Maljuna Moor. – Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj infanoj! kiel ili celas al mia koro!
Francisko. – Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj, tiuj titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, – tiu iam mortos inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!
Maljuna Moor. – Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.
Francisko. – Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari, – la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?
Maljuna Moor. – Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo. Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!
Francisko. – Nun diru do al mi, – se vi ne estus devigata nomi tiun filon via, vi ne estus feliĉa homo?
Maljuna Moor. – Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «Ĉu mi ne estas feliĉa homo?»
Francisko. – Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, – vi havas malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo, tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.
Maljuna Moor. – Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.
Francisko. – Nu, sekve, – se vi rifuziĝus tiun filon?
Maljuna Moor. – Francisko! Francisko! Kion vi diras?
Francisko. – Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo ; sed se turmentas vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro la filo, iras en la inferon. Tiel parolas Dio.
Maljuna Moor. – Vi volas, ke mi malbenu mian filon?
Francisko. – Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn penojn, por mallongigi la vian?
Maljuna Moor. – Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi. Dio ĝin ordonis al li!
Francisko. – Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco, se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas via filo?
Maljuna Moor. – Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen mia infano!
Francisko. – Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la malbeno de la kondamno.
Maljuna Moor. – Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!
Francisko. – Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio? Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero, ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam – ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! – Nu, patro?
Maljuna Moor. – Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.
Francisko. – Per tio vi agos juste kaj saĝe.
Maljuna Moor. – Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.
Francisko. – Tio faros sanigan efikon.
Maljuna Moor, ame. – Ĝis li fariĝos alia!
Francisko. – Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin senkulpigos.
Maljuna Moor. – Mi tion ĉi tuj skribos al li.
Francisko. – Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron, – kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado? Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.
Maljuna Moor. – Faru tion ĉi, mia filo. – Ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Skribu al li…