Выбрать главу

Hermano. – Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.

Francisko. – Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen … vi havos Amalion!

Hermano. – Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. – Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras… vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?

Hermano, alproksimiĝante. – Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. – Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, – jes, mi diras al vi, de dek-unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (ridante) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, – kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.

Hermano. – Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. – La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, – kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo…

Hermano, flamiĝe. – Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. – Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, – vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.

Hermano. – Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. – Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, – iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo…

Hermano. – Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. – Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, – la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. – Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, karesas al li la vangojn. – Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj – li estas malsana, – ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, – li ne supervivos la sciigon… Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo… Tiam vi povas facile prezenti al vi… per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. – Kion vi diras? (Ĝojege.) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, – fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, postkriante al li. – La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (Sola.) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kunfojno.Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (Foriras.)

Sceno Dua

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

La Maljuna Moor, dormante en apogseĝo. Amalio.

Amalio, mallaŭte enirante. – Malbrue, malbrue! li dormetas. (Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto.) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda, kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.

Maljuna Moor, sonĝante. – Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, prenas lian manon. – Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.

Maljuna Moor. – Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.

Amalio, vekas lin rapide. – Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, duone vekiĝinta. – Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. – Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, revigliĝas. – Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?

Amalio. – Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. – Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. – Anĝeloj ne koleras, – li vin pardonas. (Ŝi prenas lian manon malĝoje.) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. – Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, – ho, ne malbenu min!

Amalio, karese kisas lian manon. – Vin?

Maljuna Moor. – Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. – De Karolo!

Maljuna Moor. – Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia… Ho, furioza mordado estas en mi interne… Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.

Amalio, ĉiam rigardante la portreton. – Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (Montrante la koron kaj la frunton.) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. – Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, – se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!

Amalio. – Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, – tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. – Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, – mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, – ĝi estas lulila kanto.