Выбрать главу

“Sinjoro Blotono (el Aldpordo) petis la parolon. Ĉu la honorinda pikvikano aludis al li? (Krioj ‘Ordon!’, ‘Prezidanto!’, ‘Jes!’, ‘Ne!’, ‘Daŭrigu!’, ‘Ĉesu’ k.t.p.)

“Sinjoro Pikviko ne konsentis submetiĝi al bruado. Li jes aludis al la honorinda sinjoro. (Granda ekscitiĝo.)

“Sinjoro Blotono do volis nur diri, ke li repuŝas la falsan kaj kalumnian akuzon far la honorinda sinjoro kun profunda malestimo. (Grandaj huraoj.) La honorinda sinjoro estas ĉarlatano. (Enorma konfuziĝo, kaj laŭtaj krioj ‘Prezidanto!’ kaj ‘Ordon!’)

“Sinjoro Snodgraso petis la parolon. Li apelis al la prezidanto. (Aŭdu.) Li volis scii, ĉu estos permesite, ke daŭru tiu ĉi hontinda konkurado inter la du membroj de tiu klubo. (Aŭdu, aŭdu.)

“La prezidanto estis tute certa, ke la honorinda pikvikano retiros la esprimon, kiun li ĵus uzis.

“Sinjoro Blotono, kun plejebla respekto al la prezidanto, estis tute certa, ke tion li ne faros.

“La prezidanto sentis nepran devon demandi al la honorinda sinjoro, ĉu li uzis la esprimon ĵus ellasitan laŭ ordinara senco.

“Sinjoro Blotono ne hezitis diri, ke ne. Li uzis tiun vorton laŭ ĝia pikvikana senco. (Aŭdu. Aŭdu.) Li devis agnoski, ke persone li vartis plej altan respekton kaj estimon al la honorinda sinjoro; li simple taksis lin ĉarlatano laŭ la pikvikana vidpunkto. (Aŭdu, aŭdu.)

“Sinjoro Pikviko sentis sin tre kontentigita pro la justa, verama kaj plena klarigo de sia honorinda amiko. Li petis, ke oni tuj komprenu, ke liaj propraj komentoj laŭintence nur konformis al la pikvikana signifo. (Huraoj.)”

Ĉi tie finiĝas la enskribo, kiel sendube ankaŭ la debato, atinginte tian tre kontentigan kaj inteligentan punkton. Ni ne havas oficialan registron de la faktoj, kiujn trovos la leganto notitaj en la venonta ĉapitro, sed ili estas zorge kunmetitaj el leteroj kaj aliaj manuskriptaj aŭtoritatoj, tiom nedubeble malfalsaj, kiom pravigas ilian rakontadon en formo seninterrompa.

Ĉapitro 2

La vojaĝo de la unua tago kaj la aventuroj de la unua vespero, kun ties sekvoj

Tiu akurata ĝenerala servisto, la suno, ĵus leviĝis, kaj komencis fajrigi alumeton matene de la dek-tria de majo mil okcent dudek sep, kiam sinjoro Samuelo Pikviko ekbrilis kiel alia suno post sia dormado, ĵetmalfermis sian dormoĉambran fenestron kaj elrigardis al la suba mondo. Gosvelostrato estis antaŭ liaj piedoj, Gosvelostrato estis dekstre de li ĝis la vidkampa limo, Gosvelostrato etendiĝis maldekstre, kaj la kontraŭa flanko de Gosvelostrato estis trans la vojo. “Tiaj”, pensis sinjoro Pikviko”, estas la mallarĝaj vidpunktoj de tiuj filozofoj kiuj, kontentigitaj per ekzamenado de tio, kio kuŝas antaŭ ili, ne rigardas al la veroj, kiuj kaŝiĝas poste. Tiel same mi povus kontentiĝi gapante ĉiam al Gosvelostrato, sen eĉ unu klopodo penetri ĝis la kaŝitaj landoj, kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin”. Kaj espriminte tiun belan rimarkon, sinjoro Pikviko komencis meti sin en siajn vestaĵojn, kaj siajn vestaĵojn en valizon. Grandiozuloj malofte tre sindoneme aranĝas siajn vestojn; la funkciado de sinrazado, sinvestado kaj kafotrinkado estas baldaŭ plenumita; kaj post alia horo sinjoro Pikviko, kun la valizo en la mano, teleskopa lorno en la surtuta poŝo, kaj notkajero en la veŝto, preta por ricevi eltrovaĵojn endajn je prinotado, alvenis al la diliĝenca stacio en la Sankta Marteno-la-Granda.

“Fiakron!” diris sinjoro Pikviko.

“Jen por vi, sinjoro”, kriis stranga homarspecimeno en surtuto sakaĵa kaj antaŭtuko samŝtofa, kiu kun latuna etikedo kaj numero ĉirkaŭ la kolo aspektis kvazaŭ li estus katalogita en iu kolekto da raraĵoj. Tiu estis la stacia servisto[4]. “Jen por vi, sinjoro. Nun jam, l’ unua fiakristo!” Kaj kiam la unua fiakristo estis alvokita el la trinkejo, kie li fumis sian unuan pipon, sinjoro Pikviko kaj lia valizo estis ĵetitaj en la veturilon.

“Al la Ora Kruciĝo”, diris sinjoro Pikviko.

“Valoras nur unu ŝilingon, Toĉjo”, kriis la fiakristo, malkontente, por informi sian amikon, la stacian serviston, dum la fiakro ekiris.

“Kiom aĝas tiu ĉevalo, amiko mia?” demandis sinjoro Pikviko, frotante sian nazon per la ŝilingo, rezervita por la veturpago.

“Kvardekdujara”, respondis la fiakristo, gvate rigardante lin.

“Kio!” elpuŝis sinjoro Pikviko, metante manon al sia notkajero. La fiakristo ripetis sian antaŭan diraĵon. Sinjoro Pikviko rigardis tre atente la vizaĝon de la homo, sed liaj trajtoj ne moviĝis, do li tuj notis la fakton.

“Kaj kiom longe vi ĉiufoje restigas ĝin inter la timonoj?” demandis sinjoro Pikviko, serĉante pliajn informojn.

“Du aŭ tri semajnojn”, respondis la viro.

“Ĉu semajnojn!” diris sinjoro Pikviko mirigite kaj denove eligis la notkajeron.

“Ĝi loĝas en Pentonvilo[5], kiam ĝi estas hejme”, komentis la fiakristo senemocie, “sed ni malofte hejmenigas ĝin, pro ĝia malforta punkto”.

“Ĉu pro ĝia malforta punkto!” rediris la perpleksa sinjoro Pikviko.

“Ĝi ĉiam falas teren, kiam oni ellasas ĝin el inter la timonoj”, daŭrigis la fiakristo, “sed kiam ĝi estas inter ili, ni ligas ĝin tre strikte supre-sube, kun ankaŭ tre mallongaj gvidrimenoj, tiel ke ĝi fakte ne povas fali, kaj ni surmetis paron da ege grandaj radoj, do kiam ĝi efektive moviĝas, ili postkuras ĝin, kaj ĝi estas devigata pluiri — ĝi ne povas malhelpi tion”.

Sinjoro Pikviko registris ĉiun vorton el tiu diraĵo en sia notkajero, kun la intenco komuniki ĝin al la klubo, kiel elstaran ekzemplon de la vivtenado en ĉevaloj ĉe cirkonstancoj malfavoraj. La enskribado apenaŭ finiĝis, kiam ili venis al la Ora Kruciĝo. La fiakristo saltis suben, kaj sinjoro Pikviko eliris. Sinjoro Tupmano, sinjoro Snodgraso kaj sinjoro Vinklo, kiuj maltrankvile atendis la alvenon de sia glora estro, dense bonvenigis lin.

вернуться

4

Stacia servisto (waterman). Tiu servisto prizorgis en la diliĝencaj kaj poŝtaj stacioj trinkigon de la ĉevaloj kaj laŭvicigon de la veturontoj.

вернуться

5

Pentonvilo (Pentonwil). Periferia Londona distrikto, ĉe kiu finiĝis Gosvelostrato, en kiu sinjoro Pikviko loĝis.