Выбрать главу

Frederiko Ŝillero

La rabistoj

Dramo en kvin aktoj

El la germana lingvo tradukis D-ro L.L. Zamenhof

Personoj

Maksimiliano, grafo de Moor
Karolo,liaj filoj
Francisko
Amalio von Edelreich (= fon Edelrajĥ)
Spiegelberg (= Ŝpigelberg),libervivuloj, poste rabistoj
Schweizer (= Ŝvajcer),
Grimm,
Razmann (= Racman),
Schufterle (= Ŝufterle),
Roller,
Kosinsky (= Kosinski),
Schwarz (= Ŝvarc)
Hermano, bastardo de nobelo
Danielo, servisto de la grafo de Moor
Moser (= Mozer), pastro
Patro-monaĥo
Bando da rabistoj
Flankaj personoj

La loko de agado estas Germanujo.

La tempo – proksimume du jaroj.

Akto unua

Sceno unua

Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.

Francisko. La Maljuna Moor.

Francisko. – Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.

Maljuna Moor. – Tute sana, mia filo, – kion vi havis, por diri al mi?

Francisko. – La poŝto venis – letero de nia korespondanto en Lepsiko…

Maljuna Moor, vivece. – Sciigoj pri mia filo Karolo?

Francisko. – Hm! Hm!… Tiel estas. Sed mi timas… Mi ne scias… ĉu mi… pro via sano… Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?

Maljuna Moor. – Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.

Francisko. – Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, – mi parolos al vi en tempo pli oportuna. (Duone al si mem.) Tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo.

Maljuna Moor. – Dio! Dio! Kion mi aŭdos?

Francisko. – Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de kompato pro mia perdita frato… Mi devus silenti eterne, ĉar li estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, – tial pardonu min.

Maljuna Moor. – Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, – dum nun ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!

Francisko. – Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, – ni ĉiuj ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.

Maljuna Moor. – Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan, mallongan paŝon… Lasu al li lian liberecon! (Sidiĝas.) La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, – lasu lin fini.

Francisko, elprenas la leteron el la poŝo. – Vi konas nian korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto… Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.

Maljuna Moor. – Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de lambastono.

Francisko, legas. – «Lepsiko, 1 de Majo. – Se min ne ligus nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la sentaŭga, pro la abomeninda…» (La maljuna Moor kovras sian vizaĝon.) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan – «pro la abomeninda verŝas milojn da larmoj»; ha, ili fluis, verŝiĝis torente de tiu ĉi kompatema vango… «Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vian maljunan, pian patron mortpale…» Jesuo, Mario! Vi jam estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!

Maljuna Moor. – Pluen, pluen!

Francisko. – «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto „patro“. Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da ŝuldoj» – bela poŝmono, mia patro – «malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton, bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» – Patro, pro Dio! Patro, kio fariĝas al vi?

Maljuna Moor. – Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!

Francisko. – Mi vin indulgas… «Oni sendis post li kaptordonajn leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas anoncita por lia kapo, – la nomo Moor…» Ne, miaj malfeliĉaj lipoj neniam mortigu patron! (Li disŝiras la leteron.) Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!

Maljuna Moor, ploras maldolĉe. – Mia nomo! Mia honesta nomo!

Francisko, ĵetas sin al li sur la kolon. – Malnobla, trioble malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj, forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, – ke la junulo ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio.

Maljuna Moor. – Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!

Francisko. – Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis, kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, – tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, – tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation, – tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj malkvietajn riverojn, – tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan regnanon, heroon, grandan, grandan homon. – Nun vi ĝin vidas, patro! La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: «c’est l’amour qui a fait ça!» Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, – ĉar kion perfektan oni povas atendi de tia delikata aĝo? – Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, – eble vi povos ankoraŭ, antaŭ ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, – eble… ho, patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.