mallaŭta voĉo, “sed baldaŭ ŝi interparolos kun vi”.
Sinjoro Pikviko kapsignis sian pretecon respekti la malfortecojn de la maljunaĝo kaj komencis ĝeneralan konversacion kun la ceteraj rondanoj.
“Bela situo ĉi tie”, diris sinjoro Pikviko.
“Bela!” eĥis sinjoroj Snodgraso, Tupmano kaj Vinklo.
“Nu, mi opinias, ke jes”, diris sinjoro Vardlo.
“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento, sinjoro”, diris la prudentulo kun pomvizaĝo, “nepre ne, sinjoro… mi certas, ke ne, sinjoro”.
Poste la prudentulo ĉirkaŭrigardis triumfe, kvazaŭ iu kontraŭdirus al li, sed tiun li finfine venkus.
“Ne troviĝas pli bona terpeco en la tuto de Kento”, diris denove la prudentulo post paŭzo.
“Krom la Paŝtejoj de Mulinzo”, komentis la grasulo solene.
“La Paŝtejoj de Mulinzo!” elsputis la alia en profunda malestimo.
“Ja la Paŝtejoj de Mulinzo”, ripetis la dikulo.
“Ege bona grundo, tie”, intervenis alia dikulo.
“Kaj bona ĝi estas, certe”, diris tria dikulo.
“Ĉiu scias tion”, diris la korpulenta gastiganto.
La prudentulo ĉirkaŭrigardis dubeme, sed trovinte sin minoritata, mienis kompateme kaj diris nenion pli.
“Pri kio ili parolas?” demandis la maljunulino per tre aŭdebla voĉo al unu el siaj nepinoj, ĉar, kiel multaj surdaj homoj, ŝi ŝajnis neniam konsideri la eblecon, ke aliaj personoj aŭdas tion, kion ŝi mem diras.
“Pri la tero, avinjo”.
“Kion pri la tero?.. Nenio misas, ĉu?”
“Ne, ne. Sinjoro Milero diris, ke nia grundo estas pli bona ol tiu en la Paŝtejoj de Mulinzo”.
“Kion li scias pri la afero?” demandis la maljunulino indigne. “Milero estas malmodesta pajaco, kaj vi rajtas sciigi lin, ke tion mi diris”.
Tion dirinte la maljunulino, tute ne sciante ke ŝi parolis pli laŭte ol flustre, rektigis sin kaj rigardis trapikeme la kulpan prudentulon.
“Nu, nu”, diris la vigla gastiganto, nature ema ŝanĝi la temon. “Kiel plaĉus al vi robro, sinjoro Pikviko?”
“Tio plaĉus pli ol io ajn”, respondis tiu sinjoro, “sed ne aranĝu tion, mi petas, nur pro mi”.
“Ho, mi certigas vin, ke panjo tre ŝatas robrojn”, diris sinjoro Vardlo. “Ĉu ne tiel, panjo?”
La maljunulino, kiu multe malpli surdis pri tiu temo ol pri la aliaj, respondis jese.
“Joĉjo, Joĉjo!” diris la maljuna sinjoro. “Joĉjo… damnatu… ho, jen li. Elmetu la kartludajn tabletojn”.
La letargia junulo sukcesis sen plua vekado elmeti du kartludajn tabletojn, unu por “Papo Johanino”[20], kaj la alian por visto. La vistludontoj estis sinjoro Pikviko kaj la maljunulino, sinjoro Milero kaj la grasa sinjoro. La rondludo ampleksis la ceterajn festantojn.
La robro estis plenumita kun la tuta seriozeco kaj konduta trankvileco konvenaj al la okupiĝo nomata “visto” — solena okazaĵo, al kiu, laŭ nia opinio, estas aplikita tre malrespekte kaj bagatelige la termino “ludo”. La rondludo, alitable, estis tiel brue gaja, ke ĝi grave interrompis la meditojn de sinjoro Milero, kiu, ne tiom absorbita kiom li devis esti, sukcesis kulpi diversajn krimegojn kaj misfarojn, kiuj ekstreme kolerigis la grasan sinjoron, kaj proporcie bonhumorigis la maljunulinon.
“Jen!” diris la krimulo Milero triumfe, kiam li enmanigis unuopan prenon fine de la partio. “Tio ne povis esti pli trafe ludita, mi flatas min. Neeble akiri alian prenon!”
“Milero devis atuti la karoon, ĉu ne vere, sinjoro?” diris la maljunulino.
Sinjoro Pikviko kapjesis.
“Ĉu mi devis do?” diris la povrulo, dube apelaciante sian partneron.
“Vi ja devis, sinjoro”, diris la grasa sinjoro per tremiga voĉo.
“Tre bedaŭras”, diris la senkuraĝigita Milero.
“Tio ne multe utilas”, graŭlis la dika sinjoro.
“Du figuroj faras ok por mi”, diris sinjoro Pikviko.
Alia partio.
“Ĉu vi povas unu?” demandis la maljunulino.
“Mi povas”, respondis sinjoro Pikviko. “Duoblo, unuopo kaj la robro”.
“Neniam oni tiom bonŝancis”, diris sinjoro Milero.
“Neniam venis tiaj kartoj”, diris la grasa sinjoro.
Solena silento: sinjoro Pikviko bonhumora, la maljunulino serioza, la grasa sinjoro ĉikanema, kaj sinjoro Milero timema.
“Alia duoblo”, diris la maljunulino, triumfe notante la cirkonstancon per meto de sespenco kaj kaduka duonpenco sub la kandelingon.
20
Papo Johanino. Virino, kiu, laŭ mezepoka legendo, iĝis papo Johano VIII en la 855a jaro, post la morto de Leono IV. La reala papo Johano VIII gvidis la romkatolikan eklezion iom pli malfrue: dum 872-882.