“Kiam mi unue ekloĝis en tiu ĉi vilaĝo”, diris la maljuna sinjoro, “kio estas jam antaŭ dudek kvin jaroj, la plej fifama persono inter niaj paroĥanoj estis viro, kiu nomiĝis Edmondo, kiu luis malgrandan farmbienon proksime al tiu ĉi loko. Li estis moroza, sovaĝkora malbonulo: maldiligenta kaj diboĉema laŭmore; kruela kaj feroca laŭkaraktere. Krom tiuj malmultaj pigraj kaj malrespondecaj vagabondoj, kun kiuj li pasigis malzorge sian tempon sur la kampoj, aŭ drinkis en la taverno, li eĉ unu amikon aŭ konaton ne havis; neniu emis alparoli la viron, kiun multaj timis kaj ĉiuj abomenis — kaj Edmondon forpuŝis ĉiuj.
“Tiu viro havis edzinon kaj filon, kiu, kiam mi unue venis ĉi tien, havi proksimume dek du jarojn. Pri la severo de l’ suferado de tiu virino, pri la mildo kaj tolerema maniero de ŝia konduto, pri la nervostreĉa zorgo laŭ kiu ŝi edukis tiun knabon, neniu povas adekvate imagi. Ĉielo pardonu al mi la supozon, se ĝi estas malkaritata, sed mi ja firme kaj en mia animo kredas, ke tiu viro provis sisteme dum multaj jaroj rompi al ŝi la koron; sed ŝi toleris ĉion pro sia infano kaj, kiel ajn stranga tio ŝajnos al multaj, ankaŭ pro la patro, ĉar malgraŭ ke li estis bruta kaj kruele traktis ŝin, ŝi iam lin amis, kaj memoro pri tio, kio li estintis por ŝi, vekis en ŝia brusto sentojn de indulgo kaj humilo en sufero, al kiuj fremdas ĉiuj dikreitoj, krom virinoj.
“Ili estis malriĉaj — ne povis esti alie, kiam la viro tiel agadis; sed la senlaca kaj senĉesa energio de la virino, frue aŭ malfrue, matene, tagmeze kaj nokte, retenis ilin for de kompleta mizero. Tiu energio estis nur tre mise repagita. Homoj preterpasantaj tiun lokon vespere — kelkfoje je tre malfrua nokta horo — raportis, ke ili aŭdis la ĝemojn kaj plorsingultojn de virino suferanta, kaj la sonojn de batoj; kaj pli ol unufoje, post la noktomezo, la knabo mallaŭte frapis la ĉefpordon de najbara domo, kien li estis sendita por eskapi la ebrian furiozon de sia monstra patro.
“Dum tiu tuta tempo, kaj kiam la kompatindulino ofte vidigis postsignojn de mistraktado kaj violento, kiujn ŝi ne povis tute kaŝi, ŝi estis konstanta partoprenanto en nia eta preĝejo. Regule ĉiudimanĉe, matene kaj posttagmeze, ŝi okupis la saman sidlokon kun la knabo apude; kaj kvankam ambaŭ estis malriĉe vestitaj — multe pli malriĉe ol multaj el la najbaroj en socitavolo malpli alta — ili estis ĉiam netaj kaj puraj. Ĉiuj afable salutis kaj alparolis “kompatindan sinjorinon Edmondo”, kaj kelkfoje, kiam ŝi haltis por interŝanĝi kelkajn vortojn kun najbarino fine de la diservo en eta vico da ulmoj gvidantaj al la preĝeja portiko, aŭ malhastis por rigardadi kun patrinaj fiero kaj amo sian sanan filon ludantan antaŭe kun kelkaj kunuletoj, ŝia zorgoplena vizaĝo pliheliĝis pro esprimo de kora dankemo, kaj ŝi aspektis, se ne gaja kaj feliĉa, almenaŭ trankvila kaj kontenta.
“Forpasis kvin aŭ ses jaroj. La knabo iĝis junulo fortika kaj plenkreska. La tempopaso fortiginta la sveltan korpon infanan kaj fortikiginta virece liajn feblajn membrojn jam kurbigis la figuron de lia patrino kaj febligis ŝiajn paŝojn; sed tiu brako, kiu devis subteni ŝin, ne plu interkroĉiĝis kun la ŝia; tiu vizaĝo, kiu devis ĝojigi ŝin, ne plu rigardis al la ŝia. Ŝi okupis sian antaŭan sidlokon, sed la apuda sidloko vakis. La Biblio estis kiel antaŭe prizorgata, la legaĵoj estis trovitaj kaj faldmarkitaj samkiel pli frue; sed ĉeestis neniu kunleganta kun ŝi; kaj larmoj falis dense kaj rapide sur la libron kaj forkaŝis al ŝiaj okuloj la vortojn. Najbarinoj estis afablaj samkiel antaŭe, sed ŝi rifuzis iliajn salutojn per forturnita kapo. Ne plu okazis malhasto inter la ulmoj — ne plu la feliĉigaj antaŭvidoj de venontaj ĝojoj. La izolita virino pliproksimigis sian kufon al sia vizaĝo, kaj formarŝis rapide.
“Ĉu mi diru al vi, ke la junulo, kiu, rerigardante ĝis la plej fruaj infanaj tagoj al kiuj etendiĝis memoro kaj konscio kaj daŭrigante sian memoron ĝis la aktuala momento, povis memori nenion, kio ne estus ligita iel al longa serio da memvolaj ĉagrenoj de lia patrino travivitaj por ŝirmi lin, kun mistraktado, kaj insultado, kaj violento, ĉiuj tolerataj subtene al li, — ĉu mi diru al vi, ke li kun senbrida malatento pri ŝia krevanta koro kaj obstina egoisma forgesemo pri ĉio, kion ŝi faris kaj elportis subtene al li, ligis sin al fiaj kaj senskrupulaj viroj, kaj freneze laŭiris viglan karieron, kiu nepre havigus al li morton, kaj honton al ŝi? Ve pro la homa naturo! Vi jam delonge antaŭvidis tion.
“La mizero kaj misfortuno de la malfeliĉulino estis plenmezure kompletigotaj. Multaj krimoj estis plenumitaj en la ĉirkaŭaĵo; la farintoj restis netrovitaj, kaj ilia aŭdaco plifortiĝis. Rabo elstare riska kaj plimisigita kaŭzis viglan persekuton kaj rigoran serĉadon, pri kiuj ili ne antaŭkalkulis. Juna Edmondo estis suspektata kun tri kunuloj. Li estis arestita… enjuĝejigita… prijuĝita… mortkondamnita.
“La senespera kaj trapika kriĉo de virina voĉo, kiu resonis tra la juĝejo, kiam la solena verdikto estis prononcita, sonoras en miaj oreloj ĉi-momente. Tiu krio trafis la koron de la kulpulo per teruro, kian juĝo, kondamno kaj la proksimiĝo de la morto mem malsukcesis veki. Tiuj lipoj, kiuj dum la tuta tempo kunpremiĝis en obstina malafablo, ektremis kaj nevolonte disiĝis; la vizaĝo cindre paliĝis, dum malvarma ŝvito eskapis el ĉiu poro; la fortikaj membroj de la kulpulo tremis, kaj li ŝanceliĝis en la akuzitejo.
“Dum la unua febro de sia mensa angoro la suferanta patrino ĵetis sin surgenuen antaŭ miaj piedoj kaj fervore petegis la Eternulon, kiu ĝis tiam subtenis ŝin en ĉiuj ŝiaj ĉagrenoj, liberigi ŝin el la mondo trista kaj mizera kaj indulgi la vivon de ŝia solinfano. Sekvis eksplodo de malĝojo kaj violenta barakto, kian espereble mi neniam denove devos atesti. Mi sciis, ke ekde tiu horo ŝia koro rompiĝadis, sed eĉ unu fojon mi ne aŭdis plendon aŭ murmuron trapasi ŝiajn lipojn.
“Vidi tiun virinon en la karcera korto tagon post tago estis kompatoveka sceno, dum ŝi entuziasme kaj fervore klopodis per amo kaj petado mildigi la malmolan koron de sia obstina filo. Estis vane. Li restis mishumora, senceda kaj netuŝita. Eĉ la neatendita mildigo de lia mortpuno al dekkvarjara transmara bagnado ne mildigis eĉ momente la malafablan durecon de lia sinteno.
“Sed la spirito de rezigno kaj elportemo, kiu tiom longe subtenis ŝin, ne povis lukti kontraŭ korpa malforteco kaj kripliĝo. Ŝi malsaniĝis. Ŝi trenis siajn ŝanceliĝajn membrojn el la lito por viziti ankoraŭ unufoje sian filon, sed ŝia forto velkis, kaj senpove ŝi sinkis teren.
“Kaj nun la fanfarona frido kaj indiferento de la junulo estis efektive elprovitaj; kaj la puno peze trafinta lin, preskaŭ frenezigis lin, pasis unu tago, kaj lia patrino malestis; alia forflugis, kaj ŝi ne proksimiĝis al li; venis tria vespero, kaj denove li ne vidis ŝin; kaj post dudek kvar horoj li estos disigita de ŝi — eble por ĉiam. Ho! kiel la longe forgesitaj pensoj de antaŭa tempo impetis en lian menson, dum li preskaŭ kure trairis tien reen la mallarĝan korton — kvazaŭ informoj pli baldaŭ alvenus pro rapidado lia — kaj kiel amare inundis lin sento pri liaj senpoveco kaj izolo, kiam li aŭdis la veron! Lia patrino, la sola gepatro, kiu iam ajn vartis lin, kuŝis malsana — eble mortanta — je malpli ol unu mejlo de la loko, sur kiu li staris; se li estus libera kaj senkatena, post kelkaj minutoj li starus apud ŝi. Li kuregis al la kradpordo kaj kroĉinte la ferstangojn kun senespera energio li skuis ĝin ĝis ĝi brue reeĥis, kaj ĵetis sin al la dika muro kvazaŭ por trabori por si vojon tra la ŝtonaĵo; sed la fortika konstruaĵo mokis liajn feblajn klopodojn, kaj li kunbatis siajn manojn kaj ploris kvazaŭ infano.
“Mi portis la pardonon kaj benon de la patrino al la enkarcerigita filo, kaj mi portis al ŝia lito lian solenan certigon pri pento kaj fervoran pardonpeton al ŝia lito. Mi aŭdis kun simpatio kaj kompato la pentinton elpensi mil eblajn planojn por konsoli kaj subteni ŝin post lia reveno; sed mi sciis, ke multajn monatojn antaŭ ol li povos alveni sian celotan lokon, lia patrino ne plu estos en la mondo.