Kosinsky. – Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson, kaj malhonore – rimarku ĝin bone! – per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.
Schweizer, leviĝante kaj akrigante sian spadon. – Tio ĉi estas akvo al nia muelilo, hetmano! Estas io por ekbruligi!
Moor, kiu ĝis nun iradis malkviete tien kaj reen, rapide rektiĝas al la rabistoj. – Mi devas ŝin vidi… Al la vojo! rapide pretiĝu – vi restas, Kosinsky – rapide ĉion paku!
La rabistoj. – Kien? kio?
Moor. – Kien? Kiu demandas kien? (Minace al Schweizer.) Perfidulo, vi volas min reteni? Sed per la espero de la ĉielo!…
Schweizer. – Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!
Moor, ĵetas sin sur lian kolon. – Frata koro! vi min sekvos… Ŝi ploras, ŝi forfunebras sian vivon. Al la vojo! rapide! Ĉiuj! Al Frankujo! Post ok tagoj ni devas tie esti. (Ili foriras.)
Akto Kvara
Sceno Unua
Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.
Rabisto Moor, Kosinsky, en malproksimeco.
Moor. – Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?
Kosinsky. – Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (Li foriras.)
Moor. – Mi salutas vin, tero patrolanda! (Li kisas la teron.) Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj, riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (Li venas pli proksimen.) Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo… ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston… kaj jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon, – kaj via venka standardo flirtis alte! (Li ridetas.) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en la animo de la mizerulo… Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja, – kaj nun – jen kuŝas la ruinoj de viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio… ĉi tie! ĉi tie, kiel idolo de via popolo… sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis! (kun kolero.) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis feliĉa knabo, – nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en malespero. (Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo.) Ŝin ne vidi, eĉ ne unu fojon, – kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus! (Li returnas sin.) Patro! patro! via filo alproksimiĝas, – for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi libera… Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (Li ekmarŝas rapide al la kastelo.) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto, – turmentu min per teruraj sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (Li haltas antaŭ la pordo.) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro! Tremo de morto… antaŭsento de teruraĵo… (Li eniras.)
Sceno Dua
Galerio en la kastelo.
Rabisto Moor kaj Amalio eniras.
Amalio. – Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?
Moor. – Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (Irante preter la pentraĵoj.) Tio ĉi ĝi ne estas.
Amalio. – Vere! – Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.
Moor, ĉiam rigardante la pentraĵojn. – Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, – li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.
Amalio. – Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.
Moor. – Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, – tio ĉi ne estas li.
Amalio. – Mi miregas. Dek-ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ.
Moor, rapide kaj kun momenta ruĝiĝo. – Jen li estas! (Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.)
Amalio. – Bonega homo!
Moor, tute fordoninte sin al la pentraĵo. – Patro! patro! pardonu min! – Jes, bonega homo! – (Li viŝas al si la okulojn.) Dia homo!
Amalio. – Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.
Moor. – Ho, bonega homo, – kaj vi diras, ke li jam mortis?
Amalio. – Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (Prenante kviete lian manon.) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.
Moor. – Tute vere, tute vere, – sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek-tri jaroj.
Amalio. – Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.
Moor. – Vi jam ion perdis?
Amalio. – Nenion! Ĉion! Nenion… ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?
Moor. – Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.
Amalio. – Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!
Moor. – Sed tiu ĉi portreto dekstre?
Amalio. – Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?
Moor. – Sed tiu ĉi portreto dekstre? – Vi ploras, Amalio!
(Amalio rapide eliras.)
Moor. – Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (Al la portreto de sia patro.) Vi, vi, – fajro flamas el viaj okuloj… malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj… teruraĵoj de Dio… Mi, mi lin mortigis! (Li forkuras.)