Выбрать главу

Amalio, reve. – Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, – eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, – longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo… (Rektiĝante, ravite.) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas.)

Ĉu Hektoro volas senrevene Iri tien, kie kolerplene Pro Patroklo buĉas la venĝanto? Kiu do instruos vian filon Timi diojn, uzi batalilon, Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. – Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.

Amalio. – Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. – Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (Ŝi ludas plue.)

Karulin’, haltigu vian ploron! Al batalo lasu for Hektoron: Vokas lin honoro de Pergamo. Pro patruj’ atendas min pereo, Sed post glora mort’, en Elizeo Por vi ĉiam daŭros mia amo.

(Danielo eniras.)

Danielo. – Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. – Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. – Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

(Danielo foriras.)

Maljuna Moor. – Amalio, Amalio, indulgu min!

Amalio, ludas plue:

Jam ne sonas via batalilo, Orfe kuŝos ruste la armilo, Mortos for la gento de Priamo! Vi foriros, kien lum’ ne venas, La Kocit’ sin tra l’dezertoj trenas, – En la Leto dronos via amo.
Ĉiu mia penso kaj prefero Dronos en la Leto sub la tero, Sed ne dronos am’ de mia koro! Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. – Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe! Ne, ne dronos amo de Hektoro!

(Francisko, Hermano maskita, Danielo.)

Francisko. – Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?

Maljuna Moor. – Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!

Hermano, per ŝanĝita voĉo. – Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.

Maljuna Moor. – De kie vi tion ĉi scias?

Hermano. – Mi konis vian filon.

Amalio, vivece. – Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (Volas forkuri.)

Maljuna Moor. – Vi scias pri mia filo?

Hermano. – Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, – mi ne havas plu patron!

Maljuna Moor. – Ne rigardu min tiel, Amalio!

Hermano. – Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj… niaj okuloj estis plenaj de larmoj.

Maljuna Moor, kaŝas sian kapon en la kusenon. – Silentu, ho silentu!

Hermano. – Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.

Amalio, ravite. – Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!

Hermano. – Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! – li ekkriis al mi, – kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». – «Li falis, – mi diris, – kaj vi?» – «Nu, kiu estas brava soldato, – li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, – tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.

Francisko, kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon. – Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!

Hermano. – Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, – li diris agoniante, – transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».

Amalio, kiel vekita el morta dormo. – Lia lasta ĝemo estis Amalio!

Maljuna Moor, terure kriante kaj elŝirante al si la harojn. – Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!

Francisko, vagante tra la ĉambro. – Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!

Hermano. – Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, – mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.

Francisko, kvazaŭ tre mirigita. – Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?

Amalio, kolerege alpaŝante al Hermano. – Malnobla, subaĉetita trompanto! (Kaptas lin furioze ĉe la brako.)

Hermano. – Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, – kredeble vi mem ĝin donis al li.

Francisko. – Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!

Amalio, redonas al li la portreton. – Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!

Maljuna Moor, kriante kaj gratante al si la vizaĝon. – Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!

Francisko. – Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, – kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li… pri mi!…

Maljuna Moor, balbutante. – Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!

Hermano. – Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (Mallaŭte al Francisko.) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (Rapide foriras.)

Amalio, saltleviĝante postkrias al li. – Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?