Выбрать главу

“Bonege”, diris la fremdulo, “brila plano – damne stranga situacio – dek kvar frakoj en la pakskatoloj kaj devigita vesti alies – tre bona spritaĵo tiu – tre”.

“Ni devas aĉeti niajn biletojn”, diris sinjoro Tupmano.

“Ne valoras duonigi gineon”, diris la fremdulo, “ni vetu pri kiu pagos por ambaŭ – mi nomas, vi flugigas la moneron – unuafoje – damo – damo – sorĉa damo”, kaj surplankiĝis la suvereno, kun la Drako[14] (ĝentile nomita damo) supre.

Sinjoro Tupmano sonorigis, aĉetis la biletojn kaj mendis dormoĉambrajn kandelingojn. Post plua kvaronhoro la fremdulo estis komplete vestita en kostumo de sinjoro Natanielo Vinklo.

“Tio estas nova frako”, diris sinjoro Tupmano, dum la fremdulo rigardis sin tre kontente en longa spegulo, “la unua tajlita kun niaj klubaj butonoj”, kaj li atentigis sian kunulon pri la granda orumita butono, kiu montris buston de sinjoro Pikviko meze, kaj la literoj K.P. ambaŭflanke.

K.P.”, diris la fremdulo, “stranga elmetaĵo – similaĵo de l’ oldulo kaj K.P. – Kio estas K.P. – Kurioza Pelerino, ĉu?”

Sinjoro Tupmano, kun fortiĝanta indigniĝo kaj granda graveco, klarigis la mistikan blazonon.

“Iom mallonga ĉe la talio, ĉu ne?” diris la fremdulo, tordiĝante por ekvidi en la spegulo la taliajn butonojn, kiuj estis duonsupre sur la dorso. “Kvazaŭ jako de poŝtisto – strangaj jakoj tiuj – tajlataj laŭkontrakte – sen mezurado – misteraj disdonoj de la Sorto – ĉiuj mallonguloj ricevas jakojn longajn – ĉiuj longuloj mallongajn”.

Tiel daŭrigante la nova kunulo de sinjoro Tupmano ĝustigis sian vestaĵon, aŭ prefere la vestaĵon de sinjoro Vinklo, kaj akompanate de sinjoro Tupmano supreniris la ŝtuparon kondukantan al la balĉambro.

“Viajn nomojn, sinjoro?” diris la pordisto.

Sinjoro Tresio Tupmano ĝuste ekpaŝis antaŭen por sciigi siajn titolojn, kiam la fremdulo tion malhelpis.

“Tute sen nomoj”, kaj poste li flustris al sinjoro Tupmano, “nomoj ne konvenas – ne konataj – tre bonaj nomoj siaspece, sed ne grandiozaj – bonegaj nomoj por malgranda festo, sed neniel impresas ĉe publikaj kunvenoj – inkognite taŭgas – Sinjoroj el Londono – distingitaj alilandanoj – io ajn”.

La pordo estis ĵete malfermita, kaj sinjoro Tresio Tupmano kaj la fremdulo eniris la balĉambron.

Tiu estis ĉambro longa kun karmezine kovritaj benkoj kaj vaksaj kandeloj en vitraj lustroj. La muzikistoj estis sekure enkarcerigitaj en alte lokita nestejo, kaj kvadrilojn sisteme trapaŝis du-tri gedancantaroj. Du kartotabloj estis okupitaj en la apuda kartluda ĉambro, kaj du paroj da maljunulinoj kaj ekvivalenta nombro da grasaj sinjoroj vistis ĉe ili.

La kvadrilo finiĝis, la dancintoj promenis tra la ĉambro, kaj sinjoro Tupmano kaj lia kunulo starigis sin en angulo por observi la ĉeestantojn.

“Atendu momenton”, diris la fremdulo, “gajo baldaŭ – korifeoj ankoraŭ ne venis – stanga loko – dokejestroj altrangaj ne konas dokejestrojn malpli altrangajn – dokejestroj malpli altrangaj ne konas etnobelaron – etnobelaro ne konas komercistojn – komisiito neniun konas”.

“Kiu estas tiu knabeto kun helaj haroj kaj rozkoloraj okuloj, en maskobala kostumo?” demandis sinjoro Tupmano.

“Ĉit, mi petas – rozkoloraj okuloj – maskobala kostumo – knabeto – galimatio – standardisto de l’ 97a infanteria regimento – honorinda Vilmoto Galinago – grandioza familio – Galinagoj – tre”.

“Kavaliro Tomaso Klubulo, kavaliredzino Klubulo kaj la fraŭlinoj Klubulo!” kriis la pordisto per voĉo [stentora].

Grandan sensacion tra la ĉambro kaŭzis la enveno de la alta sinjoro en blua frako kaj helaj butonoj, sinjorinego en blua satenaĵo, kaj du junulinoj similampleksaj en laŭmodaj roboj samkoloraj.

“Komisiito – ĉefo de la Dokejo – grandiozulo – rimarkinde grandioza ulo”, flustris la fremdulo en l’ orelon de sinjoro Tupmano, dum la bonfara komitato gvidis kavaliron Tomaso Klubulo al la ĉefloko en la ĉambro. La honorinda Vilmoto Galinago kaj aliaj distingindaj sinjoroj alpremiĝis por omaĝi al la fraŭlinoj Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo staris rektege kaj majeste rigardis trans sian nigran koltukon al la ĉeestanta societo.

“Sinjoro Smitio, sinjorino Smitio kaj la fraŭlinoj Smitio”, estis la posta anonco.

“Kio estas sinjoro Smitio?” demandis sinjoro Tresio Tupmano.

“Io en la dokejo”, respondis la fremdulo.

Sinjoro Smitio kliniĝis respekteme antaŭ kavaliro Tomaso Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo agnoskis la saluton per konscia degno. Kavaliredzino Klubulo teleskope rigardis sinjorinon Smitio kaj la familion per sia lorneto, kaj sinjorino Smitio siavice rigardis sinjorinon Iu-alia, kies edzo tute ne estis en la Dokejo.

“Kolonelo Buldero, koloneledzino Buldero kaj fraŭlino Buldero”, estis la postaj alvenintoj.

“Garnizonestro”, diris la fremdulo, responde al demanda rigardo de sinjoro Tupmano.

Fraŭlinon Buldero varme salutis la fraŭlinoj Klubulo, la saluto inter koloneledzino Buldero kaj kavaliredzino Klubulo estis kiel eble plej amikeca, kolonelo Buldero kaj kavaliro Tomaso Klubulo interŝanĝis flartabakon kaj aspekte tre similis paron da Aleksandroj Selkirkoj[15] — “De l’ vidaĵ’ ili estas monarkoj”.

Dum la loka aristokratio — Bulderoj, Klubuloj kaj Galinagoj — tiel konservis sian dignon ĉe la supera ekstremo de la ĉambro, la aliaj sociaj klasoj imitis ties ekzemplon ĉe aliaj ĝiaj partoj. La malpli aristokrataj oficiroj de la 97a regimento dediĉis sin al la familioj de la malpli gravaj funkciuloj de la dokejo. La advokatedzinoj kaj la edzino de la vinkomercisto ĉefis en alia rango (la edzino de l’ bierfaranto rajtis viziti la Bulderojn), kaj sinjorino Tomlinsono, la poŝtestrino, ŝajnis laŭ komuna interkonsento ĉefo de la komerca partio.

Unu el la plej popularaj personoj en sia propra rondo estis eta grasa viro kun ringo da hirtaj haroj ĉirkaŭ la kapo kaj ampleksa kalva ebenaĵo supre — doktoro Ŝovulo, ĥirurgo de la 97a. La doktoro interŝanĝis flartabakon kun ĉiuj, babilis kun ĉiuj, ridis, dancis, inventis ŝercojn, ludis viston, faris ĉion kaj troviĝis ĉie. Al tiuj okupiĝoj, kvankam multnombraj, la eta doktoro aldonis okupiĝon pli gravan ol la ceteraj — li nelacigeble direktis la plej seninterrompan kaj dediĉitan atenton al maljuna vidvineto, kies riĉa kostumo kaj amaso da ornamaĵo deklaris ŝin plej dezirinda aldonaĵo al limigitaj enspezoj.

Al la doktoro kaj al la vidvino la okuloj de sinjoro Tupmano kaj de lia kunulo fiksiĝis dum kelka tempo, kaj la fremdulo ekparolis:

“Multe da mono – oldulino – pufa doktoro – ideo ne malbona – ĝuiga plezuro”, sonis la nekompreneblaj frazoj, kiuj eliris tra liaj lipoj. Sinjoro Tupmano scivole rigardis lian vizaĝon.

“Mi dancos kun la vidvino”, diris la fremdulo.

“Kiu ŝi estas?” demandis sinjoro Tupmano.

“Ne scias – neniam vidis ŝin dum la vivo – anstataŭi la doktoron – ek al”.

Kaj la fremdulo tuj transiris la ĉambron kaj, apogante sin al kamenbreto, komencis rigardadi per mieno de respektema kaj melankolia admiro al la grasa vizaĝo de la oldulino. Sinjoro Tupmano spektis, mute mirigite. La fremdulo progresis rapide; la eta doktoro dancis kun alia damo; la vidvino faligis sian ventumilon, la fremdulo levis kaj prezentis ĝin, — rideto — riverenco — dama kliniĝo — kelkaj vortoj interparolaj. La fremdulo senhezite aliris kaj revenis kun la ceremoniestro, eta prezenta pantomimo, kaj la fremdulo kun sinjorino Buĝero prenis lokon en kvadrilo.

La surprizon de sinjoro Tupmano pro tiu malsubtila konduto, kvankam grandan, senmezure superis la mirego de la doktoro. La fremdulo estis juna, kaj la vidvino flatiĝis. La atenton de la doktoro la vidvino malatentis, kaj la indigniĝo de la doktoro estis ignorata de lia senperturba rivalo. Doktoro Ŝovulo estis senpovigita. Ke li, doktoro Ŝovulo de la 97a, estu tuj estingita de viro, kiun neniu vidis pli frue, kaj kiun eĉ nun neniu konis! Doktoro Ŝovulo, doktoro Ŝovulo de la 97a rifuzita! Neeble! Tio ne povus esti! Jes, tiel estis, jen ili. Kio! Prezentas sian amikon! Ĉu li kredu la okulojn! Li rigardis denove, kaj devis dolore agnoski la verecon de siaj vidiloj, sinjorino Buĝero dancas kun sinjoro Tresio Tupmano, ne estis erarebleco. Jen antaŭ li la vidvino, korpe saltanta, ie-tie, kun nekutima vigleco, kaj sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭhopanta, kun vizaĝo esprimanta la plej koncentritan solenecon, dancanta (kiel sufiĉe multaj dancas) kvazaŭ kvadrilo estus nenio amuza sed severa doloro al la sentoj, kies renkontiĝo postulas sencedan firmecon de la animo.

вернуться

14

Drako. Bildo de la Drako, venkita de la Sankta Georgo, sur la reverso de la suvereno (ora monero kun la valoro 1 pundo = 20 ŝilingoj). Oni ne scias precize, kial ĉe la ĵetludo ĝi estis slange nomata virino, eble tial Dikenso supozis, ke sinjoro Tinto nomis la drakon virino pro ĝentileco.

вернуться

15

Aleksandro Selkirko. (Alexander Selkirk, 1676–1721). Skota maristo, elŝipigita al neloĝata insulo Más a Tierra (674 km de Ĉilio) kaj loĝinta tie sola en 1704–1709. Lia vivhistorio inspiris Danielon Defoe verki la romanon pri Robinsono Kruso (1719).