Выбрать главу

La vespero ĉiumomente pli malheliĝis, kaj melankolia vento bruetis tra la senhomaj kampoj, kvazaŭ malproksima giganto fajfanta al sia domhundo. La malĝojo de la sceno sombre efikis la sentojn de sinjoro Vinklo. Li tikegis, kiam ili preteriris la tranĉeangulon, kiu aspektis kvazaŭ kolosa tombo.

La oficiro subite forturniĝis de la vojeto kaj, transgrimpinte palisaron kaj heĝon, eniris izolecan kampon. Du sinjoroj tie atendis; unu estis grasa sinjoreto kun nigraj haroj, kaj la alia — korpulentulo en pasamenta surtuto — sidis perfekte trankvilanime sur faldseĝo.

“La alia partoprenanto, kaj ĥirurgo, supozeble”, diris sinjoro Snodgraso. “Glutu guton da brando”.

Sinjoro Vinklo kaptis la vimenbotelon, proponitan de la amiko, kaj ensorbis longan gluton el la stimula trinkaĵo.

“Mia amiko, sinjoro, sinjoro Snodgraso”, diris sinjoro Vinklo, kiam la oficiro proksimiĝis. La amiko de doktoro Ŝovulo riverencis kaj aperigis ujon similan al tiu portata de sinjoro Snodgraso.

“Nenio pli direndas, sinjoro, laŭ mia opinio”, li malvarme komentis, malfermante la ujon, “pardonpeto estas firme rifuzita”.

“Nenio, sinjoro”, diris sinjoro Snodgraso, kiu mem komencis senti sin iom ĝenata.

“Ĉu vi volas marŝi antaŭen?” diris la oficiro.

“Volonte”, respondis sinjoro Snodgraso. La tereno estis mezurita, kaj la preparlaboroj estis plenumitaj.

“Vi trovos ĉi tiujn pli bonaj ol viaj propraj”, diris la kontraŭula sekundanto, enmanigante siajn pistolojn. “Vi vidis min ŝargi ilin. Ĉu vi kontraŭas ties uzadon?”

“Nepre ne”, respondis sinjoro Snodgraso.

Tiu propono liberigis lin de konsiderinda embarasiĝo, ĉar liaj antaŭaj konceptoj pri pistolŝargado estis iom svagaj kaj nedifinitaj.

“Do ni rajtas loki niajn virojn, mi opinias”, daŭrigis la oficiro tiel indiferente, kvazaŭ la ĉefrolantoj estus ŝakpecoj, kaj la sekundantoj estus ludantoj.

“Mi opinias, ke jes”, respondis sinjoro Snodgraso, kiu konsentus pri ajna propono, tial ke li sciis nenion pri tia afero. La oficiro transiris al doktoro Ŝovulo, kaj sinjoro Snodgraso aliris sinjoron Vinklo.

“Ĉio estas preta”, li diris, proponante la pistolon. “Donu al mi vian mantelon”.

“Vi havas la pakaĵon, kara homo”, diris la kompatinda Vinklo.

“En ordo”, diris sinjoro Snodgraso. “Staru firme kaj vundu lin”.

Venis en la kapon de sinjoro Vinklo, ke tio tre similis la konsilon, kiun donas la apudstarantoj al la plej eta knabo en strata interbatiĝo, nome: “Ataku kaj venku” — admirinda rekomendo, se oni entute scius, kiel tion plenumi. Li demetis sian mantelon, tamen, senparole — ĝi ĉiam postulis longan malligadon, tiu mantelo — kaj akceptis la pistolon. La sekundantoj retiriĝis, la sinjoro sur la faldseĝo faris same, kaj la batalontoj proksimiĝis unu al la alia.

Sinjoro Vinklo ĉiam estis elstare homameca. Konjekteble ĝuste lia maldeziro intence fari domaĝon al homfrato kaŭzis, ke li fermis siajn okulojn, kiam li atingis la fatalan lokon; kaj ke la fermiteco de liaj okuloj malhelpis al li observi la tre eksterordinaran kaj neklarigeblan sintenon de doktoro Ŝovulo. Tiu sinjoro tikegis, gapis, retiriĝis, frotis siajn okulojn, denove gapis kaj fine kriis:

“Ĉesu, ĉesu!”

“Kion signifas tio?” diris doktoro Ŝovulo, kiam lia amiko kaj sinjoro Snodgraso alkuris. “Ne estas tiu viro”.

“Ĉu ne tiu viro?” diris la sekundanto de doktoro Ŝovulo.

“Ĉu ne tiu viro?” diris sinjoro Snodgraso.

“Ne tiu viro!” diris la sinjoro kun la faldseĝo en la mano.

“Nepre ne”, respondis la eta doktoro. “Tiu ne estas la persono, kiu ofendis min hieraŭa nokte”.

“Tre eksterordinare!” kriis la oficiro.

“Tre”, diris la sinjoro kun la faldseĝo. “Restas la demando, ĉu tiu sinjoro, estante sur la tereno, ne estu konsiderata, principe, kiel la individuo ofendinta nian amikon, doktoron Ŝovulo, hieraŭ nokte, ĉu li aŭ ne li estas fakte la sama individuo”, kaj eliginte tiun sugeston, laŭ mieno tre saĝa kaj mistera, la viro kun la faldseĝo ensnufis amason da flartabako, kaj profunde ĉirkaŭrigardis kun la mieno de aŭtoritato pri tiaj aferoj.

Jam sinjoro Vinklo malfermis siajn okulojn kaj ankaŭ siajn orelojn, kiam li aŭdis sian kontraŭulon voki por ĉesigo de la batalo, kaj rimarkinte per ties posta parolado, ke troviĝas sendube iu eraro en la afero, li tuj antaŭvidis la pli favoran reputacion, kiun li neeviteble akirus kaŝante la veran motivon de sia defiakcepto; sekve li paŝis brave antaŭen kaj diris:

“Mi ne estas tiu viro. Mi tion scias”.

“Do tio”, diris la viro kun la faldseĝo, “estas ofendo al doktoro Ŝovulo, kaj sufiĉa kialo por tuja daŭrigo”.

“Silentu, mi petas, Pejno”, diris la sekundanto de la doktoro. “Kial vi ne informis min pri tio hodiaŭ matene, sinjoro?”

“Ĝuste tiel… ĝuste tiel”, diris la viro kun la faldseĝo indigne.

“Mi tre petas, ke vi mutiĝu, Pejno”, diris la alia. “Ĉu mi rajtas ripeti mian demandon, sinjoro?”

“Ĉar, sinjoro”, respondis sinjoro Vinklo, kiu jam disponis tempon por pripensi sian respondon, “ĉar, sinjoro, vi priskribis ebrian kaj neĝentlemanan personon, kiu portis frakon, kiun mi havas la honoron ne nur porti, sed ankaŭ inventi kaj proponi ĝin, sinjoro, por la uniformo de la Klubo Pikvika en Londono. La honoron de tiu uniformo mi sentas min devigata defendi, kaj mi sekve, senenkete, akceptis la defion, kiun vi proponis al mi”.

“Mia kara sinjoro”, diris la bonhumora eta doktoro, alvenante kun la etendita mano, “mi honoras vian bravulecon. Permesu al mi diri, sinjoro, ke mi tre admiras vian konduton, kaj ekstreme bedaŭras, ke mi kaŭzis al vi la ĝenon de tiu ĉi renkontiĝo, sencele”.

“Mi petas, ke vi ne priparolu tion, sinjoro”, diris sinjoro Vinklo.

“Mi fieros pri via konateco, sinjoro”, diris la eta doktoro.

“Havigos al mi la plej grandan plezuron konatiĝi kun vi, sinjoro”, respondis sinjoro Vinklo.

La doktoro kaj sinjoro Vinklo manpremis, kaj poste sinjoro Vinklo kaj leŭtenanto Tapeltono (la sekundanto de la doktoro), kaj poste sinjoro Vinklo kaj la viro kun la faldseĝo, kaj fine sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso; tiu lasta sinjoro estis en granda admiro pro la nobla konduto de sia heroa amiko.

“Ŝajnas al mi, ke ni rajtas fermi la kunsidon”, diris leŭtenanto Tapeltono.

“Volonte”, aldonis la doktoro.

“Krom”, intermetis la viro kun la faldseĝo, “krom se sinjoro Vinklo sentas sin ofendita pro la defio; tiuokaze, mi submetas, li rajtas kontentigon”.

Sinjoro Vinklo, tre malegoisme, esprimis sian jam kompletan kontenton.

“Aŭ eble”, diris la viro kun la faldseĝo, “la sekundanto de la sinjoro eble sentos sin ofendita pro kelkaj komentoj ellasitaj de mi en pli frua etapo de tiu ĉi renkontiĝo: se jes, mi tre plezure kontentigos lin senprokraste”.

Sinjoro Snodgraso haste priskribis sin treege dankema pro la bela propono de la lasta parolinto, kiun li rifuzas nur pro sia kompleta kontento pri la tuta okazintaĵo. La du sekundantoj aranĝis la ujojn, kaj la tuta partio forlasis la terenon multe pli vigle ol dum la alveno.

“Ĉu vi longe restos ĉi tie?” demandis doktoro Ŝovulo al sinjoro Vinklo, dum ili kune marŝadis plej amikece.

“Mi opinias, ke ni foriros postmorgaŭ”, estis la respondo.

“Mi esperas, ke mi havos la plezuron renkonti vin kaj vian amikon ĉe mia loĝejo, kaj pasigos kun vi agrablan vesperon, post tiu ĝena miskompreno, — diris la eta doktoro. “Ĉu vi estos liberaj hodiaŭ vespere?”

“Ĉi tie akompanas nin kelkaj amikoj”, respondis sinjoro Vinklo, “kaj mi ne volus forlasi ilin hodiaŭ vespere. Eble vi kaj via amiko aliĝu al ni en la Virbovo?”

“Kun granda plezuro”, diris la eta doktoro, “ĉu la deka horo estos tro malfrua por duonhora vizito?”

“Ho, certe ne”, diris sinjoro Vinklo. “Mi tre ĝoje prezentos vin al miaj amikoj, sinjoro Pikviko kaj sinjoro Tupmano”.