“Devas esti vera”, diris sinjoro Vinklo, lasante fali el siaj manoj la frakon. “Mi trinkis tro da vino post la vespermanĝo, kaj tre svage memoras promenadon tra la stratoj kaj cigarfumadon poste. La fakto estas, ke mi tre ebriiĝis… Mi verŝajne vestis mian frakon… iris ien… kaj ofendis iun… mi tion ne plu dubas, kaj tiu ĉi mesaĝo estas la terura sekvo”.
Dirinte tion, sinjoro Vinklo retroiris direkte al la kafoĉambro, morne kaj timige decidinte akcepti la defion de la militema doktoro Ŝovulo kaj toleri la plejeble malbonajn sekvojn, kiuj eble okazus.
Al tiu decido instigis sinjoron Vinklo diversaj motivoj; el kiuj la ĉefa estis lia reputacio en la klubo. Oni ĉiam estimis lin kiel altan aŭtoritaton rilate al ĉiuj aferoj distraj kaj manlertaj, ĉu atakaj, defendaj aŭ neŭtralaj, kaj se, je tiu ĉi tutunua okazo de proviĝo, li forkaŭrus de la pruvo sub l’ okulo de sia ĉefo, liaj famo kaj reputacio estus por ĉiam perditaj. Cetere, li memoris aŭdi oftan supozon ĉe la inicitoj tiurilate, ke laŭ subkomprenita aranĝo inter la sekundantoj la pistoloj malofte estis ŝarĝitaj je kugloj, kaj krome li pripensis, ke se li petus sinjoron Snodgraso roli kiel lia sekundanto kaj bildigus al li la danĝeron ardafraze, tiu sinjoro eble komunikus la informon al sinjoro Pikviko, kiu certe informus senprokraste la lokajn aŭtoritatojn kaj tiel malhelpus la mortigon aŭ vundiĝon de sia kunulo.
Tiaj estis liaj pensoj, kiam li revenis al la kafoĉambro kaj sciigis sian intencon akcepti la defion de la doktoro.
“Ĉu vi prezentos min al amiko por aranĝi la horon kaj lokon de la renkontiĝo?” diris la oficiro.
“Tute ne necesas”, respondis sinjoro Vinklo, “difinu ilin al mi, kaj mi povos varbi la ĉeeston de amiko poste”.
“Ĉu ni diru: je sunsubiro hodiaŭ vespere?” demandis la oficiro laŭ voĉtono malzorga.
“Tre bone”, respondis sinjoro Vinklo, pensante en sia koro, ke estis tre malbone.
“Vi konas Fortikaĵon Pito, ĉu?”
“Jes, mi vidis ĝin hieraŭ”.
“Se vi bonvolos turniĝi sur la kampon, kiu randas la fosaĵon, laŭiros la vojeton maldekstren, tiam vi atingos angulon de la fortikaĵo kaj daŭrigos rekte antaŭen, ĝis vi vidos min, mi antaŭiros vin ĝis soleca loko, kie la afero povos esti aranĝita sen timo pri interrompo”.
“Timo pri interrompo!” pensis sinjoro Vinklo.
“Nenio alia aranĝenda, mi opinias”, diris la oficiro.
“Mi ne konscias pri io alia”, respondis sinjoro Vinklo. “Ĝis revido!”
“Ĝis revido!” kaj la oficiro fajfis gajan arion forirante.
La matenmanĝo tiumatene forpasis peze. Sinjoro Tupmano estis en neniu stato por ellitiĝi post la nekutima diboĉo de la antaŭa vespero; sinjoro Snodgraso ŝajnis regata de poeteca deprimo de l’ animo; kaj eĉ sinjoro Pikviko vidigis nekutiman emon al silento kaj sodakvo. Sinjoro Vinklo avide atendis eblan okazon: tiu ne longe mankis. Sinjoro Snodgraso proponis viziti la kastelon, kaj ĉar sinjoro Vinklo estis la sola partiano, kiu emis promeni, ili eliris kune.
“Snodgraso”, diris sinjoro Vinklo, kiam ili forlasis la publikan vojon, “Snodgraso, kara homo, ĉu mi povas fidi pri via diskreto?” Dirante tion li plej pie kaj malfalse esperis, ke tion li ne povos.
“Mi povas”, respondis sinjoro Snodgraso. “Aŭdu min ĵuri…”
“Ne, ne”, interrompis Vinklo timigita pro la ebleco, ke lia kunulo nekonscie ligos sin ne doni informojn. “Ne ĵuru, ne ĵuru, tio tute ne necesas”.
Sinjoro Snodgraso faligis la manon, kiun li konforme al poezia spirito levis al la nuboj dum la antaŭa aserto, kaj vidigis mienon de atento.
“Mi deziras vian helpon, kara homo, pri afero honora”, diris sinjoro Vinklo.
“Tion vi ricevos”, respondis sinjoro Snodgraso kaptante la manon de sia amiko.
“Kun iu doktoro… Doktoro Ŝovulo de la naŭdek-sepa regimento”, diris sinjoro Vinklo, dezirante plejeble gravigi la aferon, “afero kun oficiro, akompanata de alia oficiro, je sunsubiro hodiaŭ vespere, sur soleca kampo post Fortikaĵo Pito”.
“Mi kunestos”, diris sinjoro Snodgraso.
Li estis surprizita, sed neniel konsternita. Estas eksterordinare, kiom senperturba povas esti en tiaj cirkonstancoj iu ajn, kiu ne estas la ĉefrolanto. Sinjoro Vinklo estis forgesinta tion. Li taksis la sentojn de sia amiko laŭ la propraj.
“La sekvoj eble estos teruraj”, diris sinjoro Vinklo.
“Mi esperas, ke ne”, diris sinjoro Snodgraso.
“La doktoro, mi kredas, estas tre kapabla pafanto”, diris sinjoro Vinklo.
“Plejofte tiaj estas la armeanoj”, komentis sinjoro Snodgraso trankvile, “sed ankaŭ vi estas tia, ĉu ne?”
Sinjoro Vinklo respondis jese kaj konstatante, ke li ne sufiĉe alarmis sian kunulon, li ŝanĝis la starpunkton.
“Snodgraso”, li diris per la voĉo emocie tremanta, “se mi falos, vi trovos en pakaĵo, kiun mi enmanigos al vi, leteron al mia… al mia patro”.
Ankaŭ tiu atako malsukcesis. Sinjoro Snodgraso estis tuŝita, sed li konsentis liveri la leteron tiel servoprete, kvazaŭ li estus oficiala poŝtisto.
“Se mi falos”, diris sinjoro Vinklo, “aŭ se la doktoro falos, vi, mia kara amiko, estos juĝita kiel helpanto antaŭ la faro. Ĉu mi impliku mian amikon en ekzilon… eble dumvivan!”
Sinjoro Snodgraso je tio iomete kuntiriĝis, sed lia heroeco estis nevenkebla.
“Pro amikeco”, li fervore prononcis, “mi riskus ĉiajn danĝerojn”.
Kiom sinjoro Vinklo malbenis la dediĉitan amikecon de sia amiko, dum ili plu marŝadis silente, unu apud la alia, dum kelkaj minutoj, ĉiu trempita en la propra meditado! La mateno forpasadis, li iĝis senespera.
“Snodgraso”, li diris subite haltante, “nepre ne permesu, ke en tiu ĉi afero mi estu malhelpata… Nepre ne informu la lokajn instancojn… nepre ne akiru la helpon de pluraj pacgardistoj por aresti min aŭ doktoron Ŝovulo de la naŭdek-sepa regimento, aktuale loĝigita en la kazerno Ĉathama, kaj tiel malhelpi tiun ĉi duelon… Mi diras: nepre ne”.
Sinjoro Snodgraso kaptis varme la manon de sia amiko, dum li entuziasme respondis:
“Neniel kaj neniam!”
Tremeto trapasis la korpon de sinjoro Vinklo, kiam forte inundis lin konvinkiĝo, ke li nenion povas esperi pro ektimo de sia amiko, kaj ke lia destino estos fariĝi vivanta celtabulo.
Kiam la stato de la afero estis formale klarigita al sinjoro Snodgraso, kaj ujo kun paro da pistoloj duelaj, kun kontentiga stoko da pulvoro, kugloj kaj prajmoj, estis luita de fabrikanto en Roĉestero, la du amikoj reiris al sia hotelo, kie sinjoro Vinklo meditu pri la venonta lukto, kaj sinjoro Snodgraso aranĝu la batalarmilojn kaj ordigu ilin por tuja utiligo.
La vespero estis malhela kaj peza, kiam ili denove eliris al sia nekonvena komisio. Sinjoro Vinklo estis volvita en mantelego por eviti observadon, kaj sinjoro Snodgraso portis sub sia mantelo la detruajn instrumentojn.
“Ĉu vi havas ĉion?” diris sinjoro Vinklo per maltrankvila voĉo.
“Ĉion”, respondis sinjoro Snodgraso, “sufiĉe da municio, se hazarde la pafoj ne trafos. En la ujo estas kvaronfunto da pulvoro, kaj en mia poŝo estas du ĵurnaloj por la ŝargadoj”.
Tio estis ekzemploj de amikeco pro kiuj ajna homo atendeble sentu fortan dankemon. Oni devas supozi, ke la dankemo de sinjoro Vinklo estis tro forta por esprimiĝi, ĉar li diris nenion, sed daŭre marŝadis… iom malhaste.
“Ni bonege akuratas”, diris sinjoro Snodgraso, dum ili transgrimpis la barilon de la unua kampo, “la suno ĝuste subeniras”.
Sinjoro Vinklo rigardis al la subiranta globo, kaj dolore pripensis la probablecon, ke li mem “subeniros” post nelonge.
“Jen la oficiro”, ekkriis sinjoro Vinklo post kelkminuta promenado.
“Kie?” demandis sinjoro Snodgraso.
“Tie… la sinjoro en la blua mantelo”.
Sinjoro Snodgraso rigardis en la direkto indikita de l’ montrofingro de sia amiko kaj rimarkis figuron, dense volvitan, laŭ la priskribo. La oficiro vidigis, ke li konscias pri ilia ĉeesto, per eta mangesto, kaj la du amikoj sekvis lin iom poste, kiam li formarŝis.