Выбрать главу

“Oni forveturigis lin nokte. Kelkajn semajnojn poste la animo de la kompatindulino forflugis, mi firme esperas, al loko eterne ĝoja kaj ripoziga. Mi kondukis la funebran diservon super ŝia korpo. Ŝi kuŝas en nia eta preĝeja korto. Mankas tomboŝtono ĉe ŝia tombo. Ŝiajn ĉagrenojn konis la homoj; ŝiajn virtojn Dio.

“Estis aranĝite antaŭ la foriro de la bagnulo, ke li skribos al sia patrino tuj kiam li povos ricevi permeson, kaj ke la letero estos adresita al mi. La patro firme rifuzis vidi sian filon ekde la momento de ties aresto, kaj estis al li indiferente: ĉu tiu vivos aŭ mortos. Forpasis multaj jaroj sen iu ajn informo pri li, kaj kiam pli ol duono de lia transmara tempo estis trapasita, kaj neniun leteron mi ricevis, mi supozis lin mortinta, kiel efektive mi preskaŭ esperis.

“Edmondo tamen estis sendita konsiderindan distancon enlanden, kiam li alvenis la kolonion, kaj tio eble klarigas la fakton, ke kvankam pluraj leteroj estis senditaj, neniu el ili venis en miajn manojn. Li restis samloke dum la tuto de dek kvar jaroj. Post la fino de la puntempo, firme sekvante sian malnovan intencon kaj la promeson al sia patrino, li revenis al Anglujo inter sennombraj malfacilaĵoj, kaj reatingis marŝante sian devenlokon.

“En bela dimanĉa vespero de la monato aŭgusto, Johano Edmondo enpaŝis la vilaĝon, kiun li forlasis en honto kaj malhonoro antaŭ dek sep jaroj. Lia plej proksima vojo trairis la preĝejan korton. La koro de la viro ŝvelis, kiam li transiris la palisoŝtupon. La altaj maljunaj ulmoj, tra kies branĉoj la subenira suno ĵetis ie-tie riĉan lumradion sur la ombrecan padon, vekis memorojn pri liaj plej fruaj tagoj. Li bildigis sin al si tia, kia li estis tiam, kroĉanta la patrinan manon kaj marŝanta trankvile al la preĝejo. Li memoris kiel li kutimis suprenrigardi al ŝia pala vizaĝo, kaj kiel ŝiaj okuloj kelkfoje larmpleniĝis, kiam ŝi rigardis liajn trajtojn — larmoj kiuj falis varmaj al lia frunto, kiam ŝi kliniĝis por kisi lin kaj larmigis ankaŭ lin, kvankam li ne sciis tiam, kiel amaraj estis ŝiaj larmoj. Li pensis, kiel ofte li laŭkuris gaje tiun padon kun iu infana kunludulo, ĉiam denove rerigardante por vidi rideton de la patrino, aŭ aŭdi ŝian mildan voĉon; kaj tiam vualo ŝajnis leviĝi de antaŭ la memoro, kaj amasiĝis al li ŝiaj bonkoraj vortoj nerepagitaj, kaj avertoj malestimitaj, kaj promesoj neplenumitaj, ĝis lia kuraĝo ekmankis kaj ne plu li povis toleri tion.

“Li eniris la preĝejon. La vespera diservo jam finiĝis, kaj la paroĥanoj jam disiris, sed ĝi ankoraŭ ne estis fermita. Liaj paŝoj resonis kavece tra la malalta konstruaĵo, kaj li preskaŭ timis soli, ĉar estis tiom senmove kaj kviete. Li ĉirkaŭrigardis. Nenio ŝanĝiĝis. La loko ŝajnis pli malgranda ol antaŭe, sed jen estis la malnovaj monumentoj, kiujn li rigardis milfoje en infana imponiĝo: la eta predikejo kun ĝia paliĝinta kuseno, la komunia tablo, antaŭ kiu li tiel ofte ripetis tiujn diordonojn, kiujn li adoris infanaĝe kaj forgesis viraĝe. Li aliris la malnovan sidlokon; ĝi aspektis malvarma kaj forlasita. La kuseno estis forigita, kaj la biblio ne troviĝis. Eble lia patrino nun okupas sidlokon malpli bonstatan, aŭ eble ŝi febliĝis kaj ne povas atingi la preĝejon senakompane. Li ne volis pensi pri tio, kion li timis. Frida sento envolvis lin, kaj li tremis forte, dum li forturnis sin.

“Sur la sojlon eniris maljunulo, ĝuste kiam li alvenis ĝin. Edmondo retroiris abrupte, ĉar tiun li bone konis; ofte li vidis tiun fosi tombojn en la preĝeja korto. Kion diros li al la reveninta bagnulo?

“La maljunulo levis siajn okulojn al la vizaĝo de la fremdulo, deziris al li “bonan vesperon” kaj malrapide pluiris. Li jam forgesis lin.

“Li marŝis suben kaj tra la vilaĝo. La vetero estis varma, kaj la homoj sidis antaŭ siaj dompordoj aŭ promenis en siaj malgrandaj ĝardenoj dum lia preterpaso, ĝuante la vesperan serenon kaj la postlaboran ripozon. Multaj rigardoj turniĝis al li, kaj multajn dubemajn rigardojn li ĵetis ambaŭflanken por konstati, ĉu iu rekonas kaj forpuŝas lin. En preskaŭ ĉiuj domoj estis vizaĝoj nekonataj; ĉe iuj li rekonis la fortikan figuron de antaŭa kunlernejano — knabo, kiam lastfoje li vidis tiun — ĉirkaŭita de grupo de gajaj infanoj; ĉe aliaj li vidis, sidantan en fotelo antaŭ dometa pordo, feblan kaj malfortan maljunulon, kiun li memoris sana kaj fortika laboristo; sed ĉiuj lin jam forgesis, kaj li pluiris nekonate.

“La lasta milda lumo de la subiranta suno jam trafis la teron, ĵetante riĉan ardon sur la flavajn grenfaskojn, kaj plilongigante la ombrojn de la fruktarboj, dum li staris antaŭ la malnova domo — la hejmo de la infanaĝo — al kiu sopiris lia koro kun intensa amo nepriskribebla tra longaj kaj lacigaj jaroj de la kaptiteco kaj malĝojo. La palisaro estis malalta, kvankam li bone memoris epokon, en kiu ĝi ŝajnis al li alta muro, kaj li transrigardis en la malnovan ĝardenon. Enestis multaj semoj kaj floroj pli gajaj ol antaŭe, sed plu enestis la malnovaj arboj, ankaŭ tiu arbo mem, sub kiu li milfoje kuŝis, kiam li laciĝis pro ludado sub la suno, kaj sentis milde ŝteliĝi al li la molan malsovaĝan dormon de feliĉa knabeco. Aŭdiĝis voĉoj interne de la domo. Li aŭskultis, sed ili trafis fremdece liajn orelojn — li ne konis ilin. Ili cetere gajis, kaj li bone sciis, ke lia kompatinda maljuna patrino ne kapablis gaji, dum li forestis. La pordo malfermiĝis, kaj grupo da infanetoj elsaltis, kriante kaj ludante. Ilia patro kun knabeto en siaj brakoj aperis en la pordejo, kaj ili amasiĝis ĉirkaŭ li, kunfrapante siajn etajn manojn kaj eltrenante lin por partopreni iliajn ĝojplenajn sportojn. La bagnulo pensis pri la multaj okazoj, kiam li forŝrumpis el la patra vidkampo ĝuste sur tiu loko. Li memoris, kiom ofte li kovris sian treman kapon per la littolaĵo kaj aŭdis la durajn vortojn, dolorigajn batojn kaj plorkriojn de la patrino; kaj kvankam la viro laŭte ĝemploris pro mensa turmentiĝo forlasante tiun lokon, lia pugno estis kunpremita, kaj liaj dentoj kunpremiĝis en feroca kaj mortigema pasio.

“Tia estis la reveno, kiun li antaŭvidis tra la laciga perspektivo de multaj jaroj, kaj pro kiu li toleris tiom da suferado! Neniu vizaĝo bonveniga, neniu rigardo pardonema, neniu domo por ricevi lin, neniu mano por helpi lin — kaj tio cetere en la malnova vilaĝo. Kio estis lia soleco en la densaj sovaĝaj arbaroj, kompare kun tio ĉi!

“Li sentis, ke en la fora lando de sia kaptiteco kaj fifamo li pensis pri sia patrujo tia, kia ĝi estis, kiam li forlasis ĝin, ne pri tia, kia ĝi estos, kiam li revenos al ĝi. La trista realo trafis malvarme lian koron, kaj lia interna spirito ekvelkis. Mankis al li kuraĝo por enketi aŭ prezenti sin al la sola persono, kiu verŝajne akceptus lin bonkore kaj kompateme. Li marŝis malrapide plu, kaj evitante kvazaŭ kulpulo la vojrandon, li turniĝis en paŝtejon, kiun li bone memoris, kaj kovrinte per la manoj sian vizaĝon li ĵetis sin sur la herbon.

“Li ne rimarkis, ke sur la herbejo apud li kuŝas viro, kies vestaĵoj susuris, kiam li turnis sin por kaŝe rigardi la novan veninton, kaj Edmondo levis sian kapon.

“La viro estis sidiĝinta. Lia korpo estis tre kurba, kaj lia vizaĝo estis sulka kaj flava. Liaj vestaĵoj signis lin loĝanto en la paroĥa azilo[22]: li aspektis tre maljuna, sed tio ŝajne rezultis pli pro diboĉo aŭ malsano ol pro multaj jaroj. Li gapis atente al la fremdulo, kaj kvankam liaj okuloj estis en la komenco senviglaj kaj pezaj, ili ŝajnis ardi per nenatura kaj timigita esprimo, kiam ili fiksiĝis al li dum mallonga tempo, ĝis ili ŝajnis elpuŝiĝi el la orbitoj. Iom post iom Edmondo levis sin surgenuen kaj rigardis pli kaj pli atente la maljunulan vizaĝon. Ili rigardis unu la alian silente.

“La maljunulo iĝis terure pala. Li tremegis kaj pene stariĝis. Edmondo salte stariĝis. Li retropaŝis iomete. Edmondo paŝis antaŭen.

“ ‘Lasu ke mi aŭdu vin paroli’, diris la bagnulo per raŭka rompiĝema voĉo.

“ ‘Staru for!’ kriis la maljunulo kun terura sakro.

La bagnulo proksimiĝis al li.

“ ‘Staru for!’ kriĉis la maljunulo. Furioze timante li levis sian bastonon kaj peze batis Edmondon sur la vizaĝon.

вернуться

22

Paroĥa azilo (workhouse). Labordomo, t.e. domo en kiu malriĉuloj loĝis kaj laboris. Poste ili transformiĝis al kadukulejoj.