Выбрать главу

Silente kaj pacience la doktoro toleris ĉion ĉi, kaj ĉiujn transdonojn de neguso, kaj serĉadon de glasoj, kaj sinpafadon por biskvitoj, kaj flirtadon, kiuj sekvis; sed kelkajn sekundojn post kiam la fremdulo malaperis por konduki sinjorinon Buĝero al ŝia veturilo, li rapide sin pafis el la ĉambro kun efervesko de ĉiu ero de sia subpremita indigno, el ĉiuj partoj de sia vizaĝo, en pasia ŝvitado.

La fremdulo estis revenanta, kaj apud li estis sinjoro Tupmano. Li parolis mallaŭte kaj ridis. La eta doktoro ardis senvivigi lin. Li ekzaltis. Li triumfis.

“Sinjoro!” diris la doktoro per timiga voĉo, elprenante karteton kaj retiriĝante en angulon de la koridoro, “mia nomo estas Ŝovulo, doktoro Ŝovulo, sinjoro, el la 97a regimento, kazerno Ĉathama, jen mia karto, sinjoro, mia karto”. Li volis aldoni pli, sed lia indigno sufokis lin.

“Ha!” respondis la fremdulo senperturbe. “Ŝovulo – kore dankas – tre ĝentile – aktuale ne malsana, Ŝovulo – sed kiam jes – mi frapos ĉe via pordo”.

“Vi — vi estas evitulo, sinjoro!” anhelis la furioza doktoro. — “Poltrona… kovarda… mensogulo… ia… ia… ĉu nenio persvados vin doni al mi vian karton, sinjoro?”

“Ha, mi komprenas”, diris la fremdulo, duone flanken, “neguso tro fortas ĉi tie – malavara trinkejestro – tre malsaĝe – tre – limonado preferindas – varmegaj ĉambroj – maljunaj sinjoroj – suferos pro tio matene – kruele – kruele”, kaj li pluiris kelkajn paŝojn.

“Vi loĝas en tiu ĉi domo, sinjoro”, diris la indigna etulo, “vi estas nun ebria, sinjoro, sed vi aŭdos pri mi matene, sinjoro. Mi eltrovos vin, sinjoro, mi eltrovos vin”.

“Prefere trovi min el ol trovi min en”, respondis la senperturba fremdulo.

Doktoro Ŝovulo aspektis nedireble feroca, dum li fiksis surkapen sian ĉapelon per indigna frapo, kaj la fremdulo kun sinjoro Tupmano supreniris al la dormoĉambro de tiu lasta por remeti la pruntitan plumaron de la senkonscia Vinklo.

Tiu sinjoro profunde dormis, la remetado baldaŭ plenumiĝis. La fremdulo estis ekstreme gaja, kaj sinjoro Tupmano, estante sufiĉe konfuzita pro vino, neguso[16], lumoj kaj damoj, taksis la tutan aferon kiel frandindan spritaĵon. Lia nova amiko foriris, kaj spertinte iomete da malfacilo por trovi la truon de sia noktoĉapo origine intencita por akcepto de lia kapo, kaj fine renversinte sian kandelingon dum la luktado por surmeti ĝin, sinjoro Tresio Tupmano sukcesis enlitiĝi per serio da komplikaj manovroj, kaj baldaŭ poste endormiĝis.

La sepa horo apenaŭ ĉesis sonori je la posta mateno kiam la ampleksa menso de sinjoro Pikviko vekiĝis el la senkonscia stato, en kiun plonĝis ĝin la dormo, pro laŭta frapado sur lia ĉambra pordo.

“Kiu estas?” diris sinjoro Pikviko, abrupte sidiĝante.

“Ciristo, sinjoro”.

“Kion vi volas?”

“Bonvolu, sinjoro, ĉu vi povas diri, kiu sinjoro en via partio portas helbluan frakon kun orumita butono sur kiu legiĝas K.P.?”

“Ĝi estas fordonita por brosado”, pensis sinjoro Pikviko, “kaj la homo forgesis al kiu ĝi apartenas”.

“Sinjoro Vinklo”, li diris, “dua najbara ĉambro, dekstre”.

“Dankon, sinjoro”, diris la ciristo kaj foriris.

“Kio estas?” kriis sinjoro Tupmano, kiam laŭta frapado sur lia pordo vekis lin el lia senkonscia ripozo.

“Ĉu mi povas paroli al sinjoro Vinklo, sinjoro?” respondis la ciristo de ekstere.

“Vinklo! Vinklo!” kriis sinjoro Tupmano, vokante al la interna ĉambro.

“Kio?” respondis mallaŭta voĉo el sub la littolaĵo.

“Oni volas vin… iu ĉe la pordo…” — kaj streĉinte sin por prononci tiom, sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭturniĝis kaj denove endormiĝis profunde.

“Volas!” diris sinjoro Vinklo, haste saltinte el la lito kaj surmetante kelkajn pecojn da vestaĵo: “volas! Tiom distance de la ĉefurbo… Kiu entute povas voli min?”

“Sinjoro en la kafoĉambro, sinjoro”, respondis la ciristo, kiam sinjoro Vinklo malfermis la pordon kaj frontis lin, “la sinjoro diras, ke li retenos vin nur nelonge, sinjoro, sed li ne povas akcepti rifuzon”.

“Tre strange!” diris sinjoro Vinklo, “mi tuj subeniros”.

Li rapide volvis sin en vojaĝŝalo kaj tualeta robo kaj iris suben. Maljunulino kaj paro da kelneroj purigadis la kafoĉambron, kaj oficiro en neformala uniformo elrigardis tra la fenestro. Li turnis sin kiam sinjoro Vinklo envenis, kaj rigide kapsalutis. Ordoninte ke la servistoj foriru, kaj tre zorge ferminte la pordon, li diris:

“Sinjoro Vinklo, supozeble, ĉu?”

“Mia nomo ja estas Vinklo, sinjoro”.

“Vi ne surpriziĝos, sinjoro, kiam mi informas vin, ke mi venis hodiaŭ matene kompleze al mia amiko, doktoro Ŝovulo de la 97a regimento”.

“Ĉu doktoro Ŝovulo?” diris sinjoro Vinklo.

“Doktoro Ŝovulo. Li petis min esprimi lian opinion, ke via konduto pasintvespere estis tia, kian neniu sinjoro povus toleri, kaj (li aldonis) kian neniu sinjoro uzus rilate alian”.

La mirego de sinjoro Vinklo estis tro reala, kaj tro evidenta, por eviti la observadon de la amiko de doktoro Ŝovulo, sekve li daŭrigis:

“Mia amiko, doktoro Ŝovulo, petis min aldoni, ke li firme konvinkiĝis, ke vi estis ebria dum parto de la vespero, kaj eble ne konsciis pri la amplekso de la ofendo, kiun vi kulpis. Li komisiis min diri, ke se tion vi pretendus kiel senkulpigon de via konduto, li konsentus akcepti skribitan pardonpeton skribotan de vi laŭ mia diktado”.

“Ĉu skribitan pardonpeton!” ripetis sinjoro Vinklo, per la plejeble emfaza tono de mirego.

“Kompreneble vi scias la alternativon”, respondis la vizitanto, senperturbe.

“Ĉu tiu ĉi mesaĝo estis donita al vi laŭnome?” demandis sinjoro Vinklo, kies intelekto estis senespere konfuzita pro tiu eksterordinara konversacio.

“Mi mem ne ĉeestis”, respondis la vizitanto, “kaj sekve de via firma rifuzo transdoni vian nomkarton al doktoro Ŝovulo, tiu sinjoro petis min identigi la portinton de tre nekutima frako — helblua frako kun orumita butono montranta buston kaj la literojn K.P.

Sinjoro Vinklo vere ŝanceliĝis pro miro, kiam li aŭdis sian propran kostumon tiel precize priskribita. La amiko de doktoro Ŝovulo daŭrigis:

“Pro la enketo, kiun mi entreprenis ĵus ĉe la baro mi konvinkiĝis, ke la posedanto de la dirita frako alvenis ĉi tien kun tri sinjoroj hieraŭ posttagmeze. Mi tuj sendis serviston al la sinjoro priskribita kiel la ĉefo de la partio, kaj li tuj referencis min al vi”.

Se la ĉefturo de la kastelo Roĉestera subite formarŝus de sia fundamento kaj starigus sin antaŭ la fenestro de la kafoĉambro, la surprizo de sinjoro Vinklo estus bagatela kompare kun la profunda mirego kun kiu li aŭdis tiun alparolon. Lia unua impreso estis, ke lia frako estis ŝtelita.

“Ĉu vi permesos, ke mi detenu vin momente?” li diris.

“Certe”, respondis la nebonvena vizitanto.

Sinjoro Vinklo kuris haste supren, kaj per trema mano malfermis la valizon. Troviĝis la frako en sia kutima loko, sed ĝi montris proksime inspektate, evidentajn signojn de antaŭnokta portado.

вернуться

16

Neguso (negus). Alkohola trinkaĵo el portvino aŭ ŝereo, miksita kun varma akvo, sukero kaj spicaĵoj; ĝi estas nomita laŭ la unua kunmiksinto, kolonelo Francis Negus (?–1732)