“Duoblo, sinjoro”, diris sinjoro Pikviko.
“Tute scias pri tiu fakto, sinjoro”, akre respondis la grasa sinjoro.
Alian partion kun simila rezulto sekvis missekvo far la malfeliĉa Milero, je kio la grasa sinjoro eksplodis en stato de forta persona ekscitiĝo, kiu daŭris ĝis la fino de la ludo, kiam li retiriĝis en angulon, kaj restis komplete muta dum unu horo kaj dudek sep minutoj; post tiu tempo li forlasis sian retiriĝon kaj proponis al sinjoro Pikviko pinĉon da flartabako kun mieno de homo decidinta kristane pardoni la ricevitajn vundojn. La aŭdkapablo de la maljunulino rimarkinde pliboniĝis, kaj la malfeliĉa Milero sentis sin tiel eksterelementa kiel delfeno en sentinela postenbudo.
Dume la rondludo progresis tre gaje. Izabela Vardlo kaj sinjoro Trundlo “partneriĝis”, kaj Emilia Vardlo kaj sinjoro Snodgraso faris same; kaj eĉ sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino starigis komunakcian kompanion pri ludmarkoj kaj flatado. Maljuna sinjoro Vardlo estis ĉe zenito de sia gajeco; kaj li estis tiel amuza direktante la tablon, kaj la maljunaj damoj estis tiel energiaj pretendante siajn gajnojn, kaj la tuta tablanaro daŭre bruis pro gajo kaj ridado. Ĉeestis unu maljuna damo, kiu ĉiam devis pagi kvin-ses kartojn, je kio ĉiuj ekridis regule en ĉiu partio; kaj kiam la maljuna damo mienis kolere pro la neceso pagi, oni ridis eĉ pli laŭte; je kio la vizaĝo de la maljuna damo iom post iom heliĝis, ĝis fine ŝi ridis pli laŭte ol la aliaj. Ankaŭ, kiam la fraŭla onklino ricevis “geedziĝon”[21], la junulinoj denove ekridis, kaj la fraŭla onklino ŝajne emis ofendiĝi; ĝis, sentante manpremon de sinjoro Tupmano sub la tablo, ankaŭ ŝi gajiĝis kaj mienis iom kontente, kvazaŭ geedziĝo efektive ne estus tiel fora, kiel supozis kelkaj personoj; je kio denove ridis ĉiuj kaj precipe maljuna sinjoro Vardlo, kiu frandis spritaĵojn tiel volonte, kiel la plej junaj. Koncerne sinjoron Snodgraso, tiu faris nenion krom flustri poeziecajn diraĵojn en la orelon de sia partnero, kio igis iun maljunan sinjoron facilanime aludema pri kartludaj partnerecoj kaj dumvivaj partnerecoj, kaj kaŭzis, ke la dirita sinjoro iom komentu tiurilate akompane kun diversaj palpebrumoj kaj subridoj, kio tre gajigis la societon kaj elstare la edzinon de tiu maljuna sinjoro. Kaj sinjoro Vinklo ripetis ŝercojn tre bone konatajn en urboj, sed tute nekonatajn en la kamparo: kaj ĉar ĉiuj ridis pro ili tre senlime kaj diris, ke ili estas elstaraj, sinjoro Vinklo estis en stato tre honora kaj glora. Kaj la bonfarema pastro afable spektis, ĉar la feliĉaj vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo feliĉigis ankaŭ la maljunan bonulon; kaj kvankam la gajeco estis iom brua, tamen ĝi devenis de koroj kaj ne de lipoj; kaj tio finfine estas la ĝusta speco de gajeco.
La vespero forglitis rapide per tiuj ĝojigaj okupiĝoj; kaj post konsumo de vespermanĝo abunda sed simpla, kaj kiam la societo socie formis rondon ĉirkaŭ la fajrujo, sinjoro Pikviko pensis, ke li neniam en la vivo sentis sin tiom feliĉa kaj neniam tiel emis ĝui kaj eluzi la pasemajn momentojn.
“Nu tio ĉi”, diris la afabla gastiganto, kiu sidis tre solene apud la apogilo de la maljunulina fotelo kun ŝia mano firme tenita en la lia. “Tio ĉi estas ĝuste kion mi ŝatas, la plej feliĉaj momentoj en mia vivo estas pasigitaj apud jena malnova kameno, kaj tiom mi amas ĝin, ke ĉiuvespere mi bruligas ĉi tie flaman fajron, ĝis efektive ĝi neelporteble varmegiĝas. Vidu, mia povra maljuna patrino kutimis sidi antaŭ tiu ĉi kameno sur tiu tabureto, kiam ŝi estis knabino, ĉu ne vere, panjo?”
Tiu larmo, kiu alvenas nevokite la okulon, kiam memoro pri malnovaj tempoj kaj feliĉo antaŭ multaj jaroj estas subite revokitaj, ŝteliris sur vango de la maljunulino, dum ŝi skuis la kapon kun rideto melankolia.
“Vi devas pardoni, ke mi priparolas ĉi tiun malnovan lokon, sinjoro Pikviko”, daŭrigis la gastiganto post mallonga paŭzo, “ĉar mi kore amas ĝin, kaj konas neniun alian… La malnovaj domoj kaj kampoj ŝajnas al mi vivantaj amikoj: kaj tiel ankaŭ nia preĝejeto kun la hedero, pri kiu, cetere, nia bonega amiko tie verkis kanton, kiam li unue venis inter nin. Sinjoro Snodgraso, ĉu vi havas ion en la glaso?”
“Pli ol sufiĉe, dankon”, respondis tiu sinjoro, kies poezia scivolo estis ege stimulita pro la lasta komento de lia gastiganto. “Mi petas vian pardonon, sed vi aludis la kanton de la hedero”.
“Pri tio vi devas demandi jenan nian amikon”, diris la gastiganto sciplene, indikante la pastron per kapsigno.
“Ĉu mi rajtas diri, ke plaĉus al mi aŭskulti vin deklami ĝin, sinjoro?” diris sinjoro Snodgraso.
“Nu, efektive”, respondis la pastro, “ĝi estas io tre bagatela, kaj mia sola pravigo de ĝia faro estas, ke tiutempe mi tre junis. Tamen, tia kia ĝi estas, vi aŭdos ĝin se vi volas”.
Murmuro de kuriozo estis kompreneble la respondo; kaj la maljuna sinjoro komencis deklami, helpate de diversaj sufloraĵoj de sia edzino, la menciitajn versojn.
“Mi titolis ilin”, li diris,
La hedero verda
Dum la maljuna sinjoro ripetis la duan fojon tiujn versojn por ke sinjoro Snodgraso notu ilin kajere, sinjoro Pikviko esploris la trajtojn de lia vizaĝo kun mieno tre interesita. Kiam la maljuna sinjoro finis sian diktadon, kaj sinjoro Snodgraso enpoŝigis sian kajeron, sinjoro Pikviko diris:
“Pardonu min, sinjoro, ke mi jene komentas post konatiĝo tiel mallonga; sed tia sinjoro kia vi nepre, laŭ mia opinio, observis multajn scenojn kaj okazaĵojn registrindajn dum la daŭro de via sperto kiel evangelia pastro”.
“Mi vidis kelkajn efektive”, respondis la maljuna sinjoro, “sed la okazaĵoj kaj karakteroj estis nature simplaj kaj ordinaraj, pro tio, ke mia sfero de agado estas tre limigita”.
“Vi fakte pretigis kelkajn notojn, ŝajnas al mi, pri Johano Edmondo, ĉu ne?” demandis sinjoro Vardlo, kiu ŝajne tre emis stimuli sian amikon por edifi siajn novajn vizitantojn.
La maljuna sinjoro iomete kapjesis signante konsenton kaj ŝanĝis la temon, kiam sinjoro Pikviko diris:
“Pardonpete, sinjoro, sed bonvolu, se mi aŭdacas demandi, diri: kiu estis Johano Edmondo?”
“Ĝuste tion mi estis demandonta”, diris sinjoro Snodgraso entuziasme.
“Vi estas implikota”, diris la gaja gastiganto. “Vi devos kontentigi la scivolon de jenaj sinjoroj pli aŭ malpli baldaŭ, do prefere profitu la konjunkturon favoran kaj faru tion senprokraste”.
La maljuna sinjoro ridetis bonhumore, dum li antaŭenigis sian seĝon; la ceteraj grupanoj pliproksimigis siajn seĝojn unu al la alia, precipe sinjoro Tupmano kaj la fraŭla onklino, kiuj eble iom malfacile aŭdus; kaj kiam la oreltrumpeto de la maljuna damo estis taŭge ĝustigita, kaj sinjoro Milero (kiu ekdormis dum la deklamado de la versoj) vekita el la dormo per admona pinĉo, la maljuna sinjoro sen plia antaŭpreparo ekrakontis la sekvan historion, al kiu ni permesas por ni aldoni la titolon: