Ili proksimiĝis al la domo. La sinjorinoj troviĝis ĉe la ĝardenpordo, atendante ilian alvenon kaj sian matenmanĝon. La fraŭlina onklino aperis; ŝi ridetis kaj gestis, ke ili marŝu pli rapide. Estis evidente, ke ŝi scias nenion pri la malfeliĉa okazaĵo. La kompatinda! Vere estas momentoj, kiam nescio estas efektiva kontento.
Ili pliproksimiĝis.
“Nu, kio ja ĝenas la maljunan sinjoreton?” diris Izabela Vardlo. La fraŭlina onklino malatentis la komenton; ŝi supozis ĝin aludo al sinjoro Pikviko. Al ŝiaj okuloj Tresio Tupmano estas junulo; ŝi rigardis liajn jarojn per lupeo malgrandiga.
“Ne timu”, alvokis la maljuna gastiganto, timante alarmi siajn filinojn. La eta societo tiel komplete ĉirkaŭis sinjoron Tupmano, ke tiuj ankoraŭ ne povis klare vidi la naturon de la akcidento.
“Ne timu”, diris la gastiganto.
“Kio okazis?” kriĉis la sinjorinoj.
“Al sinjoro Tupmano okazis eta akcidento; jen ĉio”.
La fraŭlina onklino eligis pikan kriĉon, histerie ekridis, kaj falis malantaŭen sur la brakojn de siaj nevinoj.
“Ĵetu sur ŝin iom da malvarma akvo”, diris la maljuna sinjoro.
“Ne, ne”, murmuris la fraŭlina onklino, “mi jam pli bonfartas. Bela, Emilia — kuraciston! Ĉu li vundiĝis?.. Ĉu li estas mortinta?.. Ĉu li… ha, ha, ha!”
La fraŭlina onklino eksplodis je konvulsio numero du de histeria ridado kun intermitaj kriĉoj.
“Trankviliĝu”, diris sinjoro Tupmano, emociita preskaŭ ĝislarme de tiu simpatiesprimo pro liaj suferoj. “Kara, kara sinjorino, trankviliĝu”.
“Tiu voĉo estas lia!” ekkriis la fraŭlina onklino; kaj fortaj simptomoj de konvulsio numero tri senprokraste evoluigis sin.
“Ne agitiĝu, mi petegas vin, plej kara sinjorino”, diris sinjoro Tupmano kalmige. “Mi tre malmulte vundiĝis, mi certigas vin”.
“Do vi ne estas mortinta!” eligis la histeriulino. “Ho, diru, ke vi ne estas mortinta!”
“Ne stultumu, Raĥaela”, enmetis sinjoro Vardlo, iom pli krude ol konvenis al la poezieca naturo de la sceno. “Kiom diable utilas, ke li diru sin nemortinta?”
“Ne, ne, mi ne estas mortinta”, diris sinjoro Tupmano. “Mi bezonas nenies helpon krom la via. Permesu, ke mi apogu min per via brako”. Li aldonis flustre: “Ho, Fraŭlino Raĥaela!”
La agitita damo proksimiĝis, kaj proponis sian brakon. Ili turnis sin en la matenmanĝan ĉambreton. Sinjoro Tresio Tupmano malferoce premis ŝian manon al siaj lipoj, kaj sinkis sur la kanapon.
“Ĉu vi svenemas?” demandis la maltrankvila Raĥaela.
“Ne”, diris sinjoro Tupmano. “Estas nenio. Mi pli bone fartos baldaŭ”. Li fermis siajn okulojn.
“Li dormas”, murmuris la fraŭlina onklino. (Liaj vidorganoj jam estis fermitaj preskaŭ dudek sekundojn.) “Kara… kara… sinjoro Tupmano!”
Sinjoro Tupmano salte stariĝis.
“Ho, diru denove tiujn vortojn!” li ekkriis.
La damo ektikis.
“Espereble vi ne aŭdis ilin?” ŝi diris embarasite.
“Ho jes, mi aŭdis!” respondis sinjoro Tupmano, “ripetu ilin. Se vi deziras, ke mi rekonsciiĝu, ripetu ilin”.
“Ĉit!” diris la damo. “Mia frato”.
Sinjoro Tresio Tupmano reokupis sian antaŭan pozicion; kaj sinjoro Vardlo, kune kun kuracisto, envenis la ĉambron.
La brako estis ekzamenita, la vundo estis bandaĝita kaj difinita kiel tre malgrava; kaj kiam la mensoj de la societo estis tiel trankviligitaj, oni eksatigis siajn apetitojn kun mienoj, al kiuj estis redonitaj esprimoj de feliĉo. Nur sinjoro Pikviko estis silenta kaj sinretena. Dubon kaj malfidon vidigis lia vizaĝo. Lia fido pri sinjoro Vinklo estis skuita — skuegita — per la matenaj okazaĵoj.
“Ĉu vi ludas kriketon?” demandis sinjoro Vardlo al la tiraljoro.
Alian fojon sinjoro Vinklo respondus jese. Li konsciis la delikatecon de sia situacio, kaj modeste respondis:
“Ne”.
“Ĉu vi, sinjoro?” demandis sinjoro Snodgraso.
“Iam mi estis ludanto”, respondis la gastiganto; “sed mi jam rezignis pri tio. Mi pagas kotizon al la ĉi-tiea klubo, sed mi ne ludas”.
“Grava matĉo okazos hodiaŭ, ĉu ne vere”, diris sinjoro Pikviko.
“Jes”, respondis la gastiganto. “Kompreneble vi ŝatus spekti ĝin”.
“Mi, sinjoro”, respondis sinjoro Pikviko, “ŝatas spekti ĉiujn sportojn, kiujn oni povas sendanĝere partopreni, kaj ĉe kiuj la maltrafaj rezultoj de malspertuloj ne endanĝerigas homajn vivojn”.
Sinjoro Pikviko paŭzis, kaj rigardadis senĉese sinjoron Vinklo, kiu kuntiriĝis pro la serĉema atento de sia estro. Post kelkaj minutoj la grandiozulo forturnis siajn okulojn, kaj aldonis:
“Ĉu ni prave lasus nian vunditan amikon al prizorgo de la damoj?”
“Ne eblus lasi min en manoj pli kapablaj”, diris sinjoro Tupmano.
“Tute ne eblus”, diris sinjoro Snodgraso.
Do estis decidite, ke sinjoron Tupmano oni lasos hejme prizorgatan de la virinoj; kaj ke la ceteraj gastoj, gvidate de sinjoro Vardlo, aliros la lokon kie okazos tiu lertomontrado, kiu vekis la tutan Mageltonon el ĝia torporo kaj inokulis Dingledelon per febra ekscitiĝo.
Pro tio ke ilia promenejo, kiu longis ne pli ol du mejlojn, trapasis ombrumitajn vojetojn kaj izolajn padojn, kaj ĉar ilia interparolado temis pri la ĉarma scenaro, kiu ĉirkaŭis ilin ĉiuflanke, sinjoro Pikviko preskaŭ bedaŭris la uzitan rapidecon, kiam li trovis sin sur la ĉefstrato de la urbo Mageltono.
Ĉiu havanta topografian emon tre bone scias, ke Mageltono estas urbo jure rekonata, kun urbestro, burĝoj kaj honoraj civitanoj; kaj ĉiu studinto de la alparoloj de la urbestro al la honoraj civitanoj, aŭ de la honoraj civitanoj al la urbestro, aŭ de ambaŭ al la burĝoj, aŭ de ĉiuj tri al la parlamento, el tio lernis kion ili devis scii anticipe, ke Mageltono estas antikva kaj lojala burgo, kuniganta energian subtenon de kristanaj principoj kun senlaca ligateco al la rajtoj komercaj. Por tiujn vidigi, la urbestro, burĝaro kaj ceteraj civitanoj prezentis diversokaze ne malpli ol mil kvarcent dudek petskribojn kontraŭ daŭrigo de nigrula sklaveco en eksterlando, — kaj saman nombron kontraŭ ajna entrudiĝo en la enlandan fabriksistemon; sesdek ok favore al vendado de postenoj en la eklezio, kaj okdek ses favore al malpermeso de dimanĉa komercado surstrate.
Sinjoro Pikviko staris sur la ĉefstrato de tiu meritoplena urbo kaj rigardis kun scivolema mieno, al kiu ne mankis intereso, la ĉirkaŭajn objektojn. Vidiĝis aperta placo por la foiro; kaj meze de ĝi granda gastejo kun ŝildofosto montranta objekton tre oftan en arto sed malofte renkontatan en la naturo — nome, bluan leonon kun tri kurbaj kruroj en la aero, sin ekvilibrigantan sur la ekstrema pinto de la meza ungego sur la kvara piedo. En la vidkampo troviĝis oficejo de aŭkciisto-fajrasekuristo, grenvendejo, tolaĵvendejo, selfarejo, distilejo, spicistejo, kaj ŝuvendejo — tiu lasta varejo estis utiligata ankaŭ por distribuado de ĉapoj, ĉapeloj, vestaĵoj, katunaj ombreloj kaj utilaj informoj. Vidiĝis ruĝbrika domo kun malgranda pavimita korto antaŭe, kiu rekoneble apartenis al la advokato; kaj vidiĝis, cetere, alta ruĝbrika domo kun ĵaluzioj kaj granda latuna nomtabulo sur kiu estis bone legebla anonco, ke ĝi apartenas al la kuracisto. Kelkaj knaboj sin direktis al la kriketludejo: kaj du-tri butikistoj starantaj en la butikaj enirejoj aspektis kvazaŭ ili tre volonte sin direktus samloken, kion ili efektive povintus fari ne perdante tial tre multe da komerco. Sinjoro Pikviko, paŭzinte por fari tiujn observojn, prinototajn je okazo pli konvena, rapidis reatingi siajn amikojn, kiuj jam forturniĝis de la ĉefstrato kaj vidis la batalkampon.